Ssv: B

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


babordo

babord·o ~ mal·dekstr·a flank·o (de ŝip·o)

bagaĝo

bagaĝ·o → pak·aĵ·o, pak·aĵ·ar·o

bagno

bagn·o → pun·labor·ej·o

bagro

bagr·o → fos·maŝin·o, skrap·maŝin·o

bajadero

bajader·o ~ hind·a danc·ist·in·o

bajto

bajt·o → bit·ok·o

bakalaŭro

bakalaŭr·o (en la senco de lernej-fininto) → lern·ej·fin·int·o, abiturient·o

bakŝiŝo

bakŝiŝ·o ~ ŝmir·mon·o, dank·mon·o, trink·mon·o

baktericido

baktericid·o → bakteri·mort·ig·aĵ·o, bakteri·mort·ig·il·o

balanco

balanc·o (en la senco de 'ekvilibro') → ekvilibr·o

balancilo

balanc·il·o (en la senco de stango sur kies ekstremaĵoj sidas infanoj por ludi) → baskul·o

balancumi

balanc·um·i (en la signifo de marŝado sur kablo restante en ekvilibro) → ekvilibr·um·i

balancelo

balancel·o ~ vel·ŝip·et·o

baled-o

baled·o ~ balet·o [6oa]

balistiko

balistik·o → paf(-aĵ·o)-scienc·o

baloti

balot·i [2oa] ~ voĉ·don·i (per voĉ·don·il·o)

balotilo

balot·il·o [2oa] ~ voĉ·don·il·o

baltika

baltik·a → balt·a

balustro

balustr·o ~ (balustrad·a) kolon·et·o

bando

band·o (en la senco de muzikistaro) → muzik·ist·ar·o

banero

baner·o (en komputado) → banderol·o, reklam·bend·o

bangalo

bangal·o → (unu·etaĝ·a) (feri·)dom·(et·)o

bankedo

banked·o ~ festen·o

bankiero

bankier·o → bank·estr·o, bank·posed·ant·o

bankizo

bankiz·o → glaci·tavol·eg·o

banuso

banus·o → (orient·eŭrop·a) vic·reĝ·o

Barato

Barat·o ~ Hind·uj·o

baraterio

barateri·o → fraŭd·o (de ŝip·estr·o / de ŝip·an·ar·o)

barbio

barbi·o → barb·fiŝ·o

barbiro

barbir·o [fun] ~ friz·ist·o por viroj, barb·ist·o

barĉo

barĉ·o → (slav·a) ruĝ·bet·a sup·o

bareliefo

barelief·o [3oa] ~ mal·alt·relief·o

baremo

barem·o → kalkul·tabel·o

bariero

barier·o [3oa] ~ bar·il·o, bar·o

barko

bark·o [fun] ~ boat·et·o [fun]

barkano

barkan·o ~ lun·ark·form·a sabl·o·mont·et·o

barometro

barometr·o ~ (aer·)prem·mezur·il·o

barto

bart·o → balen·lamen·o, balen·ost·o [fun]

basa

bas·a → mal·alt·a, mal·fru·a (en la okazo de 'Basa Imperio')

basbalo

basbal·o → baz·o·pilk·ad·o, staci·a pilk·lud·o

basebalo

basebal·o → baz·pilk·ad·o

baseno

basen·o (en la senco de naĝejo) ~ naĝ·ej·o

basiero

basier·o → kurz·o·fal·a spekul·ant·o

basketbalo

basketbal·o → korb·o·pilk·ad·o

baterio

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o
baterio [1oa] (en la senco de tamburaro) → tambur·ar·o

batrako

batrak·o → sen·vost·ul·o; amfibi·o

batuo

batu·o → pel·ĉas·ad·o

baŭmi

baŭm·i → star·iĝ·i (parolante pri ĉevalo)

bavi

bav·i → saliv·um·i

bavo

bav·o → saliv·um·o, ŝaŭm·o, muk·o (en difinitaj bestaj kuntekstoj); saliv·aĉ·o (se oni volas prezenti malŝatan nuancon)

bavuro

bavur·o → el·star·aĵ·o, ne·glat·aĵ·o

bazbalo

bazbal·o → baz·pilk·o

bei

be·i → (ŝaf·e) blek·i

bebo

beb·o [8oa] ~ infan·et·o, suĉ·infan·o

beletro

beletr·o [9oa] ~ bel·literatur·o, literatur·a art·o

beletristiko

beletristik·o [1oa] → beletr·o [9oa]

belfrido

belfrid·o → urb·o·tur·o, gard·o·tur·o, gvat·o·tur·o, alarm·a tur·o/alarm·o·tur·o

Belgrado

Belgrad·o → Beograd·o

bendo

bend·o [8oa] ~ (en la geografiaj esprimoj: ekzemple bendo de Gazao) stri·o [fun]; (se temas pri ŝtofo) ruband-o [fun]

benefico

benefico → (En la senco de subtena pago pro senlaboreco aŭ alia kialo) sub·ten·a pag·o/help·o; (Eklezia posteno provizita per rento) eklezi·a posten·o; (Avantaĝo konsentita de la leĝo en certaj okazoj: absolvita pro benefico de dubo, se pruvoj ne estas sufiĉe fortaj) mank·o de pruv·o·j: (Prezentado (spektaklo, sportludo, koncerto ktp), kies profitoj venas al unu aktoro, aŭ al filantropia entrepreno) bon·far·a prezent·ad·o

benigna

benign·a → ne·grav·a, ne·danĝer·a

benko

benk·o [fun](en esprimoj kiel 'Okcidenta benko') bord·o, river·bord·o; (en esprimoj kiel 'glaci-benko') tavol·o; (en esprimoj kiel 'hanringo-benko') ar·o

berbero

berber·o ~ amaziĥ·o

berserko

berserk·o → (skandinav·a) furioz·a batal·ant·o

bestia

besti·a → best·ec·a
bestio
besti·o → best·o, best·ul·o, best·a hom·o, sovaĝa besto

bestselero

bestseler·o → plej vend·at·a libr·o

beta

beta (greka litero) ~ greka bo

Bharato

Bharat·o → Barat·o

bi-

bi- → du-, ambaŭ

biaso

bias·o → antaŭ·prefer·o

bibliofila

bibliofil·a → libr·o·ŝat·ant·a, libr·em·a
bibliofilo
bibliofil·o → libr·o·kolekt·ant·o, libr·o·ŝat·ant·o, libr·o·am·ant·o
bibliofilio
bibliofili·o → libr·o·am·em·o, linr·o·kolekt·ad·o

bibliografo

bibliograf·o [7oa] ~ fak·ul·o pri libr·o·j
bibliografio
bibliografi·o [2oa] ~ referenc·o·j, font·ar·o, font·o·list·o

bibliomanio

bibliomani·o → libr·o·mani·o

biblioteko

bibliotek·o [1oa] ~ libr·ej·o, libr·o·ten·ej·o, libr·ar·ej·o

bido

bid·o → pilk·et·o, glob·et·o

bideo

bide·o → sid·kuv·o, sid·pelv·o

bienalo

bienal·o → du·jar·a prezent·ad·o

bifsteko

bifstek·o ~ bov·tranĉ·aĵ·o

bijekcio

bijekci·o ~ dis·sur·ĵet·o, ĉio·n·cel·ant·a unu·al·unu·funkci·o, funkci·o unu·al·unu kaj sur·a

bilabialo

bilabial·o → du·lip·a konsonant·o

bilaterala

bilateral·a → du·flank·a

bildstrio

bild·stri·o [1oa+fun] ~ bild·rakont·o

biliono

bilion·o (en la senco de 1.000.000.000.000) ~ mil miliard·o·j. Vidu Ssv plio 20
bilion·o [zam] (en la senco de 1.000.000.000) → miliard·o. Vidu Ssv plio 20

bio-

bio- → viv-, vivaĵ-

biodegradado

biodegradado → dis⋅iĝ⋅o, dis⋅er⋅iĝ⋅o

biodiverseco

biodivers·ec·o → biologi·a divers·ec·o, viv-(aĵ-)divers·ec·o

biografo

biograf·o [7oa] ~ verk·ist·o de viv·pri·skrib·o, viv·pri·skrib·verk·ist·o
biografio
biografi·o [2oa] ~ viv·pri·skrib·o

biogramo

biogram·o → viv·pri·skrib·o

biologio

biologi·o [1oa] ~ viv(·aĵ)·scienco

biontologio

biontologi·o → viv·scienc·o, biologi·o

biorubo

biorub·o → viv·aĵ·o·rub·o, hum·ig·ebl·a rub·o

biotito

biotit·o → blank·a glim·o

biri

bir·i → lok·determin·i, navigaci·i
birilo
bir·il·o → lok·determin·il·o; (por ilo kiu kombinas lokdeterminadon kaj vojplanadon) navigaci·il·o

bis

bis! ~ re·e!, de·nov·e!

bisako

bisak·o → du·sak·o, du·poŝ·a sak·o

bisekci

bisekc·i → du·sekc·i, du·on·sekc·i, tranĉ·i je du partoj

biseksa

bi·seks·a → du·seks·a, ambaŭ·seks·a

biskoto

biskot·o → pan·biskvito

bislamo

bislam·o → la bislam·a lingv·o

bizara

bizar·a ~ strang·a, ekster·ordinar·a

bizneso

biznes·o → komerc·o, negoc·o

blagi

blag·i ~ ŝerc·e mensog·i:

blami

blam·i → kulp·ig·i, riproĉ·i

blazo

blaz·o → (haŭta) vezik(et)o

blendo

blend·o → kiras·o
blend·i → kiras·i, proviz·i per kiras·o

blinda

blind·a (en la senco de "senfenestra") → sen·fenestr·a

blino

blin·o → rus·a pat·kuk·o

blinko

blink·o → intermit·a lum·o
blinkilo
blink-il-o (de aŭtomobilo k.s.) → direkt·o·montr·il·o

blogo

blog·o ~ ret·a tag·libr·o, ret·tag·libr·o, ret·o·tag·libr·o

blokhaŭso

blokhaŭs·o → (mal·grand·a) fortik·aĵ·o; kiras·it·a paf·ej·o

blufi

bluf·i [9oa] ~ ŝajn·ig·i (en kartoludo), mensog·e tromp·i

bluĝino

bluĝin·o → (blu·a) ĝinz·o; ĝinz·o·ŝtof·o

boaco

boac·o [9oa] ~ nord·a cerv·o [fun]

bobo

bob·o → sport·glit·vetur·il·o, sport·sled·o

bobelo

bobel·o → vezik·o [fun], aer·vezik·o

bobo-

bo·bo- ~ uzebla duobligo de la prefikso "bo-", sed, se ekzistas ebleco miskompreni, oni prefere priskribu la celatan rilaton, ekzemple por bobofrato: edzo de bofratino aŭ edzo de fratino de bofrato, ktp.

bohemio

bohemi·o (kiel vivstilo) → sen·zorg·a, ne·konform·ism·a viv·o

boji

boj·i [fun] ~ (hund·e) blek·i

bokalo

bokal·o --> vitr·a uj·o, konfit·uj·o, konserv·o·vaz·o

boksi

boks·i [1oa], [zam] ~ pugn·o·batal·i, pugn·ad·i

bolilo

bol·il·o (ujo por boligi akvon) ~ bol·ig·il·o, bol·uj·o.

boluso

bolus·o → (grand·a) pilol·o, pilol·eg·o

bombardi

bombard·i [1oa] ~ bomb·i [20a]

bonifiko

bonifik·o → al·don·a/krom·a avantaĝ·o, prez·o·redukt·o (laŭ Krause), donac·o, kompens·o, krom·salajr·o

bonzo

bonz·o [sla] (en figura senco: "neestiminda altrangulo") → moŝt·ul·o

boreala

boreal·a [zam] → nord·a

borno

born·o → klem·o

boso

bos·o → ĝib·o

bosko

bosk·o [2oa] ~ (bel·e aranĝ·it·a) arb·ar·et·o

botaniko

botanik·o [1oa] ~ kresk·aĵ·o·scienc·o

braceleto

bracelet·o [2oa] ~ ornam·a brak·ring·o/pied·ring·o, ĉirkaŭ·man·o

brakicefal-o

brakicefal·o → mal·long·kap·ul·o, larĝ·kap·ul·o

brankardo

brankard·o hom·port·il·o

brava

brav·a (en la senco de obeema, trankvila) → obe·em·a, trankvil·a, bon·kondut·a; (al artistoj) bril·e, lert·e
bravisime
bravisim·e [zam] → bon·eg·e, lert·eg·e

bravuro

bravuro ~ (en muzika senco) lert·ec·o; (en la senco de fanfaronaĵo) fanfaron·aĵ·o

Brazilio

Brazili·o (ĉef-urbo de Brazilo) → Braziljo

breloko

brelok·o → ornam·aĵ·et·o,

brevo

brev·o [zam] → pap·a leter·o

breviero

brevier·o [zam] → (katolik·a) pastr·a preĝ·o·libr·o, preĝ·libr·o

brezi

brez·i → ek·rost·e stuf·i

brioĉo

brioĉ·o → (franc·stil·a, dolĉ·a) lakt·o·bulk·o; lun·ark·a bulk·o, lun·ark·a kuk·o (por la matenmanĝa kuko/bulko nomata "croissant" en pluraj etnaj lingvoj)

brizo

briz·o → vent·et·o

brodkasti

brodkast·i → dis·send·i (per radi·o, televid·o)

brumo

brum·o → mal·dens·a nebul·o, nebul·et·o

bruna

brun·a [fun] (en 'brunaj haroj') ~ nigr·a

brunĉo

brunĉ·o → fru·tag·manĝ·o, maten·tag·manĝ·o, mez·maten·manĝ·o

bruska

brusk·a → mal·mild·a, sen·pacienc·a, akr·a, mal·ĝentil·a

brutala

brutal·a → krud·aĉ·a, kruel·a, per·fort·a
brutalo
brutal·o → krud·aĉ·ul·o, kruel·ul·o, per·fort·ul·o

brutto

brutt·o [zam] → mal·net·a pez·o

budeno

buden·o → sang·o·kolbas·o

budĝeto

budĝet·o [3oa] → buĝet•o [8oa]

Budho

Budh·o ~ Buda·o
budhismo
budh·ism·o ~ buda·ism·o

BuenosAjreso

Buenos·Ajres·o ~ Bon·aer·o

bufono

bufon·o → amuz·ist·o

bugri

bugr·i → anus·fik·i, pug·seks·um·i

bujabeso

bujabes·o → (provenc·a) fiŝ·sup·o

bukceno

bukcen·o → (en la senco de antikva trumpeto) (rom·a) trumpet·o; (en la senco de mara molusko kun spirala konko) mar·helik·o

bukmekro

bukmekr·o → vet·perist·o

buldozo

buldoz·o ~ ŝov·traktor·o, fos·vetur·il·o

buleo

bule·o ~ pap·a/reĝ·a dekret·o

bulio

buli·o → amik·a renkont·iĝ·o, (en sporto) en·lud·ig·o

bullo

bull·o → pap·a/reĝ·a dekreto

bunta

bunt·a → mult·kolor·a, plur·kolor·a, divers·kolor·a, vari·kolor·a

burasko

burask·o → ŝtorm·o

burgo

burg·o → (fortik·ig·it·a) kastel·o, fortik·aĵ·o

burgrafo

burgraf·o → kastel·graf·o

buroo

buro·o → ofic·ej·o, estr·ar·o

burso

burs·o → mon·uj·o

busolo

busol·o → kompas·o

buti

but·i → ter·um·i, kovr·i per ter·o (kreskaĵon)

buteo

bute·o (en la meĥanika senco) --> halt·ig·il·o, gvid·rel·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj