Fun: frot-i

El La bona lingvo
Revizio de 16:41, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: F <hr> <br> '''frot-i'''<br> ''difino:'' Plurfoje tien kaj reen premŝovi ion sur io.<br> Ekzemploj: ''Li ĝojis kaj pro tio frotis al si la manojn.''; ''Ŝi...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


frot-i

difino: Plurfoje tien kaj reen premŝovi ion sur io.

Ekzemploj: Li ĝojis kaj pro tio frotis al si la manojn.; Ŝi provis ĝin purigi per forta froto.; Mi ŝatas, kiam iu frotadas mian dorson.; La diamanto estis frotita kaj polurita.; Necesas enfroti ŝmiraĵon en manon.; Malbonkvalita farbo rapide defrotiĝas.

Tradukoj en la Universala Voprtaro: frotter | rub | reiben | тереть | trzeć.