Io paroli pri morto, alio morti
Antro è pparlà dde morte, Eh, bbisoggna trovàccese, Sor Diego, Oh incirca a le vertú, nnun ve lo nego, M’aricorderò ssempre un marvivente, Eppuro, ar punto de perde la vita, 1933 10 30 |
Io paroli pri morto, Necesas tie esti, sinjor' mia, dum la forttranĉo de la sfer' surkola! (1) Facila dir': Mi estas mort-defia! La fakto, tamen, restas pli malmola. Laŭ la moralo estas dub' nenia: estas murdist' murdisto ne-simbola tamn la vivo, laŭ pensad' racia, gravas por ulo reĝa kaj popola. Mi ĉiam rememoras pri krimulo, en kies brusto vera koro batis, por kiu morto estis simpla nulo. Ĉe ekzekuto, tamen, spite spiton, li, dum ŝancelis kapon, teren gvatis, tiel, ke li similis jezuiton. (2) 1833 10 30 |
(1) Fortranĉo de la sfer' surkola estas maniero por diri senkapigo.
(2) similis jezuiton = similis al tre pia pastro sen fiero kaj kun pia sinteno. Tamen estas ironio en la apudmeto de krimulo kaj jezuito.