Fun: pacienc-o
El La bona lingvo
Revizio de 17:11, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: P <hr> <br> '''pacienc-o'''<br> ''difino:'' 1. Forto, kapablo trankvile elteni, ekzemple de iu/io malfruanta, aŭ de evento, kies momento de okazo ne estas k...')
- reiru al gj: P
pacienc-o
difino: 1. Forto, kapablo trankvile elteni, ekzemple de iu/io malfruanta, aŭ de evento, kies momento de okazo ne estas konata, de la esperebla fino de malbono, de la rezulto de peza laboro, ktp.
Ekzemploj: Mi jam ne havas paciencon daŭre atendi ilin.; Malpaciencaj infanoj volis ekvidi la donacojn.; Mi malpacienciĝis kaj iris serĉi la infanojn mem.; Ŝi ĉiam kun senpacienco atendas Kristnaskon.; Gratulon pro via pacienco elteni malfacilan operacion!; Estu pacienca - la doloro baldaŭ finiĝos.; Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.; Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.; Hejme ŝi pacience faris ĉiujn laborojn.
Tradukoj en la Universala Vortaro: patience | patience | Geduld | терпѣніе | cierpliwość.