Fun: kaduk-a

El La bona lingvo
Revizio de 23:39, 12 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: K <hr> <br> '''kaduk-a'''<br> ''difino:'' 1. Tre maljuna, malforta, malsanema, baldaŭ mortonta. 2. Baldaŭ falonta, ruiniĝa. 3. Baldaŭ finiĝonta, malapero...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


kaduk-a

difino: 1. Tre maljuna, malforta, malsanema, baldaŭ mortonta. 2. Baldaŭ falonta, ruiniĝa. 3. Baldaŭ finiĝonta, malaperonta, nedaŭra, nefirma.

Ekzemploj: Mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortis.; Ŝi nun loĝas en kadukulejo.; Ni ankoraŭ ne kadukiĝis!; Ni ruinigis la kadukan dometon.; Mia aŭto kadukas, do mi aĉetos novan.; La kadukeco de tiu konstruaĵo devigis nin rekonstrui ĝin.; Sen mi viaj aferoj estus tre kadukaj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: caduc, périssable | falling, perishable | hinfällig | дряхлый | wątły, zgrzybiały.