Fun: posed-i
El La bona lingvo
Revizio de 12:26, 12 Feb. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: P <hr> <br> '''posed-i'''<br> ''difino:'' 1. Havi rajton aŭ eblon uzadi ion. 2. Havi je sia dispono. 3. Havi. <br> Ekzemploj: ''Li posedas eĉ kelkajn domoj...')
- reiru al gj: P
posed-i
difino: 1. Havi rajton aŭ eblon uzadi ion. 2. Havi je sia dispono. 3. Havi.
Ekzemploj: Li posedas eĉ kelkajn domojn.; Ne fidu heredon, fidu posedon.; Mi havas posedan dokumenton, ke tiu ĉi domo estas mia.; Ŝi ekposedis belan aŭton.; Bono posedata ne estas ŝatata.; Ne tuŝu - tiu ĉi biciklo estas mia posedaĵo!; Ĉu vi jam bone posedas Esperanton?; Al posedanto de metio mankas nenio.; Ĉiu medalo du flankojn posedas.; Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
Tradukoj en la Universala Vortaro: posséder | possess | besitzen, mächtig sein | владѣть | posiadać.