Ssv: J

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


jakto

jakt·o ~ jaĥt·o ~ plezur·ŝip·o

januaro

januar·o ~ la 1·a monat·o

jeno

jen·o (japana mon-unuo) → en·o

jeto

jet·o → re·ag·aviad·il·o

jetsocieto

jet·societ·o → pint·ul·o·j, ŝajn·elit·o, last·mod·a/rapid·flug·a riĉ·ul·ar·o

jetularo

jet·ul·ar·o → pint·ul·o·j, ŝajn·elit·o, last·mod·a/rapid·flug·a riĉ·ul·ar·o

jido

jid·o (en la senco de lingvo) → la jid·a (lingv·o)

jonio

joni·o → vagin·o (en la hindisma religio ankaŭ religia simbolo)

joviala

jovial·a → gaj·em·a

jubili

jubil·i → ĝoj·eg·i

judo

jud·o [3oa] ~ hebre·o [fun]

judaismo

judaism·o [3oa] ~ hebre;ism·o

judezmo

judezm·o → la jud·hispan·a (lingvo)

jufto

juft·o → rus·a led·o

julio

juli·o ~ la 7·a monat·o

junio

juni·o ~ la 6·a monat·o

junto

junt·o → kun·ig(·aĵ)·o, inter·fiks(·aĵ)·o
junti
junt·i → kun·ig·i, inter·fiks·i

jurisprudenco

jurisprudenc·o → jur·o·scienc·o; jur·o (validaj leĝoj); juĝ·ist·a·j decid·kolekt·o

jurto

jurt·o ~ ger·o (mongola nomo por jurto)

justico

justic·o → (en la senco de justeco) just·ec·o, (en la senco de ŝtata juĝ-funkcio) juĝ·sistem·o, juĝ·ist·ar·o, juĝ·ministr·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj