Fun: prudent-a
El La bona lingvo
Revizio de 16:39, 8 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Gj: P <hr> <br> '''prudent-a'''<br> ''difino:'' 1. Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj. 2. Kiu mode...')
- reiru al Gj: P
prudent-a
difino: 1. Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj. 2. Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj.
Ekzemploj: Mi ne estas prudenta homo - mi ne ŝatas pripensadi ĉion.; Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.; Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.; Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.; Finfine li prudentiĝis kaj ne plu agas erare.; Lia prudenta propono revivigis nian firmaon.; Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.; Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.; Kio povas prudentigi tiun senprudentan knabinon?
Tradukoj en la Universala Vortaro: prudent, raisonnable | prudent | verständig | благоразумный | rozsądny.