| (60 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas) |
| Linio 2: |
Linio 2: |

| | + | - '''[[ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO]]

| | + | - '''[[LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO]]

| | - '''[[PROLOGO]]
| | - '''[[PROLOGO]]

| | - '''[[UNUA TAGO - unua preĝ-horo]]
| | - '''[[UNUA TAGO - unua preĝ-horo]]

| | - '''[[UNUA TAGO - tria preĝ-horo]]
| | - '''[[UNUA TAGO - tria preĝ-horo]]

| − | | + | - '''[[UNUA TAGO - sesa preĝ-horo]]

| − | | + | - '''[[UNUA TAGO - naŭa preĝ-horo]]

| − | | + | - '''[[UNUA TAGO - post la naŭa preĝ-horo]]

| − | | + | - '''[[UNUA TAGO - vesperaj pregh-horoj]]

| − | | + | - '''[[UNUA TAGO - Kompletorio]]

| − | '''''Sesa preĝhoro''''' | + | - '''[[DUA TAGO - matenaj preghoj]]

| − | | + | - '''[[DUA TAGO - unua pregh-horo]]

| − | ''Kiam Adson admiras la portalon de la preĝejo kaj Vilhelmo renkontas Ubertino’n el Casale'' | + | - '''[[DUA TAGO - tria pregh-horo]]

| − | | + | - '''[[DUA TAGO - sesa pregh-horo]]

| − | La preĝejo ne estis majesta kiel la aliaj, kiujn mi poste vidis en Strasburgo, Chartres,
| + | - '''[[DUA TAGO - naua pregh-horo]]

| − | Bamberg kaj Parizo. Ĝi pli similis al tiuj, kiujn mi jam vizitis en Italujo - ne tiom elstarantaj vortice
| + | - '''[[DUA TAGO - postvesperaj preghoj]]

| − | al la ĉielo kaj kun solidaj bazoj ofte pli larĝaj ol altaj - escepte de la fakto, ke ĝian unuan etaĝon
| + | - '''[[DUA TAGO - Kompletorio]]

| − | superstaris, kvazaŭ ĝi estus fortikaĵo, serio da kreneloj, kaj sur tiu etaĝo staris dua konstruaĵo, ne
| + | - '''[[DUA TAGO - nokto]]

| − | turo sed dua preĝejo, same solida, kun pintohava tegmento kaj traborata de senornamaj fenestroj.
| + | - '''[[TRIA TAGO - ghis la preghohoro]]

| − | Ĝi estis fortika abateja preĝejo, kiel tiuj, kiujn niaj antikvuloj konstruis en Provenco kaj
| + | - '''[[TRIA TAGO - tria pregh-horo]]

| − | Langvedoko, fremda je la aŭdacoj kaj troaj ornamaĵoj, kiuj karakterizas la modernan stilon, kaj nur
| + | - '''[[TRIA TAGO - sesa pregh-horo]]

| − | ĵusdate, mi opinias, oni pliriĉigis ĝin, sur la ĥorejo, per pinaklo aŭdace direktita al la ĉiela volbo.
| + | - '''[[TRIA TAGO - naŭa pregh-horo]]

| − | Antaŭ la enirejo, kiu unuavide aspektis kiel unusola granda arko, staris du rektaj kaj poluritaj
| + | - '''[[TRIA TAGO - vesperaj pregh-horoj]]

| − | kolonoj: sed el la kolonoj deiĝis du embrazuroj, kiuj, surhavantaj aliajn kaj plurajn arkaĵojn, gvidis
| + | - '''[[TRIA TAGO - post Kompletorio]]

| − | la rigardon, kiel al koro de abismo, al la vera portalo, kiun oni ekvidis en ombro, kun supra, granda
| + | - '''[[TRIA TAGO - nokto]]

| − | timpano, subtenata je la du flankoj de pilieroj kaj, je la centro, de skulptita pilastro, kiu dividis la
| + | - '''[[KVARA TAGO - laudoj]]

| − | enirejon en du aperturojn, baritaj de kverkaj pordoj kun metalaj plifortigoj. Tiuhore, pala suno
| + | - '''[[KVARA TAGO - unua pregh-horo]]

| − | radiis preskaŭ vertikale sur la tegmenton kaj la lumo falis oblikve sur la fasadon sen lumigi la
| + | - '''[[KVARA TAGO - tria pregh-horo]]

| − | timpanon: tiom, ke, trapasinte la du kolonojn, ni subite staris sub la arbareska volbo de la arkaĵoj,
| + | - '''[[KVARA TAGO - sesa pregh-horo]]

| − | kiuj estiĝis el la sinsekvo de la pli malgravaj kolonoj, kiuj plifortigis la fenestrobretojn laŭ konstanta
| + | - '''[[KVARA TAGO - naŭa pregh-horo]]

| − | maniero. Kiam niaj okuloj fine alkutimiĝis je la mallumo, abrupte la silenta mesaĝo de la
| + | - '''[[KVARA TAGO - vesperaj preghoj]]

| − | surdesegnita ŝtono, facile kaptebla de ĉies vido kaj fantaziado (ĉar pictura est laicorum literatura,
| + | - '''[[KVARA TAGO - kompletorio]]

| − | la pentraĵoj estas literaturo por la laikoj) trafulmis mian rigardon kaj dronigis min en vizion, pri kiu
| + | - '''[[KVARA TAGO - post kompletorio]]

| − | ankoraŭ hodiaŭ mia lango pene sukcesas paroli.
| + | - '''[[KVARA TAGO - nokto]]

| − | Mi vidis tronon en la ĉielo, kaj unu sidantan sur la trono. La vizaĝo de la Sidanto estis en
| + | - '''[[KVINA TAGO - unua pregh-horo]]

| − | aspekto severa kaj senemocia, la okuloj malfermegataj kaj elirigantaj fulmojn al surtera homaro
| + | - '''[[KVINA TAGO - tria pregh-horo]]

| − | atinginta la finon de sia historio, la majestaj haroj kaj la barbo ruliĝis sur la vizaĝo kaj brusto kiel
| + | - '''[[KVINA TAGO - sesa pregh-horo]]

| − | akvoj de rivero, laŭ fluetoj ĉiuj samaj kaj simetrie disdividitaj. La krono, kiun Li surportis, estis riĉa
| + | - '''[[KVINA TAGO - naŭa pregh-horo]]

| − | je emajloj kaj gemoj, la imperia tuniko el purpura koloro aranĝiĝis laŭ larĝaj spiraloj sur la genuoj,
| + | - '''[[KVINA TAGO - vesperaj preghoj]]

| − | interplektita de brodaĵoj kaj puntoj el oraj kaj arĝentaj fadenoj. La maldekstra mano, senmova sur
| + | - '''[[KVINA TAGO - kompletorio]]

| − | la genuoj, tenis sigelitan libron, la dekstra leviĝis en sinteno, mi ne scias ĉu benanta aŭ minacanta.
| + | - '''[[SESA TAGO - matenaj preghoj]]

| − | La vizaĝon prilumis la timodona beleco de krucoforma kaj floranta aŭreolo, kaj mi vidis la brilon
| + | - '''[[SESA TAGO - laŭdoj]]

| − | ĉirkaŭ la trono kaj super la kapo de la Sidanto de ĉielarko aspekte simila al smeraldo. Antaŭ la
| + | - '''[[SESA TAGO - unua pregh-horo]]

| − | trono, sub la piedoj de la Sidanto, fluis kristala maro kaj ĉirkaŭ la Sidanto, ĉirkaŭ la trono kaj super
| + | - '''[[SESA TAGO - tria pregh-horo]]

| − | la trono, kvar terurajn bestojn mi vidis, teruraj al mi, kiu rigardis ilin ekstazita, sed obeemaj kaj tre
| + | - '''[[SESA TAGO - post tria pregh-horo]]

| − | dolĉaj por la Sidanto, kies laŭdojn ili prikantis senpaŭze.
| + | - '''[[SESA TAGO - sesa pregh-horo]]

| − | Aŭ, ne ĉiuj indis je la difino teruraj, ĉar bela kaj ĝentila ŝajnis al mi la viro, kiu maldekstre de
| + | - '''[[SESA TAGO - naŭa pregh-horo]]

| − | mi (kaj dekstre de la Sidanto) etendis libron. Sed horora je la kontraŭa flanko ŝajnis al mi aglo, ĝia
| + | - '''[[SESA TAGO - de la vesperaj preghoj...]]

| − | beko dilatiĝis, ĝiaj akraj plumoj estis aranĝitaj kiel kiraso, ĝiaj ungegoj, potencaj, ĝiaj grandaj
| + | - '''[[SESA TAGO - post kompletorio]]

| − | flugiloj, malfermitaj. Kaj je la piedoj de la Sidanto, sub la unuaj figuroj, estis aliaj du, toro kaj leono,
| + | - '''[[SEPA TAGO - nokto]]

| − | ĉiu el du monstroj kunpremis inter siaj ungegoj kaj hufoj libron, kun la korpo turnita for el la trono,
| + | - '''[[SEPA TAGO - nokto 1]]

| − | sed kun la kapo al la trono, kvazaŭ tordante la ŝultron kaj la kolon per sovaĝa impulso, la flankoj
| + | - '''[[LASTA FOLIO]]

| − | palpantaj, la membroj da agonianta besto, la vostoj ĉirkaŭvolvitaj kaj torditaj kiel serpentoj kaj kun
| + | - '''[[PIEDNOTOJ]]

| − | je la pinto flamolangoj. Ambaŭ kun flugiloj, ambaŭ kronitaj de aŭreolo, malgraŭ la potencega
| + | - '''[[NOMOJ APERINTAJ EN LA TEKSTO]]

| − | aspekto ili ne estis inferaj kreitaĵoj sed ĉielaj, kaj se ili aspektis teruraj tio okazis ĉar ili roris

| − | adorante Venonton, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn.

| − | Ĉirkaŭ la trono, apud la kvar bestoj kaj sub la piedoj de la Sidanto, videblaj kiel oni vidus tra

| − | la akvoj de kristala maro, preskaŭ plenigante la tutan spacon de la vizio, ordigitaj laŭ la triangula

| − | strukturo de la timpano, superstarantaj sinsekve el la baza vico de sep plus sep, poste po tri plus po

| − | tri kaj fine po du plus po du apud la trono, estis dudek kvar maljunuloj, sur dudek kvar tronetoj,

| − | vestitaj per blankaj roboj kaj kronitaj per oro. Iuj mantenis violon, iuj pokalon de parfumo, kaj nur

| − | unu luidis, ĉiuj aliaj estis kaptitaj de ekstazo, kun la vizaĝo turnita al la Sidanto, kies gloron ili

| − | prikantis, ankaŭ ili kun la membroj torditaj kiel tiuj de la bestoj, por ke ili ĉiuj povu vidi la

| − | “2”

| − | Sidanton, ne bestimite sed male per ekstaza dancmoviĝo – kiel dancis Davido ĉirkaŭ la Arkeo – tiel

| − | ke, kie ajn ili estu, iliaj pupiloj, kontraŭ la leĝo, kiu aranĝis la staturon de korpoj, konverĝu en la

| − | sama brileganta punkto. Ho, kia harmonio de sinallasoj kaj elanoj, de nenaturaj pozicioj kaj tamen

| − | graciaj, estis en tiu mistika lingvaĵo de membroj mirakle liberigitaj el la pezo de la korpa materio,

| − | signata quantitas (konkreta materio) kun enverŝita nova substanca formo, kvazaŭ la sankta aro

| − | estus batita de impeta vento, blovo de vivo, ekscitiĝo de ĝojo, jubilado per haleluja, iama sono, kiu

| − | mirinde fariĝis bildo.

| − | Korpoj kaj membroj loĝataj de la Spirito, prilumataj de revelacio, vizaĝoj emociitaj de miro,

| − | okuloj ekzaltitaj de entuziasmo, vangoj flamigitaj de amo, pupiloj dilatitaj de feliĉo, iu blindigita de

| − | plaĉa konsterno, iu alia de konsternita plaĉo, iuj transfiguritaj de gapado, iuj rejunigitaj de beateco,

| − | jen ke ili ĉiuj kantas, per la mieno de siaj vizaĝoj, per la drapiraĵo de siaj tunikoj, per la sinteno kaj

| − | streĉo de siaj membroj, novan kanton, kun la lipoj duonmalfermitaj en rideto de eterna glorado.

| − | Kaj ili estis sub la piedoj de la pliaĝuloj kaj arkitaj super ili kaj super la trono kaj super la besta

| − | kvaropo, aranĝitaj laŭ simetriaj viciĝoj, apenaŭ distingeblaj unu de la alia, pro la fakto, ke la lerteco

| − | de la artisto igis ilin ĉiujn inter si proporciaj, samaj en varieco kaj diverskoloraj en unueco, unikaj

| − | en diverseco kaj malsamaj en sia taŭga grupo, laŭ admirinda kongrueco de la partoj kun rava

| − | dolĉeco de nuancoj, miraklo de konsonanco kaj konkordo de voĉoj inter si malsimilaj, aro lokita laŭ

| − | la maniero de la kordoj de la citro, kunsenta kaj kunspiranta konstanta parenceco pro profunda kaj

| − | interna forto, taŭga por fari unusencaĵon el la alterna ludo mem de dubsencaĵoj, ornamaĵo kaj

| − | glumozaiko de estaĵoj alterne neredukteblaj kaj reduktitaj alterne pro amoplena kunligo regata de

| − | samtempe ĉiela kaj monduma regulo (ligilo kaj konstanta konekso de paco, amo, virto, regado,

| − | potenco, ordo, origino, vivo, lumo, brilo, specio kaj figuro), multnombra egaleco lumanta pro la

| − | rebrilo de la formo super la proporciaj partoj de la materio – jen ke interplektiĝis ĉiuj floroj kaj la

| − | folioj kaj la ĉiroj kaj la arbustoj kaj la korimboj de ĉiuj herboj, kiuj ornamas la ĝardenojn de la tero

| − | kaj de la ĉielo, la violo, la citiso, la serpilo, la lilio, la ligustro, la narciso, la kolokazio, la akanto, la

| − | hinda cinamo, la mirho kaj la rezinbalzamoj.

| − | Sed, dum l’ animo mia, ravita de tiu simfonio de surteraj belecoj kaj majestaj supernaturaj

| − | signoj, estis eksplodonta en ĝoja kanto, la okulo, sekvante la proporcian sinsekvon de la

| − | florornamitaj rozfenestroj sub la piedoj de la maljunuloj, falis sur la figurojn, kiuj, interplektitaj,

| − | estis unu tuto kun la centra kolono, kiu subtenis la timpanon. Kio ili estis kaj kian simbolan

| − | mesaĝon transdonis tiuj tri duopoj da leonoj interplektitaj laŭ transverse orientita ikso, baŭmantaj

| − | kiel pafarkoj, premapogantaj la malantaŭajn krurojn sur la tero kaj la frontajn krurojn sur la dorso

| − | de sia kunulo, la kolhararo taŭzita laŭ angilformaj spiraloj, la buŝo malfermita por minaca graŭlo,

| − | ligitaj kun la trunko mem de la kolono per pasto aŭ per volvaĵo el ĉiroj?

| − | Trankviligis mian spiriton, eble ĉar ili estis sur la flankoj de la kolono por dresi la diablecan

| − | naturon de la leonoj kaj transformi ĝin en simbolan aludon al pli altaj aferoj, du homaj figuroj,

| − | nenature altaj kiel la kolono mem kaj ĝemeloj de du aliaj, kiuj simetrie ambaŭflanke frontis ilin sur

| − | la ornamitaj pilieroj sur la eksteraj flankoj, kie ĉiu el la kverkaj pordoj havis siajn proprajn

| − | pilastrojn: ili estis do kvar figuroj de maljunuloj, el kies distingiloj mi rekonis Petron kaj Paŭlon,

| − | Jeremion kaj Jesajan, ankaŭ ili torditaj kvazaŭ por danci, kun la longaj ostaj manoj levitaj kun

| − | fingroj etenditaj kiel flugiloj, kaj kiel flugiloj estis la barboj kaj haroj movitaj de profeteca vento, la

| − | faldoj de la tre longaj vestaĵoj kirlataj de la tre longaj kruroj estigante ondojn kaj spiralojn,

| − | kontraŭstarantaj la leonojn sed el sama materialo de la leonoj.

| − | Kaj ĉirkaŭ ili, miksitaj kun ili, super ili kaj sub iliaj piedoj, aliaj vizaĝoj kaj aliaj membroj, viro

| − | kaj virino kaptante unu la alian per la haroj, du aspidoj suĉantaj la okulojn de damnito, ridanta

| − | viro, kiu larĝigis per siaj hokaj manoj la makzelojn de hidro, kaj ĉiuj bestoj de la bestaro de Satano,

| − | kolektitaj por konsistorio kaj metitaj kiel gardistoj kaj krono de la trono fronte al ili, por kanti ĝian

| − | gloron per sia malvenko, faŭnoj, ambaŭseksaj estaĵoj, brutoj kun sesfingraj manoj, sirenoj,

| − | centaŭroj, gorgonoj, harpioj, inkuboj, drakpieduloj, minotaŭroj, linkoj, leopardoj, ĥimeroj,

| − | hundmuzeloj, kiuj ĵetis fajron el la naztruoj, denttiranoj, plurvostuloj, vilaj serpentoj, salamandroj,

| − | cerastoj, amfibiaj serpentoj, kolubroj, dukapaj kreitaĵoj kun dentitaj dorsoj, hienoj, lutroj, kornikoj,

| − | krokodiloj, segilfiŝoj kun segildentaj kornoj, ranoj, grifoj, simioj, hundokapuloj, leonidaj

| − | luphundoj, mantiĥoroj, vulturoj, tarandusoj, musteloj, drakoj, upupoj, noktuoj, baziliskoj,

| − | “3”

| − | kolorvariantaj aspidoj, vaporĵetantaj aspidoj, vidfrostigaj serpentoj, skorpioj, saŭroj, cetacoj,

| − | hipnotigaj serpentoj, dukapaj flugilhavaj serpentoj, serpentoj ĵetlanco, sangodrenantaj serpentetoj,

| − | verdaj lacertoj, remoroj, polpoj, murenoj kaj testudoj.

| − | Ŝajnis, ke la tuta loĝantaro de la inferoj renkontiĝis por esti vestiblo, arbareg’ obskura,

| − | senespera ebenaĵo de ekskludo, je la aperto de la Sidanto de la timpano, al lia promesplena kaj

| − | minaca vizaĝo, ili, la venkitoj de Armagedono, fronte al Tiu, kiu venos definitive por juĝi la

| − | vivantojn kaj la mortintojn. Kaj sveninta (preskaŭ) pro tiu vizio, necerta ĉu mi estis en amika loko

| − | aŭ en la valo de la fina juĝo, mi konsterniĝis, kaj malfacile retenis la larmojn, kaj mi pensis aŭdi (aŭ

| − | ĉu mi vere aŭdis?) tiun voĉon kaj mi vidis tiujn viziojn, kiuj akompanis la komencon de mia

| − | noviceco, miajn unuajn legadojn de la sanktaj libroj kaj la noktojn de meditado en la ĥorejo de

| − | Melk, kaj en la sveno de miaj malfortegaj kaj malfortiĝintaj sentoj, mi aŭdis grandan voĉon kvazaŭ

| − | de trumpeto, dirantan: “Kion vi vidas, tion skribu en libron” (kaj tion mi faras nun) kaj mi vidis sep

| − | orajn lampingojn; kaj meze de la sep lampingoj Iun similan al la Filo de homo, zonitan ĉirkaŭ la

| − | brusto per ora zono, lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano; liaj okuloj estis kiel fajra

| − | flamo, liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno, lia voĉo estis kiel voĉo de

| − | multaj akvoj, li havis en sia dekstra mano sep stelojn kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo. Kaj

| − | mi vidis pordon malfermitan en la ĉielo kaj la Sidanto aspektis al mi simila al ŝtono jaspisa kaj

| − | sardia kaj ĉielarko ĉirkaŭvolvis la tronon kaj el la trono eliris fulmoj kaj tondroj. Kaj la Sidanto

| − | prenis enmane akran rikoltilon kaj kriis: “Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; venis la horo por rikolti

| − | ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis” kaj la Sidanto ĵetis sian rikoltilon kaj la tero rikoltiĝis.

| − | Ĝuste tiam mi komprenis, ke la vizio parolas pri nenio krom tio, kio okazas en la abatejo kaj

| − | kiun ni eksciis el la nediremaj lipoj de la abato - kaj multajn fojojn en la sekvaj tagoj mi ne revenis

| − | por kontempli la portalon, certa, ke mi travivis la saman eventaron, kiun ĝi rakontis. Kaj mi

| − | komprenis, ke ni iris tien supren por esti atestantoj de granda kaj ĉiela masakro.

| − | Mi tremis, kvazaŭ mi estus malseka pro la frosta vintra pluvo. Kaj mi aŭdis plian voĉon, sed

| − | ĉi-foje ĝi venis de malantaŭ miaj ŝultroj kaj ĝi estis malsama voĉo, ĉar ĝi deiris el la tero kaj ne el la

| − | brilega centro de mia vizio; kaj eĉ ĝi rompis la vizion, ĉar ankaŭ Vilhelmo (je tiu momento mi

| − | konsciis pri lia ĉeesto), ĝis tiam ankaŭ li perdiĝinta en kontemplo, turniĝis kiel mi.

| − | La ulo malantaŭ ni aspektis monako, kvankam lia malpura, ŝiroplena froko similigis lin al

| − | trampo, kaj lia vizaĝo ne malsimilis al tiu de la monstroj, kiujn mi ĵus vidis sur la kapiteloj. Neniam

| − | okazis al mi en la vivo, kiel okazis al multaj el miaj fratoj, esti vizitita de la diablo, sed mi kredas, ke

| − | se ĝi iam aperos fronte al mi, ĉar ĝi ne kapablas pro dia dekreto plene kaŝi sian naturon ankaŭ kiam

| − | ĝi volus simili al homo, ĝi havus neniujn aliajn trajtojn krom tiuj prezentitaj al mi en tiu momento

| − | de nia kunparolanto. La kapo estis razita, sed ne por pentofari, sed pro la iama efiko de ia viskeca

| − | ekzemo, la frunto estis tiom malalta, ke, se li havus harojn sur la kapo, ili estus konfuzitaj kun la

| − | brovoj (kiujn li havis dikaj kaj neglektataj), la okuloj estis rondaj, kun malgrandaj kaj tre

| − | moviĝemaj pupiloj, kaj ĉu la rigardo estis senkulpa aŭ malica mi ne povis diri: eble ĝi estis tia aŭ tia

| − | sinsekve kaj en diversaj momentoj. La nazo povis esti nomata nazo nur pro la fakto, ke el la mezo

| − | inter la okuloj komenciĝis osto, sed ĝi aperis el la vizaĝo kaj tuj resinkis reen en ĝin, iĝante unike du

| − | malhelaj kavernoj, naztruoj grandegaj kaj dense plenaj je haroj. La buŝo, kunigita al tiuj truoj per

| − | cikatro, estis granda kaj malgracia, pli larĝa dekstre ol maldekstre, kaj inter la supra lipo,

| − | neekzistanta, kaj tiu malsupra, elstara kaj karna, aperis, laŭ neregula sinsekvo, nigraj dentoj kaj

| − | akraj kiel tiuj de hundo.

| − | La viro ridetis (aŭ almenaŭ mi pensis tion) kaj levante la fingron kvazaŭ por admoni, li diris:

| − | “Penitenziagite! Vide kiam en futurum la drako venanta est’, pro ronĝi animam vian! Morto

| − | ‘stas super nosotros! Preĝu al Sankta Pater ke li venu liberar nosotros el malbono kun pekoj niaj!

| − | Ha, ha, plaĉas al vi ista negromancio de Domini Nostri Jesu Christi! Kaj mem al mi ĝojo est’ peno

| − | kaj plazer est’ douleur. Cave al diabolo! Semper kuŝas atende de mi en iu angulum por dentomordi

| − | miajn kalkanojn. Sed Salvatore ne stultus! Bonum monasterium, kaj aqui manĝeblas kaj preĝante

| − | al dominum nostrum. Kaj resto ne valoras merdon. Amen. Ĉu ne?.”

| − | En la disvolviĝo de ĉi tiu rakonto mi devos ankoraŭ paroli, kaj pli multe, pri ĉi tiu kreitaĵo kaj

| − | raporti ĝiajn dirojn. Mi konfesas, ke mi tre malfacile faras ĉi tion, ĉar mi ne povas diri nun, kiel mi

| − | “4”

| − | neniam tiutempe komprenis, kian lingvon li parolis. Ĝi ne estis la latino, per kiu ni esprimis nin

| − | kiel kleruloj en la abatejo, ĝi ne estis la vulgara lingvo de tiuj landoj, nek iu ajn alia vulgara, kiun mi

| − | iam aŭskultis. Mi pensas, ke mi donis palan ideon pri lia parolmaniero, raportante iom antaŭe (laŭ

| − | mia memoro) la unuajn vortojn, kiujn mi aŭdis de li. Kiam mi poste eksciis pri lia aventura vivo kaj

| − | la diversaj lokoj, en kiuj li vivis, sen trovi radikojn ie ajn, mi konsciis, ke Salvatore parolas ĉiujn

| − | lingvojn, kaj neniujn. Tio estas, li inventis sian propran lingvon, kiu uzis la fragmentojn de la

| − | lingvoj, kun kiuj li venis en kontakto - kaj iam mi pensis, ke la lia estas, ne la adama lingvo, kiun

| − | feliĉa homaro parolis, ĉiuj unuigita de unu nura lingvaĵo, ekde la origino de la mondo ĝis la Babela

| − | Turo, kaj des malpli ĝi estis unu el la lingvoj ekestintaj post la fatala evento de ilia disdivido, sed

| − | ĝuste la babela lingvo de la unua tago post la dia puno, la lingvo de la praa konfuzo. Nek aliflanke

| − | mi povus nomi lingvo la parolmanieron de Salvatore, ĉar en ĉiu homa lingvo ekzistas reguloj kaj ĉiu

| − | termino signifas ad placitum unu aferon, laŭ leĝo, kiu ne ŝanĝiĝas, ĉar la homo ne povas nomi la

| − | hundon foje hundo kaj alifoje kato, nek eldiri sonojn al kiuj la konsento de la popoloj ne atribuis

| − | difinitan signifon, kiel okazus al tiuj, kiuj dirus la vorton “blitiri.” Kaj tamen, bone aŭ malbone, mi

| − | komprenis tion, kion Salvatore celis, kaj same ankaŭ la aliaj. Signo, ke li parolis ne unu, sed ĉiujn

| − | lingvojn, neniun laŭ korekta maniero, prenante siajn vortumojn jen de unu, jen de alia. Mi ankaŭ

| − | rimarkis poste, ke li povas nomi ion jen en la latina, jen en la provenca, kaj mi konsciis, ke prefere

| − | ol elpensi siajn proprajn frazojn, li uzis disiecta membra de aliaj frazoj, iam aŭskultitaj, laŭ situacio

| − | kaj aferoj, kiujn li celis, kvazaŭ li povus paroli pri manĝaĵo, mi volas diri, nur per la vortoj de la

| − | homoj kun kiuj li manĝis tiun manĝaĵon, kaj esprimi sian ĝojon nur per frazoj, kiujn li aŭdis el ĝojaj

| − | homoj, la tagon, kiam ankaŭ li spertis ĝojon.

| − | Kvazaŭ lia parolo estus kiel lia vizaĝo, kunmetita el pecoj de aliaj vizaĝoj, aŭ, kiel mi foje

| − | konstatis ĉe altvaloraj relikvujoj (si licet magnis componere parva, se licas kompari la malgrandajn

| − | aferojn kun la grandaj, aŭ diaĵojn kun diablaĵoj), kiuj estiĝis el la rubo de aliaj sanktaj objektoj. En

| − | tiu momento, kiam mi renkontis lin por la unua fojo, Salvatore aspektis al mi, kaj pro lia vizaĝo, kaj

| − | pro la parolmaniero, estaĵo ne malsimila ol la harplenaj kaj hufaj speci-miksiĝoj, kiujn mi ĵus vidis

| − | sub la portalo. Poste mi konstatis, ke la viro verŝajne estas bonkora kaj bonhumura. Pli poste... Sed

| − | ni iru laŭ ordo. Ankaŭ ĉar, tuj post kiam li parolis, mia majstro pridemandis lin kun granda

| − | scivolemo.

| − | “Kial vi diris penitenziagite?”, li demandis.

| − | “Domine frate magnificentisimo,” respondis Salvatore iamaniere sininklinante, “Jesus

| − | venanta est’ kaj la homoj debent facere penitencon. Ĉu ne?”

| − | Vilhelmo fikse rigardis lin: “Ĉu vi venis ĉi tien el monaĥejo de minoritoj?”

| − | “No kompreno.”

| − | “Mi demandas, ĉu vi vivis kun la fratuloj de sankta Francisko, mi demandas ĉu vi konis la

| − | sinnomantajn apostolojn...”

| − | Salvatore paliĝis, aŭ pli bone, lia sunbrunigita kaj besta vizaĝo fariĝis griza. Li profunde

| − | riverencis, duonbuŝe dirante “vade retro” (retroiru), devotece krucosignis sin kaj fuĝis,

| − | retrorigardante de tempo al tempo.

| − | “Kion vi demandis al li?” Mi demandis Vilhelmon.

| − | Li restis iom malproksima mense. “Ne gravas, mi diros al vi poste. Nun ni eniru. Mi volas

| − | trovi Ubertino’n.”

| − | La sesa horo ĵus pasis. La suno, pale, penetris el okcidento kaj, tra kelkaj mallarĝaj fenestroj,

| − | en la internon de la preĝejo. Eta lumradio daŭre tuŝis la ĉefaltaron, kies antaŭa panelo ŝajnis al mi

| − | brili per ora brilego. La flankaj navoj estis en duonmallumo.

| − | Ĉe la lasta kapelo antaŭ la altaro, en la maldekstra navo, staris subtila kolono, sur kiu estis

| − | Virgulino el ŝtono, skulptita laŭ la stilo de la modernuloj, kun neesprimebla rideto, prominenca

| − | ventro, infano en siaj brakoj, gracie vestita, kun maldika korseto. Ĉe la piedoj de la Virgulino, en

| − | preĝanta sinteno, preskaŭ sternita, estis viro, kun la vestoj de la kluniza ordeno.

| − | “5”

| − | Ni alproksimiĝis. La viro, aŭdante la bruon de niaj paŝoj, levis la vizaĝon. Li estis maljunulo,

| − | kun senhara vizaĝo, senhara kranio, grandaj bluaj okuloj, maldika kaj ruĝa buŝo, blanka haŭto,

| − | osta kranio al kiu fiksiĝis la haŭto kiel li estus mumio konservita en lakto. La manoj estis blankaj, el

| − | longaj kaj maldikaj fingroj. Ŝi aspektis kiel knabino velkinta pro antaŭtempa morto. Li rigardis nin

| − | komence konfuzita, kvazaŭ ni ĝenus lin dum ekstaza vizio, poste lia vizaĝo lumiĝis pro ĝojo.

| − | “Vilhelmo!” li ekkriis. “Frato mia karega!” Li pene ekstaris kaj iris por renkonti mian

| − | majstron, ĉirkaŭbrakante lin kaj kisante lin sur la buŝo. “Vilhelmo!” li rediris, kaj liaj okuloj

| − | malsekiĝis de larmoj. “Kiom da tempo! Sed mi ankoraŭ rekonas vin! Kiomlonge, kiom da eventoj!

| − | Kiom da elprovoj la Sinjoro trudis al ni!.” Li ploris. Vilhelmo brakumis lin, kun evidenta kortuŝiĝo.

| − | Ni estis antaŭ Ubertino de Casale.

| − | Pri li mi jam aŭdis delonge kaj ankaŭ multe, ankaŭ antaŭ ol veni al Italujo, kaj des pli vaste

| − | vizitante la franciskanojn de la imperiestra kortego. Iu eĉ diris al mi, ke la plej granda poeto de tiu

| − | epoko, Danto Alighieri el Florenco, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj, verkis poemon (kiun mi ne povis

| − | legi, ĉar ĝi estis skribita en la toskana vulgaro), al kiu konkuris kaj ĉielo kaj tero, kaj kies multaj

| − | versoj estis nenio alia ol parafrazo de pecoj verkitaj de Ubertino en lia Arbor vitae crucifixae (La

| − | krucumo de la rbo de vivo, t.e. Jesuo). Nek tio estis la sola merit-titolo de tiu fama viro. Sed por

| − | permesi al mia leganto pli bone kompreni la gravecon de tiu renkontiĝo, mi devos klopodi

| − | rekonstrui la eventojn de tiuj jaroj, kiel mi komprenis ilin ĉu dum mia mallonga restado en centra

| − | Italujo, el disaj vortoj de mia majstro, ĉu aŭskultante la la multajn konversaciojn, kiujn Vilhelmo

| − | havis kun abatoj kaj monaĥoj dum nia vojaĝo.

| − | Mi provos diri tion, kion mi komprenis, kvankam mi ne certas, ĉu mi bone diras ĉi tiujn

| − | aferojn. Miaj instruistoj de Melk ofte diris al mi, ke por nordulo estas tre malfacile havigi al si

| − | klarajn ideojn pri la religiaj kaj politikaj eventoj de Italujo.

| − | La duoninsulo, kie la povo de la pastraro estis pli evidenta ol en iu ajn alia lando, kaj kie pli ol

| − | en iu alia lando la pastraro paradis per potenco kaj riĉeco, generis dum almenaŭ du jarcentoj

| − | movadojn de viroj celantaj pli malriĉan vivon, en polemiko kun koruptitaj pastroj, kies

| − | sakramentojn ili eĉ rifuzis, ariĝante en memstaraj komunumoj, samtempe malamataj de la

| − | senjoroj, la imperio kaj la urbaj magistratoj.

| − | Fine venis Sankta Francisko kaj li disvastigis amon al malriĉeco, kiu ne kontraŭdiris la

| − | preceptojn de la eklezio, kaj per li la eklezio akceptis la alvokon al la severeco de la moroj de tiuj

| − | malnovaj movadoj kaj purigis ilin de la elementoj de malordo kaŝitaj en ili. Post tio devius sekvi

| − | epoko de mildeco kaj sankteco, sed ju pli la franciskana ordeno kreskis kaj altiris al si la plej bonajn

| − | homojn, des pli ĝi fariĝis tro potenca kaj ligita al surteraj aferoj, kaj multaj franciskanoj volis

| − | rekonduki ĝin al la pureco de la pasinteco. Afero tre malfacila por ordeno, kiu, je la epoko kiam mi

| − | estis en la abatejo, jam havis pli ol tridek mil membrojn tra la tuta mondo. Sed tiel estas, kaj multaj

| − | el ĉi tiuj monaĥoj de Sankta Francisko kontraŭis la regulon, kiun la ordeno donis al si, dirante, ke

| − | la ordo jam alprenis la manierojn de tiuj ekleziaj institucioj kies reformo estis la motivo de ĝia

| − | naskiĝo. Kaj ke tio jam okazis en la tempo, kiam Francisko vivis, kaj ke liaj vortoj kaj liaj intencoj

| − | estis perfiditaj. Multaj el ili remalkovris tiam la libron de cistercia monaĥo, kiun li verkis komence

| − | de la 12-a jarcento de nia epoko, nomata Joakimo kaj al kiu oni rekonis profeteca spirito. Li

| − | efektive antaŭvidis la alvenon de nova epoko, en kiu la spirito de Kristo, delonge koruptita de liaj

| − | falsaj apostoloj, denove enkarniĝus surtere. Kaj li anoncis tiajn limtempojn, ke por ĉiuj estis klare,

| − | ke li parolis pri la franciskana ordo sen konscii pri tio. Kaj multaj franciskanoj tre ĝojis pri tio,

| − | verŝajne tro multe, tiel ke meze de la jarcento en Parizo la doktoroj de Sorbono kondamnis la

| − | propoziciojn de tiu abato Joakimo, sed ŝajnas, ke ili faris tion ĉar la franciskanoj (kaj la

| − | dominikanoj) fariĝis tro potencaj, kaj sciplenaj, en la universitato de Francujo, kaj ili volis elimini

| − | ilin kiel herezulojn.

| − | Tion oni poste ne faris kaj ĝi estis tre bona afero por la eklezio, ĉar tio permesis diskonigi la

| − | verkojn de Tomazo de Akvino kaj Bonaventuro de Bagnoregio, kiuj certe ne estis herezuloj. El tio

| − | oni konkludas, ke ankaŭ en Parizo la ideoj estis konfuzaj aŭ, ke iu volis konfuzi ilin por siaj propraj

| − | celoj. Kaj jen la malbono, kiun herezo faras al la kristana popolo, kiu igas obskuraj la ideojn kaj

| − | puŝas ĉiujn fariĝi inkvizitoroj por sia propra persona bono. Kaj plie, tio, kion mi vidis en la abatejo

| − | “6”

| − | (kaj pri kiu mi parolos poste), pensigis min, ke ofte la inkvizitoroj kreas la herezulojn. Kaj ne nur en

| − | la senco, ke ili imagas ilin, kiam ili ne ĉeestas, sed ke ili subpremas la herezan putraĵon tiom

| − | impete, ke ili instigas multajn partopreni en ĝi, pro malamo al ili. Vere, cirklo imagita de la diablo,

| − | ke Dio savu nin.

| − | Sed mi estis parolanta pri la herezo (se ĝi estus tia) de Joakimo. Kaj en Toskanujo oni vidis

| − | franciskanon, Gerardo de Borgo San Donnino, iĝi voĉo de la antaŭdiroj de Joakimo kaj ege impresi

| − | la medion de la minoritoj. Tiel, estiĝis inter ili grupo de subtenantoj de la malnova regulo, kontraŭ

| − | la reorganizado de la ordeno por kiu klopodis la granda Bonaventuro, kiu poste fariĝis ĝia generalo.

| − | En la lastaj tridek jaroj de la pasinta jarcento, kiam la koncilio de Liono, savante la franciskanan

| − | ordenon kontraŭ tiuj, kiuj volis ĝin malfondi, donis al li la posedon de ĉiuj havaĵoj, kiujn li uzis, kiel

| − | jam estis laŭ la leĝo por la plej malnovaj ordenoj, iuj monaĥoj en Markizolando ribelis, ĉar ili

| − | kredis, ke la spirito de la regulo estis definitive perfidita, ĉar franciskano devas posedi nenion, ĉu

| − | persone, ĉu kiel monaĥejo, ĉu kiel ordeno. Ili metis ilin en malliberejon dumvive. Ne ŝajnas al mi,

| − | ke ili predikis aferojn kontraŭ la evangelio, sed kiam la posedo de surteraj aferoj enludiĝas, estas

| − | malfacile por la homoj rezoni laŭ justeco. Oni diris al mi, ke jarojn poste, la nova generalo de la

| − | ordeno, Raimondo Gaufredi, trovis ĉi tiujn kaptitojn en Ankono kaj, liberigante ilin, diris: “Volu

| − | Dio, ke ni ĉiuj kaj la tuta ordeno estu markitaj de ĉi tiu kulpo.” Signo pri tio, ke ne veras tio, kion

| − | diras la herezuloj kaj ke en la eklezio daŭre loĝas homoj el granda virto.

| − | Inter tiuj liberigitaj malliberuloj estis Angelo Clareno, kiu poste renkontiĝis kun monaĥo el

| − | Provenco, Pietro di Giovanni Olivi, kiu predikis la profetaĵojn de Joakimo kaj poste kun Ubertino

| − | de Casale, kaj el tio naskiĝis la movado de la spiritualistoj. En tiuj jaroj leviĝis al la papa trono

| − | sanktega ermito, Petro de Morrone, kiu regis kun la nomo Celestino la 5-a, kaj lin akceptis kun

| − | sento de senpeziĝo la spiritualistoj: “Aperos sanktulo”, oni diris, “kaj li observos la instruojn de

| − | Kristo, li havos anĝelan vivon, tremu koruptitajn prelatojn.” Eble Celestino havis tro multe da

| − | anĝela vivo, aŭ la prelatoj ĉirkaŭ li estis tro koruptitaj, aŭ li ne sukcesis elteni la streĉon de milito

| − | jam tro longdaŭra kontraŭ la imperiestro kaj la aliaj reĝoj de Eŭropo; fakto estas, ke Celestino

| − | rezignis sian dignon kaj retiriĝis en ermitejon. Sed dum la mallonga periodo de lia regado, malpli ol

| − | unu jaro, la esperoj de la spiritualistoj estis ĉiuj kontentigitaj: ili iris al Celestino, kiu fondis kun ili

| − | la komunumon nomatan fratres et pauperes heremitae domini Celestini (fratoj kaj malriĉuloj

| − | ermitoj – laŭ la regulo – de Celestino)

| − | Aliflanke, dum la papo devis roli kiel peranto inter la plej potencaj kardinaloj de Romo, estis

| − | kelkaj kiel iu el familio Colonna kaj iu el familio Orsini, kiuj sekrete subtenis la novajn tendencojn

| − | al malriĉeco: tre kurioza elekto ja por tre potencaj viroj, kiuj vivis meze de senbridaj komfortoj kaj

| − | riĉeco, kaj mi neniam komprenis ĉu ili simple ekspluatis la spiritualistojn por siaj celoj de regado

| − | aŭ iel ili sentis sian vivon laŭ karno pravigita ĉar ili subtenis spiritajn tendencojn; kaj eble ambaŭ

| − | hipotezoj estis veraj, ĉar malmulton mi komprenas pri italaj aferoj. Sed nur por doni ekzemplon,

| − | Ubertino estis akceptita kiel kapelano de kardinalo Orsini kiam, fariĝinte la plej aŭskultita el la

| − | spiritualistoj, li riskis esti akuzita esti herezulo. Kaj la kardinalo mem protektis lin en Avinjono.

| − | Tamen, kiel okazas en tiaj aferoj, unuflanke Angelo kaj Ubertino predikis laŭ doktrino,

| − | aliflanke grandaj amasoj da simplaj homoj akceptis ĉi tiun ilian predikadon kaj disvastiĝis tra la

| − | tuta lando, ekster ĉia kontrolo. Tial Italujon invadis tiuj fratuletoj aŭ fratuloj el malriĉa vivo, kiuj

| − | aspektis danĝeraj al multaj. Fariĝis malfacile distingi inter la spiritaj majstroj, kiuj tenis kontaktojn

| − | kun la ekleziaj aŭtoritatuloj, kaj iliaj pli simplaj sekvantoj, kiuj simple jam vivis ekster la ordeno,

| − | almozpetante kaj vivante tagon post tago per la laboro de siaj manoj, sen reteni iun ajn posedaĵon.

| − | Kaj ili estis tiuj, kiujn la popola voĉo baldaŭ nomis fratuletoj, ne malsimilaj ol la francaj Beginoj,

| − | kiuj estis inspiritaj de Petro de Giovanni Olivi.

| − | Celestino la 5-a estis anstataŭigita de Bonifaco la 8-a kaj ĉi tiu papo rapidis montri tre

| − | malmultan indulgemon rilate al spiritualistoj kaj monaĥoj ĝenerale: en la lastaj jaroj de la jarcento

| − | finiĝanta, kiam li mortis, li subskribis buleon, Firma cautela (Por forta protekto), per kiu li

| − | kondamnis unubate ‘bizochi’, vagantaj kvestistoj, kiuj gravitis ĉirkaŭ la ekstremaj partoj de la

| − | franciskana ordeno, kaj la spiritualistojn mem, tio estas, tiuj, kiuj forlasis la vivon en la ordeno por

| − | retiriĝi en ermitejo.

| − | “7”

| − | La spiritualistoj klopodis poste altiri la konsenton de la postaj papoj, kiel Klemento la 5-a, por

| − | povi forlasi la ordenon laŭ neperforta maniero. Mi kredas, ke ili estus sukcesintaj, sed la apero de

| − | Johano la 22-a forprenis de ili ĉiun esperon. Kiam li estis elektita en 1316, li skribis al la reĝo de

| − | Sicilio por ke li forpelu tiujn fratulojn el siaj teroj, ĉar multaj rifuĝis tie: kaj li enkatenigis Angelo

| − | Clareno kaj la spiritualistojn de Provenco.

| − | Ne ĉio iris glate kaj multaj en la kurio staris kontraŭ. Fakto estas, ke Ubertino kaj Clareno

| − | sukcesis ricevi la permeson forlasi la ordenon kaj ili estis akceptitaj unu de la Benediktanoj kaj la

| − | alia de la Celestinanoj. Sed rilate al tiuj, kiuj daŭrigis sian liberan vivon, Johano estis senkompata

| − | kaj persekutigis ilin fare de la Inkvizicio kaj multaj estis bruligitaj.

| − | Li tamen komprenis, ke por detrui la malbonan herbon de la fratuletoj, kiu minacis elradike

| − | la aŭtoritaton de la eklezio, necesis kondamni la proponojn, sur kiuj baziĝis ilia fido. Ili argumentis,

| − | ke Kristo kaj la apostoloj ne havis iun ajn posedaĵon, ĉu unuope, ĉu komune, kaj la papo

| − | kondamnis ĉi tiun ideon kiel herezaĵon. Mirige, ĉar ne koncepteblas kial papo devus taksi malica la

| − | ideon, ke Kristo estis malriĉa: sed precize unu jaron antaŭe la ĝenerala kapitulo de la franciskanoj

| − | en Peruĝo subtenis ĉi tiun opinion, kaj kondamnante la unujn, la papo ankaŭ kondamnis la aliajn.

| − | Kiel mi jam diris, la kapitulo multe damaĝis lian batalon kontraŭ la imperiestro, tio estas fakto.

| − | Tial, ekde tiam, multaj fratuletoj, kiuj sciis nenion pri la imperio aŭ pri Peruĝo, mortis sur la

| − | ŝtiparoj.

| − | Ĉi tion mi pensis rigardante legendan personon kiel Ubertinon. Mia instruisto prezentis min

| − | kaj la maljunulo karesis mian vangon, per varma, preskaŭ arda mano. Je la tuŝo de tiu mano mi

| − | komprenis multajn el la aferoj, kiujn mi aŭdis pri tiu sankta viro kaj aliajn, kiujn mi legis en la

| − | paĝoj de Arbor Vitae; mi komprenis la mistikan fajron, kiu forkonsumis lin ekde juneco, kiam,

| − | kvankam studante en Parizo, li distanciĝis el teologiaj konjektoj kaj imagis sin transformita en la

| − | pentantan Magdalenon; kaj la tre intensajn rilatojn, kiujn li havis kun sankta Angela de Foligno,

| − | kiu iniciatis lin al la trezoroj de la mistika vivo kaj al la adorado de la kruco; kaj kial liaj superuloj

| − | iun tagon, zorgantaj pro la ardo de lia predikado, sendis lin al retiriĝejo en La Verna.

| − | Mi atente rigardis tiun vizaĝon, el dolĉegaj trajtoj kiel tiuj de la sanktulino, kiun kiu li fratece

| − | interŝanĝis profundajn spiritajn sentojn. Mi intuiciis, ke li kapablis alpreni pli severan mienon,

| − | kiam en 1311 la koncilio de Vienne, per Dekretaro Exivi de paradiso (Mi eliris el Paradizo), eksigis

| − | la franciskanajn superulojn malamikoj de la spiritualistoj, sed li devigis ilin vivi en paco ene de la

| − | ordeno, kaj ĉi tiu ĉampiono de la rezigno ne akceptis tiun sagacan kompromison kaj batalis por la

| − | starigo de sendependa ordeno, inspirita de la plej granda rigoreco. Ĉi tiu granda batalanto tiam

| − | perdis sian batalon, ĉar en tiuj jaroj Johano la 22-a energie subtenis intensan kampanjon kontraŭ

| − | la sekvantoj de Pietro de Giovanni Olivi (inter kiuj Ubertino mem estis alkalkulita) kaj kondamnis

| − | la fratulojn de Narbono kaj Béziers. Sed Ubertino ne hezitis defendi fronte al la papo la memoron

| − | de sia amiko, kaj la papo, mastrata de lia sankteco, ne kuraĝis kondamni lin (kvankam poste li

| − | kondamnis la aliajn). En tiu okazo, male, li proponis al li vojon al savo, unue konsilante al li kaj

| − | poste ordonante al li eniri la klunizan ordenon. Ubertino, kiu ankaŭ estis same lerta (li, kiu aspektis

| − | tiom senarma kaj delikata) por gajni protektojn kaj aliancojn en la papa kortego, ja akceptis eniri la

| − | monaĥejon Gemblach en Flandrio, sed mi kredas, ke li eĉ ne iris tien, kaj li restis en Avinjono, sub

| − | la insignoj de kardinalo Orsini, por defendi la celojn de la franciskanoj.

| − | Nur lastatempe (kaj la diroj, kiujn mi aŭdis, estis malprecizaj), la favoro ĝuata de li en la

| − | kortego malpliiĝis kaj li devis forlasi Avinjonon dum la papo lancis ĉason kontraŭ tiu ĉi nevenkebla

| − | viro, kiun oni postkuris ĉar taksata herezulo, kiu per mundum discurrit vagabundus (pasumas tra

| − | la mondo kiel vagulo). Pri li, laŭdire, malaperis spuroj. Posttagmeze mi eksciis, el la dialogo inter

| − | Vilhelmo kaj la Abato, ke li nun estas kaŝita en ĉi tiu abatejo. Kaj nun mi vidas lin fronte al mi.

| − | “Vilhelmo,” li diris, “ili estis mortigontaj min, ĉu vi scias?, mi devis fuĝi nokte.”

| − | “Kiu volis, ke vi mortu? Ĉu Johano?”

| − | “Ne. Johano neniam amis min, sed li ĉiam respektis min. Entute, li mem proponis al mi

| − | manieron eviti la proceson antaŭ dek jaroj, devigante min aliĝi al la benediktanoj, kaj per tio li

| − | silentigis miajn malamikojn. Ili murmuris longe, ili ironie diris, ke ĉampiono de malriĉeco aliĝis al

| − | “8”

| − | tre riĉa ordeno, kaj loĝis ĉe la kortumo de kardinalo Orsini... Vilhelmo, vi scias, kiom mi zorgas pri

| − | la aferoj de ĉi tiu mondo! Sed ĝi estis la maniero por resti en Avinjono kaj defendi miajn fratojn. La

| − | papo timas Orsini’n, li eĉ unu haron de mia kapo ne pereigus. Antaŭ tri jaroj li sendis min heroldo

| − | ĉe la reĝo de Aragono.”

| − | “Do, kiu deziris vian malbonon?”

| − | “Ĉiuj. La kurio. Oni klopodis murdi min dufoje. Oni klopodis silentigi min. Vi scias, kio okazis

| − | antaŭ kvin jaroj. Du jarojn post la kondamno de la Beginoj de Narbono, Berengario Talloni, kiu

| − | ankaŭ estis unu el la juĝistoj, apelaciis al la papo. Ili estis malfacilaj momentoj, Johano jam

| − | publikigis du buleojn kontraŭ la spiritualistoj kaj Michele de Cesena mem kapitulacis - cetere, kiam

| − | li alvenos?.”

| − | “Li estos ĉi tie post du tagoj.”

| − | “Michele ... Mi ne vidas lin de multe da tempo. Nun li pentis, li komprenas nian volon, la

| − | kapitulo de Peruĝo pravigis nin. Sed tiutempe, ankoraŭ en 1318, li kapitulacis al la papo kaj

| − | transdonis en liajn manojn kvin spiritualistojn el Provenco, kiuj ne volis submetiĝi. Ili estis

| − | bruligitaj, Vilhelmo... Ho, teruraĵo!.” Li kaŝis sian kapon en siajn manojn.

| − | “Sed, precize, kio okazis post la apelacio de Talloni?” demandis Vilhelmo.

| − | “Johano estus devinta remalfermi la debaton, ĉu vi komprenas? Li devis, ĉar ankaŭ en la

| − | kurio troviĝis dubantaj viroj, ankaŭ la franciskanoj de la kurio - fariseoj, similaj al tomboj

| − | blankigitaj, pretaj vendi sin kontraŭ prebendo, sed ili estis kaptitaj de dubo. Ĝuste tiam Johano

| − | petis al mi verki memuaron pri malriĉeco. Ĝi rezultis bele, Vilhelmo, ke Dio pardonu mian

| − | fierecon...”

| − | “Mi legis ĝin, Michele montris ĝin al mi.”

| − | “Estis hezitemuloj, ankaŭ inter la niaj, la provincestro de Akvitanio, la kardinalo de Sankta

| − | Vitale, la episkopo de Kaffa...”

| − | “Idioto”, diris Vilhelmo.

| − | “Ke li ripozu en paco, li iris al Dio antaŭ du jaroj.”

| − | “Dio ne estis tiom mizerikorda. Ĝi estis falsa informo sendita el Konstantinopolo. Li ankoraŭ

| − | estas meze de ni, oni diris al mi, ke li estos membro de la legacio. Ke Dio protektu nin!”

| − | “Sed li favoras la kapitulon de Peruĝo”, diris Ubertino.

| − | “Ĝuste. Li apartenas al tiu speco de homoj, kiuj ĉiam estas la plej bonaj ĉampionoj de sia

| − | kontraŭulo.”

| − | “Verdire,” diris Ubertino, “ankaŭ tiam li ne multe utilis por la afero. Kaj poste ĉio

| − | malsukcesis, sed almenaŭ oni ne decidis, ke la ideo estas hereza, kaj tio gravis. Pro tio la aliaj

| − | neniam pardonis min. Ili klopodis ĉiamaniere damaĝi min, ili diris, ke mi estis en Sachsenhausen,

| − | kiam Ludoviko antaŭ tri jaroj deklaris Johanon herezulo. Kaj tamen ĉiuj sciis, ke en julio mi estis

| − | en Avinjono kun Orsini... Ili konkludis, ke partoj de la deklaro de la imperiestro respegulis miajn

| − | opiniojn, kia frenezaĵo.”

| − | “Ne tiom,” Vilhelmo diris. “Mi donis al li ideojn, ĉerpante ilin el via deklaro de Avinjono kaj el

| − | kelkaj paĝoj de Olivi.”

| − | “Ĉu vi?”, Ubertino ekkriis, inter miro kaj ĝojo, “do vi konsentas kun mi!”

| − | Vilhelmo aspektis embarasita: “Ili estis bonaj ideoj por la imperiestro en tiu momento,” li

| − | diris eviteme.

| − | Ubertino rigardis lin kun malkonfido. “Ha, sed vi ne kredas je ili, ĉu vere?”

| − | “Rakontu plie,” Vilhelmo diris, “diru al ni, kiel vi savis vin de tiuj hundoj.”

| − | “Ho jes, hundoj, Vilhelmo. Furiozaj hundoj. Mi kontraŭbatalis Bonagrazia’n mem, ĉu vi

| − | scias?”

| − | “9”

| − | “Sed Bonagrazia el Bergamo staras kun ni!”

| − | “Nun, post mia longa interparolo kun li. Nur tiam li konvinkiĝis kaj protestis kontraŭ Ad

| − | conditorem canonum (Al la aŭtoro de la reguloj). Kaj la papo tenis lin en prizono dum unu jaro.”

| − | “Mi aŭdis, ke li nun estas proksima al mia amiko, kiu estas en la kurio, Vilhelmo de Okam.”

| − | “Mi ne konas lin bone. Li ne plaĉas al mi. Viro sen fervoro, ĉio en la kapo, nenio en la koro.”

| − | “Sed temas pri bela kapo.”

| − | “Povas esti, kaj ĝi kondukos lin al infero.”

| − | “Tial mi revidos lin tie malsupre, kaj ni diskutos pri logiko.”

| − | “Silentu Vilhelmo,” diris Ubertino ridetanta kun intensa amemo, “vi plibonas ol viaj filozofoj.

| − | Se nur vi volus…”

| − | “Kion?”

| − | “Kiam ni laste renkontiĝis en Umbrio? Ĉu vi memoras? Mi estis ĵus resaniĝinta el miaj suferoj

| − | per la propeto de tiu mirinda virino ... Klara el Montefalco ...” li flustre diris dum lia vizaĝo fariĝis

| − | lumanta, “Klara... Kiam la ina naturo, laŭ sia naturo tiel perversa, sublimiĝas en sankteco, tiam ĝi

| − | kapablas iĝi la plej eminenta vehiklo de graco. Vi scias, ke mia vivo ĉiam inspiriĝis de plej pura

| − | ĉasteco, Vilhelmo,” (li kaptis lin je la brako, konvulsie) “vi scias per kiu... furioza - jes, ĝi estas la

| − | ĝusta vorto - per kia furioza soifo je pentofaro mi provis malvivigi la pulsadon de la karno en mi,

| − | por iĝi tute travidebla de la amo de Jesuo Krucumita... Tamen tri virinoj en mia vivo estis por mi tri

| − | ĉielaj heroldoj. Angela el Foligno, Margherita el Città di Castello (kiu antaŭdiris la finon de mia

| − | libro kiam mi estis verkinta nur unu trionon el ĝi), kaj fine Klara de Montefalco. Por mi estis

| − | rekompenco el la ĉielo, kiam mi mem devis esplori pri ŝiaj mirakloj kaj proklami ŝian sanktecon al

| − | la homamasoj, antaŭ ol la sankta patrino-eklezio faru ion. Kaj vi estis tie, Vilhelmo, kaj vi povus

| − | helpi min en tiu sankta celo, kaj vi ne volis...”

| − | “Sed la sankta celo, al kiu vi invitis min, estis la alsendo de Bentivenga, Jacomo kaj

| − | Giovannuccio al la ŝtiparumo,” diris William mallaŭte.

| − | “Ili obskurigis la memoron pri ŝi per siaj malicaĵoj. Kaj vi estis inkvizitoro!”

| − | “Kaj ĝuste tiam mi petis liberigon el tiu tasko. Mi ne ŝatis la aferon. Mi ne ŝatis, mi estos

| − | sincera, ankaŭ la manieron laŭ kiu vi instigis Bentivenga’n konfesi siajn erarojn. Vi ŝajnigis, ke vi

| − | volis aliĝi al lia sekto, se ĝi estis sekto, vi ŝtelis de li liajn sekretojn kaj arestigis lin.”

| − | “Sed tiel ĉi oni kondutas kontraŭ la malamikoj de Kristo! Ili estis herezuloj, ili estis

| − | pseŭdoapostoloj, ili odoris je la sulfuro de Frato Dolĉino!”

| − | “Ili estis la amikoj de Klara.”

| − | “Ne Vilhelmo, ne ĵetu eĉ ombreton sur la memoron de Klara!”

| − | “Sed ili aperadis en ŝia grupo...”

| − | “Ili estis minoritoj, ili nomis sin spiritualistoj, sed ili estis fratoj de la komunumo! Sed ĉu vi

| − | scias, ke evidentiĝis, dum la enketo, ke Bentivenga el Gubbio proklamis sin apostolo, kaj poste kun

| − | Giovannuccio de Bevagna li delogis la monaĥinojn dirante al ili, ke la infero ne ekzistas, ke la

| − | karnaj deziroj povas esti kontentigitaj sen ofendi Dion, ke oni povas ricevi la korpon de Kristo

| − | (Sinjoro, pardonu min!) post kuŝado kun monaĥino, ke Magdaleno estis pli akceptebla por la

| − | Sinjoro ol la virgulino Agneza, ke tio, kion la plebo nomas diablo, estas Dio mem, ĉar la demono

| − | estas saĝeco kaj Dio ja estas saĝeco! Kaj la beata Klara estis tiu, kiu, aŭdinte ĉi tiujn parolojn, havis

| − | la vizion, dum kiu Dio mem diris al ŝi, ke tiuj estas malicaj sekvantoj de la Spiritus Libertatis!

| − | (ordeno Spirito de la libereco)”

| − | “Ili estis minoritoj kun la menso flamigita de la samaj vizioj de Klara, kaj ofte unu paŝo

| − | sufiĉas por transiri el ekstaza vizio al impulso peki”, diris Vilhelmo.

| − | “10”

| − | Ubertino manpremis liajn manojn kaj liaj okuloj estis ankoraŭ vualitaj de larmoj: “Ne diru ĉi

| − | tion, Vilhelmo. Kiel vi povas konfuzi la momenton de ekstaza amo, kiu bruligas viajn intestojn per

| − | la parfumo de incenso, kun la malordo de la sensoj, kiu odoras je sulfuro? Bentivenga instigis tuŝi

| − | la nudajn membrojn de korpo, li asertis, ke nur tiel oni atingas la liberiĝon el superregado de la

| − | sensoj, homo nudus cum nuda iacebat...” (viro nuda kun nuda (virino) kuŝis…)

| − | “Et non commiscebantur ad invicem...” (kaj ne kuniĝis unu kun la alia)

| − | “Mensogoj! Ili serĉis plezuron, se la karna stimulo estis sentata, ili ne taksis peko la fakton, ke

| − | por trankviligi ĝin viro kaj virino kuŝis kune, kaj unu tuŝis kaj kisis la alian en ĉiu parto, kaj ke li

| − | kunigis sian nudan ventron kun la nuda ventro de ŝi!”

| − | Mi konfesas, ke la maniero laŭ kiu Ubertino kondamnis la malvirton de la aliaj ne gvidis min

| − | al virtaj pensoj. Mia majstro certe rimarkis, ke mi maltrankviliĝis kaj li interrompis la sanktan

| − | viron.

| − | “Vi estas arda spirito, Ubertino, ĉu amante Dion, ĉu malamante la malbonon. Tion, kion mi

| − | celis estas, ke malmulta diferenco staras inter la ardo de la Serafoj kaj la ardo de Lucifero, ĉar

| − | ambaŭ naskiĝas ĉiam el ekscesa allaso de volo.”

| − | “Ho, diferenco estas, kaj mi konas ĝin!” Ubertino diris inspirita. “Vi volas diri, ke inter voli

| − | bonon kaj voli malbonon estas malgranda paŝo, ĉar temas ĉiam pri direktado de la volo mem.

| − | Veras. Sed la diferenco kuŝas en la objekto, kaj la objekto estas klare rekonebla. Tie ĉi Dio, tie la

| − | diablo.”

| − | “Kaj mi timas, ke mi ne plu kapablas distingi, Ubertino. Ĉu via Angela de Foligno ne rakontis

| − | pri tiu tago, kiam, ravita en spirito, restis en la tombo de Kristo? Ĉu ŝi ne diris, ke unue ŝi kisis lian

| − | bruston kaj vidis lin kuŝi kun fermitaj okuloj, poste ŝi kisis lian buŝon kaj sentis nepriskribeblan

| − | odoron de dolĉecoj leviĝi el tiuj lipoj, kaj post mallonga paŭzo ŝi metis sian vangon sur la vangon de

| − | Kristo kaj Kristo alproksimigis sian manon al ŝia vango kaj alpremis ŝin al si kaj - ŝi diris - ŝia ĝojo

| − | fariĝis altega?...”

| − | “Kiel tio rilatas al la impulso de la sensoj?” - demandis Ubertino. “Ĝi estis mistika sperto, kaj

| − | la korpo estis tiu de Nia Sinjoro.”

| − | “Eble mi alkutimiĝis al Oksfordo,” diris Vilhelmo, “kie ankaŭ la mistika sperto estis

| − | alispeca...”

| − | “Tute en la kapo,” ridetis Ubertino.

| − | “Aŭ en la okuloj. Dio perceptata kiel lumo, en la sunradioj, en la bildoj de la speguloj, en la

| − | disvastiĝo de koloroj super la partoj de la ordigita materio, en la reflektaĵoj dumtagaj sur la

| − | malsekaj folioj... Ĉu ne estas ĉi tiu amo pli proksima al tiu de Francisko, kiam li laŭdas Dion en liaj

| − | kreitaĵoj, floroj, herboj, akvo, aero? Mi ne kredas, ke el tiu speco de amo povas fonti iu ajn insido.

| − | Dume mi ne ŝatas amon, kiu transmetas en la dialogo kun la Plejaltulo la emociojn, kiujn oni sentas

| − | en la karnaj kontaktoj…”

| − | “Vi blasfemas, Vilhelmo! Ne temas pri la sama afero. Estas abismo inter la ekstazo de koro

| − | amanta Jesuon Krucumitan kaj la koruptita ekstazo de la pseŭdoapostoloj de Montefalco...”

| − | “Ili ne estis pseŭdoapostoloj, ili estis fratuloj de la Libera Spirito, vi mem diris tion.”

| − | “Kaj kie estas diferenco? Vi ne konas ĉion pri tiu proceso, mi mem ne kuraĝis registri en la

| − | aktoj certajn konfesojn, por ne ĵeti, eĉ ne dum unu momento, la ombron de la diablo sur la etoson

| − | de sankteco, kiun Klara kreis en tiu loko. Sed mi eksciis iajn aferojn, iajn aferojn, Vilhelmo! Ili

| − | kunvenis nokte en kelo, kaptis ĵusnaskiton, ĵetis lin unu al la alia ĝis li mortis, pro batoj ... aŭ pro io

| − | alia ... Kaj kiu ajn ricevis lin vivanta por la lasta fojo, kaj inter liaj manoj mortis, tiu fariĝis la estro

| − | de la sekto ... Kaj la korpo de la infano estis disŝirita, kaj miksita kun faruno, por fari blasfemajn

| − | hostiojn!”

| − | “Ubertino,” diris firme Vilhelmo, “ĉion ĉi diris, antaŭ multaj jarcentoj, la armenaj episkopoj,

| − | la sekto de la pavlikianoj. Kaj de la bogumilanoj.”

| − | “11”

| − | “Kaj kio gravas? La diablo estas etkomprena, li sekvas ritmon por siaj insidoj kaj delogoj, li

| − | ripetas siajn proprajn ritojn post jarmiloj, li estas ĉiam la sama, ĝuste tial oni rekonas lin kiel la

| − | malamikon! Mi ĵuras al vi, ke ili lumigis kandelojn en la paska nokto kaj venigis knabinojn al la

| − | kelo. Poste ili estingis la kandelojn kaj ĵetis sin sur ilin, ankaŭ kiam ili estis ligitaj de la sama sango

| − | ... Kaj se infano naskiĝus pro tiu kuniĝo, la infera rito komenciĝus denove, ĉiuj ĉirkaŭ vazo plena de

| − | vino, kiun ili nomis la bareleto, por ebriiĝi, kaj ili dishakis la infanon en pecojn, kaj verŝis lian

| − | sangon en tason, kaj ĵetis infanojn ankoraŭ vivantajn en la fajron, kaj miksis la cindron de la infano

| − | kun lia sango, kaj trinkis el tio!”

| − | “Sed Michele Psello skribis ĉi tion en la libro pri la operacioj de la diabloj, antaŭ tricent jaroj!

| − | Kiu rakontis al vi ĉi tiujn faktojn?”

| − | “Ili, Bentivenga kaj la aliaj, kaj sub torturo!”

| − | “Estas nur unu afero, kiu ekscitas bestojn pli ol la plezuro, kaj ĝi estas la doloro. Sub torturo

| − | oni vivas kiel sub la regado de tiuj herboj, kiuj donas viziojn. Ĉio, kion vi aŭdis, ĉio, kion vi legis,

| − | revenas al via menso, kvazaŭ vi estus transportita, ne al la ĉielo, sed al la infero. Sub torturo vi diras

| − | ne nur tion, kion la inkviziciisto deziras, sed ankaŭ tion, kion vi supozas povas plezurigi lin ĉar

| − | estiĝas ligiteco (ĉi-lasta jes, vere diabla) inter vi kaj li... Mi konas ĉi tiujn aferojn, Ubertino, ankaŭ

| − | mi estis membro de unu el tiuj homgrupoj, kiuj kredas, ke ili produktas la veron per inkandeska

| − | fero. Nu, vi scias, ke la inkandesko de la vero estas tute alia flamo. Sub torturo Bentivenga eble diris

| − | la plej absurdajn mensogojn, ĉar ne plu parolis li mem, sed lia volupto, la demonoj de lia animo.”

| − | “Ĉu volupto?”

| − | “Jes, ekzistas volupto de la doloro, samkiel estas volupto de la adoro kaj eĉ volupto de la

| − | humileco. Se estis facile por la ribelemaj anĝeloj ŝanĝi sian ardon de adorado kaj de humileco en

| − | ardon de fiereco kaj ribelo, kion ni atendu de homoj? Jen, nun vi scias tion, ĝuste ĉi tiu penso

| − | kaptis min dum miaj inkviziciaĵoj. Kaj tial mi rezignis tiun agadon. Mi ne havis kuraĝon esplori la

| − | malfortojn de la malvirtuloj, ĉar mi malkovris, ke ili estas la samaj malfortaĵoj de la sanktuloj.”

| − | Ubertino aŭskultis la lastajn vortojn de Vilhelmo kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li diris. El

| − | lia mieno pli kaj pli inspirita de amema kompato, mi komprenis, ke li taksis Vilhelmon kaptito de

| − | tre kulpaj sentoj, kiujn li pardonis al li, ĉar li tre amis lin. Li interrompis lin, kaj diris per tre amara

| − | tono: “Ne gravas. Se vi sentis tion, prave vi haltis. Tentojn oni devas batali. Sed al mi mankis via

| − | subteno, kaj ni povus venki tiun malbonan bandon. Sed male, vi scias, kio okazis, mi mem estis

| − | akuzita esti tro malforta kun ili, kaj oni suspektis min pri herezo. Ankaŭ vi estis tro malforta,

| − | batalante kontraŭ malbono. La malbono, Vilhelmo: ĉu iam ĉesos ĉi tiu kondamno, ĉi tiu ombro, ĉi

| − | tiu koto, kiu malhelpas nin tuŝi la fonton?”. Li des pli alproksimiĝis al Vilhelmo, kvazaŭ li timus, ke

| − | iu aŭskultas lin: “Ankaŭ ĉi tie, ankaŭ inter ĉi tiuj muroj konsekritaj al preĝado, ĉu vi scias?”

| − | “Mi scias, la abato parolis al mi, eĉ li petis al mi helpi lin ĵeti lumon.”

| − | “Do spionu, fosu, rigardu per okulo de linko al du direktoj, volupto kaj fiereco...”

| − | “Ĉu volupto?”

| − | “Jes, volupto. Estis io ... io ineca, kaj sekve diabla, en tiu juna viro, kiu mortis. Li havis la

| − | okulojn de knabino serĉanta rilaton kun koŝmaro. Sed mi ankaŭ parolis al vi pri la fiereco, la

| − | fiereco de la menso, en ĉi tiu monaĥejo konsekrita al la fiereco de la parolo, al la iluzio de saĝeco...”

| − | “Se vi scias ion, helpu min.”

| − | “Mi scias nenion. Nenio estas, kiun mi konas. Sed iuj aferoj estas sentataj per la koro. Lasu,

| − | ke via koro parolu, pridemandu la vizaĝojn, ne aŭskultu la langojn... Sed ek’, kial ni devas paroli pri

| − | ĉi tiuj malĝojoj kaj timigi ĉi tiun junan amikon nian?” Li rigardis min per siaj bluaj okuloj,

| − | flugtuŝante mian vangon per siaj fingroj longaj kaj blankaj, kaj mi preskaŭ sentis la emon retiriĝi;

| − | mi retenis min kaj agis bone, ĉar mi ofendus lin, kaj lia intenco estis pura. “Prefere, rakontu al mi

| − | pri vi mem,” li diris, denove sin turnante al Vilhelmo. “Kion vi faris ekde tiam? Pasis...”

| − | “Dek ok jaroj. Mi revenis al miaj teroj. Mi studis plie en Oksfordo. Mi studis la naturon.”

| − | “La naturo estas bona ĉar ŝi estas filino de Dio,” diris Ubertino.

| − | “12”

| − | “Kaj Dio devas esti bona, se Li generis la naturon,” diris ridetante Vilhelmo. “Mi studis, mi

| − | renkontis tre saĝajn amikojn. Poste mi renkontis Marsilo’n, liaj ideoj pri la imperio, pri la homoj,

| − | pri nova leĝo por la reĝlandoj de la tero altiris min, kaj do je la fino mi troviĝis en tiu grupo de niaj

| − | fratoj, kiuj konsilas la imperiestron. Sed vi konas ĉi tiujn aferojn, mi skribis al vi. Mi ĝojis, kiam en

| − | Bobbio oni diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Ni pensis, ke ni perdis vin. Sed nun, kiam vi estas kun ni, vi

| − | povas esti por ni granda helpo post kelkaj tagoj, kiam ankaŭ Michele alvenos. Ĝi estos malfacila

| − | batalo.”

| − | “Mi ne havos por diri multon plian ol tio, kion mi diris antaŭ kvin jaroj en Avinjono. Kiu

| − | venos kun Michele?”

| − | “Kelkaj, kiuj ĉeestis dum la kapitulo de Peruĝo, Arnaldo de Akvitanio, Hugo el Newcastle...”

| − | “Kiu?” demandis Ubertino.

| − | “Hugo el Novocastrum, pardonu, mi uzas mian lingvon, ankaŭ kiam mi parolas bone la

| − | latinan. Kaj plie Vilhelmo Alnwick. Kaj en la partio de la avinjonaj franciskanoj ni povos kalkuli je

| − | Hieronimo, la idioto de Kaffa, kaj verŝajne alvenos Berengario Talloni kaj Bonagrazia el Bergamo.”

| − | “Ni esperu je Dio,” diris Ubertino, “la lastaj ne volos tro malamikiĝi kun la Papo. Kaj kiu

| − | ĉeestos por subteni la starpunktojn de la kurio, mi celas, kiu el la kormalmolaj?”

| − | “El la leteroj, kiujn mi ricevis, mi imagas, ke ĉeestos Lorenzo Decoalcone ...”

| − | “Malica homo.”

| − | “Jean de Anneaŭ ...”

| − | “Li subtilas pri teologio, gardu vin.”

| − | “Ni gardos nin. Kaj fine Jean de Baune. “

| − | “Li renkontiĝos kun Berengario Talloni.”

| − | “Jes, mi vere pensas, ke ni amuziĝos,” diris mia majstro bonhumora. Ubertino rigardis lin

| − | kun necerta rideto.

| − | “Mi neniam komprenas, kiam vi angloj parolas serioze. Nenio amuza estas en tiom grava

| − | demando. Temas pri la transvivo de la ordeno, kiu estas via kaj kiu en la profundo de mia koro

| − | estas ankoraŭ mia. Sed mi petegos Michele’n, por ke li ne iru al Avinjono. Johano volas lin, serĉas

| − | lin, invitas lin tro insiste. Malfidu tiun maljunan francon. Ho Sinjoro, en kiujn manojn falis via

| − | eklezio!” Li turnis la kapon al la altaro. “Transformita en malĉastistinon, moligita de la lukso, ĝi

| − | volvas sin en volupton kiel serpento en amsezono! El la nuda pureco de la stalo de Betlehemo, ligna

| − | kiel estis ligno la lignum vitae (arbo de la vivo) de la kruco, al oraj kaj juvelŝtonaj bakanaloj,

| − | rigardu, ankaŭ ĉi tie, vi vidis la portalon, oni ne povas fuĝi el la fiereco de bildoj! Proksimas la tagoj

| − | de la Antikristo kaj mi timas, Vilhelmo!” Li ĉirkaŭrigardis, fiksante siajn malfermegatajn okuloj al

| − | la navojn en mallumo, kvazaŭ la Antikristo aperus abrupte, kaj mi efektive atendis vidi lin. “Liaj

| − | leŭtenantoj jam estas ĉi tie, senditaj kiel Kristo sendis la apostolojn en la mondon! Ili surtretas la

| − | Urbon de Dio, ili delogas per trompo, hipokriteco kaj perforto. Tiam Dio devos sendi siajn

| − | servistojn Elija kaj Ĥanoĥ, kiujn li konservis vivantaj en la tera paradizo, por ke iam ili konfuzu la

| − | Antikriston, kaj ili venos por profeti, vestitaj per sakaĵoj, kaj ili predikos pentofaradon per

| − | ekzemplo kaj parolo...”

| − | “Ili jam alvenis, Ubertino,” diris Vilhelmo, montrante sian franciskanan sakveston.

| − | “Sed ili ankoraŭ ne venkis, nun estas la momento, kiam la Antikristo, plena je furiozo,

| − | ordonos mortigi Ĥanoĥ kaj Elija, kaj elmontri iliajn korpojn por ke ĉiuj povu vidi ilin kaj ne kuraĝi

| − | imiti ilin. Tiel, kiel oni volis mortigi min...”

| − | En tiu momento, terurita, mi pensis, ke Ubertino estis kaptita de ia dia manio, kaj mi timis

| − | pri lia racio. Nun, post paso de la tempo, sciante tion, kion mi scias, nome, ke kelkajn jarojn poste li

| − | estis mistere mortigita en germana urbo fare de murdanto neniam malkovrita, mi estas des pli

| − | terurita, ĉar evidente tiun vesperon Ubertino profetis.

| − | “13”

| − | “Abato Joakimo diris la veron, vi scias. Ni atingis la sesan horon de la homa historio, en kiu

| − | aperos du Antikristoj, la mistika Antikristo kaj la Antikristo proprasence, tio okazas nun en la sesa

| − | horo, post kiam Francisko aperis por doni formon al la kvin vundoj de Jesuo Krucumita en sia

| − | propra karno. Bonifaco estis la mistika Antikristo, kaj la abdiko de Celestino ne validis, Bonifaco

| − | estis la besto, kiu venas el la maro, kies sep kapoj simbolas la ofendojn kontraŭ la mortmeritaj

| − | pekoj kaj la dek kornoj, la ofendojn kontraŭ la dek ordonoj, kaj la kardinaloj, kiuj ĉirkaŭis lin, estis

| − | la akridoj, kies korpo estas Apolion! Sed la numero de la besto, se vi legas ĝian nomon per la grekaj

| − | literoj, estas Benedicti!” Li fikse rigardis min por konstati ĉu mi komprenas kaj levis fingron

| − | admonante min. “Benedikto la 11-a estis la Antikristo proprasence, la besto, kiu supreniras el la

| − | tero! Dio permesis al tia monstro de malvirto kaj maljusteco regu lian eklezion, por ke la virtoj de

| − | lia posteulo brilegu glore!”

| − | “Sed patro sankta,” mi obĵetis per feblega voĉo, ĉerpante el mi kuraĝon, “lia posteulo estas

| − | Johano!”

| − | Ubertino metis sian manon sur sian frunton kvazaŭ por forviŝi ĝenan sonĝon. Li spiradis

| − | pene, li estis laca. “Ja. La kalkuloj estis malĝustaj, ni ankoraŭ atendas la anĝelan papon... Sed

| − | intertempe aperis Francisko kaj Dominiko.” Li levis la okulojn al la ĉielo kaj diris kvazaŭ preĝante

| − | (sed mi estis certa, ke li recitis paĝon el sia bonega libro pri la arbo de la vivo): “Quorum primus

| − | seraphico calculo purgatus et ardore celico inflammatus totum incendere videbatur. Secundus

| − | vero verbo predicationis fecundus super mundi tenebras clarius radiavit ... (El kiuj la unua

| − | (sankta Francisko el Asizo), purigita de serafa karbo kaj flamanta el ĉiela ardo, ŝajnis bruligi la

| − | tutan mondon. La alia (sankta Dominiko el Guzmán) fekunda per la vera parolo de predikado,

| − | radiis tre lumanta super la tenebroj de la mondo). Jes, se ĉi tiuj estis la premisoj, la anĝela papo

| − | devas ankoraŭ veni.”

| − | “Kaj tiel estu, Ubertino,” diris Vilhelmo. “Intertempe mi estas ĉi tie por malebligi, ke estu

| − | forpelita la homa imperiestro. Pri via anĝela papo parolis ankaŭ frato Dolĉino...”

| − | “Ne plu diru la nomon de tiu serpento!” Ubertino kriis, kaj por la unua fojo mi vidis en li

| − | transformiĝon, el afliktiĝo al kolero. “Li malpurigis la vortojn de Joakimo el Kalabrio kaj igis ilin

| − | incita kaŭzo de morto kaj malpuraĵo! Heroldo de la Antikristo, se iam ili ekzistis. Sed vi Vilhelmo

| − | parolas tiel ĉi, ĉar vere vi ne kredas je la apero de la Antikristo kaj viaj instruistoj en Oksfordo

| − | instruis al vi idoligi la racion sekigante la profetajn kapablojn de via koro!”

| − | “Vi eraras Ubertino,” Vilhelmo respondis tre serioze. “Vi scias, ke mi amegas Roger Bacon pli

| − | ol iu ajn alia el miaj instruistoj ...”

| − | “Kiu deliris pri flugantaj maŝinoj,” amare mokis Ubertino.

| − | “Kiu parolis klare kaj pure pri la Antikristo, li perceptis liajn signojn en la korupto de la

| − | mondo kaj en la malfortiĝo de la saĝeco. Sed li instruis, ke ekzistas nur unu maniero prepariĝi por

| − | lia alveno: studi la sekretojn de la naturo, uzi sciojn por plibonigi la homaron. Vi povas prepari vin

| − | mem por batali kontraŭ la ntikristo studante la resanigajn virtojn de herboj, la naturon de ŝtonoj

| − | kaj eĉ projektante la flugmaŝinojn, kiujn vi priridas.”

| − | “La Antikristo de via Bacon estis preteksto por kultivi la orgojlon de la racio.”

| − | “Sankta preteksto.”

| − | “Nenio preteksta estas sankta. Vilhelmo, vi scias, ke mi amas vin. Vi scias, ke mi multe fidas

| − | je vi. Punu vian inteligenton, lernu plori super la vundoj de la Sinjoro, forĵetu viajn librojn.”

| − | “Mi konservos nur la vian,” diris ridetante Vilhelmo. Ankaŭ Ubertino ridetis kaj minacis lin

| − | per sia fingro: “Stulta anglo. Kaj ne tro ridu pri viaj similuloj. Pli bone, timu tiujn, kiujn vi ne povas

| − | ami. Kaj gardu vin de la abatejo. Mi ne ŝatas ĉi tiun lokon.”

| − | “Ĝuste tial mi volas koni ĝin pli bone,” diris Vilhelmo forsalutanta, “ni iru, Adson.”

| − | “Mi diras al vi, ke ĝi ne bonas, kaj vi diras, ke vi volas koni ĝin. Aĥ!” diris Ubertino skuante

| − | sian kapon.

| − | “14”

| − | “Ĉi-koncerne,” diris plie Vilhelmo, kiu jam atingis la centron de la navo, “kiu estas tiu

| − | monaĥo, kiu aspektas besto kaj parolas la lingvon de Babelo?”

| − | “Ĉu Salvatore?” Ubertino, kiu jam surgenuiĝis, turnis sin. “Mi kredas, ke estis mi, kiu donacis

| − | lin al ĉi tiu abatejo... Kune kun la kelmastro. Kiam mi demetis la franciskanan veston, mi revenis

| − | dum iom da tempo al mia malnova monaĥejo en Casale, kaj tie mi trovis aliajn fratulojn ĉagrenitaj,

| − | ĉar la komunumo akuzis ilin esti spiritualistoj de mia sekto... ili diris tion. Mi aktivis iliafavore, kaj

| − | mi igis, ke ili povu sekvi mian ekzemplon. Kaj du el ili, Salvatore kaj Remiĝo, mi retrovis ĝuste ĉi

| − | tie, kiam mi alvenis antaŭ unu jaro… Salvatore… Vere, li aspektas besto. Sed li estas komplezema.”

| − | Vilhelmo hezitis dum momento. “Mi aŭdis lin diri penitenziagite.”

| − | Ubertino silentis. Li mansvingis kvazaŭ por forpuŝi ĝenan penson. “Ne, mi ne kredas tion. Vi

| − | scias, kiaj estas ĉi tiuj laikaj fratoj. Kamparanoj, kiuj verŝajne aŭskultis iun vagantan predikiston,

| − | kaj ne scias, kion ili diras. Mi riproĉus Salvatore’n pro aliaj aferoj, ĉar li estas avida kaj voluptema

| − | besto. Sed nenio, nenio kontraŭ ortodokseco. Ne, la malbono de la abatejo estas alia, serĉu ĝin ĉe

| − | tiuj, kiuj scias tro multe, ne ĉe tiuj, kiuj scias nenion. Ne konstruu kastelon de suspektoj surbaze de

| − | vorto.”

| − | “Mi neniam farus tion,” respondis Vilhelmo. “Mi ĉesis esti inkvizitoro ĝuste por ne fari tion.

| − | Tamen mi ŝatas aŭskulti ankaŭ la vortojn, kaj poste mi pripensas ilin.”

| − | “Vi pensas tro. Knabo,” li diris, turnante sin al mi, “ne eltiru tro malbonajn ekzemplojn el via

| − | majstro. La sola afero, al kiu vi devas pensi, kaj mi konstatas tion fine de mia vivo, estas la morto.

| − | Mors est quies viatoris - finis est omnis laboris”. (La morto estas ripozo por la vojiranto – ĝi estas

| − | la fino de ĉiuj penoj). Lasu min preĝi.