Ssv: T

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


tabernaklo

tabernakl·o → (sub-)tend·a templ·o, sankt·ej·o, (en nuntempaj preĝejoj) hosti·uj·a ŝrank·et·o, (juda festo) laŭb·o·j

tablojdo

tablojd·o → (plat·a) pilol·o

taĉo

taĉ·o (en piedpilk-ludo kaj similaj sportoj) → flank·a lini·o

tahino

tahin·o → sezam·a past·o

tajfuno

tajfun·o → tropik·a mar·ŝtorm·o

tajĝio

tajĝi·o (kiel batalarto) → tajĝi·a batal·art·o, tajĝi·batal·art·o

tajĝiĉuano

tajĝiĉuan·o (kiel batalarto) → tajĝi·a batal·art·o, tajĝi·batal·art·o

tajpi

tajp·i [8oa] ~ en·klav·i, maŝin·skrib·i

taki-

taki- → rapid-, rapid·a, rapid·e

taki

tak·i → ŝanĝ·i vent·o·flank·on, vel·e) zigzag·i kontraŭ·vent·e

takigrafo

takigraf·o → rapid·o·registr·il·o

takikardio

takikardi·o → kor·o·rapid·o, rapid·a kor·puls·ad·o, kor·rapid·o, rapid·a kor·bat·ad·o

takimetro

takimetr·o → rapid·o·mezur·il·o

takipneo

takipne·o → rapid·eg·a spir·ad·o

takso

taks·o (en la senco de 'imposto') → impost·o

taksio

taksi·o (en la senco de reago altira aŭ forpuŝa) → altir·for·puŝ·a reag·o

taksimetro

taksimetr·o → (taksi·a) (vetur-)prez·o·indik·il·o

taksono

takson·o ~ en·klas·ig·unu·o

taksonomio

taksonomi·o ~ en·klas·ig·scienco

taktismo

taktism·o → altir·for·puŝ·a reag·o

talibano

taliban·o ~ talib·o

talono

talon·o (ekonomio) → ĉek·stump·o

talvego

talveg·o ~ val·fund·a lini·o, akv·o·kolekt·a linio

tampono

tampon·o ~ ŝtop·vat·o

tantiemo

tantiem·o [zam] ~ elcent·aĵ·a pag·o, pag·o pro aŭtor·rajt·o, part·a profit·o pro verk·o

tapiserio

tapiseri·o → tapiŝ·o

tarda

tard·a → mal·fru·a

tartali

tartal·i → balbuti, ripetbalbuti

taŭro

taŭr·o → vir·bov·o

taŭtologio

taŭtologi·o → signif·ripet·o, sam·vort·ripet·o

taverno

tavern·o → trink·ej·o, gast·ej·o

teamo

team·o → lud·ant·ar·o

teatrofrapo

teatrofrapo → frap·a, sensaci·a, supriz·a, subit·a, drast·a, abrupt·a, dram·(ec·)a, intrig·o·ŝanĝ·a ŝanĝ·iĝ·o.

teĥnologio

teĥnologi·o [zam] → teĥnik·o·scienc·o, teĥnik·ar·o (laŭ la kuntekstoj)

teismo

teism·o [2oa] ~ di·ism·o, di·kred·o, kred·o je la ekzist·o de inter·ag·ant·a di·o

tekniko

teknik·o [3oa] ~ teĥnik·o

teko

tek·o → dokument·uj·o, valiz·et·o, paper·uj·o, man·sak·o

tekokomputilo

tek·o·komput·il·o → port·ebl·a komput·il·o, klap·o·komput·il·o

teknopatio

teknopati·o → labor·mal·san·o

tekstila

tekstil·a → teks·aĵ·a, ŝtof·a

teksturo

tekstur·o ~ teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o, konsist·aranĝ·o, konsist·aspekt·o.

telefonio

telefoni·o → telefon·a fak·o

telekinezo

telekinez·o → per·pens·a mov·ad·o.

telekomandilo

telekomand·il·o → de·for·a reg·il·o, de·for·a ŝalt·il·o

telencefalo

telencefal·o → grand·cerb·o, eg·cerb·o, grand·a cerb·o

telepatio

telepati·o [9oa] ~ mens·inter·komunik·ad·o, mens·leg·ad·o

televizio

televizi·o → televid·a kompani·o, televid·o, televid·il·o

telfero

telfer·o → kabl·o·voj·o

tembro

tembr·o → ton·kolor·o, son·kvalit·o

temerara

temerar·a → sen·tim·a

temporalo

temporal·o → tempi·a ost·o

tenaca

tenac·a → mal·romp·iĝ·em·a

tenajlo

tenajl·o → (por aparta speco de metiistaj pinĉiloj) tir·pinĉ·il·o; (ĝenerale por metiistaj pinĉiloj) (meti·ist·a) pinĉ·il·o

tendro

tendr·o ~ karb·o·vagon·o de vapor·lokomotiv·o

tenebro

tenebr·o → mal·lum·o

tenera

tener·a [8oa] ~ delikat·a, varm·sent·a

tenoo

teno·o → japan·a regn·estr·o

tenso

tens·o → (gramatik·a) temp·o

tensio

tensi·o (en ĝenerala senco de streĉiteco) → streĉ·it·ec·o

teogonio

teogoni·o → di·a genealogi·o, nask·o·list·o de la di·o·j

teokrato

teokrat·o [7oa] ~ religi·reg·ant·o
teokratio
teokrati·o [7oa] ~ religi·reg·o

teologo

teolog·o [1oa] ~ di·fakulo, di·scienc·ist·o, di·esplor·ant·o
teologio
teologi·o [1oa] ~ di·stud·o, di·scienc·o, di·esplor·o

tepida

tepid·a → varm·et·a, duon·varm·a

ĉeftero

ĉef·ter·o ~ kontinent·a ter·o, firm·a ter·o

tera-

tera- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ mil·miliard·o

terapio

terapi·o [1oa] ~ kurac·o, kurac·ad·o, kurac·rimed·o

terario

terari·o → ter·best·uj·o

terato

terat·o → monstr·o

teratatomo

teratatom·o → mal·simpl·a tumor·o

teratogena

teratogen·a → monstr·o·produkt·a

teratologio

teratologi·o → studo pri ne·norm·aĵ·o·j

terceto

tercet·o [1oa] ~ (en la senco de tri kun-ludantoj aŭ kun-kantantoj) tri-op-o, tri-o; (en la senco de verko por tri) tri-op-aĵ-o

tercio

terci·o (en muziko) ~ tri·a interval·o, trit·o. Vidu ssv plio 9.

terciana

tercian·a → tri·a·tag·a (febr·o)

terciara

terciar·a → tri·a·vic·a, tri·a·rang·a

termio

termi·o → (korp·o-)temperatur·o, (korp·o-)varm·o

termika

termik·a → varm·a, kontraŭ·varm·a, foj·e varm·konserv·a

terminalo

terminal·o → (en flug-haveno) flug·staci·o, (pri komputiloj) fin·aparat·o
terminale
terminal·a → last·a

terminologio

terminologi·o ~ termin·scienc·o, termin·stud·o, (en la senco de 'terminaro') termin·ar·o

termoj

term·o·j → varm·ban·ej·o·j (en la antikva Romo)

termo-

termo- → varm·o, varm·a

termobotelo

termobotel·o → varm·o·botel·o, varm·izol·a botel·o

termodinamiko

termodinamik·o ~ varm·o·scienc·o

termometro

termometr·o [1oa] ~ varm·o·mezur·il·o, temperatur·mezur·il·o
termometrio
termometri·o → varm·o·mezur·ad·o

termoso

termos·o → varm·o·botel·o, varm·izol·a botel·o

termosifono

termosifon·o → radiator·o, hejt·il·o

termostato

termostat·o → varm·o·reg·il·o

ternara

ternar·a → tri·element·a, tri·part·a

teroro

teror·o → mafi·a/religi·a/ŝtat·a/reĝim·a terur·o/ad·o
teroristo
terorist·o → mafi·a/religi·a/ŝtat·a/reĝim·a terur·ist·o

terpomo

terpomo Ssv plio 22 - ter-pomo

tetra-

tetra- (en sciencaj vortoj) → kvar-

tetralogio

tetralogi·o → kvar·part·a verk·o, teatr·aĵ·kvar·op·o

tetrarko

tetrark·o → kvar·on·estr·o, kvar·on·reg·ant·o, reg·o·kvar·op·an·o, kun·imperi·estr·o
tetrarkio
tetrarki·o → kvar·op·a kun·reg·ad·o; reg·o·kvar·op·o

tifeo

tife·o → tifa·o

tildo

tild·o ~ (kiel memstara signo) ond·o·sign·o; (kiel supersigno) ~ ond·a super·sign·o

timida

timid·a → tim·em·a, si·n·ĝen·a, mal·aplomb·a, hont·em·a, mem·fid·o·mank·a

timpano

timpan·o (anatomio) → aŭd·membran·o; (en la PIV-a signifo) mez·orel·a kav·o

tino

tin·o [zam] → (lign·a) kuv·o

tiom

tiom (en la senco de tiom multe) ~ tiom mult·e
tiom ... kiom [en la senco de 'tiel...kiel =komparo pri maniero ne pri kvanto] → tiel ...kiel

tiparo

tiparo ~ liter·ar·o

tipografo

tipograf·o ~ pres·ist·o
tipografio
tipografi·o ~ → pres·art·o, pres·ej·o (laŭ la kunteksto)

tiraljoro

tiraljor·o [zam] → (arme·a) cel·paf·ist·o, kaŝ·paf·ist·o

tizano

tizan·o ~ infuz·aĵ·o

tlaspo

tlasp·o → mon·er·a herb·o

toasto

toasto → rost·pan·o, rost·it·a pan·o, rost·ita·a pan·tranĉ·o,

tobogano

tobogan·o → sled·et·o; glit·ej·o (laŭ la senco en la konkreta situacio)

Togolo

Togol·o → Togoland·o

Toĥaro

Toĥar·o → la toĥar·a (lingv·o)

tokpisino

tokpisin·o → la tokpisin·a lingv·o

toksa

toks·a → venen·a
toksi
toks·i → venen·i, eni·ig·i venen·o·n
toksino
toksin·o → (mikrob·a) venen·o, (mikrob·a) venen·substanco
tokso
toks·o → venen·o, venen·a substanc·o
toksomanio
toksomani·o → drog·o·mis·uz·o
toksologio
toksologio → venen·scienc·o, venen·medicin·o

toleranco

toleranc·o → toler·o, akcept·ebl·o

-tomo

-tom·o (en medicino) ~ (kurac·ist·a) tranĉ·il·o

-tomio

-tomi·o (en medicino) ~ operaci·o

-tomizi

-tom·iz·i (en medicino) → operaci·i

tonalo

(maĵor·a) tonal·o → (larĝa) ton·kombin·o

topiko

topik·o → (en la senco de ‘temo’) tem·o; (en la senco de ‘loko’) lok·o

topinamburo

topinambur·o → ter·pir·o, brazil·deven·a ter·pom·o

toplisto

top·list·o → list·o de plej oft·e rigard·at·a·j paĝ·o·j, pint·o·list·o

topografo

topograf·o ~ map·scienc·isto

topografio

topografi·o ~ map·scienc·o

toponimo

toponim·o → lok·nom·o
toponimio
toponimi·o → lok·nom·o·scienc·o

toporo

topor·o → hak·il·o

toreado

tore·ad·o → bov·batal·lud·o
toreadoro
toreador·o → bov·batal·ist·o
toreisto
tore·ist·o → bov·batal·ist·o

torento

torent·o [1oa] ~ mont·a river·et·o, krut·a river·et·o, impet·a akv·o·flu·o.

tornado

tornado → vent·eg·o, kirl·a vent·o, funel·a vent·o

tornistro

tornistro ~ dors·o·sak·o

torporo

torpor·o → mal·vigl·ec·o, mal·ag·em·o, dorm·em·o

tortikolo

tortikol·o → kol·tord·iĝ·o, kol·a rigid·o, kol·dolor·o

totala

total·a → tut·a, en·tut·a, ĉiom·a, plen·a, komplet·a
totalismo
total·ism·o → tut·ism·o, totalitar·ism·o
totalisma
total·ism·a → tut·ism·a, totalitar·a

trabanto

trabant·o → satelit·o

tracei

trace-i --> (1 Desegni konstruotan vojon sur plano) plan-desegn-i vojon; (2 Marki konstruotan vojon sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj) mark-o-strek-i vojon; voj-strek-i; (3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon) mark-o-strek-i laboraĵon, plan·strek·i.

tragika

tragik·a ~ tragedi·a

tragikomedio

tragikomedi·o → tragedi·a komedi·o, rid·ig·a tragedi·o, serioz·a-mal·serioz·a teatr·aĵ·o

trajno

trajn·o ~ vagon·ar·o

traktato

traktat·o ~ inter·ŝtat·a kontrakt·o, inter·ŝtat·a inter·konsent·o

trampo

tramp·o → vagabond·o, vag·ul·o, vag·ant·o, sen·hejm·ul·o, ĉifon·ul·o (se temas pri homo), vag·ant·a ŝip·o aŭ avi·ad·il·o (se temas pri ŝipoj aŭ aviadiloj)

trampolino

trampolin·o → (normale, se ilo por plonĝi en la akvon)salt·o·tabulo, (por indiki plastan surfacon, el kiu oni saltas) salt·o·tuk·o, salt·ad·o·tuk·o (la unua alternativo povus esti konfuzata kun la tukoj de la fajrobrigardo, en kiujn oni povas salti; sed tiujn ankaŭ eblas nomi "kaptotukoj")

transformatoro

transformator·o (pri elektro) → trans·form·il·o

transfuzi

transfuz·i → sang·al·don·o

transitiva

transitiv·a (verbo) ~ trans·ir·a

transmisii

transmisi·i → trans·ig·i, trans·send·i, per·i, komunik·i

transpiri

transpir·i → ŝvit·i, spir·i (por plantoj)

tra ra ra

tra ra ra → (sono imitanta rapidan senĉesan babiladon): bla-bla-bla!; (Bruo de rapida marŝo aŭ galopo) tra-ra-ra; (Senpacienca rifuzo plu aŭskulti) sufiĉ·e

traŭbo

traŭb·o → vin·ber·o

traŭmato

traŭmat·o → (en psikologio) traŭm·o; (en la ĝenerala medicino) vund·o
traŭmatologo
traŭmatolog·o → vund·o·kurac·ist·o, vund·o·scienc·ist·o
traŭmatologio
traŭmatologi·o → vund·o·scienc·o, vund·o·kurac·ad·o

travestii

travesti·i → ali·vest·i, (en literaturo) komik·e imit·i, parodi·i

trefo

trefo (en karto-lud-o) ~ tri·foli·o

trenco

trenco (muziko) → tranc·o·muziko

trenda

trend·a → laŭ·mod·a
trendo
trend·o → evolu·tendenc·o, mod·o

triciklo

tricikl·o → tri·rad·il·o, tri·rad·(a )bicikl·o

triĥo-

triĥo- (en sciencaj vortoj) → har·o

triĥomicetozo

triĥomicetoz·o → miceta har·mal·san·o

triĥopatio

triĥopati·o → har·mal·san·o

triĥoplazio

triĥoplazi·o → ne·normal·a har·kresk·ad·o

triĥozo

triĥoz·o → okula har·mal·san·o

triko-

triko- (en sciencaj vortoj) → har·o

trikomicetozo

trikomicetoz·o → miceta har·mal·san·o

trikopatio

trikopati·o → har·mal·san·o

trikoplazio

trikoplazi·o → ne·normal·a har·kresk·ad·o

trikozo

trikoz·o → har·mal·san·o

triliono

trilion·o (en la senco 1012) → mil miliard·o·j, bilion·o. Vidu Ssv plio 20
trilion·o (en la senco 1018) ~ miliard·o da miliard·o·j. Vidu Ssv plio 20

trilogio

trilogi·o ~ tri·part·a roman·o, tri·op·o, tri·libr·a seri·o, libr·o·tri·op·o, tri·seri·o, dram·ar·o, dram·tri·op·o (en la origina greka senco)

trimestro

trimestr·o → tri monat·o·j, tri·monat·a period·o, jar·kvar·on·o; (pro influo de naciaj lingvoj, foje la intencata signifo povas esti alia, kaj tiam oni devas traduki laŭ la efektiva signifo)

Trinitato

Trinitat·o → Tri·unu·o
trinitatano
trinitat·an·o → tri·unu·ist·o

trinkmono

trink·mon·o ~ dank·mon·o

trista

trist·a → mal·gaj·a, mal·ĝoj·a, mal·ĝoj·et·a

trivi

triv·i → el·uz·i

trobadoro

trobador·o ~ (mez·epok·a) kort·eg·a poet·o
trubadur·o [zam] ~ (mez·epok·a) kort·eg·a poet·o

troglodito

troglodit·o → kavern·u·lo

trojko

trojk·o ~ (en ĝenerala senco) tri·op·o, (en la senco de estraro) tri·person·a estr·ar·o, tri·op·a estr·ar·o

trolo

trol·o → (en fiŝkaptado) mar·fund·a tren·ret·o/tir·ret·o; (en interreto) (ret·a) ĝen·ul·o, disput·instig·ant·o, provok·ist·o.

troleo

trole·o [en autobusoj] → elektr·o·pren·il·o

tropo

trop·o → vort·figur·o, stil·figur·o

tropismo

tropism·o (en la senco de reago al altira aŭ forpuŝa forto) ~ altir·for·puŝa reag·o

trotuaro

trotuaro ~ paŝ·voj·o, paŝ·ej·o, hom·voj·o, por·hom·a voj·o

trovi

trov·i [fun] (en la senco de 'konsideri', 'opinii') ~ konsider·i, opini·i

tuĉo

tuĉ·o → ĉin·a ink·o

turneo

turne·o (teatro) ~ rond·ir·o, art·prezent·a rond·vojaĝ·o

turpa

turp·a → mal·bel·a, mal·bel·eg·a



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj