La leŭtenanto
Er Logotenente Come intese a cciarlà der cavalletto, Disce: «Méttet’a ssede». Io me sce metto. «Innoscente», dich’io; e llui: «Sciò ggusto»; Io sbarzo in piede, e strillo: «Eh, sor cazzeo. ..». 1832 11 06 |
La leŭtenanto Tuj ekaŭdinte pri tortur-benketo (1) al Leŭternanta Moŝto (2) mi alkuras: "Ho! Mia edzo...nur simplulportreto... nenion faris li...mi tion ĵuras". Kaj li "Sidiĝu!", Sidas mi laŭ peto. Pro lia gesto homoj tuj forkuras. "Belec', ĉu vi deziras post enketo edzon senkulpa?" Li sur min susuras... "Ja" diras mi kaj li "Vera bongusto!" kaj fulme tiu judo (3) sen pudor' min palpas mane ĝis la ena brusto. Eksaltas mi kun kri': "Kajon-sinjor'...(4)". Kaj li: "Filino, justas nur la justo. Do, via edzo kulpas. Kaj vi ...for!", 1832 11 06 <?TD> |
(1) tortur-benketo' estas beketo, sur kiu la punoto kuŝas, antaŭ ol esti vipata sur la postaĵo.
(2) Laŭtenanta Moŝto estas leŭtenanto pri krimoj, kiu dependas de la guberniestro.
(3) judo por la popolanoj estas ofenda vorto.
(4) kojon-sinjoro estas ofenda insulto.