Fun: malic-a
El La bona lingvo
Revizio de 15:56, 22 Apr. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: M '''malic-a'''<br> ''difino:'' 1. Konscie malbonfarema kontraŭ aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al la aliaj. 2. Farata kun deziro malutili al iu,...')
- reiru al gj: M
malic-a
difino: 1. Konscie malbonfarema kontraŭ aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al la aliaj. 2. Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun.
Ekzemploj: Ŝia koro estas malica.; Li ĝojis pri mia malfeliĉo kaj ridis malice.; Hej, maliceta infano, ĉesu mokpetoli!; Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.; Ni eksciis pri viaj malicaj intencoj.; Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.; Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.; Ĉiuj intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj.
Tradukoj en la Universala Vortaro: malicieux | malicious | tückisch | коварный | chytry.