Ssv: I

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


-i-

-i- → -uj-, -land- (por land-nomoj), -scienc- (por sciencoj)

I

I (por indiki numeron laŭ la latina metodo) ~ 1, 1·a

II

II (por indiki numeron laŭ la latina metodo) ~ 2, 2·a

III

III (por indiki numeron laŭ la latina metodo) ~ 3, 3·a

IV

IV (por indiki numeron laŭ la latina metodo) ~ 4, 4·a

IX

IX (por indiki numeron laŭ la latina metodo) ~ 9, 9·a

-icido

-icid·o → -mort·ig·aĵ·o, mort·ig·il·o

-iĉ-

-iĉ- (ne-oficiala sufikso) → vir-, vir·a

ideografio

ideografi•o [3oa] ~ vort•(er•)sign•o•skrib•o

ideogramo

ideogram·o → (en ĝenerala nefaka lingvo - ne aplikebla al konkretaj skribsistemoj, kiel la antikva egipta aŭ la ĉina, kiuj konsistas el l kombino de pluraj signo-specoj) ide·o·sign·o; vort·(er·)o·sign·o

ideologio

ideologi·o ~ ide·ar·o, ide·o·sistem·o, ism·o

idiolekto

idiolekt·o → person·a lingv·o·versi·o

idiomaĵo

idiom·aĵ·o [2oa] ~ lingv·o·apart·aĵ·o

idiosinkrazio

idiosinkrazi·o → (laŭ PIV, en psiĥologio) individua sinteno, individua trajto; (en medicino) individua reago, nenormala reago; (en lingvoscienco) individua esprimmaniero, unuopula parolmaniero; (eraraj uzoj laŭ aliaj lingvoj) person·a strang·aĵ·o (anglece); tro·reag·em·o (italece)

idiotismo

idiotism·o [3oa] ~ lingv·o·apart·aĵ·o

iglo

igl·o ~ neĝ·o·dom·o

iĥtiofagio

iĥtiofagi·o → fiŝ·o·manĝ·ad·o

iĥtiologo

iĥtiolog·o → fiŝ·o·scienc·ist·o
iĥtiologio
iĥtiologi·o → fiŝ·o·scienc·o

iĥtiokolo

iĥtiokol·o [fun] ~ fiŝ·glu·o

-ik-

·ik· (ne-oficiala sufikso) → ·scienc·, ·fak·, ·art·

ikono

ikon·o → bild·o (laŭ la kunteksto 'religia bildo de la ortodoksa eklezio' aŭ 'bildosimbolo')

ikonoklasto

ikonoklast·o → (religi·a) bild·o·romp·ant·o

iktero

ikter·o → flav·iĝ·o, flav·mal·san·o, flav·iĝ·mal·san·o

ilegala

ilegal·a → kontraŭ·leĝ·a, ekster·leĝ·a

ilio

ilio ~ intest•ost•o
iliumo
iliumo ~ intest•ost•o
iljo
iljo ~ intest•ost•o

imagino

imagin·o (en la kampo de insektoj) ~ fin·stadi·a insekt·o

imaginaro

imaginar·o → imag·at·a nombr·o

imbecilo

imbecil·o → (komunlingve) stult·ul·o

impakto

impakt·o → kolizi·o, bat·o; efik·o (laŭ la kuntekstoj)

imperativo

imperativ·o ~ ordon·a mod·o

imperialo

imperial·o → supr·a·nivel·a·j sid·lok·o·j

imperialismo

imperialism·o [3oa] → imperi·ism·o
imperialisto
imperialist·o → imperi·ist·o

impertinenta

impertinent·a ~ mal·respekt·a

implementi

implement·i → efektiv·ig·i, plen·um·i

implici

implic·i ~ en·hav·i, sub·kompren·ig·i, kun·tren·i

implodi

implod·i → intern·e·n dis·fal·i

imploziva (konsonanto)

imploziv·a (konsonanto) → mal·eksplod·a (konsonanto)

importi

importi [1oa] ~ en·port·i

impresionismo

impresionism·o → impres·ism·o
impresionisto
impresionist·o → impres·ist·o

imprimaturo

imprimatur·o → pres·permes·o

inamika

inamik·a → mal·amik·a

inanicio

inanici·o → (komunlingve) (mal·san·o pro) nutraĵo·mank·o

inaŭguri

inaŭgur·i ~ mal·ferm·i, komenc·i

inaŭguracio

inaŭguraci·o [3oa] ~ mal·ferm·i, komenc·i, inaŭgur·ad·o [4oa]

incendio

incendi·o → brul·o, dom·brul·o, brul·eg·o

incesto

incest·o ~ interparenc·a seks·um·ad·o, sang·adult·o

incidento

incident·o → okaz·aĵ·o

incizivo

inciziv·o → tranĉ·o·dent·o

indiano

indian·o (indiĝeno en Norda Ameriko) [zam] ~ indiĝen·a uson·an·o, indiĝen·a kanad·an·o, indiĝen·a meksik·an·o, indiĝen·a nord·amerik·an·o (laŭ la priparolata situacio)

indico

indic·o ~ numer·a indik·aĵ·o, karakteriz·aĵ·o

indiĝeno

indiĝen·o [4oa] ~ pra·loĝ·ant·o

indikativo

indikativ·o ~ ĝeneral·a mod·o, indik·a mod·o, montr·a mod·o

individualismo

individualism·o → individu·ism·o

indulgenco

indulgenc·o (faka vorto, religia) ~ pek·liber·ig·o

inercio

inerci·o [zam] → inert·o [4oa], inert·ec·o, ne·ŝanĝ·em·o, mal·vigl·ec·o

infarkto

(kor·)infarkt·o ~ kor·atak·o

infinita

infinit·a → sen·fin·a
infinito
infinit·o → sen·fin·ec·o
infinitezimo
infinitezim·o → sen·fin·ec·on·o

inflamo

inflam·o [4oa] ~ brul·um·o

infloresko

infloresk·o → flor·ar·o, flor·et·ar·o, sam·tig·a flor·ar·o

influenco

influenc·o (medicino) → grip·o

informacio

informaci·o → inform·o·kvant·o, inform·valor·o, inform·o

informadiko

inform·ad·ik·o → komput·ad·o, komput·o·scienc·o

informatiko

informatik·o → komput·ad·o, komput·o·scienc·o

infra·

infra· → sub·
infre
infre → mal·supr·e

infraruĝa

infraruĝ·a → trans·ruĝ·a

infrastrukturo

infrastruktur·o → baz·a struktur·o, baz·a·j serv·o·j, baz·a·j instal·aĵ·o·j

ingoto

ingot·o → (metal·)brik·o

inĝenia

inĝeni·a → el·trov·em·a

inĝenierio

inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o

inhibi

inhib·i → (komunuza lingvo) mal·helpi; (en ĥemio, biologio, medicino) sub·prem·i

inici

inic·i → en·konduk·i (en sekton, misteron, kaj similajn)

inicialo

inicial·o → komenc·liter·o

iniciativo

iniciativ·o → (laŭ la kunteksto) iniciat·o, iniciat·em·o

iniciatoro

iniciator·o → iniciat·int·o

inimika

inimik·a → mal·amik·a

inkandeski

inkandesk·i → (blank·)ard·i, lum·varm·eg·i
inkandeska lampo
inkandesk·a lamp·o --> ard·lamp·o

inklinacio

inklinaci·o (en astronomio kaj ĝenerale) → klin·angul·o

inkludi

inklud·i → inkluziv·i [2oa]. en·hav·i
inkludo
inkud·o → ambos·ost·o

inkluziva

inkluziv·a [2oa] ~ en·ten·a, en·hav·ant·a

inkubo

inkub·o [zam] → prem·sonĝ·o, (en praaj tekstoj) vir·a diabl·o

inkubatoro

inkubator·o → kov·il·o

inkvizitoro

inkvizitor·o [1oa] ~ inkvizici·ist·o

inocento

inocent·o → sen·kulp·ul·o

inovacio

inovaci·o → nov·ig·o

inserti

insert·i → greft·i

insinui

insinu·i → sub·kompren·ig·i, sub·sugest·ibr>

insolacio

insolaci·o → sun·frap·o, sun·bat·o

instanco

instanc·o [2oa] ~ (en la senco de unua, dua, lasta juĝ-grado) juĝ·grad·o

instepo

instep·o → pied·supr·o, pied·dors·o

instrumento

instrument·o [1oa](en la komuna lingvo) il·o; (pri muziko-instrumento) muzik·il·o

insurekcio

insurekci·o → ek·ribel·o

insurgento

insurgent·o → ek·ribel·ant·o

integra

integr·a → tut·a, komplet·a, sen·difekt·a
integri
integr·i (en la socia senco enpreni eksterulojn en la socion) → en·pren·i, kun·ig·i, en·sorb·i, en·soci·ig·i
integriĝi
integr·iĝ·i (en la senco 'iĝi parto de tuto') → kun·iĝ·i

integrala

integral·a (pri faruno, pano kaj similaj) → tut·grajn·a, plen·grajn·a

interezo

interez·o [zam] ~ rent·um·o

interferi

interfer·i → inter·i, inter·ad·i, inter·ag·i, mis·inter·ag·i

interfono

interfon·o → pord·a telefon·o, intern·a telefon·o, inter·parol·il·o

interjekcio

interjekci·o ~ ek·kri·o

interkomo

interkom·o → pord·a telefon·o, intern·a telefon·o, inter·parol·il·o

internacia

inter·naci·a (kiam ne temas pri rilatoj inter nacioj, sed pri pli ĝenerala uzo de la vorto) ~ tut·mond·a, inter·ŝtat·a, inter·land·a, inter·gent·a, plur·ŝtat·a, plur·land·a, plur·gent·a

interogacio

interogaci·o → parlament·a demand·o

interogativo

interogativ·o → demand·a vort·o

intra-

intra- (en sciencaj kaj teĥnikaj vortoj) → en-, intern·a

inundi

inund·i [4oa] ~ super-akv-i [fun], sub-akv-ig-i

inverti

invert·i (en muziko kaj en ĥemio) → invers·ig·i

investi

invest·i [zam] (en la signifo 'solene enoficigi') → (solen·e) en·ofic·ig·i
investituro
investitur·o → en·ofic·ig·o

invoki

invok·i (juro) → al·vok·i (kiel atest·ant·o), montr·i (jur·a·n) baz·o·n por postul·o

-io

-io (landonomoj) → -uj·o, land·o

iredenta

iredent·a → ne liber·ig·it·a, ne·re·unu·ig·it·a
iredentismo
iredent·ism·o → re·unu·iĝ·ism·o
iredentisto
iredent·ist·o → re·unu·iĝ·ist·o

iridoforo

iridofor·o → iriz·pigment·ĉel·o, iriz·pigment·o·ĉel·o, iriz·pigment·a ĉel·o

iriti

irit·i → ĝen·i, koler·ig·i

irizi

iriz·i → ĉiel·ark·e kolor·i

iskio

iski·o ~ isĥi·o, sid·ost·o
iskiato
iskiat·o → isĥi·a/sid·ost·a nerv·o
iskiatalgio
iskiatalgi·o → isĥi·a/sid·ost·a nerv·o·dolor·o
iskiatiko
iskiatik·o → isĥi·a/sid·ost·a nerv·o, isĥi·a/sid·ost·a nerv·o·dolor·o (laŭ la kunteskto)

-istan-

-istan- (en la okazo de centr-aziaj landoj) → -land-, -uj-.

-istik-

-istik- (ne-oficiala sufikso) → -scienc-, -fak-, -art-

iŝi

iŝi → ili

-it-

-it- (por inflamo de korpaj organoj) → inflam·o

itemo

item·o (enketoj kaj similaj) → punkto

itinero

itiner·o → voj·o, vojaĝ·o, voj·plan·o, vojaĝ·plan·o

-iv-

-iv- → -pov-, -em-, aŭ nenio, se la radiko estas ag·karaktera. Vidu Ssv plio 19

ivi

ivi → vi ĉiu·j

-iz-

-iz- → -ig-, proviz·i per. Vidu Ssv plio 19

izo-

izo- (en scienco kaj teĥniko) ~ sam·a, egal·a



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj