Ssv: A

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


-ab-

-ab- → -instal·aĵ-, -uj-

abaĵuro

abaĵur·o → lamp·o·ŝirm·il·o

abako

abak·o → kalkul·il·o

abandoni

abandon·i → ced·i (al la asekur·kompani·o la difekt·it·a·n aĵ·o·n)

abato

abat·o [fun] ~ (krist·an·a) monaĥ·estr·o, monaĥ·ej·estr·o

abatiso

abatis·o → arb·o·bar·aĵ·o, trunk·o·bar·aĵ·o, baraĵ·o el de·hak·it·a·j arb·o·j (ĉefe por militaj celoj)

abdiki

abdik·i [3oa] ~ eks·iĝ·i, rezign·i pri, for·las·i, de·posten·iĝ·i

abdomeno

abdomen·o → ventr·o

aberacio

aberaci·o [zam] (en nefaka signifo) ~ de·voj·iĝ·o de la norm·o

abismo

abism·o [1oa] ~ profund·eg·o

abituro

abitur·o ~ lern·ej·fin·a diplom·o, gimnazi·a diplom·o (kiu ebligas eniri universitaton)

abituriento

abiturient·o [4oa] → lern·ej·fin·int·o, (en la senco de lernanto de la lasta lerneja jaro) last·jar·a lern·ant·o, lern·ej·fin·ont·o

abĵuri

abĵur·i → ĵur·e mal·agnosk·i, for·ĵur·i, for·proklam·i

ablacio

ablaci·o → for·ig·o, for·tranĉ·o

abnegacio

abnegaci·o [2oa] ~ for·ofer·o

abnorma

abnorm·a → ne·norm·a

aboli

abol·i → nulig·i, forig·i (oficial·e)

abolicii

abolici·i → nulig·i, forig·i (oficial·e)

aborigeno

aborigen·o → pra·loĝ·ant·o

aborti

abort·i ~ mis·nask·i; (en la senco 'la plano abortis') → fiask·i, mal·sukces·i, ruin·iĝ·i

abrogi

abrog·i → eks·valid·ig·i, for·ig·i, nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrogo
abrog·o → eks·valid·ig·o, for·ig·o, nul·ig·o (parolante pri leĝo)
abrogacii
abrogaci·i → eks·valid·ig·i, for·ig·i, nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrogacio
abrogaci·o → eks·valid·ig·o, for·ig·o, nul·ig·o (parolante pri leĝo)

absolvi

absolv·i [zam] ~ pek·liber·ig·i, mal·kondamn·i

acerba

acerb·a → (pri gusto de fruktoj kaj similaj) acid·(eg·)a; (pri sinteno al aliaj homoj) akr·a, mal·mild·a

acidometro

acidometr·o → acid·ec·mezur·il·o

adaĝo

adaĝ·o [teĥnika vorto, muziko] ~ mal·rapid·a muzik·pec·o
adaĝe
adaĝ·e ~ mal·rapid·e

adekvata

adekvata → (laŭ la kunteksto) taŭg·a, ĝust·a, konven·a, sufiĉ·a

adheri

adher·i → al·glu·iĝ·i
adhera
adher·a → al·glu·iĝ·a, glu·a

adip·

adip· (en sciencaj vortoj) → gras·o

adjekto

adjekt·o ~ adverb·aĵ·o

adjektivo

adjektiv·o [fun] ~ a·vort·o, ec·o·vort·o

adjudiki

adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ la signifo de malfemado de konkurso pri farota laboro/liverado); kontrakt·e komisi·i (transdoni laboron aŭ kontrakton pri liverado de varoj/servoj); al·juĝ·i (decidi pri la transdono de kontrakto pri laboro/liverado)

adjunkto

adjunkt·o [zam] ~ help·ofic·ist·o

administracio

administraci·o → administr·ad·o, administr·ej·o, administr·ant·ar·o, administr·a sistem·o; (en la senco de usona registaro) reg·ist·ar·o

administratoro

administrator·o [zam] → administr·ant·o, administr·ist·o

adoleski

adolesk·i ~ plen·kresk(-ad)-i, (seks·e) matur·iĝ·i, jun·i
adoleskanto
adolesk·ant·o ~ kresk·ant·o, dek·kelk·jar·ul·o, matur·iĝ·ant·o, plen·kresk·ant·o, jun·ul·o
adolesko
adolesk·o ~ kresk·aĝ·o, plen·kresk·ad·o, (seks·a) matur·iĝ·o, matur·iĝ·aĝ·o, jun·ec·o
adoleskulo
adolesk·ul·o ~ kresk·ant·o, dek·kelk·jar·ul·o, matur·iĝ·ant·o, plen·kresk·ant·o, jun·ul·o

adolto

adolt·o → plen·kresk·ul·o, plen·aĝ·ul·o [fun], plen·kresk·int·o

adulario

adulari·o → lun·ŝton·o

adversa

advers·a → kontraŭ·a, kontraŭ·ag·a
adversulo
advers·ul·o → kontraŭ·ul·o

aerobia

aerobi·a → oksigen·bezon·a, oksigen·uz·a

aerodino

aerodin·o → flug·maŝin·o (pli pez•a ol aer•o)

aerodromo

aerodrom·o → flug·haven·a kur·ej·o, aviad·il·a kur·ej·o

aerolito

aerolit·o [1oa] → meteor·ŝton·o

aeronaŭto

aeronaŭt·o → flug·balon·ist·o

aeronaŭtiko

aeronaŭtik·o → aer·vetur·scienc·o; aer·vetur·ad·o

aeroplano

aeroplan·o [3oa] → aviad·il·o

aerostato

aerostat·o [zam] ~ (flug•)balon·o

afekcii

afekci·i (en pluraj sencoj) → efik·i je/al
afekcio
afekci·o [zam] → mal·san·o

afero

afer·o [fun] (en la senco de konkreta aĵo) → aĵ·o

Afganistano

Afganistan·o → Afgan·uj·o

afidavito

afidavit·o → ĵur·deklar·o, ĵur·atest·o

aforismo

aforism·o [1oa] ~ dir·aĵ·o, sentenc·o [fun]

afranko

afrank·o [1oa] ~ send·o·kost·o, poŝt·mark·o

afrikato

afrikat·o → ek·frot·a son·o, ek·frot·a konsonant·o, eksplod·frot·a konsonant·o

afro-

afro- (kiel mallongigita vorto por Afriko) → afrik-

afusto

afust·o [1oa] ~ paf·il·port·il·o, paf·il·sub·ten·il·o

agariko

agarik·o → (en la ĝenerala senco de fungo) fung·o

agendo

agend·o [zam](se temas pri listo de diskutendaĵoj) tag·ord·o; (se temas pri libreto por noti farendaĵojn) tag·libr·o

agento

agent·o (en gramatiko) → ag·ant·o

agnostikismo

agnostikism·o → sen·sci·ism·o
agnostik·a ~ sen·sci·a|
agnostik·ul·o ~ Sen·sci·ul·o

agoro

agor·o → plac·o, forum·o

agorafobio

agorafobi·o ~ tim·eg·o pri mal·ferm·it·ec·o

agrara

agrar·a [en esprimoj kiel 'agrara reformo'] → kamp·o·posed·a, kamp·organiz·a

agresiva

agresiv·a → agres·a, agres·em·a

agri-

agr·i [uzata kiel elemento en ŝajne kunmetitaj vortoj] → (kultiv·at·a aŭ kultiv·ebl·a) kamp·o


agrikulturo

agrikultur·o [zam] ~ ter·kultiv·ad·o (inkluzive de bestbredado)
agrikulturisto
agrikultur·ist·o [zam] ~ ter·kultiv·ist·o

agro

agr·o → (kultiv·at·a aŭ kultiv·ebl·a) kamp·o

agronomo

agronom·o [7oa] → ter·kultiv·o·scienc·ist·o, agronomi·ist·o
agronomio
agronomi·o [1oa] ~ ter·kultiv·o·scienc·o

aideso

aides·o → aidos·o

ajuto

ajut·o → el·flu·regul·il·o

akceli

akcel·i [fun] ~ (pli·)rapid·ig·i

akcizo

akciz·o [1oa] ~ (ĉiutaga lingvo) impost·o

akĉento

akĉent·o → " (speciala, (sia)landa, fremda, ...) el·parol·manier·o"

aklimatizi

aklimatiz·i [zam] → al·klimat·ig·i, al·kutim·ig·i

akneo

akne·o → akno·mal·san·o

aknozo

akn·oz·o → akno·mal·san·o

akolito

akolit·o → pastr·o·help·ant·o, mes ·help·ant·o

akomodi

akomod·i [zam] → al·ĝust·ig·i, adapt·i
akomodiĝi
akomod·iĝ·i → alĝust·iĝ·i, adapt·iĝ·i

akredit-i

akredit·i (en la senco de 'agnoski', 'akcepti') → agnosk·i, (oficial·e) akcept·i

akribio

akribi·o → preciz·ec·o, preciz·em·o

akronimo

akronim·o → (komenc·liter·a, precipe parolebla) mal·long·ig·o

aktinidio

aktinidi·o ~ kivi•frukt•uj•o

akumulatoro

akumulatoro → (ĉiutaga lingvo) elektr·uj·o, elektr·o·konserv·uj·o

akustiko

akustik•o → (laŭ la kunteksto) son•scienc•o; son•kvalit•o; son•trans•don•o

akuŝ•o•logi•o

akuŝologio → akuŝ•o•scienc•o, nask•o•scienc•o

akuta

akut•a [2oa] ~ (pri ideoj, diroj) sagac•a, (pri anguloj) akr•a, (pri malsanoj) subit•a

akvario

akvari·o [1oa] ~ fiŝ·uj·o

-al

-al → -ost·o (aŭ aliaj vortoj laŭ la signifo)

alo

al·o → flug·il·o, flug·il·um·o, flank·o, flank·ul·o, flank·lud·ant·o (pied·pilk·lud·ant·o en unu flank·o), padel·o (ĉiu el la lamenoj de helico), foli·o (en la kazo de floroj kaj fruktoj)

aldo

ald·o [2oa] (en la senco de 'alda violono') ~ ald·a violon·o

aleatora

aleatora → hazard·a; hazard·ec·a

alelo

alel·o → gen·vari·aĵ·o

alelopatio

alelopati·o → veget·aĵ·a mis·akord·o

alero

aler·o → (super·pord·a) tegment·et·o, vent·o·tegment·o, kontraŭ·pluv·a tegment·o

alfa

alfa (greka litero) ~ grek·a a; (kiel vicmontrilo ofte) unu·a, (en la okazo de bestoj) ĉef·a, reg·ant·a

alglui

al·glu·i (en komputilaj laboroj) ~ en·met·i, en·ig·i, en·glu·i

alial

alial → ali·kial·e Ssv plio 3

aliam

aliam → ali·temp·e, ali·foj·e, ali·okaz·e Ssv plio 3

alianco

alianc·o → (inter·)lig·o

alie

alie (en la senco de 'aliloke') → ali·lok·e Ssv plio 3

aliel

aliel → alie, ali·manier·e Ssv plio 3

alies

alies → de iu ali·a, de ali·a (hom·o), ali·ul·a Ssv plio 3

alimento

aliment·o (en la okazo de eksgeedziĝo) → sub·ten·pag·o, viv·ten·dev·o

aliom

aliom → ali·kvant·e Ssv plio 3

aliu

aliu → ali·ul·o Ssv plio 3

alklimatizi

aklimatiz·i [zam] → al·klimat·ig·i, al·kutim·ig·i

alofono

alofon·o ~ (lingv·o·son-)vari·aĵ·o, ali·son·o

aloktono

alokton·o → ekster·nask·it·o, ekster·ul·o

alopato

alopat·o → mal·homeopati·ist·o, mal·homeopati·a kurac·ist·o (vidu la linion pri "aleopatio" por detaloj)

alopatio

alopati·o → (por la nuntempa uzo fare de homeopatiemuloj) mal·homeopati·o (temas pri tiu medicina sistemo, kiun oni kutime nomas "scienca medicino" au "moderna medicino"); (por la origina uzo fare de Hahnemann) ali·efik·a medicin·o

alt

alt → je la potenc·o de, mem·obl·e, je la ...·a mem·obl·o

alterglobalismo

alterglobalism·o → ali·mond·ism·o, alternativ·a tut·mond·iĝ·o

alternatoro

alternator·o → altern·ig·il·o, altern·elektr·ig·il·o

altimetro

altimetr·o → alt·mezur·il·o
altometro
alt·o·metr·o → alt·mezur·il·o
altometro
alt·o·metr·o → alt·mezur·il·o
altometrio
alt·o·metr·i·o → alt·mezurad·o
altruismo
altruism·o → bon·far·ad·o

altruisto

altruist·o → bon·far·ant·o

alveolaro

alveolar·o → dent·o·karn·a son·o
alveolito
alveolit·o → alveol·inflam·o

amara

amar·a [4oa] ~ mal·dolĉ·a, mal·ĝoj·a

ambasadorejo

ambasador·ej·o [1oa] ~ ambasad·ej·o, ambasad·o
ambasadoro
ambasador·o [1oa] ~ ambasad·estr·o

ambulanco

ambulanc·o ~ mal·san·ul·ej·a vetur·il·o, sav·aŭtomobil·o.

ambigua

ambigu·a → du·senc·a, plur·senc·a, dub·senc·a

amen!

amen! [zam] ~ ver·e, cert·e, tiel est·u! (kiel ekkrio)

ameno

amen·o [zam] → aprob·o, konsent·o

amendo

amend-o [9oa] ~ ŝanĝ-o-propon-o

amnezio

amnezi·o → memor·perd·o

amnio

amni·o → ĉirkaŭ·fet·a membran·o

amoko

amok·o → murd·em·o, mort·ig·em·frenez·o

amorfa

amorf·a [zam] → sen·form·a, sen·struktur·a; ne·kristal·a

amori

amor·i ~ (am-)seks·um·i

amortizi

amortiz·i (en la senco 'malfortigi vibrojn') → vibr·o·sorb·i
amortizilo
amortiz·il·o → vibr·o·sorb·il·o

amplifi

amplif·i → fort·ig·i, pli·fort·ig·i, (se temas pri sono) laŭt·ig·i
amplifiki
amplifik·i → fort·ig·i, pli·fort·ig·i, (se temas pri sono) laŭt·ig·i
amplifikatoro
amplifikator·o → fort·ig·il·o, pli·fort·ig·il·o, (se temas pri sono) laŭt·ig·il·o

ampolo

ampol·o ~ ard·lamp·o

anaeroba

anaerob·a → ne·oksigen·bezon·a, sen·oksigen·a
anaerobia
anaerobi·a → ne·oksigen·bezon·a, sen·oksigen·a

anafilaksio

anafilaksi·o → alergi·eg·o, alergi·a super·reag·o
anafilakta
anafilakt·a → alergi·eg·a (ŝok·o)

anakronismo

anakronism·o [2oa] ~ epok·erar·o, temp·erar·o

analfabeta

analfabet·a [zam] → ne·leg·o·sci·a, sen·alfabet·a, skrib·mal·kler·a
analfabeto
analfabet·o [zam] → ne·lego·sci·ul·o, sen·alfabet·ul·o, skrib·mal·kler·ul·o, ne·leg·kapabl·ul·o

analoj

anal·o·j → laŭ·jar·a historio, laŭ·jar·a kronik·o

analekto

analekt·o → el·o·j, dir·o·j

analgeziko

analgezik·o → kontraŭ·dolor·ilo, dolor·mild·ig·il·o, kontraŭ·dolor·a pilol·o
analgezio
analgez·io → dolor·ne·sent·ec·o

analitiko

analitik·o [zam] → analiz·o, (matematik·a) analiz·o, (geometri·a) analiz·o. Vidu krome ssv plio 1

analogio

analogi·o → analog·ec·o,analog·aĵ·o

anarkio

anarki·o → anarĥi·o
anarĥio
anarĥi·o [3oa] ~ sen·reg·ec·o

anatomio

anatomi·o [1oa] ~ korp·o·struktur·o, korp·a struktur·o; (en ĝenerala senco) struktur·o

anemio

anemi·o [zam] ~ mank·o de ruĝ·a·j ĉel·o·j

anestez-i

anestez·i ~ sen·sent·ig·i

angio

angi·o ~ korp·a tub·et·o

anglicismo

anglicism•o [zam] --> angl•aĵ•o, angl•a vort•o, angl•a dir•manier•o

anihilo

anihil·o → neni·iĝ·o, neni·iĝ·o, mal·aper·o
anihilacio
anihil·aci·o → neni·ig·o,neni·iĝ·o.

animacio

animaci·o → mov·bild·ar·o; (kiam temas pri desegnofilmo) desegn·o·film·o

animalo

animal·o [8oa] → best·o

animeo

anime·o → (japan·stil·a) desegn·o·film·o

ankro

ankr·o (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro) → rotaci·kern·o, turn·iĝ·kern·o

anksio

anksi·o → mal·trankvil·ec·o, angor·o (laŭ la intenseco)

anomalio

anomali·o [2oa] → ne·normal·aĵ·o

anonima

anonim·a [1oa] ~ sen·nom·a, sen·person·ec·a (parolante pri, ekzemple, stilo). (Vidu ankaŭ 1oa: anonim-a).

anormala

anormal·a [zam] → ne·normal·a

anso

ans·o [zam] → ten·il·o, pren·il·o

ante

ante (uzata kiel prepozicio anstataŭ 'de') → de

anti-

anti- → kontraŭ-, mal-, ne- (laŭ la signifo)

antibiotiko

antibiotik·o [9oa] ~ kontraŭ·bakteri·a substanc·o

antibiozo

antibioz·o → antibiotik·a efik·o, antibiotik·a ag·ad·o, kontraŭ·bakteri·a ag·ad·o

antidoto

antidot·o → kontraŭ·venen·o, (en figura senco) kontraŭ·rimed·o, kurac·il·o

antikristo

anti·krist·o → kontraŭ·krist·o; mal·krist·o (laŭ la intencita signifo)

antimaterio

antimateri·o → kontraŭ·materi·o, mal·materi·o, invers·a materi·o

antimilitarismo

anti·militar·ism·o → kontraŭ·milit·em·ism·o

antioksidanto

antioksidant·o → kontraŭ·oksid·il·o

antipatio

antipati·o [1oa] → mal·simpati·o

antisemita

antisemit·a [zam] kontraŭ·jud·a, kontraŭ·ŝem·id·a

antisemito

antisemit·o [zam] → kontraŭ·jud·ul·o, kontraŭ·ŝem·id·ul·o

antisepsa

antiseps·a → kontraŭ·infekt·a, sen·infekt·ig·a

antitokso

antitoks·o → kontraŭ·venen·o
antitoksino
antitoksin·o → kontraŭ·venen·o

antologio

antologi·o [2oa] ~ (elekt·it·a) verk·ar·o

antro

antr·o → kavern·o, grot·o

antropo

antrop·o (en sciencaj vortoj) → hom·o, hom·simil·a

antropogena

antropogen·a → hom·kaŭz·at·a, hom·kaŭz·it·a

antropogenezo

antropogenez·o → hom·ek·est·o

antropoida

antropoid·a → hom·simil·a

antropologo

antropolog·o [7oa] ~ antropologi·ist·o, hom·sciencisto, hom·stud·ant·o
antropologio
antropologi·o [1oa] ~ hom·scienc·o, hom·esplor·o

antropomorfa

antropomorf·a → hom·aspekt·a, hom·form·a
antropomorf·ism·o → hom form·ism·o

antroponimo

antroponim·o → hom·nom·o
antroponimio
antroponimi·o → hom·nom·o·scienc·o

anunciacio

anunciaci·o (kristana religio) [fun] ~ anonc·o (al Maria)

apo

ap·o → aplik·aĵ·o, program·et·o

apelo

apel·o → nom·vok·o

apendicito

apendicit·o → apendic·inflam·o

aperta

apert·a → mal·ferm·it·a, sub·ĉiel·a, publik·a

aperti

apert·i → mal·ferm·i, est·i mal·ferm·it·a

aperturo

apertur·o [6oa] ~ → tru·o, mal·ferm·aĵ·o

apetito

apetit·o [fun] ~ (en la ĉiutaga lingvo ankaŭ) manĝ·em·o

aplikaĵo

aplikaĵ·o (en la senco de "malgranda programo intalebla sur lerta poŝtelefono") ~ program·et·o

apodikta

apodikt·a → ne·refut·ebl·a

apostato

apostat·o [zam]→ for·las·int·o de religi·o, de·fal·int·o (de religi·o aŭ politik·a parti·o)

apoteozo

apoteoz·o [2oa] ~ di·ig·o, glor·ig·o, triumf·o

apozicio

apozici·o [2oa] → apud·met·o

apreci

aprec·i → ŝat·i, aprez·i. Vidu Ssv plio 8.

apreti

apret·i → fin·pret·ig·i, fin·pri·labor·i, fin·bon·ig·i, fin·trakt·i, fin·polur·i
apreturo
apretur·o → fin·pret·ig·il·o

aprezi

aprez·i ~ ŝat·i, admir·i. Vidu Ssv plio 8.

aprilo

april·o [fun] ~ la 4·a monat·o

Aprutio

Apruti·o → Abruc·o

aptenodito

aptenodit·o → grand·a pingven·o, grand·pingven·o

apterigo

apterig·o ~ kivi·o (la birdo)

apunto

apunt·o → mank·ant·a·j mon·er·o·j (por finpagi la precizan prezon), mon·er·proviz·o (ekzemple: la pasaĝeroj devas mem havigi la apunton, aĉetante sian bileton).

arakido

arakid·o → ter·nuks·o

arasao

arasa·o → gujav·et·o

arbedo

arbed·o → trunk·arbust·o, tuf·arbust·o

arealo

are·al·o → viv·are·o, loĝ·lok·o

ario

ari·o [1oa] ~ (komunlingve) melodi·o

ariero

arier·o → mal·antaŭ·o. Vidu ankaŭ Ssv plio 17
ariergardo
arier·gard·o (en la armea signifo) → mal·antaŭ·a taĉment·o, mal·antaŭ·ir·ant·o·j
arierulo
arier·ul·o (en piedpilkado) → defend·ant·o

arieso

aries·o → vir·ŝaf·o

arĥaika

arĥaik·a [3oa] ~ mal·nov·iĝ·int·a
arĥaismo
arĥaism·o [8oa] ~ mal·nov·aĵ·o

arĥeologio

arĥeologi·o [3oa] ~ antikv·o·scienc·o

arĥi-

arĥi- → ĉef-

arĥipelago

arĥipelag·o [3oa] ~ insul·ar·o

arkaika

arkaik·a [3oa] ~ arĥaik·a
arkaismo
arkaism·o [8oa] ~ arĥaism·o, arĥaik·aĵ·o, mal·nov·aĵ·o

arkano

arkan·o → mister·o

arkanĝelo

arkanĝel·o → ĉef·anĝel·o

arkeologio

arkeologi·o [3oa] ~ arĥeologi·o [3oa]

arketipo

arketip·o → pra·tip·o, ĉef·tip·o

arki-

arki- → ĉef-

arkipelago

arkipelag·o [3oa] ~ insul·ar·o

arkitekto

arkitekt·o [3oa] ~ arĥitektur·ist·o, konstru·desegn·ist·o
arkitekturo
arkitektur·o [8oa] → arĥitektur·o [fun], konstru·desegn·ad·o

armistico

armistic·o ~ milit·halt·ig·o, milit·halt·ig·a kontrakt-o

arondisemento

arondisement·o → sub·distrikt·o

arsenalo

arsenal·o → arm·il·ej·o; arm·il·ar·o; (en la senco de la itala vorto arsenale) ŝip·far·ej·o

artefarita

art·e·far·it·a [fun] ~ hom·far·it·a

artiklo

artikl·o → var·o, komerc·aĵ·o

ascendi

ascend·i → supr·e·n·ir·i, al·supr·i

ASEAN

ASEAN ~ Asean-o ~ Asoan-o (Mallongigo por Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN )

asfiksii

asfiksi·i → sufok·i

asidua

asidu·a → diligent·a, daŭr·e ag·ant·a

asimili

asimil·i [2oa]~ en·sorb·i, en·pren·i, al·propr·ig·i, mal·fremd·ig·i, igi laŭa, intern·ig·i, unu·ec·ig·i, simil·ig·i

asistanto

asist·ant·o [8oa] ~ help·ant·o

asonanco

asonanc·o → son·simil·ec·o, kvazaŭ·rim·o, son·ripet·ad·o

aspekti

aspekt·i ~ el·rigard·i

aspergi

asperg·i [2oa] ~ akv·um·i, sur·verŝ·i, akvo·verŝ·i, akvo·don·i

aspra

aspr·a → mal·glat·a, rasp·a

asteroido

asteroid·o → planed·et·o

astro

astr·o [1oa] ~ (en komuna lingvo plej ofte) stel·o, (en scienca lingvo) kosm·a objekt·o

astrologo

astrolog·o ~ stel·diven·ist·o, stel·aŭgur·ist·o, astr·o·diven·ist·o
astrologio
astrologi·o ~ stel·diven·o, stel·aŭgur·ad·o, astr·o·diven·ad·o

astronaŭto

astronaŭt·o ~ kosm·o·vojaĝ·ist·o
astronaŭtiko
astronaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·ad·o; kosm·o·vojaĝ·scienc·o

astronomo

astronom·o [1oa] → astr·o·scienc·ist·o
astronomio
astronomi·o [1oa] → astr·o·scienc·o

ate

ate (prepozicio) → fare de

atavismo

atavismo [2oa] ~ pra·hered·aĵ·o

ateismo

ateism·o [2oa] ~ sen·di·ism·o, di·ne·ism·o
ateisto
ateist·o [3oa] ~ ne·kred·ant·o, ne·kred·ul·o, di·ne·ant·o, sen·di·ul·o

ateliero

atelier·o → (laŭ la situacio) verk·ej·o, art·verk·ej·o, labor·grup·o, man·labor·ej·o, meti·ej·o

ateljero

ateljer·o → labor·grup·o, man·labor·ej·o

atenui

atenu·i → mal·fort·ig·i

atlaso

atlas·o (en la signifo de maparo) [8oa] ~ map·ar·o
atlas·o (kiel ŝtofo) [2oa] → saten·o

-atoro

-ator·o → -ant·o, -ist·o, -il·o, maŝin·o (laŭ la signifo en la unuopa okazo)

atrakcio

atrakci·o → (turism·a) al·log·aĵ·o, amuz·park·a lud·o, program·er·o en variete·a spektakl·o

atraktiva

atraktiv·a → al·log·a

aŭbado

aŭbad·o → maten·ruĝ·a/maten·a serenad·o

aŭdi-

aŭdi- → aŭd-

aŭdicio

aŭdici·o → prov·o, prov·o·prezent·ad·o

aŭdio-

aŭdio- → aŭd-

aŭdito

aŭdit·o → revizi·ad·o, kontrol·ad·o (de kont·o·j), ekster·a kontrol·ad·o

aŭditorio

aŭditorio [2oa] ~ koncert-ej-o, preleg-ej-o

aŭguro

aŭgur·o ~ antaŭ·diven·o, antaŭ·sign·o

aŭgusto

aŭgust·o [fun] ~ la 8·a monato

aŭkcii

aŭkci·i [1oa] ~ konkur·e vend·i

aŭriklo

aŭrikl•o → orel•konk•o

aŭspicio

aŭspici·o [zam] → sub·ten·o

aŭstera

aŭster·a → sever·mor·a

aŭstrala

aŭstral·a (en la senco de 'suda') → sud·a

aŭtarcio

aŭtarci·o → ekonomi·a mem·sufiĉ·o/sen·depend·ec·o, mem·produkt·ad·o, ferm·it·a ekonomi·o

aŭtarkio

aŭtarki·o → politik·a sen·depend·ec·o, mem·reg·ad·o

aŭtentika

aŭtentik·a [1oa]~ ver·a, ver·ec·a, ver·aĵ·a

aŭtisto

aŭtist·o (en la senco de persono aŭtisma) → aŭtism·ul·o, mem·centr·ul·o, en·ferm·ul·o

aŭto-

aŭto- (en sciencaj vortoj) → mem, mem·funkci·a

aŭtodidakte

aŭtodidakt·e [zam]→ mem·lern·e, mem·instru·e
aŭtodidakto
aŭtodidakt·o [zam] → mem·instru·it·o, mem·lern·ant·o
aŭtodidaktismo
aŭtodidaktism·o [zam]→ mem·lern·ad·o

aŭtofagio

aŭtofagi·o → mem·manĝ·ad·o, mem·konsum·ad·o

aŭtokrato

aŭtokrat·o [2oa] ~ sol·reg·ist·o, sol·reg·ant·o
aŭtokratio
aŭtokrati·o [3oa] ~ sol·reg·o, sol·reg·ad·o, sol·reg·ec·o

aŭtoktono

aŭtokton·o → pra·loĝ·ant·o, indiĝen·o

aŭtomacio

aŭtomaci·o → aŭtomat·ig·o

aŭtonoma

aŭtonom·a [4oa] ~ mem·star·a, mem·reg·a
aŭtonomio
aŭtonomi·o → mem·star·ec·o, mem·reg·ec·o

aŭtoro

aŭtor·o [fun] ~ verk·int·o, kre·int·o.

aŭtostrado

aŭto·strad·o → aŭto·voj·o

aŭtoŝoseo

aŭto·ŝose·o [8oa - 3oa] ~ aŭto·voj·o

avalo

aval·o → garanti·o

avano

avan·o → antaŭ·o
avanulo
avan·ul·o (en piedpilkado) → atak·ant·o

avanci

avanc·i → (en la senco 'moviĝi antaŭen') antaŭ·e·n·ir·i: (en la senco 'ricevi pli altan rangon') rang·alt·iĝ·i

avangardo

avan·gard·o → (en la armea signifo) antaŭ·taĉment·o, antaŭ·ir·ant·o·j; (en la artisma signifo) pionir·o

avataro

avatar·o → rol·figur·o

averaĝo

averaĝ·o → mez·nombr·o, mez·um·o

averio

averi·o [en asekuroj] → difekt·o

averso

avers·o → antaŭ·flank·o

avio

avi·o → aviad·il·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj