Fun: spez-o
El La bona lingvo
Revizio de 19:27, 4 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: S <hr> <br> '''spez-o'''<br> ''difino:'' Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks.<br> Ekzemploj: ''Necesas...')
- reiru al gj: S
spez-o
difino: Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks.
Ekzemploj: Necesas tre zorge noti ĉiujn spezojn en la libro.; Mi spezis cent eŭrojn en vian bankon, je via konto.; Aĉetojn de ligno kaj vendojn de tabloj ni kovras per la spezkapitalo.; Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.; Enspezo postulas elspezon.; Virinoj estas elspezemaj pri kosmetiko.; Ni ne veturos al Aŭstralio, ĉar la vojaĝo estas elspeziga.; Kiom granda estas via laborenspezo?
Tradukoj en la Universala Vortaro: virement | spend | Umsatz | оборотъ | obrót.