Ssv plio 1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

Harri Laine

PRI ANALITIK-O/ANALIZ-O

Interese estas, ke verŝajne neniu Eŭropa lingvo uzas (por la pritraktata branĉo de matematiko) vorton de la tipo "-itiko", iun "analytics", "analytique" aŭ similan - la vorto estas tute esperantista elpensaĵo (laŭ Vikipedio uzata ankaŭ en Ido!). Normale oni simple nomas ĉi tiun sciencon per vorto simila al "analizo", laŭbezone precizigite "matematika analizo". La germana estas iom escepta, ĉar tie la matematika afero estas "Analysis", dum analizo ĝenerale estas "Analyse". Ĉu vere indas teni nur-esperantan distingon, kiun aliaj ŝajnas ne bezoni? - Sed niaj respektindaj vortaristoj-terminologoj-matematikistoj (Minnaja, Kiselman) evidente vidas tian bezonon.

Alia ĉi-rilata esprimo, eble eĉ pli ofta en duonlaika lingvaĵo, estas "anali?? geometrio", por kiu ekz. Minnaja en sia vortaro donas "geometria analitica = analitika [analiza] geometrio", dum PIV difine diferencigas la elementan -izan kaj la altan -itikan. PIV nomas ankaŭ du aliajn analitikojn: "furiera analitiko" kaj "harmona analitiko" (tiujn artojn mi ĉiam pensis unu sama afero, sed PIV iel diferencigas). En tiuj tri konceptoj mi vidas nenian kialon uzi alian vorton ol "analiza" aŭ "analizo".

"Analitikaj funkcioj" kaj la laŭ-PIV-e supera "analitika geometrio" estas alta matematiko, pri kio okupiĝis Kiselman mem, kaj li eble nepre sentas bezonon de aparta radiko por la stud-objekto, kie aliaj lingvoj tamen evidente ne ĝeniĝas per rilato al analizado.

Cetere, kial niaj iko-skolanoj ("lingviko" ktp.) ne vekiĝis por proponi la vorton "analiziko"?