Ssv: U

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


uako

uak·o (preseraro en PIV por 'uoko') → ĉin·a pat·o, kurb·a pat·o, uok·o

ubikva

ubikv·a (pri vivaĵoj) → mult·medi·a

ublieto

ubliet·o → forges·kel·o, pun·kel·o

uesto

uest·o → okcident·o

ujutna

ujutn·a → ĉarm·a, komfort·a, bon·fart·a

-uk-

-uk- → kastr·it·a

ukazo

ukaz·o → (car·a) dekret·o, arbitr·a ordon·o

ulno

uln·o → kubut··osto

ultimato

ultimat·o [2oa] → last·a ofert·o

ultra·

ultra· → trans·, eg·, ekstrema

ultramaro

ultramar·o [zam] → intens·e/mal·hel·e blu·a farb·o/kolor·il·o, ĉiel·blu·a farb·o/kolor·il·o, ĉiel·blu·o.

ultraviola

ultraviol·a → trans·viol·a

ululi

ulul·i → ĝem·boj·eg·i (de hundoj aŭ lupoj), (strig·e) blek·i (de strigoj)), (plor·)kri·eg·i (lamentantaj homoj), (ĝoj-)kri·eg·i (ĝojantaj homoj), kri·eg·i (kantistoj).

umiko

umik•o → am•amik•o

un'

un' → unu

uncio

unci·o → neĝ·leopard·o

undino

undin·o → akv·o·fe·in·o

ungvento

ungvent·o → ŝmir·aĵ·o

unio

uni·o [zam] ~ unu·iĝ·o

unika

unik·a [3oa] ~ (unu) sol·a

unikorno

unikorn·o → unu·korn·ul·o

unito

unit·o → unu·o

unitaria

unitari·a → unu·ism·a, unu·ist·a
unitara
unitar·a → unu·ism·a, unu·ist·a
unitariano
unitari·an·o → unu·ist·o
unitariismo
unitari·ism·o → unu·ism·o
unitarismo
unitar·ism·o → unu·ism·o

unkti

unkt·i → sankt·ole·i, ŝmir·i (per ole·o)

unuciklo

unu·cikl·o → unu·rad·il·o, unu·rad·(a )bicikl·o

unusencuma

unu·senc·um·a (strat·o) → unu·direkt·a (strat·o)

uoko

uok·o ~ ĉin·a pat·o, kurb·a pat·o

uranismo

uran·ism·o [arĥ] → ambaŭ·seks·em·o, (vir·a) samseks·em·o

urbanizi

urbaniz·i → urb-(ec-)ig·i

urduo

urdu·o → la urdu·a lingv·o

uretro

uretr·o → urin·kanal·o

urlio

urli·o → mumps·o, saliv·gland·a inflam·o/ŝvel·o, (ĉe-)orel·gland·a inflam·o/ŝvel·o

utrikulario

utrikulari·o → vezik·a herb·o

uvo

uv·o → vin·ber·o

uverturo

uvertur·o [1oa] → (muzik·a) mal·ferm·o

uzanco

uzanc·o → uz·o, uz·ad·o, uz·kutim·o

uzino

uzin·o → fabrik·o [fun], (meĥanik·ist·a) ripar·ej·o, metal·pri·labor·ej·o

uzurpatoro

uzurpator·o → uzurp·ant·o, uzurp·int·o (laŭ la kunteksto)

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj