Fun: sufok-i

El La bona lingvo
Revizio de 12:42, 27 Apr. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: S <hr> <br> '''sufok-i'''<br> ''difino:''1. Mortigi per manko de aero. 2. Ĝeni, malhelpante la spiradon. 3. Ĉesigi, haltigi, malhelpi. <br> Ekzemploj: ''Li...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


sufok-i

difino:1. Mortigi per manko de aero. 2. Ĝeni, malhelpante la spiradon. 3. Ĉesigi, haltigi, malhelpi.

Ekzemploj: Li sufokis la malsanulon sub kusenoj.; Ŝi estis premsufokita (sufokita per premado).; Vi ne restos viva post la sufokado!; La varmego sufokas min.; Suferoj sufokas kaj homoj mokas.; Mi preskaŭ sufokiĝis pro rido.; Ili sukcesis sufoki la ribelon.; La timo estis sufoka.

Tradukoj en la Universala Vortaro: suffoquer, étouffer | suffocate | ersticken (act.) | душить | dusić, zadusić.