Ssv: D

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


dabingo

dabing·o → ĉin·a pat·kuk·o

daĉo

daĉ·o → (rus·a) feri·dom·o

daltonismo

daltonism·o [zam] → kolor·blind·ec·o; ruĝ·verd·blind·ec·o (kiel plej ofte priparolata formo de kolorblindeco en la komuna lingvo)

damo

dam·o (sinjorino, nobela sinjorino, karto en kart-ludoj) → sinjor·in·o, reĝ·in·o (en kart-ludoj)

damaĝi

damaĝ·i → mal·util·i, difekt·i

damaskeni

damasken·i → ornam·i per or·o aŭ juvel·o·j, damask·um·i

damni

damn·i ~ mal·ben·i

dampi

damp·i (muziko) → mild·ig·i, sufok·ig·i, laŭt·mal·pli·ig·i
dampilo
dampil·o → (aŭtomobilo) fum·tub·o; (ĝenerale) bru·/son·sorb·il·o

dank' al

dank' al → dank·e al

darfi

darf·i → rajt·i, pov·i, est·i permes·it·a, hav·i ebl·o·n

dariolo

dariol·o → frit·it·a pasto·poŝ·o kun intern·a dolĉ·aĵ·o

datao

data·o → inform·o/-er·o, don·it·aĵ·o

dateno

daten·o ~ inform·o/-er·o, don·it·aĵ·o

datumo

datum·o ~ inform·o/-ero, don·it·aĵ·o

daŭbo

daŭbo → barel·a tabul·o

daŭfeno

daŭfen·o → hered·ont·a reĝ·id·o, kron·princ·o

dazibaŭo

dazibaŭ·o ~ afiŝ·o, ĉin·a mur·afiŝ·o

debila

debil·a → mal·fort·a, sen·fort·a

debuti

debut·i [zam] → si·n prezent·i, komenc·i, unu·e aper·i (uzata por aktoroj kaj spektakloj)

decembro

decembr·o [fun] ~ la 12·a monat·o

deci-

deci- → dekono [rimarko: en la vorto 'decimetro' kaj similaj 'deci' estas parto de unu tuta radiko 'decimetr-' kaj similaj]

decimo

decim·o ~ dek·a interval·o, dekt·o. Vidu ssv plio 9.

decimala

decimal·a [2oa] ~ dek·um·a

defaŭlta

defaŭlt·a → implic·it·a, norm·a, antaŭ·fiks·it·a/agord·it·a, ĉef·a (kiam temas pri elekto inter pluraj eblecoj)

defetisto

defetist·o → mal·venk·ist·o, mal·venk·ul·o

definitiva

definitiv·a [1oa] ~ fin·a, mal·provizor·a, ne·ŝanĝ·ebl·a, firm·e decid·it·a

deflori

deflor·i → mal·virg·ig·i

degni

degn·i → (komplez·e/toler·e) bon·vol·i, komplez·i, bon·vol·e konsent·i

deismo

deism·o [zam] → di·ism·o, di·kred·o, kred·o je la ekzist·o de ne·inter·ag·ant·a di·o

dekado

dekad·o [zam](laŭ la kunteksto) tag·dek·o; jar·dek·o; (en matematiko) dek•obl•o-interval•o.

dekalogo

dekalog·o [zam] → dek ordon·o·j (religi·a·j)

deklami

deklam·i [1oa] ~ laŭt·leg·i

deklaracio

deklaraci·o [3oa] ~ deklar·o

dekokti

dekokt·i [zam] → bol·kuir·i, bol·solv·i

dekoracio

dekoraci·o [3oa] (en la senco teatra scenaranĝo) ~ scen·fon·o, scen·aranĝ·o
dekoracio
dekoraci·o [3oa] (se ne temas pri teatra dekoracio) → ornam·o [fun]
dekoracio
dekoraci•o [3oa] (en la senco de honorinsigno) → honor•insign•o
dekori
dekor·i → dekoraci·i (en la teatra senco); ornam·i (en ĝenerala senco).

delegacio

delegaci·o [3oa] ~ deleg·it·ar·o [1oa]

delico

delic·o → plezur·o, intens·a plezur·o

demagogo

demagog·o [2oa] ~ popol·ist·o

demagogio

demagogi·o [3oa] ~ popol·ism·o, demagog·ec·o, demagog·em·o

demarkacio

demarkaci·o → lim·fiks·ad·o

demarŝo

demarŝ·o → esplor·o, inter·ven·o, solv·prov·o, oficial·a ag·o

dementi

dement·i → mal·konfirm·i, mal·prav·ig·i

demisii

demisi·i ~ eks·iĝ·i, rezign·i, eks·ofic·iĝi; deklar·i eks·iĝ·o·n

demokrato

demokrat·o [2oa] ~ demokrati·(ism·)an·o, demokrati·ul·o [demokrati·o estas en la 8oa]

demonstri

demonstr·i → montr·i, klar·ig·i, pruv·i (laŭ la signifo en la unuopaj okazoj)

demonstracio

demonstraci·o [3oa] ~ montr·ad·o, pruv·ad·o, manifestaci·o (laŭ la signifo en la unuopaj okazoj)

denco

denc·o (muziko) → danc·o

dendrologio

dendrologi·o → arb·o·scienc·o

dendrokronologo

dendrokronolog·o → arb·o·ring·o·fak·ul·o

dendrokronologio

dendrokronologi·o → arb·o·ring·o·stud·ad·o

denove

de·nov·e [fun] ~ re·e, nov·e, re·foj·e

dentalo

dental·o → dent·a konsonant·o

departemento

departement·o [2oa](laŭ la administra signifo en Francujo) distrikt·o, distrikt·ar·o

depeŝo

depeŝ·o [1oa] ~ mesaĝ·o, rapida mesaĝ·o

depost

de·post → de antaŭ

deprimi

deprim·i ~ sen·energi·ig·i, sen·kuraĝ·ig·i, mal·vigl·ig·i

deputito

deputit·o [fun] ~ parlament·an·o

dermatologo

dermatolog·o ~ haŭt·kurac·ist·o, haŭt·ist·o

desaponti

desapont·i → sen·iluzi·ig·i

desapontiĝi

desapont·iĝ·i → sen·iluzi·iĝ·i, el·rev·iĝ·i, dis·rev·iĝ·i

descendi

descend·i → mal·supr·e·n·ir·i, de·supr·i

desinfekti

desinfekt·i → mal·infekt·i, sen·infekt·ig·i.
desinfektado
desinfekt·ad·o → mal·infekt·ad·o, sen·infet·ig·o
desinfektaĵo
desinfekt·aĵ·o → mal·infekt·aĵ·o, sen·infet·ig·aĵ·o
desinfektilo
desinfekt·il·o → mal·infekt·il·o, sen·infekt·ig·il·o

desperi

desper·i → mal·esper·i, sen·esper·i, sen·esper·iĝ·i

despoto

despot·o [1oa] → tiran·o

detergi

detergi → lav·pur·ig·i
deterganto
deterg·ant·o → lav·pur·ig·aĵ·o
detergento
detergent·o → lav·pur·ig·aĵ·o

detekti

detekt·i → trov·i, mal·kovr·i, (en elektroniko) mal·modul·i
detektor-o
detektor·o → mal·kovr·il·o (ofte en 'metal-malkovrilo')

devanci

devanc·i → preter·pas·i, post·las·i

devii

devi·i [zam] → de·voj·iĝ·i

devizo

deviz·o (en senco financa pri fremda mono) → fremd·a mon·o, fremd·a ĉek·o, fremd·a valut·o

dezajni

dezajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i. Vidu Ssv plio 21
dezajno
dezajn·o → fason·o, aspekt·o; fason·ad·o, projekt·ad·o, aspekt·ig·ad·o, form·kre·ad·o. Vidu Ssv plio 21

dharmo

dharm·o → darm·o

diabeto

diabet·o [2oa] ~ suker·mal·san·o

diagramo

diagram·o ~ grafik·aĵ·o

diakrita

diakrit·a → disting·a, util·a por disting·i

diakrita signo

diakrit·a sign·o → krom·sign·o, al·sign·o, super·sign·o (en Esperanto, kaj en aliaj lingvoj), sub·sign·o, apud·sign·o, tra·sign·o (en aliaj lingvoj)

diakrona

diakron·a → tra·temp·a

diapozitivo

diapozitiv·o → lum·bild·o

diatopa

diatop·a → tra·lok·a

dieto

diet·o (parlamento aŭ politika kunveno en kelkaj epokoj kaj landoj) → parlament·o

didaskalio

didaskali·o → klar·ig·o, klar·ig·a tekst·o, pri·skrib·o (en foto)

dificila

dificil·a → mal·facil·a

diglosio

diglosi·o ~ lingv·a du·obl·ec·o, lingv·a du·norm·ec·o

diĝesto

diĝest·o → re·sum·o

diĝita

diĝit·a → cifer·ec·a

diĥotoma

diĥotom·a: vidu ĉe: dikotom·a

dikotoma

dikotom·a → du·branĉ·a
dikotomia
dikotomi·a → du·branĉ·a
dikotomio
dikotomi·o → dis·du·ec·o, dis·du·iĝ·o

diktato

diktat·o [zam] → trud·ordon·o

dilui

dilu·i → mal·koncentr·i

diluvo

diluv·o [4oa] ~ super·akv·o, inund·o

dinamiko

dinamik·o [2oa] ~ fort·o·mov·o·scienc·o

diplomato

diplomat·o [fun] ~ diplomati·ist·o

dipsomaniulo

dipsomani·ul·o → drink·ul·o, drink·o·mani·ul·o

direkcio

direkci·o [zam] → direkt·ist·ar·o, estr·ar·o, direktor·ar·o, direkt·a ar·o

direktoro

direktor·o ~ direkt·ist·o

dirigento

dirigent·o ~ orkestr·estr·o, ĥor·estr·o, muzik·estr·o, orkestr·o·direkt·ist·o

dirko

dirk·o ~ ŝtel·mal·ŝlos·il·o, hok·mal·ŝlos·il·o

dirlididi

dirlididi! → ba! [zam], bagatele!

dirta

dirt·a → mal·pur·eg·a

disdegni

disdegn·i → mal·ŝat·i

disertacio

disertaci·o [zam]~ disertaĵ·o
disertacii
disertaci·i [zam] ~ disert·i

disidento

disident·o → ali·pens·ul·o

disipi

disip·i → mal·ŝpar·i, for·neni·ig·i

disleksio

disleksi·o → vort·blind·ec·o

diskedo

disked·o → disk·et·o

diskoo

disko·o (muziko) → disk·ej·a muzik·o

diskografio

diskografi·o → disk·o·j, disk·ar·o, disk·o·list·o, el·don·it·a·j disk·o·j

diskordo

diskord·o → mal·konkord·o, mal·harmoni·o

diskoteko

diskotek·o → danc·ej·o, disk·ej·o, disk·o·danc·ej·o; disk·o·kolekt·o (analoge al 'biblioteko')

diskrecio

diskreci·o → bon·trov·o

diskrediti

diskredit·i [zam] → mis·fam·ig·i, mal·bon·fam·ig·i

diskurso

diskurs·o --> parol·ad·o, tekst·o, rezon·ad·o

diskursiva

diskursiv·a → mal·intuici·a

dismo

dism·o → dek·on·impost·o, dek·on·aĵ·o

disocii

disoci·i → mal·kombin·i, dis·ig·i

disonanco

disonanc·o → mis·harmoni·o, mis·akord·o, (muzike) dis·son·ec·o, dis·son·aĵ·o.

dispensi

dispens·i → liber·ig·i, sen·dev·ig·i, sen·ŝarĝ·ig·i

dispensario

dispensari·o → sen·pag·a kurac·ej·o

dispozicio

dispozici·o → (maniero laŭ kiu io estas dismetita) dis·met·o; (juraj preskriboj aŭ reguloj) norm·o; (natura emo) em·o

dista

dist·a → mal·proksim·a

disteismo

disteism·o → mal·bon·di·ism·o, malic·di·ism·o

distiko

distik·o → vers·du·o

diurno

diurn·o → tag·nokt·o, tag·o, 24 hor·o·j

diverĝi

diverĝ·i [zam](laŭ la signifo en la konkretaj okazoj) dis·ir·i, dis·iĝ·i, streb·i dis·iĝ·i, mal·sam·i, mal·akord·i; (matematike) mal-konverĝ-i

divizoro

divizor·o ~ divid·il·o, divid·ant·o, divid·ant·a nombro

divorco

divorc·o → eks·ge·edz·iĝ·o, divid·iĝ·o

dizajni

dizajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i. Vidu Ssv plio 21
dizajno
dizajn·o → fason·o, aspekt·o; fason·ad·o, projekt·ad·o, aspekt·ig·ad·o, form·kre·ad·o. Vidu Ssv plio 21

djablo

djabl·o → mal·alt·a ĉar·et·o

docento

docent·o ~ universitat·a instru·ist·o

dojeno

dojen·o → plej·aĝ·ul·o

doko

dok·o [4oa] ~ ŝip·ripar·a basen·o, have·a basen·o

dokumentario

dokumentari·o → ne·fikci·a film·o, dokument·a film·o, raport·a film·o

dokta

dokt·a → kler·a, kler·eg·a, sci·plen·a

doktoro

doktor·o (de la eklezio) → kler·ul·o, majstr-o de la kred-o

dolo

dol·o → krim·intenc·o, tromp·intenc·o

domajno

domajn·o → ret·nom·o

domeno

domen·o → ret·nom·o

domicilo

domicil·o → loĝ·lok·o

dorika

dorik·a → dor·a

dragono

dragon·o (mita besto) → drak·o

draĝeo

draĝe·o → suker·migdal·o

drajvo

drajv·o (en komputiloj) → pel·il·o

dramaturgio

dramaturgi·o [zam] → dram·verk·ad·o, dram·art·o

dramaturgo

dramaturg·o → dram·ist·o, dram·verk·ist·o

dresi

dres·i [fun] ~ mal·sovaĝ·ig·i

drezino

drezin·o ~ rel·ĉar·o

driado

driad·o → arb·a nimf·o

drilo

dril·o ~ bor·il·o

drivi

driv·i [9oa] ~ liber·e flos·i, de·voj·e flos·i

drogmano

drogman·o → interpret·ist·o, buŝ·traduk·ist·o

drola

drol·a → strang·a, amuz·e strang·a, amuz·a, rid·ind·a, ŝerc·em·a

drono

dron·o → sen·pilot·a aviad·il·o, flug·robot·o

droŝko

droŝk·o → (lu·)kaleŝ·(et·)o

drumo

drum·o → frap·il·ar·o, tambur·ar·o

dualismo

dualism·o [2oa] → du·ism·o

dubelo

dubel·o ~ ŝraŭb·baz·o, ŝraŭb·ten·il·o, ŝraŭb·firm·ig·il·o, en·ŝraŭb·material·o

dubli

dubl·i → voĉ·traduk·i, son·traduk·i, duobl·um·i

dukto

dukt·o → konduk·tub·o; (en kelkaj okazoj, ĉefe en medicino) tub·et·o

dueto

duet·o [1oa] ~ (en la senco de du kun-ludantoj aŭ kun-kantantoj) du·op·o, du·o; (en la senco de verko por du) du·op·aĵ·o

dumpingo

dumping·o → sub·kost·a vend·ad·o, ŝut·vend·ad·o
sociala dumpingo
social·a dumping·o → mal·alt·kost·a dung·ad·o

duno

dun·o ~ sabl·o·mont·(et·)o

duonpatrino

du·on·patr·in·o ~ vic·patr·in·o

dupo

dup·o → tromp·ebl·ul·o

dura

dur·a → mal·mol·a

durdisko

dur·disk·o → mal·mol·a disk·o, fiks·it·a disk·o

duzo

duz·o ~ flu·aĵ·akcel·a tub·o

DVD

DVD ~ lum·disk·eg·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj