Ssv: P

El La bona lingvo
Revizio de 15:59, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al simplaj samsignifaj vortoj * reiru al alia litero: ssv: A - ssv: B - ssv: C - ssv: Ĉ - ssv: D - ssv: E - ssv: F - ssv: G - ssv:...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj



pacifismo

pacifism·o [3oa] ~ pac·ism·o, pac·am·o
pacifisto
pacifist·o [3oa] ~ pac·ist·o, pac·am·ant·o

pado

pad·o → voj·et·o, pas·ej·et·o

paĥidermo

paĥiderm·o → dik·haŭt·ul·o, dik·haŭt·a mam·ul·o

pajaco

pajac·o [zam] ~ amuz·ist·o, rid·ig·ist·o, klaŭn·o [zam]


pajnto

pajnt·o ~ duon·litr·o (mezurunuo por likvaĵoj en Britujo kaj aliaj anglalingvaj landoj proksimume egala al duona litro)

pakidermo

pakiderm·o → dik·haŭt·ul·o, dik·haŭt·a mam·ul·o

pakto

pakt·o → inter·konsent·o, kontrakt·o

palatalo

palatal·o → palat·ost·o; palat·a son·o (laŭ la kunteksto)

palavro

palavr·o → (laŭ la kunteksto) diskut·ad·o, (inter)trakt·ad·o, babil·ad·o

paleo

paleo· (kiel prefikso en sciencaj vortoj) → pra·

paleografo

paleograf·o [7oa] ~ pra·skrib·esplor·ist·o

paleografio

paleografi·o [2oa] ~ pra·skrib·esplor·o

paleolitiko

paleolitik·o → pra·ŝton·epok·o

paleontologo

paleontolog·o [7oa] ~ scienc·ist·o pri pra·viv·aĵ·o·j

paleontologio

paleontologi·o [2oa] ~ scienc·o pri pra·viv·aĵ·o·j

palio

pali·o → la pali·a lingv·o

paliativo

paliativ·o [zam] ~ dolor·mild·ig·il·o, simptom·kurac·il·o

paludismo

paludism·o → malari·o, marĉ·o·febr·o

pamfleto

pamflet·o [3oa] ~ kalumni·a verk·et·o

panaceo

panace·o → universal·a kurac·il·o, ĉi·o·n·kurac·il·o/ĉi·o·kurac·il·o

pandemio

pandemi·o ~ tut·mond·a mal·san·o

pandemonio

pandemoni·o → ĥaos·(a lok·)o, bru·eg·o, diabl·a lok·o

panenteismo

panenteism·o → ĉio·en·di·ism·o

paniki

panik·i (en la senco 'kaŭzi panikon') [2oa] → panik·ig·i, kaŭz·i panik·o·n

panteismo

panteism·o [2oa] → ĉio·di·ism·o

pantero

panter·o ~ genr·o de felis·ed·o·j

pansi

pans·i → (kurac·e/protekt·e) kovr·i / ŝirm·i (vund·o·n)
pansaĵo
pans·aĵ·o → vund·kovr·il·o; kurac·bend·o
pretpansaĵo
pret·pans·aĵ·o → kurac·bend·o

papiamento

papiament·o → la papiament·a lingv·o

para

para· (en sciencaj vortoj) → apud·a

paro

par·o [fun] ~ du·op·o

parafo

paraf·o [2oa] ~ mal·long(-ig·it)-a sub·skrib·o, sub·sign·o, (en alia kunteksto) sub·skrib·ornamaĵo

parafi

paraf·i [2oa] ~ antaŭ·konfirm·i, (provizor·e) sub·skrib·i (mal·long·ig·it·e / komenc·liter·e), sub·sign·i, sub·skrib·et·i, (en alia kunteksto) ornam·i sub·skrib·o·n

parafrazo

parafraz·o [2oa] ~ ĉirkaŭ·fraz·o, ĉirkaŭ·skrib·o, ĉirkaŭ·diro, ĉirkaŭ·parolo

paralimpiko

paralimpik·o → krom·a·j olimpi·a·j lud·o·j

paraolimpiko

paraolimpik·o → krom·a·j olimpi·a·j lud·o·j

parapeto

parapet·o → protekt·a balustr·ad·o, rand·mur·et·o

parati

parat·i (en 'piedpilkado') → halt·ig·i (la pilk·o·n), re·bat·i, re·puŝ·i, de·turn·i, mal·help·i

parcelo

parcel·o [zam] ~ ter·pec·o

paregorika

paregorik·a → dolor·mild·ig·a

parfeo

parfe·o → ŝaŭm·krem·a glaci·aĵ·o

pargeto

parget·o [fun] ~ lign·o·plank·o

parieto

pariet·o → vand·o

parkere

parker·e [fun] ~ (laŭ-)memor·e

parmezano

parmezan·o → parm·a fromaĝ·o

paroko

parok·o → paroĥ·o [fun]

parotido

parotid·o ~ saliv·a gland·o

parotidito

parotidit·o ~ mumps·o, saliv·gland·a inflam·o/ŝvel·o, orel·gland·a inflam·o/ŝvel·o

partikulara

partikular·a → apart·a

partio

parti·o (en ludoj) [fun] → lud·o
parti·o (pri geedziĝo) [fun] → taŭga, konvena ge·edziĝ·ont·o

partnero

partner·o ~ kun·ul·o, kun·far·ant·o (anstataŭ 'far-' oni enmetu la radikon taŭgan por la situacio: kun·komerc·ant·o, kun·loĝ·ant·o, ktp.)

parvenuo

parvenu·o → nov·riĉ·ul·o; (en la kazo de homo, kiu abrupte akiris rangaltiĝon) el·salt·ul·o [zam], nov·potenc·ul·o

paseo

pase·o → pas·int·a temp·o, pas·int·aĵ·o, pas·int·ec·o

paskvilo

paskvil·o [1oa] ~ akr·a satir·o

paspartuo

paspartu·o → universal·a ŝlos·il·o, ĉef·ŝlos·il·o

pastoro

pastor·o ~ (protest·ant·a) pastr·o

pastoralo

pastoral·o [zam] → pri·paŝt·ist·a verk·o, paŝt·ist·o·medi·a verk·o (en konkretaj okazoj oni povas esti pli specifa, ekzemple paŝt·ist·o·med·ia simfoni·o)

patato

patat·o → batat·o, dolĉ·a ter·pom·o

paternalismo

paternalism·o → patr·ism·o, patr·a si·n·ten·o

patezo

patez·o → lok·a dialekt·o, lok·a lingv·aĵ·o

patogena

patogen·a → (en komunuza lingvo) ek·mal·san·ig·a, mal·san·ig·a

patognomonia

patognomoni·a → mal·san·indik·a

patologio

patologi·o [2oa] ~ mal·san·scienc·o

patologia

patologi·a (rilate al la stato de homoj) → mal·san·a, mal·san·ec·a

patrio

patri·o → patr·uj·o, patro·land·o

patriarka

patriark·a (patriarka socio kaj similaj) ~ vir·centr·a

patriarko

patriark·o (la patriarko Abrahamo) ~ famili·estr·o

patronimo

patronim·o → patr·o·nom·o

paŭperismo

paŭperism·o → mal·riĉ·ec·o

paŭti

paŭt·i ~ ofend·grimac·i, koler·grimac·i, ĝen·grimac·et·i

pecajo

pecaj·o → ĉin·a brasik·o

pedagogio

pedagogi·o [4oa] ~ eduk·scienc·o

pederasto

pederast·o → infan·seks·em·ul·o, infan·em·ul·o, infan·erotik·ul·o

pederastio

pederasti·o → infan·seks·em·ec·o, infan·em·o, infan·erotik·em·o

pediatrio

pediatri·o → infan·medicin·o

pediatro

pediatr·o → infan·kurac·ist·o

pedikuri

pedikur·i → pied·fleg·i

pedofilo

pedofil·o ~ infan·seks·em·ul·o

pedofilio

pedofili·o ~ infan·seks·em·ec·o, infan·em·o, infan·erotik·em·o

pedologio

pedologi·o → infan·stud·ad·o, infan·scienc·o; grund·o·scienc·o (en la senco de grundoscienco)

pedologo

pedolog·o → infan·stud·ant·o, infan·scienc·ist·o; grund·o·scienc·ist·o (en la senco de grundosciencisto)

pejĝilo

pejĝil·o → poŝ·mesaĝ·il·o

pejorativa

pejorativ·a → mal·ŝat·esprim·a

peled-o

peled·o → (ĝenerale) bul·et·o; (brulmaterialo) lign·o·bul·et·o

pelet-o

pelet·o → (ĝenerale) bul·et·o; (brulmaterialo) lign·o·bul·et·o

pelilo

pel·il·o (en komputiloj) [fun] ~ stir·il·o, kontrolilo

pelmelo

pelmel·o → miks·konfuz·aĵ·o

pelvometrio

pelvometri·o → pelv·o·mezur·ad·o

penalo

penalo → pun·pied·bat·o (en piedpilka ludo)

pendolo

pendol·o [fun] ~ balanc·il·o, pend·il·o

penseo

pense·o → tri·kolor·et·o [zam]

pensionato

pensionat·o → fraŭl·in·hejm·o, knab·in·hejm·o

pepi

pep·i [fun] ~ (bird(-et-)e) blek·i/kant·i

peplomo

peplomo → plum·kovr·il·o, vat·kovr·il·o

percento

percent·o → el·cent-(aĵ-)o

perceptiva

perceptiv·a → percept·a, percept·o·pov·a

performanco

performanc·o → (laŭ la kunteksto) efik•o, efik•ec•o, produkt•(o•kapabl•)o, funkci·ad·o, prezent·o, plen·um·o

periklo

perikl·o → danĝer·o

peripetio

peripetio → sort·o·turn·iĝ·o, (ne·atend·it·a) aventur·o

perkelto

perkelt·o → hungar·a saŭco·viand·o

perkuti

perkut·i → frap·i

perlono

perlon·o → (german·a) nilon·o, Perlon (varnomo)

perlueto

perluet·o → kaj·sign·o (&)

permanenta

permanent·a → daŭr·a, konstant·a

permeabla

permeabl·a → tra·las·a

pernio

perni·o → frost·inflam·o, frost·o·ŝvel·o

perono

peron·o [fun] ~ ekster·a ŝtup·ar·o

perpendikla

perpendikl·a → ort·a [8oa]
perpendiklo
perpendikl·o → ort·ant·o
perpendikulara
perpendikular·a [zam] → ort·a [8oa]

perpleksa

perpleks·a ~ konfuz·it·a, dub·ant·a, sen·konsil·a

persieno

persien·o → lat·ŝirm·il·o, (pers·a) fenestr·o·kovr·il·o, fenestr·o·ŝirm·il·o, rul·kurten·o

personalo

personal·o → pronom·o, person·a pronom·o; dung·it·ar·o, person·ar·o, (labor·)ist·ar·o

personalismo

personalism·o → person·ism·o

personeco

person·ec·o (en la signifo de "persono", "homo") → person·o, hom·o

personulo

person·ul·o → (grav·a) hom·o, person·o.

perturbi

perturb·i → mal·ord·ig·i, ĝen·i, mis·funkci·ig·i

peruko

peruk·o [1oa] ~ mal·ver·a har·ar·o, ne·ver·a har·ar·o

persvadi

persvad·i [9oa] ~ konvink·i [fun]

pesko

pesk·o→ fiŝ·kapt·ad·o

peticio

petici·o → pet·skrib·o, pet·skrib·aĵ·o, pet·leter·o

petr-

petr- (en sciencaj vortoj) → ŝton-

petro

petr·o → ŝton·o, ŝton·aĵ·o

petrografio

petrografi·o → ŝton·scienc·o

petrolo

petrol·o (en la senco de 'benzino por la aŭtomobilo') → benzin·o

pHmetro

pH·metr·o ~ acid·ec·o·mezur·il·o

piĉo

piĉ·o [sla] ~ vulvo, vagino

piero

pier·o → mar·pont·o

pietato

pietat·o → respekt·o, pi·ec·o

pigra

pigr·a [zam] → mal·labor·em·a, mal·diligent·a

piknometro

piknometr·o ~ dens·o·mezur·il·o

piko-

piko- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ mil·miliard·on·o

pikselo

piksel•o (en komputiloj) [r15] → bild•er•o, bild•o•punkt•o, rastr•um•er•o

piktogramo

piktogram·o ~ bild·o, bild-simbol-o; vort-o-sign-o, bild·o·skrib·er·o (en kelkaj skrib-sistemoj)

pikturo

piktur·o → pentr·(o·)art·o

pilĉardo

pilĉard·o ~ sardin·o

piliero

pilier·o → sub·ten·kolon·o

pimpa

pimp·a → gaj·e log·a

pinastro

pinastr·o → mar·a pin·o

pindo

pind·o → duon·litr·o, pajnt·o

pinio

pini·o → ombrel·a pin·o

pinka

pink·a → roz·kolor·a

pipelino

pipelin·o → naft·o·konduk·tub·o, flu·transport·tub·o, tub·ar·voj·o

pipistrelo

pipistrel·o → vespert·o

piranometro

piranometr·o → (duon·sfer·a) sun·radi·mezur·il·o

pirheliometro

pirheliometr·o → (rekt·a) sun·radi·mezur·il·o

piro-

piro- (en sciencaj kaj teĥnikaj vortoj) → fajr(·o)-

piromano

piroman·o → fajr·o·mani·ul·o

pirotekniko

piroteknik•o → fajr•art•o, fajr•teĥnik•o
piroteknikaĵo
piroteknik•aĵ•o → art•fajr•aĵ•o, fajr·o·flor·o·j

pita

pit·a → mal·grand·a, et·a, mal·grand·aĉ·a

pitĉo

pitĉ·o → ton·alt·o

pitoreska

pitoresk·a → bild·ec·a, pentr·aĵ·ec·a, pentr·ind·a, bildo·imag·ig·a

pizango

pizang·o [zam] → ne·dolĉ·a banan·o

placebo

placeb·o ~ ŝajn·kurac·il·o

plaĝo

plaĝ·o → (sabl·a) (mar-)bord·o, ban·bord·o, mar·bord·a ban·ej·o, sun(-um)-bord·o, turism·a bord·o, strand·o. Vidu Ssv plio 5.

plaki

plak·i → sur·lamen·ig·i

plakato

plakat·o → afiŝ·o

plano

plan·o → (en petrado kaj metafore) eben·aĵ·o, tavol·o, (en la esprimo 'unua plano') mal·fon·o; (en filmo) scen·o

planto

plant·o ~ kresk·aĵ·o

plasi

plas·i → met·i si·a·j·n ŝpar·aĵ·o·j·n

platbando

platband·o → flor·bed·o, border·o

platformo

platform·o (en politiko) → parti·a program·o, deklar·o

platino

platin·o → platen·o

plebiscito

plebiscit·o → popol·voĉ·don·o, popol·konsult·o

pleonasmo

pleonasm·o [2oa] ~ (lingv·a) tro·aĵ·o

plezuron!

plezur·o·n! (kiel diro en okazo de renkonto de novaj homoj) ~ Mi ĝoj·as!, [subkomprenita parto: estas al mi] (mult·a) plezur·o, (viro diras al virino) [subkomprenita parto: mi estas] rav·it·a [konatiĝi kun vi].

plonki

plonk·i (interreto) ~ ignor·i, for·ĵet·i

plozivo

ploziv·o → eksplod·a konsonant·o

pluki

pluk-i ~ deŝiri, rikolti (pri fruktoj, legomoj), depreni, eltiri; pinĉi (kordon de muzikilo); senplumigi, senharigi (ekzemple kokon)

plumo

plum·o [fun] (en la senco de 'skribilo') ~ skrib·il·o, ink·o·skrib·il·o, ink·o·plum·o (en la okazo de efektiva birdo-plumo uzata kiel skribilo)

plumono

plumon·o → plum·kovr·il·o, vat·kovr·il·o

plumpa

plump·a → mal·elegant·a, mal·graci·a

pluralo

plural·o [4oa] → plur·nombr·o, mult·e·nombr·o

plutokrato

plutokrat·o [7oa] ~ riĉ·ul·reg·ant·o, riĉ·ec·reg·ant·o, riĉ·reg·ant·o

ssv: P1 de pacifismo al plutokrato
ssv: P2 de pneŭo al puzlo

pneŭo

pneŭ·o → (rad·a) aer·bend·o

pneŭmo-

pneŭmo· → aer·, gas·

pneŭmata

pneŭmat·a → per·gas·a

pneŭmatiko

pneŭmatik·o (kun la signifo de certa radparto) → (rad·a) aer·bend·o
pneŭmatiko
pneŭmatik·o [1oa] (scienco) ~ gas·meĥanik·o

pneŭmono

pneŭmon·o → pulm·o

pneŭmonito

pneŭmonit·o → pulm·inflam·o

pneŭmonio

pneŭmoni·o → pulm·infekt·o

pneŭmopatio

pneŭmopati·o → pulm·mal·san·o

pobo

pob·o → ŝip·vost·o

poĉi

poĉ·i → (pri ovoj) sen·ŝel·e bol·ig·i; (pli ĝenerale) bol·et·ig·i

podkasto

podkast·o → el·ŝut·radi·o, ret·abon·ebl·a radi·o

podologio

podologi·o → grund·o·scienc·o, grund·o·stud·o

podologo

podolog·o → grund·o·scienc·ist·o, grund·o·stud·ant·o

poefago

poefag•o → grunt•bov•o, tibet•a bov•o (vidu ankaŭ ĉe "gjako")

poento

poento [fun] ~ valor·unu·o, taks·unu·o, unu·o

poeto

poet·o [1oa] ~ poem·ist·o, poem·verk·ist·o, vers·ist·o

poeziaĵo

poezi·aĵ·o ~ poem·o, vers·aĵ·o

poezio

poezi·o [1oa] ~ poem·ec·o, poem·art·o, vers·ec·o, vers·art·o, poem·ar·o

pogromo

pogrom·o ~ amas·buĉ·ad·o

pojno

pojn·o → man·radik·o

poka

pok·a → mal·mult·a

poldero

polder·o → sen·marĉ·ig·it·a mar·region·o

polekso

poleks·o → dik·fingr·o

polemologo

polemolog·o → milit·o·scienc·ist·o

polemologio

polemologi·o → milt·o·scienc·o, milit·o·stud·o

poli-

poli- (en scienc-teĥnikaj vortoj) → mult-, plur-

poliandrio

poliandri·o → plur·edz·ec·o

poligamio

poligami·o [zam] ~ plur·edz·ec·o

poliginio

poligini·o → plur·edz·in·ec·o

poligloto

poliglot·o [2oa] → mult·lingv·ul·o

poligono

poligon·o (kiel geometria termino) → plur·angul·o

polikulturo

polikultur·o → mult·kultiv·ad·o

polio-

polio- (en scienc-teĥnikaj vortoj) → griz·a mjel·a substanc·o, mjel·o·substanc·o

polio

poli·o (por poliomjelito) → infan·a paraliz·o

poliomjelito

poliomjelit·o ~ infan·a paraliz·o

polipneo

polipne·o → rapid·a spir·ad·o

polisemio

polisemi·o → plur·signif·o, plur·signif·ec·o

politeismo

politeism·o ~ plur·di·ism·o, mult·di·ism·o

politeisto

politeist·o → plur·di·ist·o, plur·di·ism·an·o

polmo

polm·o → man·plat·o, man·kav·o

poltrono

poltron·o → mal·kuraĝ·ul·o

polucio

poluci·o (en la senco de nokta spermellaso sen koito) → (ne·vol·a) sperm·el·ig·o, sperm·el·flu·o
polucio
poluci·o (en la senco de malpurigo de la medio) → polu·ad·o

pomelo

pomel·o → ten·il·o

populacio

populaci·o (en statistiko) → (baz·a, esplor·at·a) tut·aĵ·o

populismo

populism·o ~ popol·ism·o

poro

por·o [1oa] ~ tru(·et)·o, kav(·et)o

poroza

poroz·a → tru·et·hav·a, tralas(·em)·a

porĉo

porĉ·o → portik·o, portik·aĵ·o

poriĝo

poriĝ·o → aven·kaĉ·o

portalo

portal·o [2oa] → (ret·)pord·eg·o; pord·eg·o

postea

poste·a → post·a

postiĉo

postiĉ·o → fals·aĵ·o, imit·aĵ·o

postkropo

postkrop·o [fun+fun] → maĉ·o·stomak·o, post·stomak·o

postmido

post·mid·o → post·tag·mez·o

postulato

postulat·o → (fundament·a) tez·o, (fundament·a) hipotez·o, (fundament·a) princip·o, aksiomo
postulati
postulat·i → tez·i, hipotez·i, propon·i; tez·i la ekzist·o·n de, hipotez·i la ekzist·o·n de, postul·i (ĉi-lasta estu uzata nur, se tiu uzo de "postuli" povas esti konsiderata figura uzo de la ĉefsignifo de "postuli")

potenciala

potencial·a (en la komuna lingvo por 'eventuale ebla') → ebl·a, eventual·a


poterno

potern·o → pord·o

poŭlo

poŭl•o → (akvo-)rezerv•ej•o (vidu ankaŭ ĉe "pullo")

povra

povr·a → bedaŭr·ind·a, kompat·ind·a

pozitiva

pozitiv·a [1oa] (rilate al nombroj) ~ super·nul·a, plus·a

prato

prat·o → herb·ej·o

pre·

pre· (en scienc-teĥnikaj vortoj) → antaŭ·

preamblo

preambl·o → antaŭ·part·o, en·konduk·o, prezent·tekst·o

precedenco

precedenco [zam] → antaŭ·ekzempl·o
precedenca
sen·precedenc·a → (ĝis nun) ne·kon·at·a, antaŭ·e ne vid·it·a, sen·kompar·a, ne·kompar·ebl·a, sen antaŭ·aĵ·o, sen antaŭ·a simil·aĵ·o, sen·egal·a (lau la kunteksto)

precedento

precedent·o → antaŭ·ekzempl·o

precioza

precioz·a → (laŭ la kunteksto) afekt·o·plen·a, afekt·em·a, afekt·it·a, delikat·a, rafin·it·a; (en la senco de valorega) valor·eg·a

precipiti

precipit·i → (en la senco de veteraj fenomenoj) (al·)fal·i; (en ĥemio) sediment·i, mal·solv·iĝ·i (se la subjekto estas la nesolvotaĵo), mal·solv·ig·i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)
precipitaĵo
precipit·aĵ·o → (veter·)al·fal·aĵ·o

predi

pred·i → ĉas·i, ĉas·akir·i
predo
pred·o → kapt·aĵ·o, ĉas·aĵ·o

prefaco

prefac·o → antaŭ·parol·o

preferi

prefer·i [fun] ~ pli·ŝat·i

prefiks'o

prefiks'o [fun]~ antaŭ·afiks·o, antaŭ·met·ebl·a vort·er·o

premiero

premier·o → unu·a prezent·ad·o (teatraĵo aŭ filmo), ĉef·ministr·o (reg-ist-ar-a posten-o)

premiso

premis·o [2oa] ~ antaŭ·kondiĉ·o

preni

pren·i (en frazoj de la speco 'Mi prenas la vagonaron al la ĉefurbo') ~ ek·vetur·i per, vetur·i per, ir·i per, uz·i, util·ig·i

prepuci-o

prepuci·o [zam] ~ (penis·a) antaŭ·haŭt·o

prerio

preri·o → herb·ej·o (se la emfazo estas pri la herbo), eben·aĵ·o (se la emfazo estas pri la vasteco kaj ebeneco)

pres-

pres- (rilate al gazetaro) → gazetara

preskripto

preskript·o → preter·temp·ec·o, ne·plu·pun·ebl·o, for·temp·iĝ·o
preskripta
preskript·a → preter·temp·a, ne·plu·pun·ebl·a

preterito

preterit·o [2oa] → pas·int·a temp·o

preventi

prevent·i → mal·help·i, antaŭ·mal·help·i, mal·ebl·ig·i

preventa

prevent·a → (en la senco de milito) antaŭ·atak·a, mal·help·a

prezenco

prezenc·o → nun·temp·o

prezidento

prezident·o → (ŝtat-)prezid·ant·o

prezidio

prezidi·o → prezid·ej·o (se temas pri la fizika loko), prezidant·ar·o, estr·ar·o

primo

prim·o (en muziko) ~ unu·a (interval·o), unut·o. Vidu ssv plio 9.

primara

primar·a → unu·a·rang·a

primavero

primaver·o → printemp·o

primuso

primus·o → varm·ig·il·o, kuir·il·et·o

printi

print·i → pres·i, el·pres·i (el komput·il·o), komputil·pres·i

prioritato

prioritat·o → antaŭ·rajt·o, antaŭ·rang·ec·o

prizono

prizon·o → mal·liber·ej·o

probabla

probabl·a [3oa] ~ ver·ŝajn·a

problematiko

problematik·o → problem·ar·o, mal·facil·aĵ·ar·o

procento

procent·o [fun] ~ el·cent-(aĵ-)o. Vidu Ssv plio 7.

proceso

proces·o [fun] ~ juĝ·afer·o

procezo

procez·o → si·n·sekv·o, evolu·o

prodigi

prodig·i → mal·ŝpar·i, for·neni·ig·i

prodo

prod·o → brav·ul·o, (mez·epok·a) kavalir·o

producento

producent•o → (film•)produkt•ad•estr•o

produktiva

produktiv·a → produkt·o·pov·a

produktoro

produktor•o → (film•)produkt•ad•estr•o

profana

profan·a ~ ne·religi·a, laik·a, mal·sankt·a

profani

profan·i ~ mal·sankt·ig·i, mal·observ·i la sankt·ec·o·n de

profano

profan·o [3oa] ~ ne·religi·ul·o, hom·o ne·instru·it·a pri sankt·aĵ·o·j, ne·inic·it·o, laik·o, ne·kompetent·ul·o, ne-spert-ul-o

prohibi

prohib·i → malpermes·i

prokrasti

prokrast·i [fun] ~ mal·fru·igi, post·igi

prokuroro

prokuror·o ~ (en juĝejo) publik·a/ŝtat·a akuz·ist·o, (en aliaj okazoj) enket·ist·o.

prolongi

prolong·i → pli·daŭr·ig·i

prominenco

prominenc·o → el·star·aĵ·o

prominenta

prominent·a → el·star·a, pli/plej el·star·ant·a

promocii

promoci·i → (en senco komerca aŭ ĝenerala) antaŭ·e·n·ig·i, dis·vast·ig·i, stimul·i, akcel·i; (rang-altigi) rang·alt·ig·i

prompta

prompt·a → tuj·a, vigl·a, sen·prokrast·a

prompti

prompt·i → pret·i, est·i pret·a

promulgi

promulg·i → oficial·e el·doni, anonc·i

proni

pron·i → tord·i la brak·o·n mal·supr·e·n

prononci

prononc·i [3oa] ~ el·parol·i [fun]

propagi

propag·i → dis·vast·ig·i, dis·fam·ig·i

proparolanto

pro·parol·ant·o → por·parol·ant·o

propedeŭtiko

propedeŭtik·o [zam] → en·konduk·a instru·ad·o, prepar·a instruad·o, antaŭ·instru·o (en Esperanto oni uzas la koncepton ĉefe pri 'la propedeŭtika/lingvenkonduka valoro de Esperanto rilate al aliaj lingvoj')

proprieto

propriet·o ~ rajt·o, jur·a posed·rajt·o

proprietaĵo

propriet·aĵ·o ~ hav·aĵ·o, propr·aĵ·o

propulsi

propuls·i → (antaŭ·e·n·)pel·i (maŝinon)

proskribi

proskrib·i [zam] → ekzil·i, ekster·leĝ·ig·i, mal·permes·i

proskripcio

proskripci·o [zam] → ekzil·ad·o, ekste·leĝ·ig·ad·o, mal·permes·ad·o

prospektoro

prospektor·o → min·aĵ·esplor·ist·o

protagonisto

protagonist·o [2oa] ~ ĉef·rol·ant·o, ĉef·rol·ul·o

proto-

proto- → pra-, unu·a

prototipo

prototip·o [2oa] ~ pra·tip·o, pra·model·o

provosto

provost·o → polic·estr·o

prozopopeo

prozopope·o → person·ig·o (paroligi ion aŭ mortinton kiel personon), arogant·ec·o, fier·ec·o (laŭ la senco uzata en kelkaj landoj)

pruo

pru·o → ŝip·kap·o, ŝip·antaŭ·o

pseŭdo-

pseŭdo· [zam] → ŝajn·, kvazaŭ·, mensog·a/e, mal·ver·a/e

pseŭdoafikso

pseŭdoafiks·o [zam+1oa]] → ŝajn·afiks·o

pseŭdonimo

pseŭdonim·o [2oa] ~ kaŝ·nom·o, plum·nom·o

ptarmiko

ptarmik·o → tern·ig·a herb·o

pubera

puber·a ~ seks·matur·a

pubio

pubi·o → pub·ost·o
pubiotomi-o
pubiotomi·o → tranĉ·o de la pub·ost·o

puĉo

puĉ·o → ŝtat·renvers·o

pudendo

pudend·o → intim·a part·o, privat·a·j part·o·j, sekret·a part·o, pub·region·o; (rilate al la 'pudenda nervo') pub·anus·a nerv·o

pudingo

puding·o [1oa] (en la senco de mola deserto kies ĉefa ingredienco estas lakto) → flaŭn·o

pugo

pug·o ~ post·aĵ·o, sid·vang·o·j

pulardo

pulard·o → dik·ig·it·a kok·in·o (manĝebla dum festotagoj, tipa en Francujo)

pulko

pulk·o ~ agav·vin·o

pullo

pull•o → (akv•o-)rezerv•ej•o (vidu ankaŭ ĉe "poŭlo")

pululi

pulul·i → svarm·i, mult·iĝ·i

punika

punik·a (lingvo aŭ simple kiel adjektivo) → kart·ag·a

puniko

punik·o (loĝanto de Kartago) → kartag·an·o

punkcii

punkci·i → el·tir·i (likv·aĵ·o·n) (ankaŭ en kuraca senco)

punkturo

punktur·o → pik·o (de la haŭto por kuracaj celoj)

puntilio

puntili·o → kapric·o, insist·o pro honor·o

pupo

pup·o (stadio de insekto dum la vivo) --> krizalid·o [zam] (ne nur por papilioj sed por ĉiuj insektoj)

pureo

pure·o ~ kaĉ·o

purpura

purpur·a [fun] ~ viol·kolor·a

putino

putin·o → prostitu·it·in·o, ĉies·ul·in·o

puzlo

puzlo → kun·met·enigm·o



La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj