Ssv: K
- reiru al simplaj samsignifaj vortoj
- reiru al alia litero: ssv: A - ssv: B - ssv: C - ssv: Ĉ - ssv: D - ssv: E - ssv: F - ssv: G - ssv: Ĝ - ssv: H - ssv: Ĥ - ssv: I - ssv: J - ssv: Ĵ - ssv: K - ssv: L - ssv: M - ssv: N - ssv: O - ssv: P - ssv: R - ssv: S - ssv: Ŝ - ssv: T - ssv: U - ssv: Ŭ - ssv: V - ssv: X - ssv: Z
La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj
kabineto
- kabinet·o [5oa] ~ (kiel labor-ĉambro de profesiuloj) labor·ĉambr·o, stud·ĉambr·o; (kiel ekspoziciejo) ekspozici·ej·o; (kiel ministraro) ministr·ar·o, ministr·a konsil·ant·ar·o.
kaco
- kac·o [sla] ~ penis·o
kaĉaloto
- kaĉalot·o → ambr·o·balen·o
kadeto
- kadet·o ~ lern·ant·oficir·o
kadr-o
- kadr·o (en la senco de funkciulo, direktoro, gvidanto en firmao/oficejo) → funkci·ul·o, gvid·ant·o, direkt·ant·o
kafeterio
- kafeteri·o → (mem·serv·a) manĝ·ej·o
kaĥekta
- kaĥekta → mal·san·e mal·dik-(eg)-a, (mal·san·e) mal·fort·a, mal·dik·a kaj mal·fort·a
kaĥeksio
- kaĥeksi·o → mal·san·ec·a mal·dik·iĝ·o, (mal·san·ec·a) mal·fort·ec·o, mal·dik·ec·o kaj mal·fort·ec·o
kaĵoli
- kaĵol·i → el·flat·i, (pri·)dorlot·i, ĉirkaŭ·flat·i, flat·um·i
kakofonio
- kakofoni·o → mis·harmoni·o, mal·bel·son·aĵ/ec·o, son·aĉ·o
kakotrofio
- kakotrofi·o → mis·nutr·ad·o
kalcitri
- kalcitr·i → kontraŭ·star-(eg-)i
kalifo
- kalif·o ~ ĥalif·o
kalkeo
- kalke·o → traduk·prunt·o, paŭs·aĵ·o
kalkuluso
- kalkulus·o → (organik·deven·a) ŝton·et·o (en la korpo), korp·o·ŝton·o
kalmo
- kalm·o → mar·a trankvil·o
kalorimetr-o
- kalorimetr·o → varm·o·mezur·il·o
- kalorimetrio
- kalorimetri·o → varm·o·mezur·ad·o
kalumeto
- kalumet·o ~ pac·pip·o
kamerao
- kamera·o → film·il·o, fot·il·o; (por la senluma kesteto en tia ilo) kamer·o
kampingo
- kamping·o → tend·ar·o, tend·um·ej·o
kampuso
- kampus·o → universitat·a teren·o
kamufli
- kamufl·i → kaŝ·mask·i
kando
- kand·o [fun] (en la senco de 'bombono') → bombon·o, dolĉ·aĵ·o
kanelo
- kanel·o [zam] (en muziko) ~ sulk·et·o de disk·o
kanistro
- kanistr·o → fer·skatol·o, lad·skatol·o, fer·a uj·o, benzin·uj·o
kanoniero
- kanonier·o → pafil·eg·ŝip·o
kanonigi
- kanon·ig·i → deklar·i sankt·a, sankt·ul·ig·i, sankt·ig·i
kanonizi
- kanoniz·i → deklar·i sankt·a, sankt·ul·ig·i, sankt·ig·i
kanono
- kanon·o [1oa] (armilo) ~ paf·il·eg·o
- kanon·o [1oa] (en ekleziaj esprimoj) → leĝ·o, list·o, akcept·ita tekst·ar·o (laŭ la kunteksto)
- kanon·o (kiel muzikaĵo) → ĉen·kant·o, rad·a kant·o
kanpo
- kanp·o ~ ĉin·a medicin·o
kantino
- kantin·o [zam] → (labor·ist·a) manĝ·ej·o
kantono
- kanton·o (ekster Svislando) → distrikto
kantrio
- kantri·o (muziko)→ kamp·ar·an·a muzik·o
kanzono
- kanzon·o (en la senco de 'kanto') → kant-o, kant-et-o, kant-aĵ-o
- kanzon·o (se uzata kun nuanco malsama al 'kanto') → kant·vers·aĵ·o, vers·kant·o, melodi·a kant·o
kaperi
- kaper·i → (en ĝenerala senco) for·kapt·i, for·rab·i, for·port·i, for·konduk·i; (en malnova teĥnika senco) rajt·ig·it·e pirat·i
kapilaro
- kapilar·o ~ har·dik·a tub·et·o
kapodastro
- kapodastro → ~ ton·sanĝ·il·o, ton·alt·ig·il·o
kapsulo
- kapsul·o [fun] (kuracaĵoj) ~ pilol·o
(varm)kapulo vidu ĉe la kapvorto varmkapulo en la litero V.
kaputa
- kaput·a → romp·it·a, difekt·it·a
kara
- kar·a (en la senco de 'multekosta') → mult·e·kost·a
karakterizi
- karakteriz·i [1oa] ~ montr·i/don·i karakter·o·n
karaktraro
- karaktr·ar·o → sign·ar·o, liter·tip·o (komputado)
karaktro
- karaktr·o → sign·o, skrib·sign·o, pres·liter·o
kardi-
- kardi- → kor-
kardigano
- kardigan·o → trik·jak o
kardino
- kardin·o → pord·o·hok·o
kardinalo
- kardinal·o → (en matematiko) kvant·o·nombr·o; (en lingvoscienco) kvant·a nombr·o·vort·o, baz·a nombr·o·vort·o
- kardinala
- kardinal·a → (pri vokaloj/konsonantoj) baz·a; (ĝenerale pri ventoj, principoj, virtoj, ktp.) ĉef·a, baz·a, fundament·a
kardiografo
- kardiograf·o ~ kor·bat·aparat·o, kor·stri·aparat·o, kor·spur·il·o, kor·registr·il·o
kardiogramo
- kardiogram·o ~ kor·bat·linio, kor·stri·o, kor·spur·o, kor·registr·aĵ·o
kardiologio
- kardiologi·o ~ kor·medicin·o, kor·kurac·ad·o, kor·scienc·o, kor·stud·o, kor·fak·o
kardiologo
- kardiolog·o ~ kor·kurac·ist·o, kor·fak·ul·o, kor·ist·o
kardiopatio
- kardiopati·o ~ kor·mal·sano
karenco
- karenc·o → mank·o, mal·hav·o, mal·sufiĉ·o; for·permes·o (laŭ la signifo de la germana Karenz)
kargo
- karg·o → ŝarĝ·o (de var·o·j), transport·at·a·j var·o·j
karolo
- karol·o → (krist·nask·a) kant·o, religi·a fest·o·kant·o
karoo
- karo·o (kart-ludo) ~ romb·o, kvadrat·o
kartografo
- kartograf·o [7oa] ~ map·ist·o
kartografio
- kartografi·o [2oa] ~ map·scienc·o, map·far·ad·o
kartuno
- kartun·o → (se temas pri filmo) desegno·film·o, bild·filmo, desegn·it·a film·o, (se temas pri unuopa desegnaĵo) bild·ŝerc·o, ŝerc·bild·o
kasacii
- kasaci·i → leĝ·e nul·ig·i
kaseto
- kaset·o ~ kased·o
kastaneo
- kastane·o → kaŝtan·uj·o
kastrumo
- kastrum·o → rom·a tend·ar·o
kasuleto
- kasulet·o → franc·a fazeol·aĵ·o
kaŝmiro
- kaŝmir·o (kiam uzata por speco de lano) → kaŝmir·a lan·o
kataklismo
- kataklism·o → katastrof·o, katastrof·eg·o
katguto
- katguto ~ ĥirurgi·a faden·o
kateto
- katet·o → ort·a later·o, ĉe·ort·a later·o
kaŭ
- kaŭ → kaj aŭ
kaŭstika
- kaŭstik·a → hist·o·detru·a, mord·a, brul·vund·a
kazo
- kaz·o (en ĉiuj negramatikaj uzoj) ~ okaz·o (en la senco de okazaĵo), problem·o (en la senco de, ekzemple, konscienc-problemo), (juĝ-)afer·o (en jura senco), individu·a mal·san·o (en medicina senco); specimeno (en la senco de studo de specimeno, case study)
kazuo
- kazu·o → konscienc·okaz·o
KD
- KD ~ lum·disk·o
kekso
- keks·o → biskvit·o, kuk·et·o
kemio
- kemi·o [8oa] → ĥemi·o [fun]
kep
- kep → kiel eble plej
kepre
- kepr·e → kiel eble plej rapide
kero
- ker·o (kartludo) ~ koro
kestrelo
- kestrel·o → tur·falk·o
kiber-
- kiber- → ret·a, inter·ret·a, komputil·a
kidnapi
- kidnap·i → for·rab·i
kiki
- kik·i → pied·bat·i (pilkon aŭ simile en pilkaj k.s. ludoj)
kilo
- kil·o [fun] (en ŝipo) ~ fund·a ŝip·trab·o
kilo-
- kilo- (en scienc-teĥnikaj vortoj) → mil
kinematiko
- kinematik·o → mov·o·scienc·o
kineta energio
- kinet·a energi·o → mov·energi·o, mov·iĝ·ec·a energi·o
kirko
- kirk·o ~ (krist·an·a) preĝ·ej·o
kiroptero
- kiropter·o → vespert·o
kirurgio
- kirurgi·o ~ ĥirurgi·o ~ kurac·ad·o per operaci·o
kivo
- kiv·o ~ kivi·frukt·o
klaktivismo
- klaktivism·o → klak·akvtiv·ism·o
klami
- klam·i → kri·i, aklam·i
klandestina
- klandestin·a → kaŝ·a, ekster·leĝ·a
klaroskuro
- klaroskur·o → lum·kontrast·o
klasifiki
- klasifik·i [3oa] ~ klas·i, en·klas·ig·i
klaŭno
- klaŭn·o [zam] ~ amuz·ist·o, rid·ig·ist·o, pajac·o [zam]
klaŭzo
- klaŭz-o → (specif·kondiĉ·a) kontrakt·er·o, paragraf-o, norm-o, er-o de kontrakt-o, kondiĉ-o (laŭ la kunteksto)
kleo
- kle·o → muzik·a ŝlos·il·o
klefo
- klef·o → muzik·a ŝlos·il·o
kleptomano
- kleptoman·o → ŝtel·mani·ul·o
kleriko
- klerik·o → pastr·o, eklezi·ul·o
klifo
- klif·o → (mar·bord·a) rok·mur·o
kliki
- klik·i (en komputado) → al·klak·i, klak·i
kliko
- klik·o → grup·o, (en multaj okazoj) band·o, grup·aĉ·o, fi·grup·o; (en la senco de unudirekta meĥanika blokilo) klink·o
klimatizi
- klimatiz·i → aer·regul·ig·i, mal·hejt·i
- klimatizilo
- klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o, mal·hejt·il·o
klimatologio
- klimatologi·o → klimat·o·scienc·o
klipo
- klip·o → (parolante pri film-arto) (film·)pec·et·o, film·et·o, muzik·film-(et)-o; (parolante pri paperkuntenilo) paper·kun·ten·il·o, paper·fiks·il·o
klivi
- kliv·i → (laŭ·tavol·e) fend·i, split·i, dis·tavol·ig·i
klostrofobio
- klostrofobi·o → en·ferm·iĝ·angor·o, (ne·raci·a) tim·eg·o pri ferm·it·a·j spaco·j
klozeto
- klozet·o → neces·ej·o; neces·seĝ·o, neces·ej·a seĝ·o
kluki
- kluki ~ (kokine) bleki/kanti
knajpo
- knajp·o [esp] → (german·ec·a) trink·ej·o. Vidu esp: knajpo.
knali
- knal·i → eksplod·i, klak·i (en la okazo de vipobato), paf·bru·i
knedlo
- knedl·o ~ past·o·bul·o
knedliko
- knedlik·o ~ past·o·bul·o
knelo
- knel·o ~ fiŝ/viand·bul·et·o
koĉero
- koĉer·o → kaleŝ·ist·o, lu·vetur·ig·ist·o
KoDo
- KoDo ~ lum·disk·o
kofrujo
- kofr·uj·o ~ pak·aĵ·uj·o
kogna
- kogn·a → mens·a, kon·a
- kogna scienco
- kogn·a scienc·o → mens·o·scienc·o
koiti
- koiti → seks·um·i
kojlo
- kojlo ~ dik·a intest·o
kojono
- kojon·o → testik·o
kokeriki
- kokeriki ~ (kok·e) blek·i, kok·blek·i
kokri
- kokr•i → (am•rilat•e/seks•e) mal•fidel•i/tromp·i/perfid·i
koktajlo
- koktajl·o → koktel·o
kolaciono
- kolacion·o → maten·manĝ·o, post·tag·mez·a manĝ·et·o
kolaĝo
- kolaĝ·o → (bild·a/muzik·a) kun·glu·aĵ·o
kolaziono
- kolazion·o → maten·manĝ·o, post·tag·mez·a manĝ·et·o
kolecisto
- kolecist·o → gal·vezik·o, gal·uj·o
koledoko
- koledok·o → gal·dukt·o, gal·flu·ej·o
kolegio
- kolegi·o (en la franca lerneja sistemo) → (unu·a) mez·grad·a lern·ej·o
kolekcio
- kolekci·o → kolekt·o, kolekt·aĵ·o
kolerika
- kolerik·a → (se temas pri kolero) koler·em·a; (laŭ la ĝenerala konduto, en psika signifo) impuls·iĝ·em·a; (laŭ la antikva medicino) gal·humor·a
koliero
- kolier·o ~ kol·ring·o, kol·ĉen·o
kolokvo
- kolokv·o → kun·ven·o
koloro
- kolor·o (en kart-ludoj) → emblem·o
koltro
- koltr·o → plug·il·a vertikal·a tranĉo·pec·o, plug·il·steven·o
kolumno
- kolumn·o (en la senco de artikolo en ĵurnalo) ~ kolon·o, ese·o, kolon·ese·o, ese·kolon·o
koluzio
- koluzi·o → kontraŭ·leĝ·a inter·konsent·o
komasacio
- komasaci·o → ter·pec·kun·ig·o
komentarii
- komentari·i [fun] ~ koment·i [9oa]
komikso
- komiks·o → bild·rakont·o, bild·ŝerc·o
komisiono
- komision·o [4oa] ~ komisi·it·ar·o
komitativo
- komitativ·o → kun·ec·kaz·o
(cerba) komocio
- (cerb·a) komoci·o → (cerb·o·)sku·o/sku·iĝ·o/ŝok·(eg·)o
kompakta disko
- kompakt·a disk·o ~ lum·disk·o
kompano
- kompan·o → kamarad·o, kun·ul·o, kun·viv·ul·o, sam·labor·ul·o
komparacio
- komparaci·o (en gramatiko) ~ (lingv·a) kompar·ad·o [??]
komplementa
- komplement·a (en senco ne-gramatika) → komplet·ig·a
komplico
- komplic·o → kun·krim·ant·o
komplika
- komplik·a (en la senco de 'malsimpla') → mal·simpl·a, mal·facil·a, komplik·it·a (Normale 'komplika' signifas "rilata al 'komplikado'.) 1oa: komplik-i
komponisto
- kompon·ist·o ~ muzik·verk·ist·o
komponi
- komponi ~ muzik verki
kompoŝto
- kompoŝt•o → (maturiĝanta) hum•ig•at•aĵ•o, (maturiĝinta) hum•ig•it•aĵ•o
kompromiso
- kompromis·o (en la uzo de hispanlingvaj kaj portugallingvaj esperantistoj) → sin·dev·ig·o, dev·o
kompromiti
- kompromit·i (en la uzo de hispanlingvaj esperantistoj) → si·n dev·ig·i
kompunda
- kompund·a → kun·ig·it·a, du·part·a, plur·part·a
komputiko
- komput·ik·o → komput·ad·o, komput·scienc·o
komputatoro
- komputator·o → komput·il·o
komputero
- komputer·o → komput·il·o
komputoro
- komputor·o → komput·il·o
komunikacio
- komunikaci·o → komunik·ad·o, komunik·aĵ·o (laŭ la kunteksto)
koncedi
- konced·i [8oa] ~ al·las·i, konsent·i, prav·ig·i, deklar·i prav·a/e
koncentra
- koncentr·a → sam·centr·a
konĉerto
- konĉert·o → koncert·o
konfederacio
- konfederaci·o [2oa] → konfeder·o
konfesi
- konfes·i [fun] (en la signifo 'partopreni je religio') ~ part·o·pren·i (religion)
- konfesio
- konfesi·o → (krist·an·a) religi·o
konfirmacio
- konfirmaci·o (kristana religio) → (kred·o·)konfirm·o
konfronti
- konfront·i → (en jura senco) kontraŭ·met·i; (en aliaj kuntekstoj laŭ la senco) kompar·i, inter·al·front·i, front·i si·n
konjugi
- konjug·i (uzebla nur en senco gramatika)→ konjugaci·i
konjunkcio
- konjunkci·o ~ lig·vort·o
konkludi
- konklud·i (en la senco "fini") → fin·i
konkubino
- konkubin·o (aldona edzino en la antikveco) → krom·edz·in·o, krom·vir·in·o
- konkubo
- konkub·o (needziĝinta kunloĝanto en la nuntempo) → kun·ul·o, viv·kun·ul·o, kvazaŭ·edz·o.
konkurenco
- konkurenc·o [3oa] ~ (komerc·a) konkur·ad·o
konosamento
- konosament·o → ŝarĝ·atest·o, kvitanc·o
konotacio
- konotaci·o → kun·signif·o
konsenso
- konsens-o --> konsent-o, inter-konsent-o, aprob-o
konservativa
- konservativ·a [3oa] (pri politika partio) ~ konserv·em·a, konserv·ism·a
konsilio
- konsili·o → konsil·ant·ar·o, konsil·ist·ar·o
konsistenco
- konsistenc·o → koherec·o
konsomeo
- konsome·o → buljon·o
konsonanco
- konsonanc·o → sam·son·ec·o, son·akord·o
konsorcio
- konsorci·o → (firma-)asoci·iĝ·o
konstelacio
- konstelaci·o [zam] → stel·grup·o, kun·stel·ar·o
konstipi
- konstip·i → mal·laks·ig·i
- konstipiĝi
- konstip·iĝ·i → mal·laks·i
konstitui
- konstitu·i → konsist·ig·i, star·ig·i
konstruktiva
- konstruktiv·a → konstru·a, progres·ig·a, help·a
kontaĝi
- kontaĝ·i → infekt·i, trans·don·i mal·san·o·n
kontanta
- kontant·a ~ per·mon·a, mon·a
·
konteksto
- kontekst·o → kuntekst·o
kontempli
- kontempli → medit·e konsider·(ad·)i,admir·e/rav·it·e rigard·i
kontenero
- kontener·o ~ transport·uj·o
kontesti
- kontest·i → diskut·e mal·akcept·i, rifuz·i, mal·konsent·i
kontingento
- kontingent·o → (laŭ la kunteksto) kvant·o, part·o
- kontingenti
- kontingent·i → fiks·i lim·o·n, lim·ig·i
kontralto
- kontralt·o [1oa] ~ ald·o
kontreo
- kontre·o (muziko) → tradici·a uson·a muzik·o
kontribucio
- kontribuci·o [3oa] ~ → milit·kompens·o
kontroli
- kontrol·i [fun] (en la senco de direkti kaj regi) → reg·i, direkt·i
konuklo
- konukl·o → ŝpin·baston·o
konvaleski
- konvalesk·i → re·san·iĝ-(ad)-i
konvekcio
- konvekci·o → kun·flu·ad·o, supr·e·n·vent·o, al·supr·a vent·o, supre·n·ir·ant·a varm·a aer·o
- konvekti
- konvekt·i → kun·flu·ig·i
konverĝi
- konverĝ·i [zam] (ekster la matematika faklingvo) → (laŭ la signifo en la konkretaj okazoj)(al·)kun·ir·i, kun·flu·i, kun·iĝ·i, kun·cel·i, streb·i kun·iĝ·i
konversi
- konvers·i ~ konversaci·i [3oa], inter·parol·i
konversacii
- konversaci·i [3oa] ~ konvers·i, inter·parol·i
konverti
- konvert·i (en nereligia senco) → trans·form·i, trans·ig·i, trans·kod·ig·i
konvikti
- konvikt·i → pruv·i (iun) kulp·a
konzerno
- konzern·o → (firma·)kun·iĝ·o, (firma·)unu·iĝ·o
kooperi
- kooper·i → kun·labor·i
koopti
- koopt·i ~ al·elekt·i
koordini
- koordin·i → kun·ord·ig·i
kopuli
- kopul·i → amor·i, seks·um·i
kopulacii
- kopulaci·i → amor·i, seks·um·i
korako
- korak·o → grand·a korv·o
koramiko
- kor·amik·(in·)o (en la senco de amik(in)o, kun kiu oni havas amajn, eble ankaŭ seksajn, rilatojn) ~ am·amik·(in·)o, amat·(in ·)o
kordurojo
- kordurojo → rip·hav·a velur·o
korekta
- korekt·a (en la senco de 'ĝusta', 'senerara', 'korektita') → ĝust·a, sen·erar·a (Normale "korekta" signifas "rilata al korektado".) (Vidu ankaŭ fun: korekt-i )
korespondi
- korespond·a [fun] (en la senco de veturilo, kies ekiro okazas en tempo, kiu permesas al pasaĝero de alia alvenanta veturilo trafi ĝin) → kun·lig·a, koincid·a, plu·a.
koridoro
- koridor·o ~ ir·ej·o
korizo
- koriz·o → naz·katar·o
korodi
- korod·i → for·ronĝ·i, acid·rust·ig·i
korono
- koron·o → sun·a kron·o
korporacio
- korporaci·o [fun] (en la senco de akcia societo, firmao, kompanio) → akci··a societ·o, firma·o, kompani·o
korpuso
- korpus·o (en la senco de kolekto de lingvaj materialoj) → tekst•ar•o; (kiam temas pri parollingvaj materialoj) parol•kolekt•o
korpusklo
- korpuskl·o → korp·et·o, partikl·o
korsako
- korsak·o → tatar·a vulp·o
korteza
- kortez·a → kort·eg·um·a, kort·eg·ec·a, afabl·a, trobador·a
korupti
- korupt·i ~ sub·aĉet·i
koruso
- korus·o → ĥoro
kosmologo
- kosmolog·o → kosm·o·scienc·ist·o
kosmologio
- kosmologi·o → kosm·o·scienc·o
kosmonaŭto
- kosmonaŭt·o ~ kosm·o·vojaĝ·ist·o
- kosmonaŭtiko
- kosmonaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·ad·o; kosm·o·vojaĝ·scienc·o
kosmopolita
- kosmopolit·a → tut·mond·a, mond·civit·an·a
koŝmaro
- koŝmar·o → prem·sonĝ·o, sonĝ·aĉ·o, tim·ig·a sonĝ·o,terur·sonĝ·o
Kotdivuaro
- Kotdivuar·o → Ebur·Bord·o
koterio
- koteri·o → klik·o, fi·kun·ul·ar·o
kovarda
- kovard·a → mal·kuraĝ·a, mal·nobl·a
kozo
- koz·o → aĵ·o (se materia), afer·o (se spirita, abstrakta)
krabli
- krabl·i → mal·lert·e marŝ·i
kralo
- kral·o → besto·kort·o, best·ej·o
krapfeno
- krapfen·o → dolĉ·a frit·bul·o
kraŝi
- kraŝ·i → frakas·iĝ·i
kraŭlo
- kraŭl·o → ramp·ad·o
kreivo
- kre·iv·o → kre·o·pov·o, kre·em·o
kremo
- krem·o (en la senco de haŭtŝmiraĵo) ~ (haŭt·)ŝmir·aĵ·o
kremacii
- kremaci·i ~ cindr·ig·i
kreolo
- kreol·o (kiel lingvo) ~ la kreol·a lingv·o
krepiti
- krepit·i → krak·et·i
krescento
- krescent·o → lun·ark·a form·o, lun·ark·o
krescenta bulko
- krescent·a bulk·o → lun·ark·a bulk·o
krespo
- kresp·o → pat·kuk·o
krifo
- krif·o → ung·eg·o
kriminala
- kriminal·a [F] ~ krim·a, pri·krim·a
krino
- krin·o → (se temas pri ŝtofo) ruband-o; har·eg·o
kripo
- krip·o → trog·o [fun], krad·manĝ·uj·o, stal·trog·o; (se temas pri kristnaska sceno) krist·nask·a scen·o
kripta
- kript·a → sekret·e konvenci·a, ĉifr·it·a
kripto
- kript·o [2oa] ~ sub·preĝ·ej·a tomb·ej·o, sub·ter·a kapel·o/ preĝ·ej-(et-)o (laŭ la kunteksto)
kripto-
- kripto- (en sciencaj vortoj) → kaŝ·it·a
kriptografio
- kriptografi·o → ĉifr·teĥnik·o/teĥnik·ar·o
kriptologio
- kriptologi·o → ĉifr·o·scienc·o
kriptonimo
- kriptonim·o → kaŝ·nom·o
kristanismo
- krist·an·ism·o ~ krist·ism·o
krita
- krit·a (en fiziko) → sojl·a, lim·a; (se enestas ideo pri danĝero) kriz·a
kritika
- kritik·a (parolante pri transiraj statoj) → sojl·a, lim·a, kriz·a
kriulo
- kriul·o (kiel lingvo) → la kreol·a lingv·o
krizolito
- krizolit·o → or·ŝton·o (ĝenerale), gem·o (ĝenerale), oliven·o (kiel mineralo), peridot·o (kiel juvelo)
kroĉo
- kroĉ·o ~ ok·on·a not·o
kroki
- krok·i → skiz·i
krokizi
- krokiz·i → skiz·i
krokodili
- krokodil·i [sla] ~ parol·i naci·lingv·e (inter esp-istoj)
kroniko
- kronik·o [fun] (en la senco de gazeta artikolo) → kolumn·o, artikol·o
- kronika
- kronik•a [zam] (en la senco de longedaŭra ) → long•e•daŭr•a
kromo
- krom·o (ĥemia elemento) → ĥrom·o
- kromio
- kromi·o (ĥemia elemento) → ĥrom·o
·
kromatoforo
- kromatofor·o → pigment·ĉel·o, pigment·o·ĉel·o, pigment·a ĉel·o, kolor·ĉel·o
kromtango
- komtang·o → kore·a ost·o·buljon·o
kronologia
- kronologi·a → laŭ·temp·a
- kronologio
- kronologi·o [2oa] ~ epok·scienc·o, scienc·o de/pri dat·difin·o
kronologie
- kronologi·e → laŭ·temp·e
krozo
- kroz·o ~ ŝip·vojaĝ·o
kruasano
- kruasan·o lun·ark·a bulk·o
krucifikso
- krucifiks·o [1oa] ~ kruc·um·it·o, kruc·um·it·o·bild·o, kruc·o (laŭ la kunteksto)
ksantoforo
- ksantofor·o → flav·pigment·ĉel·o, flav·pigment·o·ĉel·o, flav·pigment·a ĉel·o
ksenofobio
- ksenofobi·o → fremd·ul·mal·am·eg·o
ksilografio
- ksilografi·o → lign·o·gravur·aĵ·o
kuloto
- kulot·o → pantalon·et·o
kulta
- kult·a (en la senco de 'klera') → kler·a
kulturi
- kultur·i (en la senco de laborado de la tero) → kultiv·i
kupreso
- kupres·o → cipres·o
kurento
- kurent·o → elektr·o, elektr·o·flu·o
kurfo
- kurf·o → el·ir·mal·permes·o, dev·ig·a hejm·rest·ad·o
kurio
- kuri·o (en la Vatikano) → (vatikana) administrantaro/registaro
kurorto
- kurort·o → kurac·lok·o, feri·lok·o, ripoz·lok·o
kurso
- kurs·o [1oa] (en la vetur-rilata senco) → voj·plan·o, voj·lini·o
- kurs·o [1oa] (referenca prezo de valorpaperoj, valutoj aŭ varoj aŭ relativa valoro de valutoj) → kurz·o
kurta
- kurt·a → mal·long·a
kurta cirkvito
- kurt·a cirkvit·o → fuŝ·kontakt·o, mal·long·a cirkvit·o, tuŝ·kontakt·o
kurtaĝo
- kurtaĝ·o → makler·aĵ·o [fun]
kusineto
- kusinet·o → glit·lagr·o, aks·tub·o
kuspi
- kusp·i ~ kontraŭ·fald·i, kontraŭ·kares·i
kustardo
- kustard·o → dolĉ·a saŭc·o, ov·a dolĉ·aĵ·o
kuto
- kut·o → (en la signifo de ŝtofa vesto portata sur la kiraso) sur·kiras·a vest·o; (en la senco de fera, maŝa kiraso) maŝ·kiras·o.
kvaki
- kvaki ~ (ran·e) blek·i
kvadriliono
- kvadrilion·o → ???? Ni ne povis interkonsenti pri internacie valida samsignifa esprimo.
kvarto
- kvart·o (en muziko) ~ kvar·a interval·o. Vidu ssv plio 9
kvarterono
- kvarteron·o → kvar·on·nigr·ul·o
kvarteto
- kvartet·o [zam] ~ (en la senco de kvar kun-ludantoj aŭ kun-kantantoj) kvar·op·o, kvar·o; (en la senco de verko por kvar) kvar·op·aĵ·o
kvecalo
- kvecal·o → kecal·o
kver-
- kver· (en teĥnikaj esprimoj) → transvers·a [zam]
kveri
- kver·i → (kolomb·e) blek·i/kant·i, kolomb·um·i
kvesti
- kvest·i → kolekt·i (mon·o·n aŭ aĵ·o·j·n) (ĝenerale por religigaj celoj)
kviki
- kvik·i → (mus·e) blek·i
kvintiliono
- kvintilion·o (en la senco 1018) → trilion·o, miliard·o da miliard·o·j. Vidu Ssv plio 20
kvinto
- kvint·o (en muziko) ~ kvin·a interval·o. Vidu ssv plio 9.
kvoto
- kvot·o → (laŭ la kunteksto) procent·aĵ·o, kvant·o
La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj