Fun: penetr-i
El La bona lingvo
Revizio de 14:12, 17 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: P <hr> <br> '''penetr-i'''<br> ''difino:'' 1. Eniĝi en ion, trairante la eblajn barojn. 2. Plene ekposedi, emocii, absorbi (pri sentoj). 3. Malkovri, diveni....')
- reiru al gj: P
penetr-i
difino: 1. Eniĝi en ion, trairante la eblajn barojn. 2. Plene ekposedi, emocii, absorbi (pri sentoj). 3. Malkovri, diveni.
Ekzemploj: Neniu ŝtelisto kapablos penetri en nian domon.; Al koro penetro per okula fenestro.; Ĉu vi aŭdis pri la penetrado de armeno en nian landon?; La suno ne sukcesas trapenetri la nubojn.; Min penetris granda ĝojo, kiam vi diris bonan novaĵon.; Li montris nepenetreblan vizaĝon.; Espereble mi sukcesos penetrigi tiun ideon en ŝian cerbon.; Mi sukcese penetris tiun sekreton.; Ŝi min penetre rigardis.; Li estas penetrema homo, facile penetranta kaŝitaĵojn.
Tradukoj en la Universala Vortaro: pénétrer | penetrate | dringen | проникать | przenikać.