Ssv: G

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ssv: A ssv: B ssv: C ssv: Ĉ ssv: D ssv: E ssv: F ssv: G ssv: Ĝ ssv: H ssv: Ĥ ssv: I ssv: J ssv: Ĵ ssv: K ssv: L ssv: M ssv: N ssv: O ssv: P ssv: R ssv: S ssv: Ŝ ssv: T ssv: U ssv: Ŭ ssv: V ssv: X ssv: Z



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


gago

gag·o → humur·a skeĉ·o

gaĝo

gaĝ·o → garanti·aĵ·o

gaki

gak·i → anser·e blek·i

galimatio

galimati·o → mis·parol·o, konfuz·aĵ·o

galiono

galion·o → galer·o [1oa]

gallo

gall·o → gaŭl·o

galvanoskopo

galvanoskop·o → elektr·o·flu·mezur·il·o

gamo

gam·o [fun](en la komununuza lingvo) ĉiom·o, tut·a seri·o: (pri muziko) ton·skal·o,ton·si·n·sekv·o.

gambo

gamb·o → krur·o

gapi

gap·i ~ mir·e rigard·i, rigard·i kun mal·ferm·it·a buŝ·o, sen·kompren·e rigard·i

gareno

garen·o → sabl·a kunikl·a are·o

garni

garn·i [3oa](laŭ la kunteksto) ornam·i, ornam·i, proviz·-i per

gasakvo

gas·akv·o → gas·trink·aĵ·o, trink·aĵ·o kun gas·o

gasojlo

gasojl·o → dizel·ole·o, dizel·petrol·o, (NE uzu en la senco de 'benzino')

gasolino

gasolin·o → benzin·o

gasometro

gasometr·o [zam] → gas·o·rezerv·uj·o; (en la senco de gas-mezurilo) gas·mezur·il·o

gastro

gastr·o → stomak·o

gastropodo

gastropod·o ~ ventr·o·pied·ul·o

gatjo

gatj·o → vir·kalson·et·o aŭ tip·a vilaĝ·an·a krur·jup·o

gaŭĉo

gaŭĉ·o → (sud··amerika) rajd•paŝt•ist•o, (sud·amerik·a rajd·ant·a) bov·ist·o/bov·gard·ist·o

gaŭĝo

gaŭĝ·o → sond·il·o, mezur·il·o

gazolino

gazolin·o → benzin·o

gazono

gazon·o → herb·o·tapiŝ·o, herb·et·ej·o, herb·o·bed·o, bel·herb·ej·o, razen·o. Vidu Ssv plio 6.

gejo

gej·o ~ sam·seks·em·ul·o

gelo

gel·o → frost·o

gemuta

gemut·a → agrabl·a, hejm·ec·a

generalisimo

generalisim·o → ĉef·general·o

generatoro

generator·o → (elektr·o·)gener·il·o;

vent·generator·o → vent·a gener·il·o

genetika

genetik·a → gen·a

genezo

genez·o → viv·est·iĝo, ek·est·o

genocido

genocid·o → popol·murd·o, gent·o·murd·ad·o

genomo

genom·o → gen·ar·o

genro

genr·o [9oa] (en gramatiko) ~ (seks·baz·it·a / anim·ec·baz·it·a) (substantiv·/vort·)klas·o, (gramatik·a) seks·o.
genr·o [9oa] (pri bestoj kaj kreskaĵoj) ~ spec·ar·o
genr·o (en la senco de 'socia sekso') → (soci·a) seks·o, (soci·a) seks·rol·o, seks·an· ec·o

gento

gent·o [fun] (en antikva Romo) ~ famili·ar·o, famili·grup·o

geo-

geo- (en sciencaj kaj teĥnikaj vortoj) → ter·o, mond·o, tut·mond·a

geocentra

geocentr·a → ter·centr·a

geodezio

geodezi·o → ter·glob· mezurado, mond·o·mezur·ad·o

geografo

geograf·o [7oa] → geografi·ist·o

geokaŝado

geokaŝ·ad·o → tut·mond·a kaŝ·ad·o
geokaŝanto
geokaŝ·ant·o → tut·mond·a kaŝ·ant·o

geologo

geolog·o [3oa] ~ ter·scienc·ist·o, geologi·ist·o
geologio
geologi·o ~ ter·scienco, grund·scienc·o, grund·stud·o, scienc·o pri ter·natur·o/kvalit·o

geomancio

geomanci·o → per·ter·a diven·ad·o

geometro

geometr·o [7oa] → geometri·ist·o, ter·mezur·ist·o, kamp·o·mezur·ist·o, konstru·teĥnik·ist·o
geometrio
geometri·o [1oa] ~ form·o·scienc·o, mezur·scienc·o

geriatro

geriatr•o → mal•jun•ul•kurac•ist•o, mal•jun•kurac•ist•o
geriatrio
geriatri•o → mal•jun•ul•medicin•o, mal•jun•kurac•art•o

gerontologio

gerontologi•o → mal•jun•ec•o•scienc•o

getto

gett·o → get·o, jud·a kvartal·o, apart·a kvartal·o

ghetto

ghett·o → get·o, jud·a kvartal·o, apart·a kvartal·o

giga-

giga- (en la ĝeneral lingvo) ~ miliard·o

giganto

gigant·o ~ grand·eg·ul·o, eg·ul·o

Gigeso

Giges·o ~ Gig·o (reĝo en la greka mitologio, kiu havis ringon, kiu igis la posedanton nevidebla)

giko

gik•o → stud•em•ul•o, (komput•/teĥnik•)fantatik•ul•o/mani•ul•o/obsed•at•o, kod•um•ul•o

gimnazio

gimnazi·o ~ mez·a lern·ej·o, mez·lern·ej·o, super·a mez·lern·ej·o

ginekologo

ginekolog·o ~ vir·in·kurac·ist·o, por·vir·ina·a kurac·ist·o, por·in·a kurac·ist·o, kurac·ist·o de vir·in·o·j

gingivalo

gingival·o → gingiv·a konsonant·o

gingivo

gingiv-o ~ dent·o·karn·o

giri

gir·i → turn·iĝ·i

giso

gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o

gjako

gjak•o → grunt•bov•o, tibet•a bov•o (vidu ankaŭ ĉe "poefago")

glaco

glac·o → spegul·vitr·o
glacoviŝilo
glac·o·viŝ·il·o → vitr·o·viŝ·il·o

glacea

glace·a → bril·polur·it·a, bril·a (papero)

glaĉero

glaĉer·o → glaci·river·o, (en la ĝenerala lingvo) glaci·ej·o, (en urboj) glaci·glit·ej·o

glatiso

glatis·o → glaci·o, glaci·tavol·o

glaŭka

glaŭk·a → blu·verd·a

glebo

gleb·o → ter·bul·o

glisi

glis·i ~ flug·ŝveb·i

globala

global·a → tut·mond·a, glob·a
globaliĝo
global·iĝ·o → tut·mond·iĝ·o, tut·mond·ig·o
globalizo
globaliz·o → tut·mond·iĝ·o, tut·mond·ig·o

globulo

globul·o ~ sang·o·ĉel·o

globuso

globus·o [zam] → ter·glob·o, ter·glob·et·o

glupo

glup·o → stult·ul·o

glutamato
glutamat·o → umam·o

gluteo

glute·o → sid·vang·o

gofri

gofr·i → brul·stamp·i

gojo

goj·o → ne·jud·o, ne·hebre·o

goldeno

golden·o (kiel nomo de pomspeco) --> or·a, bon·gust·a/flav·a, bon·gust·a pom·o (se oni nepre volas asimili tiun nomon per tradukado)

goŝisto

goŝ·ist·o → mal·dekstr·eg·ul·o

graco

grac·o (faka vorto, religia) ~ di·favor·o (montras la korfavoron de Dio); di·help·o (montras la laŭpetan dian intervenon)

gracila

gracil·a → mal·fort·a, mal·fortik·a, mal·dik·eg·a

graf-

graf- → skrib-, pri·skrib-

grafitio

grafiti·o ~ mur·skrib·aĵ·o, mur·pentr·aĵ·o, pentr·o·skrib·aĵ·o

grafologo

grafolog·o ~ skrib·esploranto, man·skrib·analiz·ist·o
grafologio
grafologi·o ~ skrib·esplor·o, man·skrib·analiz·o

grafomano

grafoman·o → skrib·mani·ul·o, skrib·em·ul·o
grafomanio
grafomani·o → skrib·mani·o, skrib·em·o

graki

grak·i ~ (korve) blek·i/kant·i

gramofono

gramofono ~ disk·o·turn·il·o, disk·o·leg·il·o

granolo

granol·o → (mal·grand·a) pilol·o, grajn·et·o

granulo

granul·o → (mal·grand·a) pilol·o, grajn·et·o

grateni

graten·i ~ krust·bak·i, krust·ig·e bak·i, krust·um·i
gratenita
graten·it·a ~ kun (fromaĝ·a / pan·er·a) krust·o, krust·bak·it·a
gratenaĵo
graten·aĵ·o ~ krust·bak·aĵ·o

gratifiko

gratifik·o → (dank·a) aŭ (instig·a) rekompenc·o, krom·salajr·o, krom·rekompenc·o

graŭ

graŭ → dank·e al

graŭli

graŭl·i → (ĉe hundo) grumbl·i; (muzike)raŭk·e/grinc·e son·i

grefo

gref·o → ung·eg·o

grejso

grejs·o (en la signifo de 'sabloŝtono) → sabl·o·ŝton·o, sabl·o·ŝton·aĵ·o

grenato

grenat·o → granat·ŝton·o

greso

gres·o → herb·o, paŝt·herb·o

grimpoframo

grimp·o·fram·o → grimp·o·stang·o·j

grioto

griot·o → acid·a ĉeriz·o

grivo

griv·o → lardo·pec·et·o, lardo·rost·aĵ·o

groba

grob·a → ne·rafinit·a, grand·a

groco

groc·o → dek·du·o da dek·du·o·j, 144

grondi

grond·i → grund·i (pri ŝipo, kiu restas implikita en la malalta fundo de maro aŭ rivero)

gropo

grop·o → (best·a) dors·o

grumo

grum·o → serv·ist·(et·)o

grumbli

grumbl·i ~ murmur·(eg·)i

grundologo

grund·olog·o → grund·o·scienc·ist·o, grund·o·stud·ant·o
grundologio
grund·ologi·o → grund·o·scienc·o, grund·o·stud·o

grunti

grunt·i ~ (porke-)bleki

gubernatoro

gubernator·o → provinc·estr·o, reg·ist·o

gubernio

guberni·o [2oa] ~ provinc·o
guberniestro
guberni·estr·o (parolante pri Usono) → sub·ŝtat·estr·o

gufujo

guf·uj·o [sla] ~ (nokt·a) te·trink·ej·o (en junularaj renkontiĝoj).

gugli

gugl·i ~ ret·serĉ·i

gulaŝo

gulaŝ·o ~ hungar·a bov·viand·aĵ·o

guno

gun·o → jun·bov·in·o

gurdo

gurd·o ~ turn·orgen·et·o

guruo

guru·o ~ (en religia senco) spirit·a majstr·o, spirit·a gvid·ant·o; (en ĝenerala senco) majstr·o, gvid·ant·o; (en la financa kampo) spert·ul·o.

gvardio

gvardi·o ~ gard·ist·ar·o
gvardiano
gvardi·an·o → gard·ist·o

gvati

gvat·i ~ kaŝ·e observ·i

gvidoro

gvidor·o → gvid·ant·o, gvid·ist·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj