Ssv: S

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj


sa

sa (en la senco de 'saluton!') → salut·o·n!

sabeliko

sabelik·o ~ krisp·a foli·brasik·o

saboti

sabot·i ~ intenc·e difekt·i, sub·fos·i

sacerdoto

sacerdot·o [4oa] → pastr·o [fun]

sadhuo

sadhu·o → sadu·o

safena

safen·a ~ krur·vejn·a

sagitario

sagitari·o → ark·paf·ist·o

sakeo

sake·o ~ riz·vin·o

sakra

sakr·a (en la senco de 'sankta) → sankt·a

sakri

sakr·i → blasfem·i

sakrala

sakral·a → sankt·a, mal·profan·a

sakrilegia

sakrilegi·a [zam] → mal·respekt·a (pri religiaj aferoj)

sal

sal (en la senco de 'saluton!') → salut·o·n!

salamo

salam·o ~ spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")

Saloniko

Salonik·o → Tesalonik·o

salpingo

salping·o → uter·a tub·o
salpingito
salpingit·o → uter·tub·a inflam·o

salsa

salsa (en la senco de 'saluton!') → salut·o·n!

saltiero

saltier·o → (long·a) kol·ĉen·o

salubra

salubr·a → san·ig·a, san·a, san·favor·a, ne·mal·san·ig·a

salveto

salvet·o → buŝ·tuk·o, saliv·tuk·o

samplo

sampl·o → (statistik·a) el·pren·aĵ·o

Samsono

Samson·o ~ Ŝimŝon·o

sanatorio

sanatori·o ~ san·iĝ·ej·o

sangadulto

sang·adult·o [malnova esprimo] ~ (en-)famili·a seks·um·ad·o, (en-)familia mal·ĉast·aĵ·o

sango malvarma

sang·o mal·varm·a (en la esprimo 'kun malvarma sango') ~ mem·reg·o (la antaŭa esprimo iĝas 'mem-reg-e')

sangvina

sangvin·a → gaj·humor·a (laŭ unu kompreno de la vorto); fajr·a, ard·a, impet·a (laŭ alia kompreno de la vorto)

sangvino

sangvin·o → ruĝ·krajon·a desegn·aĵ·o

sanitara

sanitar·a [zam] → pri·san·a

sankcio

sankci·o [fun] (en la senco de malpermeso, puno) → mal·permes·o, pun·o;(en la senco de aprobo) aprob·o

sanskrito

sanskrit·o [zam] → la sanskrit·a lingv·o

sapeo

sape·o → sub·fos·aĵ·o

sapero

saper·o → fos·soldat·o

saporo

sapor·o → gust·o, krom·gust·o

sarmento

sarment·o → vin·ber·branĉ·o

satisfakcio

satisfakci·o → kontent·o, (pri dueloj) ebl·o duel·i, (en religio) kompens·o pro pek·o·j

saturnalioj

saturnali·o·j → saturn·a(·j) fest·o(·j)

saŭdado

saŭdad·o → nostalgi·o, hejm·sopir·o

saŭno

saŭn·o ~ ŝvit·ban·ej·o

saŭrkraŭto

saŭrkraŭt·o → acid·a brasik·o

savi

sav·i (en komputado) → konserv·i

sbiro

sbir·o → fi·polic·ist·o, polic·ist·aĉ·o

scintili

scintil·i → trem·bril·i, bril·flagr·i

seanco

seanc·o [zam] → kun·sid·o

secesio

secesi·o → (en internacia juro) dis·iĝ·o, apart·iĝ·o; (arta stilo de la komenco de la 20-a jarcento) ~ nov·art·o. Vidu Ssv plio 14.

sedativa

sedativ·a → trankvil·ig·a
sedativo
sedativ·o → trankvil·ig·il·o

sefo

sef·o → sekur·ŝrank·o

segregacio

segregaci·o → apart·ig·o (kun taŭga adjektivo laŭ la kunteksto)

seismo

seism·o → ter·trem·o
seismografo
seismograf·o → ter·trem·registr·il·o
seismogramo
seismogram·o → ter·trem·registr·aĵ·o
seismologo
seismolog·o → ter·trem·o·scienc·ist·o, ter·trem·fak·ul·o
seismologio
seismologi·o → ter·trem·o·scienc·o

sejmo

sejm·o (pola parlamento) → (pol·a) parlament·o

sejno

sejn·o → (akv·o·mez·a) tren·ret·o, tir·ret·o

sekretariato

sekretariat·o → sekretari·ej·o, sekretari·ar·o

seksto

sekst·o (en muziko) ~ ses·a interval·o, sest·o. Vidu ssv plio 9

sekulara

sekular·a → ne·religi·a, civitan·a

sekularizi

sekulariz·i [zam] → ig·i ne·religi·a

sekundo

sekund·o (en muziko) ~ du·a (interval·o), dut·o. Vidu ssv plio 9

sekundara

sekundar·a → du·a·rang·a

selekti

selekt·i → elekt·i, apart·ig·i; (pri bestobredado) bred·elekt·i, elekt·o·bred·i

selektiva

selekt·iv·a → dis·ig·kapabl·a

semaforo

semafor·o [2oa] ~ trafik·lum·o

semantiko

semantik·o → signifo·scienco

semestro

semestr·o → ses monat·o·j, ses·monat·a period·o, du·on·jar·o, jar·du·on·o; (pro influo de naciaj lingvoj, foje la intencata signifo povas esti alia, kaj tiam oni devas traduki laŭ la efektiva signifo)

semi-

semi- → du·on-

semido

semid·o [zam] ~ ŝem·id·o

semiotiko

semiotik·o → sign·o·scienc·o
Semiologio
semiologi·o → (en la senco de signoscienco) sign·o·scienc·o

semito

semit·o ~ ŝem·id·o

semolo

semol·o → (tritik·farun·a) gri·et·o

sencumo

senc·um·o (en matematika senco) → direkt·um·o

senila

senil·a → kaduk·a

senjoro

senjor·o → sinjor·o, mal·jun·a sinjor·o

senso

sens·o [8oa] ~ sent·il·o, sent·um·o

sensaco

sensac·o → re·ag·o, sent·um·ad·o

sensiva

sensiv·a → sent·em·a
sensivo
sensiv·o → sent·kapabl·o

sensora

sensor·a → sent·a, percept·a

sensorio

sensori·o → sent·il·centr·o

sensualismo

sensual·ism·o → sent·ism·o

sentenco

sentenc·o [fun](en la senco de 'frazo') fraz·o

sentinelo

sentinel·o → gard·ant·o, gard·o·star·ant·o

sentiva

sent·iv·a → sent·em·a, sent·i·pov ·a
sentiveco
sent·iv·ec·o → sent·em·ec·o, sent·o·pov·o
sentivigi
sent·iv·ig·i → sent·em·ig·i, sent·o·pov·ig·i

separi

separ·i → dis·ig·i

separeo

separe·o → apart·ej·o
separismo
separ·ism·o --> sen·depend·ism·o, (naci·ism·a) apart·iĝ·em·o
separatismo
separatism·o --> sen·depend·ism·o, (naci·ism·a) apart·iĝ·em·o

sepso

seps·o → infekt·(iĝ·)o, putr·iĝ·o
sepsa
seps·a → infekt·a, putr·ig·a

sepsemio

sepsemi·o → sang·o·venen·iĝ·o

septo

sept·o ~ mal·dik·a vand·et·o

septembro

septembr·o ~ la 9·a monat·o

septimo

septim·o ~ sep·a interval·o, sept·o. Vidu ssv plio 9.

sepulti

supult·i → en·tomb·ig·i

serendipo

serendip·o → (kapabl·o je) hazard·a mal·kovr·o, (kapabl·o je) hazard·a trov·o

seroterapio

seroterapi·o → ser·o·kurac·ad·o

serpo

serp·o → falĉ·il·et·o, rikolt·il·o; hak·tranĉ·il·o

servico

servic·o [fun] ~ teler·ar·o, manĝ·il·ar·o

servila

servil·a → tro·serv·em·a, serv·em·eg·a, humil·aĉ·a

serviro

servir·o (en sporto) → komenc·a bat·o, al·serv·o, prezent·o

seto

set·o (en tenis-ludado) → lud·ar·o, seri·o, lud·seri·o

setli

setl·i → ek·loĝ·i, fiks·loĝ·i, en·loĝ·iĝ·i, loĝ·establiĝ·i, koloni·i

siesto

siest·o ~ tag·dorm·(et·)o, dum·tag·a dorm·(et·)o, (post·)tag·mez·a dorm·(et·)o

siglo

sigl·o → nom·mal·long·ig·o

signaturo

signatur·o → sub·skrib·o, nom·sign·o, fald·o·mark·o

sikulo

sikul·o (malplimulto en Rumanujo) → sekel·o

silvestra

silvestr·a ~ jar·fin·a
Silvestro
Silvestr·o ~ jar·fin·o, jar·fin·a fest·o, jar·fin·a nokto

simpatii

simpati·i [1oa] ~ (en la senco de kunsento) kun·senti

simpozio

simpozi·o → (alt·nivel·a) diskut·forum·o, fak·ul·a kun·ven·o

simultana

simultan·a → sam·temp·a

sinagogo

sinagog·o ~ (hebre·a) preĝ·ej·o. Vidu ssv plio 11.

sindromo

sindrom·o → simptom·ar·o

sinestezio

sinestezi·o ~ sent·um·lig·iĝ·o, kun·sent·um·ad·o, (en literaturo) du·sent·um·a esprim·o, du·sent·um-(aĵ-)o

singularo

singular·o [8oa] ~ unu·nombr·o

sinistra

sinistr·a → mal·bon·aŭgur·a, tim·ind·a

sinistro

sinistr·o (en juro kaj asekuro) → akcident·o

sinki

sink·i → sub·akv·iĝ·i, al·fund·i, al·fund·iĝ·i, dron·i, mal·lev·iĝ·i, en·fal·i, pere·i (en la okazo de ŝipo)

sinkrona

sinkron·a (en lingvo-scienco kaj ĝenerale) → unu·temp·a, sam·temp·a

sinonimo

sinonimo [1oa] ~ sam·signif·vort·o

sintagmo

sintagm·o → fraz·er·o

sintonizi

sintoniz·i → agord·i (si·a·n aparat·o·n laŭ), en·ŝalt·i (en...)

sinuo

sinu·o → serpent·um·o, kurb·o, serpent·um·a kurb·o

sinusito

sinusit·o ~ vango·kavo·inflam·o ?????

sinusoida

sinusoid·a → sinus·form·a

sinusoido

sinusoid·o → sinus·form·a kurb·o

siro

sir·o → (reĝ·a) moŝt·o

siroko

sirok·o → (vento en suda Eŭropo) varm·a sud·orient·a vent·o

sismo

sism·o → ter·trem·o
sismografo
sismograf·o → ter·trem·registr·il·o
sismogramo
sismogram·o → ter·trem·registr·aĵ·o
sismologo
sismolog·o → ter·trem·o·scienc·ist·o, ter·trem·fak·ul·o
sismologio
sismologi·o → ter·trem·o·scienc·o

sisopo

sisop·o → sistem·estr·o, (sistem·a) administr·ant·o

sito

sit·o → lok·o, ej·o, loĝ·lok·o, ret·ej·o

sitkomo

sitkom·o → komedi·o, situaci·a komedi·o, televid·a komedi·o

skabelo

skabelo → pied·ripoz·il·o, pied·seĝ·o, pied·apog·il·o

skafaldo

skafald·o ~ konstru·trab·ar·o

skalpo

skalp·o → kap·haŭt·o

skeleto

skelet·o [1oa] ~ (hom·a) ost·ar·o

sketi

sket·i → glit·kur·i
sketejo
sket·ej·o → glit·kur·ej·o
sketilo
sket·il·o → glit·il·o, glit·kur·il·o, glit·ŝu·o

skettabulo

sket·tabul·o → glit·tabul·o, rul·tabul·o

skipo

skipo → labor·ant·ar·o, taĉment·o, op·o

skoldi

skold·i → riproĉ·i, mal·laŭd-(eg)-i

skolopendro

skolopendr·o [zam] ~ (ne en faka uzado) cent·pied·ul·o

-skop-

-skop- → [kiel prefikso aŭ sufikso] -detekt·il·o, observ·il·o, -mezur·il·o
-skopi·o → [kiel prefikso aŭ sufikso] -detekt·ad·o, observ·ad·o, -mezur·ad·o

skopofilio

skopofili·o → (seks-)rigard·ism·o

skoriisto

skori·ist·o (en la senco de homo, kiu konkursas per motorbiciklo sur aparta vojo) → konkurs·voj·ist·o

skotero

skoter·o → motor·cikl·et·o

skovelo

skovel·o → cilindr·a bros·o

skrapgumo

skrap·gum·o [fun] ~ viŝ·gum·o

skripto

skript·o → (en la senco de teksto por filmo aŭ teatraĵo) scen·ar·o

skrutinio

skrutini·o → kontrol·o de voĉ·don·a·j rezult·o·j

skualo

skual·o → ek·vent·eg·o, subit·a vent·eg·o

skulpturo

skulptur·o → (laŭ la signifoj en la unuopaj kuntekstoj) skulpt·aĵ·o; skulpt·art·o; skulpt·ad·o

skuti

skut·i ~ paŝ·rul·i

skutilo

skut·il·o ~ paŝ·rul·il·o

skvaro

skvar·o → plac·o, ĝarden·plac·o, plac·et·o, plac·ĝarden·et·o

skvaŝo

skvaŝ·o → mur·tenis·o

slabo

slab·o → (marmor·a/ŝton·a/beton·a) plat·o/tabul·o

slajdo

slajd·o → lum·bild·o

slamo

slam·o → kvartal·aĉ·o, lad·vilaĝ·o

slango

slang·o [zam](en la senco de ĵargono, socia dialekto) ĵargon·o [1oa], soci·a dialekt·o; (en la senco de faklingv(aĵ)o) fak·lingv·(aĵ·)o. Vidu Ssv plio 16

slavono

slavon·o → la slavon·a lingv·o

slogano

slogan·o → frap·fraz·o

slumo

slum·o → kvartal·aĉ·o, lad·vilaĝ·o

smajlo

smajl·o → rid·et·o

smartfono

smartfon·o → telefon·o, poŝ·telefon·o

smogo

smog·o → fum·nebul·o

SMS

SMS → (telefon·a) mesaĝ·(et·)o, poŝ·mesaĝ·o, et·mesaĝ·o

snajpero

snajper·o → kaŝ·paf·ist·o, cel·paf·ist·o

snejlo

snejl·o → helik·o

snoba

snob·a → super·ec·a, klas·konsci·a

snufi

snuf·i → en·spir·i, en·naz·i

sob

sob → mal·supr·e·n, sub·e·n

socilingvistiko

soci·lingvistik·o → soci·lingv·o·scienc·o

sociologo

sociolog·o [3oa] ~ soci·scienc·ist·o
sociologio
sociologi·o [1oa] ~ soci·scienc·o

sodomii

sodomi·i → anus·e seks·um·i

sofistikita

sofistikit·a → rafin·it·a, teĥnik·e kompleks·a, mal·naiv·a, el·labor·it·a

softa

soft·a → mal·laŭt·a

softvaro

softvar·o → program·(ar·)o

soko

sok·o ~ plug·il·trab·o

solecismo

solecism·o [2oa] ~ (lingv·a) erar·o

solicitoro

solicitor·o → jur·a prokur·ist·o, advokat·asist·ant·o

solstico

solstic·o → sun·halt·o, sun·ekstrem·o, sun·turn·iĝ·o

solventa

solvent·a [4oa] ~ pag·o·kapabl·a, pag·o·pov·a

somato

somat·o (en sciencaj, medicinaj vortoj) → korp·o

sombra

sombr·a → mal·lum·et·a, mal·hel·a, mal·gaj·a, mal·gaj·ig·a

somiero

somier·o → matrac·ing·o, matrac·ten·il·o

somnolo

somnol·o → dorm·em·o, duon·dorm·o

somoso

somos·o (elparolo de SMS) → (telefon·a) mesaĝ·(et·)o, poŝ·mesaĝ·o, et·mesaĝ·o

sor

sor → supre·n
sori
sor·i → supre·n·ir·i, lev·iĝ·i

sordida

sordid·a → mal·pur·a, aĉ·a

sorobano

soroban·o &rarr japan·a kalkul·il·o

spaciala

spacial·a → spac·a, kosm·a

spagato

spagat·o → dis·krur·ad·o(gimnastiko)

spajro

spajr·o → tur·pint·o (de preĝ·ej·o)

spamo

spam·o → (ret·a) trud·mesaĝ·o
spami
spam·i → (ret·e) trud·mesaĝ·i
spamisto
spam·ist·o → (ret·a) trud·mesaĝ·ist·o

spano

span·o → (baza mezur-unuo) man·larĝ·o; (parolante pri konstruaĵo) apog·distanc·o; (ĝenerale) larĝ·o, ampleks·o

sparadrapo

sparadrap·o → plastr·o

sparko

spark·o → (elektr·a) fajr·er·o

specio

speci·o → (best·a aŭ kreskaĵa) spec·o

specialisto

special·ist·o [fun] ~ fak·ul·o

spektatoro

spektator·o → spekt·ant·o

spektroskopo

spektroskop·o → spektr·o·mezur·il·o

spekulacio

spekulaci·o [3oa] ~ spekul·ad·o

spekulacii

spekulaci·i (en la senco de provi diveni) → prov·i diven·i

spekulativa

spekulativ·a [3oa] ~ nur·teor·ia
spekulativi
spekulativ·i ~ teori·um·i

speleologio

speleologi·o → kavern·o·scienc·o
speleologo
speleolog·o → kavern·o·scienc·ist·o

spermato-

spermato- (en sciencaj vortoj) → sperm(·o)-
spermatocito
spermatocit·o → sperm·o·ge·patr·a ĉel·o
spermatogenezo
spermatogenez·o → sperm·o·ĉel·est·iĝ·o
spermatogonio
spermatogoni·o → sperm·o·font·a ĉel·o

spermofitoj
spermofit·o·j → sem·kresk·aĵ·o·j

spiranto

spirant·o → frot·a son·o, frot·a konsonant·o

spirituala

spiritual·a ~ spirit·a, spirit·ec·a
spiritualismo
spiritualism·o ~ spirit·em·ism·o, spirit·ec·ism·o

spoko

spok•o → (rad•)radi•o

sponsoro

sponsor·o ~ patron·o, kun·financ·ant·o, financ·a sub·ten·ant·o

spontana

spontan·a ~ natur·a, natur·e nask·it·a, natur·e aper·a, mem·nask·a, mem- aper·a

spontanea

spontane·a [3oa] ~ spontan·a

sporada

sporad ·a [zam] --> mal·oft·a, ne·oft·a, okaz·a, laŭ·okaz·a

sportiva

sportiv·a (en la senco de "havanta la bonajn kvalitojn de sporto")→ sport·a, sport·ec·a, lojal·a

spraji

spraj·i → ŝpruc·ig·i

sprinti

sprint·i → ek·kur·i

sproso

spros·o → ĝerm·o, burĝon·o, ĝerm·o·plant·o, plant·id·o

sputniko
sputnik·o → (art ·e·far·it·a) satelit·o; propra nomo de la unua tia satelito

staĝo

staĝ·o ~ kurs·o, kurs·et·o, trejn·labor·o

stako

stak·o → amas·o (malsamspecaj objektoj), kolumn·o (samspecaj aferoj unu sur la alia), ar·o

stalono

stalon·o → vir·ĉeval·o

stamfi

stamf·i ~ pied·bat·i koler·e, pied·prem·i

stamo

stam·o (en lingvistiko) → radik·o
stamĉelo
stam·ĉel·o → baz·a ĉel·o, font·o·ĉel·o, pra·ĉel·o

stanco

stanc·o → (en la signifo de "strofo") strof·o (la vorto "stanco" nur estu uzata kiel fakesprimo por certa italdevena speco de versaĵoj kun rimskemo abababcc); (en palaco) (ornam·it·a) ĉambr·eg·o

stando

stand·o → bud·o, inform·bud·o, ekspozici·a bud·o

standarda

standard·a (en la senco de 'norma') → norm·a
standardo
standard·o (en la senco de 'normo') → norm·o

-stan-

-stan- (en la okazo de centr-aziaj landoj) → -land-, -uj-

stapedo

staped·o → pied·ing·ost·o

staplo

stapl·o [zam] ~ stok·ej·o

starosto

starost·o → (pol·a) provinc·estr·o

starti

start·i [8oa] ~ ek·i, ek·ir·i, ek·funkci·i

stas

st·as → est·as

statiko

statik·o [zam] ~ ekvilibr·o·scienc·o

statisto

statist·o [zam] → figur·ant·o, et·rol·ant·o

stativo

stativ·o → star·ig·il·o

staturo

statur·o [1oa] ~ (hom·a) alt·ec·o

statuso

status·o → leĝ·a stat·o

steatito

stestit·o → sap·ŝton·o

steĥiometrio

steĥiometri·o → ĥemi·a kalkul·ad·o

steko

stek·o → viand·o·tranĉ·aĵ·o

stekiometrio

stekiometri·o → steĥiometri·o, ĥemi·a kalkul·ad·o

steleo

stele·o → tomb·o·ŝton·o, religi·a ŝton·o

stenografio

stenografi·o [3oa] → stenograf·ad·o, stenograf·sign·ar·o, stenograf·art·o (laŭ la kunteksto)

stereotipo

stereotip·o [zam] ~ kliŝ·o, ŝablon·o, kliŝ·ŝablon·o, ŝablon·kliŝ·o, ĝeneral·aĵ·o, mal·orginal·aĵ·o

sterila

steril·a ~ sen·frukt·a, sen·nask·a, sen·ĝerm·a

sternumo

sternum·o ~ brust·ost'o

stevardo

stevard·o ~ dum·fluga help·ist·o, dum·fluga help·ant·o, pasaĝer·pri·zorg·ant·o, aviadil·a help·ant·o

stif-

stif- → vic-, duon-, eduk-

stilistiko

stilistik·o [zam] → stil·scienc·o

stilzoj = altiriloj

stilz·o·j ~ alt·ir·il·o·j

stinka

stink·a → fi·odor·a, odor·aĉ·a, mal·bon·odor·a, haladz·a
stinki
stink·i → fi·odor·i, odor·aĉ·i, mal·bon·odor·i

stomato

stomat·o → buŝ·o

stomatologo

stomatolog·o → dent·ist·o, dent·kurac·ist·o, buŝ·kurac·ist·o

stompo

stomp·o → mal·dens·ig·il·o de lini·o·j

stop!

stop! → halt·u (ekkrio), punkt·o (en telegramoj)
stopi
stop·i → halt·ig·i

stori

stor·i (en komputiloj) → konserv·i

stovo

stov·o → varm·ig·il·o, varm·ig·forn·o, hejt·il·o

strando

strand·o ~ (sabl·a) (mar·)bord·o, ban·bord·o, mar·bord·a ban·ej·o, sun(-um)-bord·o, turism·a bord·o. Vidu Ssv plio 5.

strangoli

strangol·i [9oa] ~ sufok·prem·i, sufok·i

straso

stras·o → ŝajn·a juvel·o

stratumo

stratum·o → tavol·o

strejzelo

strejzel·o·j → (sur·)ŝut·aĵ·o (sur kukoj)

streso

stres·o → streĉ·o, (nerv·a, mens·a) (tro·)streĉ·(iĝ·)o

streta

stret·a → mal·larĝ·a

strikta

strikt·a [zam] → rigor·a, rigid·a (pri leĝ-o, kondut-o, ktp.), mal·larĝ·a, mal·vast·a, streĉ·it·a, streĉ·e al·ĝust·ig·it·a (pri vestoj)

stringi

string·i → ĉirkaŭ·prem·i

striptizo

striptiz·o → ekscit·nud·iĝ·o, incit·nud·iĝ·o

studento

student·o → (en la senco de lernanto en antaŭuniversitata lernejo) lern·ant·o; (ĝenerale) ~ universitat·a stud·ant·o

stukaĉo

stukaĉ·o → denunc·ul-(aĉ)-o

stulta

stult·a [2oa] ~ mal·saĝ·a

stumbli

stumbl·i ~ (pro mis•paŝ•o) fal·et·i, ŝancel•iĝ•i, mis·paŝ·i, fal·puŝ·iĝ·i; (en figura senco) erar·et·i, mis·paŝ·i

stuporo

stupor·o (en ĝenerala senco) → mir·eg·o, surpriz·eg·o, ŝok·iĝ·o, surpriz·o, konstern·o

stupro

stupr·o → seks·per·forto

sturmi

sturm·i ~ kur·atak·i

subgenro

sub·genr·o (pri bestoj kaj kreskaĵoj) → sub·spec·ar·o

subjunkcio

subjunkci·o ~ sub·ord·iga vort·o/lig·vort·o

sublima

sublim•a → bon•eg•a, nobl•eg•a

sublimato

sublimat·o [fun] ~ sublim·aĵ·o

subliminala

subliminal·a → sub·sojl·a, sub·konsci·a

submarino

submarin·o → sub·mar·ŝip·o

subreto

subret·o [zam] → serv·ist·in·o, ĉambristino (en teatraĵo), aktor-in-et-o, et-rol-ul-in-o, an-o de danc-ist-in-ar-o (en amuzaj teatraj spektakloj)

subsidiara

subsidiar·a ~ help·a, al·don·a, al·don·help·a, du·a·vic·a, mal·centr·e decid·it·a
subsidiareco
subsidiar·ec·o ~ mal·centr·a decid·pov·o

substantivo

substantiv·o [fun] ~ o·vort·o, nom·vort·o

substitui

substitu·i → anstataŭ·ig·i
substituo
substitu·o → anstataŭ·ig·ad·o
substituaĵo
substitu·aĵ·o → anstataŭ·aĵ·o
substituito
substitu·it·o → vic·ul·o

substrato

substrat·o → sub·tavol·o

subtaso

sub·tas·o ~ teler·et·o, sub·tas·aĵ·o

subtenebla (evoluo)

sub·ten·ebl·a → daŭr·i·pov·a, el·ten·ebl·a

subtitoloj

sub·titol·o·j (en filmoj) → sub·tekst·o·j

sufikso

sufiks·o ~ post·vort·er·o, post·afiks·o

sufloro

suflor·o [1oa] ~ flustr·i, flustr·ist·o

suĝeto

suĝet·o (en filmoj, teatraĵoj, noveloj, kaj similaj) → intrig·o, rakont·o, tem·o

suicido

suicid·o → si·n·mort·ig·o

sukcedi

sukced·i → sekv·i, est·i hered·ant·o

sukoto

sukot·o (juda festo) → (fest·o de la) laŭb·o·j

sukubo

sukub·o → amor·diabl·in·o

sukuri

sukur·i → tuj·help·i, ek·help·i, ek·kurac·i, don·i unu·a·n help·o·n
sukuristo
sukur·ist·o → tuj·help·ist·o, ek·help·ist·o

superba

superb·a → impres·a, bel·eg·a

supermarkto

supermarkt·o → super·vend·ej·o, super·bazar·o, vend·ej·eg·o

supermerkato

super·merkat·o → super·vend·ej·o, super·bazar·o, vend·ej·eg·o

supini

supin·i → turn·i la antaŭ·brak·o·n al la ĉiel·o.

supla

supl·a → mal·rigid·a

surao

sura·o (de la Korano) → ĉapitr·o

surda

surd·a [zam] (en lingvistiko) → sen·voĉ·a, mal·sonor·a, obtuz·a

surfi

surf·i → ond·o·rajd·i, tabul·vel·i

surjekcio

surjekci·o ~ sur·ĵet·o, chi·o·n·cel·ant·a funkci·o, sur·a funkci·o

surogato

surogat·o → anstataŭ·il·o, anstataŭ·aĵ·o

suspendi

suspend·i → provizor·e halt·ig·i (funkciojn, efikon)

suspenso

suspens·o → streĉ·o, streĉ·atend·o

suspensio

suspensi·o (en la meĥanika senco) → risort·um·o

suspiri

suspir·i → ve·spir·i, sopir·ĝem·i

suturo

sutur·o → (kurac·ist·a) kun·kudr·o

suveniro

suvenir·o ~ memor·aĵ·o

suvereno

suveren·o → super·a reg·ant·o
suverena
suveren·a → si·n·reg·ant·a, sen·depend·a
suvereneco
suveren·ec·o → super·a reg·pov·o; sen·depend·ec· o

suzereno

suzeren·o → feŭd·a sinjor·o

svaga

svag·a → mal·preciz·a

svahilo

svahil·o → (la) svahil·a (lingv·o)

svelta

svelt·a → (bel·e) mal·dik·(et·)a

svetero

sveter·o → pulovr·o, trikot·jak·o, lan·a jak·o

svingilo

sving·il·o (en la senco de 'balancilo', 'pendolo') → balanc·il·o, pendol·o.

La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. Pliaj klarigoj