Fortuna e ddorme
Bisoggna che sta strega de mignotta
all’ommini je facci le fatture,
si cco ttutto quer gruggno de marmotta
nun fa a ttempo a smartí ll’ingrufature!
Nun pare un piatto d’inzalata cotta,
o una pila da mette le pavure?
Nun faria sta figura der Callotta
smove la verminara a le crature?
Eppuro ecchela llí: ccristiani, abbrei,
frati, preti, avocati, monziggnori,
vestí, bbeve, maggnà...: tutto pe llei!
E cquella fijja mia, pover’Aggnesa,
bella, che nun fuss’antro li colori,
è affurtunata com’un cane in chiesa.
1831 11 27
|
Fortuno, kaj dormu (1)
Eble ĉi tiu sorĉistin' bordela
la virojn per magio al si ligas
se, malgraŭ sia muzeleg' mustela,
plurnombrajn am-gruntantojn ŝi for-digas.
Ĉu ne aspektas ŝi bolaĵ' nudela
aŭ pot' kun lampo (3), kiu nin timigas?
Ĉu ĉi-figuro tre Kalot-modela (2)
la vermojn al infanoj ne instigas?
Tamen jen ŝi: kristanoj, judoj, estroj,
monaĥoj, advokatoj, monsinjoroj,
ĉiuj por ŝi ... kaj trinkoj, manĝoj, vestoj ...
Male Agnesa mia, certe plej
bela, eĉ se nur estus pro l' koloroj,
bonŝancas kiel hundo en preĝej'.
1831 11 27 |