Fun: dec-i

El La bona lingvo
Revizio de 16:21, 21 Mar. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: D <hr> <br> '''dec-i'''<br> ''difino:'' 1. Esti prave, juste ŝuldata pro rajto aŭ merito. 2. Esti konforme al ies karaktero, situacio. Ekzemploj: ''Al malf...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


dec-i

difino: 1. Esti prave, juste ŝuldata pro rajto aŭ merito. 2. Esti konforme al ies karaktero, situacio.

Ekzemploj: Al malfeliĉulo decas kompato de amiko.; Vi donis al mi pli ol dece.; Ŝi edziniĝis pro la deco.; Kondutu tiel, kiel decas al bonedukita homo.; Virinoj vestu sin per decaj vestoj.; Estas malpermesite porti maldecajn vestojn ĉi tie.; Ne parolu maldecaĵojn!

Tradukoj en la Universala Vortaro: être dû, être convenable | be due, become | gebühren | надлежать | należeć się.