Ssv: F

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


facio

faci·o → vizaĝ·o, (ĉe bestoj) muzel·o; (en medicino ankaŭ) aspekt·o

fadi

fad·i → mal·fort·iĝ·ad·i

fado

fad·o (portugala muziko) → fadu·o


fajlo

fajl·o (en komputiloj) → dosier·o, dokument·o

fajna

fajn·a → subtil·a, delikat·a

fajnajta

fajnajt·a → lim·hav·a, lim·ig·it·a, fin·hava

faksimilo

faksimil·o ~ kopio

fakultato

fakultat·o [1oa] ~ fak·ar·o (en universitato)

fakultativa

fakultativ·a → liber·vol·a, ne·dev·ig·a

falafelo

falafel·o ~ kiker·bul·o. Vidu ssv plio 12.

falsa

fals·a → (en la senco 'falsita') fals·it·a, (en la senco 'malvera') mal·ver·a, ne·aŭtent·a
fals·a (rilate al kantado) → mis·agord·a, mis·a

falto

falt·o [zam](en komunuza senco, parolante pri haŭto) sulk·o, sulk·et·o, haŭt·sulk·o

falva

falv·a → hel·flav·fel·a

familiara

familiar·a [2oa] ~ → ne·formal·a, mal·formal·a, sen·ceremoni·a, sen·ĝen·a

fano

fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o Vidu Ssv plio 23 - fano; (en la signifo de rizaĵo laŭ la uzo de ĉinaj esperantistoj) riz·aĵ·o

fanagalo

fanagal·o → la fanagal·a (lingv·o)

fandi

fand·i (en la senso de "fari objekton per verŝado de fandita substanco en muldilon") → gis·i, fand·muld·i

fanfaroni

fanfaron·i ~ (mensoge) tro igi

fanto

fant·o (en kartludo) → paĝi·o, knab·o, bub·o, soldat·o

fantasmo

fantasm·o → imag·at·a scen·ar·o, fantazi·aĵ·o

fantasto

fantast·o → magi·rakont·o

far

far → far·e de

farmacio

farmaci·o ~ apotek·o, apotek·o·fako/scienco

farmakologio

farmakologi·o [zam] → kurac·il·o·scienc·o

farniento

farnient·o → neni·far·ad·o

fasado

fasad·o [1oa] ~ front·o, antaŭ·a part·o, vizaĝ·o

fascini

fascin·i → rav·i, sorĉ·i, ĉarm·eg·i, interes·eg·i, al·log·eg·i. Vidu Ssv plio fascini.

fatamorgano

fatamorgan·o [zam] → miraĝ·o

fatraso

fatras·o ~ aĉ·aĵ·ar·o, for·ĵet·ind·aĵ·o, ne·util·aĵ·o

faŭlto

faŭlt·o → ter·ŝov·iĝ·o; (en la faka lingvo) tavol·ŝov·iĝ·o, tavol·dis·iĝ·o<

faŭno

faŭn·o → best·ar·o

favelo

favel·o → (mizer·a) lad·kvartal·o, (mizer·a) kvartal·aĉ·o

febla

febl·a → mal·fort·a, mal·stabil·a; romp·iĝ·em·a

februaro

februaro ~ la 2·a monat·o

federacio

federaci·o [1oa] ~ feder·aĵ·o

federala

federal·a → feder·a

femala

femal·a → in(seks)-a

femalo

femal·o → in·o, vir·in·o

femina

femin·a → in·a, vir·in·a
femino
femin·o → vir·in·o
feminismo
feminism·o [2oa] ~ in·ism·o, vir·in·ism·o
feministo
feminist·o [2oa] ~ in·ist·o, vir·in·ist·o

femuralo

femural·o → femur·ost·o

feno

fen·o → (pri vento) alp·a varm·a vent·o; (pri harsekigilo) har·sek·ig·il·o

feroca

feroc·a → kruel·eg·a, sovaĝ·e kruel·a

fetoro

fetor·o → fi·odor·o, odor·aĉ·o, mal·bon·odor·o

fiakro

fiakr·o [2oa] ~ lu·kaleŝ·o, lu·vetur·il·o

fiasko

fiask·o [1oa] ~ mal·sukces·o

fibrilacio
fibrilaci·o ~ sen·ord·a kor·vibr·ad·o

fiĉo

fiĉ·o → lud·mark·o

fiki

fiki [sla] ~ seks·um·i
prifiki
pri·fik·i [sla] → malic·e tromp·i

fiksa

fiks·a (en la senco de 'fiksita') → sen·mov·a

fiktiva

fiktiv·a [1oa] → fikci·a [4oa]

-fila

-fil·a → -em·a, -am·a (ekzemplo: ruso·fil·a -> rus·em·a/rus·am·a)

filamento

filament·o → metal·faden·o​

filandr o

filandr·o → arane·a faden·o

filantropio

filantropi·a → hom·am·a

filatelo

filatel·o ~ filatel·io ~ poŝt·mark·kolekt·ad·o

filatelio

filateli·o ~ filatel·o ~ poŝt·mark·kolekt·ad·o

filio

fili·o [3oa] ~ branĉ·ofic·ej·o/kompani·o

filmoteko

filmotek·o → film·arĥiv·ej·o

filologo

filolog·o [1oa] ~ filologi·ist·o, lingv·o·scienc·ist·o

filologio

filologi·o [1oa] ~ tekst·o·scienc·o, lingv·o·scienc·o, scienc·o pri lingv·o·j, histori·o de lingv·o·j (la senco varias laŭ la landoj)

filozofo

filozof·o [1oa] ~ filozofi·ist·o

financo

financ·o ~ mon/spez situacio/regado

finia

fini·a → fin·hav·a
finio
fini·o → fin·hav·a nombr·o / punkt·o / kvant·o

finiŝo

finiŝ·o → fin·streĉ·o, fin·a pen·o, fin·a impet·o

Finnlando

Finn·land·o → Finland·o, Suom·uj·o
finno
finn·o → finland·an·o, suom·o
Aparta noto pri ĉi tiuj du radikoj: "Pri ĉi tiu punkto diskutantoj pri simplaj samsignifaj vortoj esprimis fortajn, kontraŭajn opiniojn".

finsemajno

fin·semajn·o → semajn·fin·o

finto

finto· → ŝajn·atak·o

firmo

firm·o [fun] (en la senco de komerca entrepreno) → firma·o. Vidu fun: firm-o.

firmamento

firmament·o → ĉiel·a volb·o, ĉiel·o

firsto

first·o → pint·o

fisio

fisi·o → kern·fend·iĝ·o, (kiam oni volas esprimi ke ĝin kaŭzis homa agado) kern·fend·o

fiŝkultuto

fiŝ·kultur·o → fiŝbred·ad·o

fito

fit/fit-o [en sciencaj vortoj] --> kresk-aĵ-o

fitneso

fitnes·o → (korp·a) bon·fart·o, trejniteco; (korp·o·)trejn·ad·o, gimnastik·o, korp·san·ig·o
fitnesejo
fitnes·ej·o → (korp·o·)trejn·ej·o, gimnastik·ej·o

fitoterapio

fitoterapi·o → veget·aĵ·kurac·ad·o

fizika

fizik·a [zam] ~ (en la senco 'materia' aŭ 'korpa') materi·a, korp·a

fizioterapio

fizioterapi·o → korp·kurac·ad·o, per·gimnastik·kurac·ad·o

flagrilo

flagr·il·o ~ spark·o·baston·et·o

flar-tabako

flar·taba·ko ~ naz·tabak·o

flaŭro

flaŭr·o → veget·aĵ·ar·o, plant·ar·o; (en la senco de mikroboj en la korpo) mikrob·ar·o

flebo

fleb·o → sang·o·suĉ·a kul·o

flebotomo

flebotom·o → sang·el·tir·o
flebotomio
flebotomi·o → sang·el·tir·o
flebotomisto
flebotom·ist·o → sang·el·tir·ist·o
flebotomiisto
flebotomi·ist·o → sang·el·tir·ist·o

fleŝo

fleŝ·o → karn·o

floto

flot·o → ŝip·ar·o, mar·arme·o

fluida

fluid·a (en la senco de "nesolida", do "fluida ('likva'), gasa aŭ plasma") → flu·aĵ·a
fluidaĵo
fluid·aĵ·o (en la senco de "nesolidaĵo", do "fluidaĵo ('likvaĵo'), gaso aŭ plasmo") → flu·aĵ·o
fluido
fluid·o (en la senco de "nesolidaĵo", do "fluidaĵo ('likvaĵo'), gaso aŭ plasmo") → flu·aĵ·o

fluso

flus·o ~ al·flu·o

flutero

fluter·o ~ (kor·a) tro·puls·ad·o

fokolaro

fokolar·o → fajr·uj·o (en ĉiuj sencoj)

fola

fol·a → frenez-(et)-a

-fono

-fon·o → -parol·ant·o (ekzemplo: esperanto-fon-o → esperanto-parol-ant-o)

fonduso

fondus·o → fond·aĵ·o


fonemo

fonem·o ~ (disting·o·pov·a aŭ signif·a) parol·son·o, son·tip·o, son·unu·o

fonemiko

fonem(·)ik·o ~ scienc·o pri parol·son·o·j, fonem·scienc·o

fonetiko

fonetik·o [1oa] ~ parol·son·scienc·o, el·parol·a scienc·o, prononc·o·scienc·o

fonio

foni·o → son·a komunik·(ad·)o

fonoforo

fonofor·o → aŭd·il·(et·)o·j, aŭd·help·il· o·j

fonografo

fonograf·o [2oa] ~ cilindr·o·turn·il·o

fonologio

fonologi·o ~ fonem·scienc·o, scienc·o pri parol·son·o·j, fonem·scienc·o, parol·son·a sistem·o (de lingv·o)

forci

forc·i → kultiv·i en kultiv·dom·o
forcejo
forc·ej·o → kultiv·dom·o
forceja efiko
forc·ej·a efik·o → kultiv·dom·a efik·o

formato

format·o (en uzo rilate al komputilaj dosieroj) → form·o, inform·aranĝ·o

formiato

formiato ~ sal·o de formik·a acid·o

formikao

formika·o → glim·past·o

fornelo

fornelo → kuir·il·o, kuir·aparat·o, kuir·forn·o

forsto

forst·o → (kultiv·)arb·ar·o
forstista
forst·ist·a → (kultiv·)arb·ar·ist·a

fortreso

fortres·o → fortik·aĵ·o

fortuno

fortun·o → bon·a ŝanc·o

forumo

forum·o [2oa] ~ (en retaj kuntekstoj)diskut·ej·o

foruo

foru·o → tradici·a leĝ·o, lok·a leĝ·ar·o (ĉefe en Hispanujo)

forvardi

forvard·i → plu·send·i

fotelo

fotel·o ~ brak·seĝ·o

fotogena

fotogen·a → bel·e fot·ebl·a, fot·oplaĉ·a, fot·o·taŭg·a, fot·ind·a

fotopletismografio

fotopletismografi·o ~ per·lum·a sang·o·kvant·o·mezur·ad·o

fotovoltaika

fotovoltaik·a → sun·elektr·a
fotovoltaika panelo
fotovoltaik·a panel·o → sun·panel·o, sun·energi·a kolekt·il·o

fotri

fotr·i → seks·um·i; (en aliaj kuntekstoj) tedaĉ·i; difekt·i.

fragila

fragil·a → romp·iĝ·em·a, malforta, facil·e rompebla

framo

fram·o [9oa] → kadr·o, kadr·ec·a trab·ar·o

franĉizo

franĉiz·o → (en asekuroj) propr·a risk·o, ne·asekur·it·a part·o, mem·pag·end·a part·o; (en komerco) lu·don·ad·o/pren·ad·o de komerc·a nom·o

frankofono

frankofon·o → franc·lingv·an·o

franzi

franz·i → piĉ·lek·i

fratrio

fratri·o (en la ĝenerala lingvo) ~ (grek·a) famili·ar·o, klan·o, frat·ar·o

fraŭdi

fraŭd·i → tromp·ŝtel·i, fals·i

frazeologio

frazeologi·o [zam] → fraz·ar·o, fraz·aranĝ·o, (en la senco de "proverbaro") proverb·ar·o (Ni ne malrekomendas la uzon de la vorto en la senco de "scienco de kutimaj vort·aranĝoj")

frekvenco

frekvenc·o ~ vibr·o·nombr·o (en fiziko), oft·ec·o, oft·o (en la ĝenerala lingvo kaj en statistika lingvo)

frekventi

frekvent·i → vizit·ad·i

fri

fri → afrank·e al, inkluziv·e (kost·o·j·n por/ĝis)

frida

frid·a → mal·varm·a, (metafore. ekzemple fridsange:) sen·emoci·a

fridkamiono

frid·kamion·o → frost·kamion·o, frost·uj·kamion·o, glaci·kamion·o, mal·varm·kamion·o

fridujo

frid·uj·o → mal·varm·ujo, mal·varm·ŝrank·o

frikativo

frikativ·o → frot·a son·o, frot·a konsonant·o

frikulo

frik·ul·o → escept·ul·o, de·voj·iĝ·ul·o, mal·dand·o

fripono

fripon·o ~ tromp·ist·o, tromp·ant·o

frisbio

frisbi·o → ŝveb·disk·o

friska

frisk·a → mal·varm·et·a, agrabl·e mal·varm·a

fristiko

fristik·o → maten·manĝ·o

fritoj

frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j, frit·it·a·j ter·pom·o·j

froko

frok·o → monaĥ·a rob·o

frondo

frondo → branĉ·et·o

frontala

frontal·a → frunt·a, antaŭ·a

ftiro

ftir·o → pub·o·pedik·o

ftizo

ftiz·o [fun] ~ pulm·a tuberkuloz·o

ftiziatrio

ftiziatri·o → ftiz·o·kurac·ad·o, ftiz·o·esplor·ad·o

fuelo

fuel·o → brul·aĵ·o (por motor·o·j), brul·material·o, energi·font·o

fuero

fuer·o (vidu ankaŭ la formon 'foruo') → tradici·a leĝ·o, lok·a leĝ·ar·o (ĉefe en Hispanujo)

funelo

funelo [fun]~ en·verŝ·il·o

funiklo

funikl·o [umbilika] → ŝnur·o, ŝnur·et·o

furgono

furgon·o → ŝarĝ·vetur·il·o, kamion·et·o

futo

fut·o [fun] ~ pied·o (uzata kiel mezuro de longeco en kelkaj landoj en kelkaj epokoj)

futbalo

futbal·o → pied·pilk·ad·o, asoci·a pied·pilk·ad·o; (kiel verbo oni rajtas uzi) pied·pilk·(ad)·i

futsalo

futsal·o → hal·o·pied·pilk·ad·o, salon·pied·pilk·o

futuro

futur·o ~ os·temp·o, est·ont·a temp·o, os·o

fuzelaĝo

fuzelaĝ·o → korp·o (de aviad·il·o)

fuzio

fuzi·o → kern·fand·iĝ·o, (kiam oni volas esprimi, ke ĝin kaŭzis homa agado) kern·fand·o

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj