Ssv: C

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj



C

C (por indiki numeron laŭ la latina metodo) → 100, 100·a

campo

camp·o → (besto-)pied·o, man·aĉ·o

Cejlono

Cejlon·o → Srilank·o

celiakio

celiaki·o → gluten·mal·san·o, gluten·ne·toler·o

celebri

celebr·i [zam], (ekster la kampo de religiaj ritoj) ~ fest·i, solen·ig·i

celibato

celibat·o → sen·edz·ec·o, ne·edz·iĝ·o

celulo

celul·o → ĉel·o

cendo

cend·o ~ cent·on·o de dolar·o, eŭr·o, gulden·o [aŭ ankaŭ de aliaj mon-unuoj]

centenario

centenari·o → cent·jar·iĝ·o, jar·cent·o

centi-

centi- → centono [rimarko: en la vorto 'centimetro' kaj similaj 'centi' estas parto de unu tuta radiko 'centimetr-' kaj similaj]

centimo

centim·o ~ cent·on·o/cend·o de frank·o

centralo

central·o [8oa] ~ (en la senco de energi-produktejo) energi·ej·o, (en la senco de elektroproduktejo aŭ distribuejo) elektr·o·produkt·ej·o, centr-a elektr-ej-o, (en la senco de centra telefonejo) centr-a telefon-ej-o

centralizi

centraliz·i [3oa] ~ centr·igi

centrifuga

centrifug·a → de·centr·a

centripeta

centripet·a → al·centr·a

cerealo

cereal·o → gren·o, maten·gren·aĵ·o (en la senco de grenoj manĝataj en la mateno ofte kun lakto)

cerebelo

cerebel·o → et·cerb·o, cerb·et·o

cerebro

cerebr·o → grand·cerb·o, eg·cerb·o

certa

cert•a (tuj antaŭ substantivo, kiam ne temas pri certeco, sendubeco) → iu, forlaso de "certa"

cerumeno

cerumen•o → orel•vaks•o

ci

ci [fun] (uzata kiel ordinara pronomo en amikaj rilatoj) → vi

cianoforo

cianofor·o → blu·pigment·ĉel·o, blu·pigment·o·ĉel·o, blu·pigment·a ĉel·o

ciber·

ciber· → ret·a

cibernetiko

cibernetik·o → kibernetik·o

cicero

cicer·o → ciceron·a liter·spec·o

cico

cic·o [9oa] ~ mam·pint·o

cicumo

cic·um·o ~ suĉ·il·o

ciklo

cikl·o (kiam temas pri veturilo) → velociped·o, (en kunmetaĵoj) -bicikl·o, -rad·il·o (vidu la liniojn pri "motorciklo", "unuciklo" kaj "triciklo")

ciklono

ciklon·o → kirl·o·ŝtorm·o

cimo

cim·o (komputile) → (program-)erar·o


cipo

cipo tomb·o·ŝton·o, lim·ŝton·o, voj·o·ŝton·o (laŭ la kunteksto)

cirkonspekta

cirkonspekt·a → sin·gard·em·a

cirkuli

cirkul·i [3oa] ~ trafik·i

(kurta) cirkvito

(kurt·a) cirkvit·o → fuŝ·kontakt·o, tuŝ·kontakt·o

cis

cis → mal·trans, ĉi·flank·e de

cit-

cit-/cit-o [en sciencaj vortoj] --> ĉel-o

citologio

citologi·o → ĉel·biologi·o

civila

civil·a [1oa] ~ (rilata al civitanoj) civit·an·a; (interna al komunumo) (inter·)civit·an·a, intern·a; (nearmea) ne·arme·a; (nereligia) ne·religi·a

civilizacio

civilizaci·o [3oa] ~ civiliz·o [fun], civiliz·aĵ·o

cunamo

cunam·o ~ (mar·a) ond·eg·o
cunamio
cunami·o → (mar·a) ond·eg·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj