Ssv: Ĉ

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


Ĉadio

Ĉad·i·o → Ĉad·o

ĉaledo

ĉaled·o → mont·a lign·o·dom·(et·)o

ĉampano

ĉampan·o [fun] ~ (ĉampanj·a/franc·a) ŝaum·vin·o

ĉampinjono

ĉampinjon·o (en la ĝenerala senco de 'fungo') → fung·o

ĉampionado

ĉampion·ad·o → (en la senco de serio de ludoj por akiri la titolon de ĉampiono) turnir·o, ĉampion·um·o

ĉanto

ĉant·o → parol·kant·o, mez·epok·a preĝ·ej·a kant·o

ĉarelo

ĉarel·o → lev·ĉar·o

ĉardo

ĉard·o → hungar·a gast·ej·o

ĉarlatani

ĉarlatan·i [fun] ~ (mensog·e) tromp·i

ĉeftero

ĉef·ter·o ~ kontinent·a ter·o, firm·a ter·o

ĉefurbo

ĉef·urb·o ~ reg·urb·o

ĉenilo

ĉenil·o → raŭp·form·a ornam·aĵ·o

(amata) ĉevaleto

(am·at·a) ĉeval·et·o [zam] [sla] ~ prefer·at·a tem·o, am·at·a ŝat·okup·o. Vidu ssv plio 10.

ĉi

ĉi (sola kaj ne kunligita kun la apuda vorto, kiel ekzemple en 'ĉi libro', do, esence je la loko de 'ĉi tiu') → ĉi tiu

ĉibuko

ĉibuk·o → turk·a pip·o

ĉiĉerono

ĉiĉeron·o ~ urbo·gvid·ant·o/-ist·o

ĉipa

ĉip·a → mal·multe·kost·a, et·kost·a

ĉipo

ĉip·o → integr·a cirkvit·o, ic·o
mikroĉipo
mikroĉip·o → integr·a cirkvit·o, ic·o

ĉipso

ĉips·o (pri manĝaĵetoj) → flok·o, (se temas pri terpomoj) ter·pom·flok·o, (se temas pri maizo) (sal·a) maiz·flok·o, (se temas pri tiuj chips, kiuj angle nomiĝas tortilla chips) maiz·pan·a flok·o. ; (laŭ la signifo, kiun "chips" havas en kelkaj landoj) ter·pom·fingr·o

ĉirpi

ĉirp·i [zam] ~ (insekt·e) bru·i

ĉizojo

ĉizoj·o → lad·tond·il·o

ĉuro

ĉur·o [sla] ~ (hom·a) sperm·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj