(75 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas) |
Linio 2: |
Linio 2: |

| + | - '''[[ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO]]

− | '''PROLOGO'''

− | En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tio estis en la komenco ĉe Dio kaj tasko de fidela monaĥo estus rediri ĉiutage, per plenĝoja humileco, la unikan, neŝanĝeblan eventon kies nerefuteblan veron oni povas deklari. Sed videbimus nunc per speculum et in aenigmate (nun ni vidas per spegulo, malhele) kaj la vero, antaŭ ol aperi fronte al nia vizaĝo, manifestiĝas parton post parto (hoj, kiom nekompreneblaj estas tiuj partoj) en la eraroj de la mondo, tiel ke ni devas porciume konstati ĝiajn fidindajn signojn, ankaŭ tie kie ili aperas al ni malklaraj kaj kvazaŭ trempitaj de malicema volo.
| + | - '''[[LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO]]

− | | + | - '''[[PROLOGO]]

− | Atinginte la finon de mia vivo de pekulo, dum blankhara mi maljuniĝas kiel la mondo, atende de mia perdiĝo en la senfunda abismo de la silenta kaj soleca diaĵo por esti parto de la nefacilparola lumo de la anĝelaj entoj, kiam mia jam nun peza kaj malsana korpo min retenas en ĉi tiu ĉelo de la kara monaĥejo en Melk, mi ekpostlasas sur ĉi tiu felpapero ateston pri la mirindaj kaj teruraj eventoj, kiujn mi dum juneco havis la okazon spekti, redirante verbatim (laŭvorte) tion, kion mi vidis kaj aŭskultis, sen kuraĝi ĉerpi el ili iun desegnon, kvazaŭ por lasi al tiuj kiuj venos post mi (se la Antikristo ne aktivos antaŭ ili) signojn de signoj, por ke pri ili oni plenumu deĉifradon.
| + | - '''[[UNUA TAGO - unua preĝ-horo]]

− | | + | - '''[[UNUA TAGO - tria preĝ-horo]]

− | Ke la Sinjoro koncedu al mi la gracon esti kristalpura atestanto pri la eventoj, kiuj okazis en la abatejo kies nomon pro karitato kaj pieco estas bone prisilenti, fine de la jaro de la Sinjoro 1327, kiam imperiestro Ludoviko atingis Italujon por restarigi la dignon de la sankta roma imperio, laŭ la projekto de la Eternulo kaj por humiligo de la fia uzurpanto simonia kaj hereza, kiu en Avinjono igis hontinda la sanktan nomon de la apostolo (mi celas la pekantan animon de Jakobo de Cahors, kiun la malpiuloj honorigis sub la nomo Johano la 23a).
| + | - '''[[UNUA TAGO - sesa preĝ-horo]]

− | | + | - '''[[UNUA TAGO - naŭa preĝ-horo]]

− | Verŝajne, por kompreni pli bone la eventojn de kiuj mi estis koncernata, taŭgas ke mi memorigu la okazaĵojn de tiu parto de la jarcento, kiel mi tiam komprenis ilin, per la travivo, kaj kiel mi nun rememoras ilin, pliriĉigita de aliaj rakontoj, kiujn mi aŭdis poste – se mia memoro kapablos rekunmeti la ordon de multaj kaj komplikegaj eventoj.
| + | - '''[[UNUA TAGO - post la naŭa preĝ-horo]]

− | | + | - '''[[UNUA TAGO - vesperaj pregh-horoj]]

− | Ekde la unuaj jaroj de tiu jarcento papo Klemento la 5a translokis la apostolan sidejon al Avinjono lasante ke Romo fariĝu kaptitaĵo de la ambicioj de la lokaj senjoroj: kaj laŭgrade la sanktega urbo de kristanismo transformiĝis en cirkon, aŭ en putinejon, disŝirata de la luktoj inter ĝiaj gravuloj: oni diris respubliko, sed ĝi ne estis tia, trakurata de armitaj bandoj, submetita je perfortaĵoj kaj disrabadoj. Ekleziuloj kiuj eskapis el la sekulara jurisdikcio estris grupojn de perfortuloj kaj faris rabojn kun la glavo en siaj manoj, superaltrudis kaj aranĝis fiajn komercojn. Kiel malebligi, ke la Caput mundi refariĝu, kaj tio prave, la celo de tiu, kiu volus surmeti al si la kronon de la sankta roma imperio kaj restarigi la dignon de tiu surtera regado, iam apartenanta al la cezaroj?
| + | - '''[[UNUA TAGO - Kompletorio]]

− | Jen do ke en 1314 kvin germanaj princoj elektis en Frankfurto Ludovikon de Bavarlando supera reganto de la imperio. Sed la saman tagon, sur la kontraŭa bordo de Mejno, la palatena grafo de Rejno kaj la ĉefepiskopo de Kolonjo levis al tiu sama digno Frederikon de Aŭstrujo. Du imperiesteroj por unu sidejo kaj unu papo por la du: la situacio vere naskis grandan malordon...
| + | - '''[[DUA TAGO - matenaj preghoj]]

− | | + | - '''[[DUA TAGO - unua pregh-horo]]

− | Du jarojn poste oni elektis en Avinjono la novan papon: Jakobo de Cahors, maljunulo 72-jaraĝa, kun la nomo, ĝuste, Johano la 23a, kaj ke la ĉielo aranĝu ke neniam plu iu papo alprenu tiun nomon tiom malŝatatan ĉe bonuloj. Franca kaj devoteca je la reĝo de Franclando (la homoj de tiu koruptita lando ĉiam emas faciligi la interesojn de la siaj, kaj ne kapablas konsideri la mondon kiel propran spiritan patrujon) li subtenis Filipon la Belan kontraŭ la templanoj, kiujn la reĝo akuzis (mi pensas, malĝuste) pri tre hontindaj krimoj, kun la celo alproprigi al si iliajn havaĵojn, kun la kompliceco de tiu perfidinta ekleziulo. Intertempe eniris la tutan komplikan situacion Roberto de Napolo, kiu, por konservi la kontrolon super la itala duoninsulo, konvinkis la papon agnoski neniun el la germanaj imperiestroj, kaj sekve li restis ĝenerala kapitano de la ŝtato de la eklezio.
| + | - '''[[DUA TAGO - tria pregh-horo]]

− | | + | - '''[[DUA TAGO - sesa pregh-horo]]

− | En 1322 Ludoviko de Bavarlando venkis sian kontraŭulon Frederikon. Des pli timanta unu solan imperiestron, kiel li timis la du, Johano ekskomunikis la venkanton, kaj ĉi-lasta siavice denuncis la papon kiel herezulon. Necesas diri, ke, ĝuste en tiu jaro, okazis en Perugia la kunsido de la franciskanoj, kaj ilia superulo, Mikaelo el Cesena, akceptante la petojn de la “spiritualistoj” (pri ili mi havos ankoraŭ eblecon paroli) proklamis kredo-vero la malriĉecon de Kristo, kiu, se li posedis ion ajn kun siaj apostoloj, li havis tion nur por usus facti (fakta uzado). Ĝi estis inda rezolucio, celanta savogardi la virton kaj purecon de la ordeno, sed ĝin tre malŝatis la papo, kiu verŝajne vidis en ĝi principon kiu endanĝerigus lian pretendon, kiel estro de la eklezio, kontesti al la imperio la rajton elekti episkopojn, pretendante sammaniere por la sankta sojlo la rajton investi la imperiestron. Ĉu estu tiuj ĉi aŭ aliaj la motivoj kiuj movis lin, Johano kondamnis en 1323 la decidojn de la franciskanoj per dekreto Cum inter nonnullos.
| + | - '''[[DUA TAGO - naua pregh-horo]]

− | | + | - '''[[DUA TAGO - postvesperaj preghoj]]

− | Je tiu punkto, mi supozas, Ludoviko taksis la franciskanojn, jam nun malamikoj de la papo, potencaj aliancanoj. Per la deklaro pri la malriĉeco de Kristo ili iamaniere plifortigis la ideojn de la imperiestraj teologoj, nome de Marsilio el Padovo kaj Johano de Gianduno. Kaj fine, ne multaj monatoj antaŭ la eventoj pri kiuj mi rakontas, Ludoviko, post akordo kun la venkita Frederiko, venis al Italujo, estis kronita en Milano, ekmilitis kontraŭ familio Visconti, kiu tamen unue akceptis lin favore, sieĝis Pisa’n, nomumis imperia vikario Castruccio’n, la dukon de Lucca kaj Pistoia (kaj mi opinias, ke li malbone agis ĉar mi neniam konis pli kruelan viron, verŝajne escepte de Uguccione della Faggiola), kaj li jam ekvojaĝis al Romo, vokata de Sciarra Colonna, loka senjoro.
| + | - '''[[DUA TAGO - Kompletorio]]

− | | + | - '''[[DUA TAGO - nokto]]

− | Jen kiel statis la situacio, kiam mi – jam benediktana noviculo en la monaĥejo de Melk – estis forprenita el la trankvilo de la klostro fare de mia patro, kiu estis batalanto en la vicoj de Ludoviko, ne la lasta el liaj baronoj, kaj kiu taksis saĝe porti min kun si, por ke mi ekkonu la mirindaĵojn de Italujo kaj por ke mi ĉeestu kiam la imperiestro estos kronita en Romo. Sed la sieĝado de Pisa multe okupis lin pro la militaj zorgoj. Mi ĉerpis el tio profiton, vojaĝante, jen pro nenifaremo, jen pro la deziro lerni, tra la urboj de Toskanujo, sed tia libera kaj senregula vivo ne taŭgis, pensis miaj gepatroj, por adoleskanto votita al la kontemplada vivo. Kaj laŭ konsilo de Marsitio, kiu bonvolemis al mi, ili decidis sendi min al klera franciskano, frato Vilhelmo el Baskerville, kiu ekkomencis misiadon dum kiu li atingos famajn urbojn kaj malnovegajn abatejojn. Mi do fariĝis lia skribisto kaj disĉiplo samtempe, kaj mi neniam pentis pri tio, ĉar mi estis kun li atestanto de eventoj kiuj meritas esti transdonitaj, kiel nun mi faras, al la memoro de la venontoj.
| + | - '''[[TRIA TAGO - ghis la preghohoro]]

− | | + | - '''[[TRIA TAGO - tria pregh-horo]]

− | Mi tiam ne sciis, kion frato Vilhelmo serĉis, kaj verdire mi ne scias tion ankoraŭ hodiaŭ, kaj mi supozas ke ne sciis tion ankaŭ li, tiom puŝata de la unika deziro je vero, kaj de la suspekto – kiun mi vidis ĉiam en li – ke la vero ne estas tiu, kiu aperas al li en la kuranta momento. Kaj verŝajne en tiuj jaroj la kurantaj farendaĵoj deturnis lin el la preferataj studoj. La misio pri kiu Vilhelmo estis taskita restis al mi nekonata dum la tuta vojaĝo, aŭ li ne parolis al mi pri ĝi. Kontraŭe per la aŭskulto de fragmentoj de liaj interparoloj, kiujn li starigis kun abatoj de la monaĥejoj en kiuj ni etapis laŭvoje, mi faris al mi ideon pri la speco de lia tasko. Sed mi ne plene komprenis ĝin antaŭ ol atingi nian finan celon, kiel mi rakontos poste. Ni direktiĝis al la nordo, sed nia vojaĝo ne havis rektajn vojojn kaj ni etapis en diversaj abatejoj. Tial okazis, ke ni turniĝis okcidenten sed nia fina celatingo staris oriente, preskaŭ laŭlonge de monto-vico, kiu el Pisa kondukas al la pado de sankta Jakobo, kaj ni haltis en tero kies situon la postaj teruraj eventoj malkonsilas al mi pli bone priskribi, sed kies senjoroj estis fidelaj je la imperio kaj kie la abatoj de nia ordeno unuanime opoziciis al la hereza kaj koruptita papo. La vojaĝo daŭris du semajnojn kun diversaj okazintaĵoj kaj tiutempe mi havis la eblecon koni (ne ĝissate, kiel mi pli kaj pli konscias) mian novan majstron.
| + | - '''[[TRIA TAGO - sesa pregh-horo]]

− | | + | - '''[[TRIA TAGO - naŭa pregh-horo]]

− | En la postaj paĝoj mi ne detaligos priskribojn de personoj – krom en la kazo de mieno, aŭ gesto kiu aspektu signoj de silenta, sed paroliva lingvaĵo – ĉar, kiel diras Boetius, nenio estas pli efemera ol ekstera formo, kiu velkas kaj ŝanĝiĝas kiel la floroj de kampo ĉe la apero de aŭtuno, kaj kiun celon havus hodiaŭ diri ke abato Abono havis severan rigardon kaj palajn vangojn, nun kiam li kaj tiuj kiuj estis apud li estas polvo kaj de polvo lia korpo havas la mortan grizecon (nur la animon, ke Dio donu tion, rebrilas per lumo kiu neniam finiĝos)? Sed Vilhelmon mi deziras priskribi, unufoje por ĉiam, ĉar lia aparta fizionomio trafis min, kaj karakterizo de la junuloj estas ligiĝi al pli maljuna kaj pli saĝa homo ne nur pro la alloga parolmaniero kaj mensa akreco, sed ankaŭ pro la ekstera formo de la korpo, kiu rezultas karega, kiel okazas kun la propra patro, kies gestojn kaj afliktiĝojn oni okulumas, kaj kies ridetojn oni duonspionas – sen ke eĉ ne spuro de voluptamo makuligu ĉi tiun manieron (eble la unikan puregan) korpe ami.
| + | - '''[[TRIA TAGO - vesperaj pregh-horoj]]

− | | + | - '''[[TRIA TAGO - post Kompletorio]]

− | Iamaj viroj estis belaj kaj altaj (nun ili estas knaboj kaj nanoj) sed ĉi tiu fakto estas nur unu el la multaj, kiuj atestas la missorton de maljuniĝanta mondo. La junularo ne plu volas lerni, la scienco kadukiĝas, la tuta mondo antaŭeniras renversita, blinduloj kondukas aliajn blindulojn kiujn ili faligas en abismojn, la birdoj sin ĵetas antaŭ ol sterni flugilojn, la azeno ludas liron, la bovoj dancas, Maria ne plu amas kontempladon kaj Marta ne plu amas laboreman vivon, Lea estas sterila, Rakelo havas volupteman okulon, Katono vizitas putinejojn, Lukrecjo fariĝas femino. Ĉio estas deturnita el la propra irado. Dankon al Dio, ĉar mi en tiu tempo akiris el mia majstro la volon lerni kaj la senton pri la rekta vojo, kiun oni konservas ankaŭ kiam la pado estas serpentuma.
| + | - '''[[TRIA TAGO - nokto]]

− | | + | - '''[[KVARA TAGO - laudoj]]

− | Do, la fizika aspekto de Vilhelmo estis tia, ke ĝi altiris la atenton de eĉ plej malatenta rigardanto. Lia alteco superis la normalan mezuron kaj li estis tiom maldika, ke li aspektis pli alta. Liaj okuloj estis akutaj kaj penetrantaj; lia akra kaj iom kurba nazo donis al la vizaĝo la aspekton de vigla observanto, sed ne dum la momentoj de dormemo, pri kiuj mi parolos. Ankaŭ la mentono malkaŝis lian firman volon, kvankam la vizaĝo, longa kaj plena je efelidoj – simila al tiuj, kiujn mi vidis en Hibernia kaj Northumbria – povis foje simboli malcertecon kaj perplekson. Dum la paso de la tempo mi konsciis ke tiu, kiu aspektis malcerteco estis male kaj simple scivolemo, sed komence mi malmulton sciis pri tiu virto, kiun mi pli taksis pasio de ekscitema animo, opiniante ke la racio ne devas nutri sin per ĝi, ĉar ĝi devas satigi sin nur per la vero, kiun (mi opiniis) oni konas jam dekomence.
| + | - '''[[KVARA TAGO - unua pregh-horo]]

− | | + | - '''[[KVARA TAGO - tria pregh-horo]]

− | Estante knabo, tio kio plej impresis min estis iuj flavkoloraj haretoj kiuj iom elpendiĝis el liaj oreloj, kaj liaj densaj kaj blondaj brovoj. Verŝajne li estis 50-jaraĝa kaj sekve li jam estis maljuna, sed li movis sian senlacan korpon per facilmoveco, kiu ofte mankis al mi. Lia energio aspektis neelĉerpebla, kiam lin kaptis ega agado. Sed foje, kvazaŭ lia vivspirito imitus omaron, li malfortiĝis ĝis inercio, kaj mi vidis lin resti dum horoj en la kuŝloko de sia ĉelo, apenaŭ siblante iun silabon, sen movi iun ajn muskolon de la vizaĝo. Dum tiuj momentoj aperis en liaj okuloj vakua kaj malatenta esprimo, tiom ke mi povus tiam suspekti ke li estas kaptita de ia vegetara substanco kapabla vidigi viziojn, se la evidenta vivmodereco ne instigus min forpuŝi tiun penson. Tamen mi konfesas, ke dum la vojaĝo, li foje haltis borde de herbejo, aŭ de arbaro, por kolekti ian herbon (mi opinias, ke ĝi estis ĉiam la sama): kaj li remaĉis ĝin kun meditanta vizaĝo. Parton el ĝi li konservis, kaj li ĝin manĝis dum plej streĉaj momentoj (kaj oftegaj ili estis en la abatejo!). Kiam mi demandis lin pri tiu herbo, li diris ridetante, ke bona kristano povas foje lerni de nekristanoj; kaj kiam mi petis gustumi tiun herbon, li respondis al mi, ke, samkiel la paroladojn, ankaŭ la simplajn ingrediencojn oni povas difini paidikoi, ephebikoi kaj gynaikeioi (por la infanoj, por la adoleskantoj, por la virinoj) kaj tiel plu; same la herboj kiuj estas bonaj por maljuna franciskano ne estas bonaj por juna benediktano.
| + | - '''[[KVARA TAGO - sesa pregh-horo]]

− | | + | - '''[[KVARA TAGO - naŭa pregh-horo]]

− | Dum la periodo, kiun ni pasigis kune, ni ne povis havi tre normalan vivon: ankaŭ en la abatejo ni maldormis nokte kaj ni ellacis dum la tago, nek ni partoprenis regule en la liturgio de la horoj. Malofte, tamen, dum vojaĝo, li maldormis post la horo de la kompletorio, kaj li havis sobrajn kutimojn. Foje, kiel okazis en la abatejo, li pasigis la tutan tagon trairante la legom-ĝardenon, ekzamentante la plantojn kvazaŭ temus pri krizoprasoj aŭ smeraldoj kaj mi vidis lin ĉirkaŭvagi en la kripto de la trezoro kaj rigardi juvelujon tute kovritajn de smeraldoj kaj krizoprasoj kvazaŭ temus pri arbustoj de stramonio. Alifoje li restadis dum tuta tago en la granda salono de la biblioteko trafoliumante manuskriptojn kvazaŭ li serĉus nenion alian krom sian plezuron (dum ĉirkaŭ ni multobliĝis la kadavroj de monaĥoj terure mortigitaj). Iun tagon mi trovis lin promentanta en la ĝardeno sen ia evidenta motivo, kvazaŭ li ne devus respondi al Dio pri siaj faroj. En mia ordeno oni instruis al mi tute alian manieron aranĝi mian tempon, kaj mi diris tion al li. Kaj li respondis, ke la belecon de la universo redonas ne nur la unueco en la varieco, sed ankaŭ la varieco en la unueco. Ĝi aspektis al mi respondo diktita de needukita empirio, sed mi poste lernis, ke la homoj de lia lando difinas ofte la aferojn laŭ maniero, en kiu la lumodona forto de la racio havas ne gravan rolon.
| + | - '''[[KVARA TAGO - vesperaj preghoj]]

− | | + | - '''[[KVARA TAGO - kompletorio]]

− | Dum la periodo, kiun ni pasigis en la abatejo, mi ĉiam vidis liajn manojn kovritajn de la polvo de libroj, de la oro de ankoraŭ nesekiĝintaj miniaturoj, de flaveskaj substancoj kiujn li tuŝis en la malsanulejo de Severino. Ŝajnis, ke li ne povis pensi krom per la manoj, kaj tiam tio aspektis al mi afero pli normala se temus pri manlaboristo (kaj oni instruis al mi, ke la manlaboristo estas moechus (malĉastulo) kiu adoltas kontraŭ la intelektula vivo, al kiu li devus aliĝi simile al ĉastega geedziĝo): sed ankaŭ kiam liaj manoj tuŝis tre rompiĝemajn aferojn, kiel iaj kodeksoj kun miniaturoj ankoraŭ malsekaj, aŭ paĝoj koruptitaj de la tempopaso kaj eriĝemaj kiel nefermentita pano, li posedis, ŝajnis al mi, eksterordinare delikatan tuŝon, la saman, kiun li uzis kiam li tuŝis siajn maŝinojn. Fakte mi devas diri, ke tiu kurioza viro kunportis, en sia sako, ilojn kiujn mi neniam vidis antaŭe, kaj kiujn li difinis siaj mirindaj maŝinoj. La maŝinoj, li diris, estas efiko de arto, kiu estas simia imito de la naturo, kaj de ĉi-lasta ili reproduktas ne la formojn, sed ĝian funkcion mem. Li klarigis al mi sekve la potencivojn de la horloĝo, de la astrolabo kaj de la magneto. Nu, komence mi timis, ke ĝi estas sorĉado, kaj mi ŝajnigis, ke mi dormas, kiam li en iaj trankvilaj noktoj observis la stelojn (kun stranga triangulo en sia mano). La franciskanoj, kiujn mi konis en Italujo kaj en mia lando, estis simpluloj, ofte analfabetaj, kaj ĉe li mi miris pri lia klereco. Sed li diris al mi ridetante, ke la franciskanoj de lia insularo havis malsaman karakterizon: “Roger Bacon, kiun mi respektegas kiel majstro, instruis al ni, ke la dia plano iam efektiviĝos per la scienco de la maŝinoj, kiu estas natura kaj sankta magio. Kaj iam per la forto de la naturo oni povos fari ilarojn por navigado pere de kiuj la ŝipoj iros unico homo regente (kun nur unu homo gvidanta), kaj tre pli rapidaj ili estos ol tiuj ŝovataj per veloj aŭ remiloj; kaj ekzistos ĉaroj ‘ut sine animali moveantur cum impetu inaestimabili, et instrumenta, volandi et homo sedens in medio istrumenti revolvens aliquod ingenium per quod alae artificialiter compositae aerem verberent, ad modum avis volantis’ (...kiuj sen besto (kiu tiru ilin) moviĝos grandrapide, kaj ilojn por flugi (tiel aranĝitajn, ke) viro, sidanta centre de la instrumento, ruligas ian inventaĵon, per kiu flugiloj, artefaritaj, batos la aeron, kiel faras la flugantaj birdoj). Kaj tre etaj iloj, kiuj levos senfinajn pezojn kaj transportiloj, kiuj ebligos vojaĝi funde de la maro.”
| + | - '''[[KVARA TAGO - post kompletorio]]

− | | + | - '''[[KVARA TAGO - nokto]]

− | Kiam mi demandis al li, kie estas tiuj maŝinoj, li diris al mi, ke oni jam faris ilin en la antikva epoko, kaj kelkajn eĉ en nia epoko: “sed ne la rimedon por flugi, kiun mi neniam vidis, nek mi konis homon kiu vidis ĝin, sed mi konas saĝulon kiu projektis ĝin. Kaj oni povas fari pontojn kiuj transpasu la riverojn sen kolonoj nek alia subportilo kaj aliajn senprecedencajn maŝinojn. Sed vi ne zorgu pri la fakto, ke ili ankoraŭ ne ekzistas, ĉar tio ne signifas, ke ili ne ekzistos. Kaj mi diras al vi, ke Dio volas, ke ili ekzistu, kaj certe ili jam estas en lia menso, kvankam mia amiko de Okam rifuzas tian manieron de la ideoj estiĝi, kaj tio ne ĉar ni povas influi sur la dia naturo, sed ĝuste ĉar ni ne povas starigi al ĝi ian ajn limon.” Ne estis, ĉi-lasta, la unika kontraŭdira aserto, kiun mi aŭskultis el li: sed ankaŭ nun, kiam mi estas maljuna kaj pli saĝa ol tiam, mi ankoraŭ ne plene komprenas kiel li povis tiom konfidi je sia amiko de Okam kaj samtempe ĵuri pri la fidindeco de la vortoj de Bakon, kiel li kutimis fari. Ja estas vere, ke tiu estis epoko, en kiu saĝulo devis havi pensojn inter si kontraŭdirajn.
| + | - '''[[KVINA TAGO - unua pregh-horo]]

− | | + | - '''[[KVINA TAGO - tria pregh-horo]]

− | Nu, mi diris pri frato pri Vilhelmo aferojn eble sensencaj, kvazaŭ por kolekti, dekomence, la senkoherajn impresojn, kiujn mi havis pri li. Kiu li estis kaj kion li faris, vi, ho mia bona leganto, povos dedukti el la agadoj, kiujn li faris dum la tagoj de ni pasigitaj en la abatejo. Nek mi promesis al vi finitan desegnon, sed male liston de eventoj (ili, jes) mirindaj kaj teruraj.
| + | - '''[[KVINA TAGO - sesa pregh-horo]]

− | Tiel, ekkonante tagon post tago mian majstron, kaj okupante la longajn horojn da irado per longdaŭraj interparoloj kun li, pri kiuj, se necese, mi laŭgrade diros, ni atingis la malsupron de monto sur kiu staris la abatejo. Kaj nun venis la momento ke mia rakonto, kiel ni tiam faris, alproksimiĝu al ĝi, kaj povu mia mano ne tremi dum mi komencas paroli pri tio, kio poste okazis.
| + | - '''[[KVINA TAGO - naŭa pregh-horo]]

− | | + | - '''[[KVINA TAGO - vesperaj preghoj]]

− | | + | - '''[[KVINA TAGO - kompletorio]]

− | '''UNUA TAGO''' | + | - '''[[SESA TAGO - matenaj preghoj]]

− | | + | - '''[[SESA TAGO - laŭdoj]]

− | ''Unua preĝhoro''
| + | - '''[[SESA TAGO - unua pregh-horo]]

− | ''Kie oni alvenas je la malsupro de la abatejo''
| + | - '''[[SESA TAGO - tria pregh-horo]]

− | ''kaj Vilhelmo elmontras sian grandan sagacon''
| + | - '''[[SESA TAGO - post tria pregh-horo]]

− | | + | - '''[[SESA TAGO - sesa pregh-horo]]

− | Ĝi estis bela mateno fine de novembro. En la nokto neĝis iomete, sed la grundon kovris freŝa tavolo ne pli ol tri fingrojn alta. En la mallumo, tuj post la laŭdoj, ni partoprenis en la meso en vilaĝo de la valo. Poste ni ekvojaĝis al la montoj, je la tagiĝo.
| + | - '''[[SESA TAGO - naŭa pregh-horo]]

− | | + | - '''[[SESA TAGO - de la vesperaj preghoj...]]

− | Kiam ni surgrimpis laŭ la kruta pado kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la monto, mi vidis la abatejon. Ne mirigis min ĝiaj muroj kiuj zonis ĝin ĉiuflanke, similaj al tiuj, kiujn mi vidis en la tuta kristana mondo, sed la maso de tio, kio, mi poste sciis, estis la Konstruaĵo. Ĝi estis okangula strukturo kiu de malproksime aspektis kvarangula (perfektega figuro, kiu esprimas la firmecon kaj nepenetreblecon de la Dia Civito), kies sudaj flankoj staris desur la placeto de la abatejo, dum tiuj nordaj ŝajnis kreski el la radikoj mem de la monto, sur kiuj ili interplektiĝis superpendaj. Sciu, ke en kelkaj punktoj, el la malsupro, ŝajnis ke la roko plilongiĝas al la ĉielo, sen interrompo de koloroj kaj de materio, kaj ke ĝi fariĝis, je certa alteco, bastiona turego kaj ĉefturo (realigo de gigantoj certe alkutimiĝintaj rilati kaj kun la tero kaj kun la ĉielo). Tri vicoj de fenestroj montris la trielementan serion de ĝia altiĝo, tiel ke tio, kio estis fizike kvadrata sur la tero, estis spirite triangula en la ĉielo. Ju pli oni alproksimiĝis, des pli oni komprenis ke la kvadrata formo naskis, je ĉiu ĝia angulo, sepangulan turegon, kaj ke el ĝi kvin flankoj etendiĝis eksteren – do, kvar el ok flankoj de la pli granda okangulo generis kvar minorajn sepangulojn, kiuj ekstere aperis kiel kvinanguloj. Kaj ne mankas tiuj, kiuj konstatas en tio laŭdindan korespondon kun multaj sanktaj numeroj, ĉiu el ili kun propra tre delikata spirita signifo. Ok estas la numero de la perfekteco de ĉiu kvarangulo, kvar estas la nombro da evangelioj, kvin estas la nombro da mondaj regionoj, sep estas la donacoj de la spirito. Pro ĝia maso, kaj pro ĝia formo, la Konstruaĵo ŝajnis al mi, kiel mi pli poste vidis en la sudo de la itala duoninsulo, Kastelo Ursino aŭ Kastelo del Monte, sed pro ĝia nealirebla situo ĝi estis multe pli terura ol la dua, kaj timiga por vojaĝanto kiu alproksimiĝus al ĝi iom post iom. Feliĉe, ĝi estis purega vintra mateno kaj mi ne vidis la konstruaĵon tia, kian oni vidas dum ŝtormaj tagoj.
| + | - '''[[SESA TAGO - post kompletorio]]

− | | + | - '''[[SEPA TAGO - nokto]]

− | Mi ne diras, ke ĝi estigis en mi sentojn de ĝojo. Mi ĉerpis timon, kaj iom da maltrankvilo. Dio scias, ke ne temis pri koŝmaroj de mia nematura animo, kaj ke mi rekte komprenis nedubeblajn antaŭsignojn gravuritajn en la roko jam en la unua tago kiam la gigantoj prilaboris ĝin, kaj antaŭ ol la vane esperanta volo de la monaĥoj kuraĝis konsekri ĝin al la defendo de la dia parolo.
| + | - '''[[SEPA TAGO - nokto 1]]

− | | + | - '''[[LASTA FOLIO]]

− | Dum niaj muletoj rampis laŭ la lasta vojturno de la monto, tie kie la ĉefa irejo dividiĝis en tri vojojn estigante du flankajn padojn, mia majstro haltis kelktempe, ĉirkaŭrigarde al la flankoj de la vojo, al la vojo kaj desur la vojo, kie vico de ĉiamverdaj pinarboj formis kelkmezuran naturan tegmenton, blankan pro la neĝo.
| + | - '''[[PIEDNOTOJ]]

− | | + | - '''[[NOMOJ APERINTAJ EN LA TEKSTO]]

− | “Riĉa abatejo”, li diris. “La Abato ŝatas belaspekti okaze de publikaj eventoj”.

− | Jam kutimiĝinta aŭskulti liajn plej kuriozajn rimarkojn, mi ne pridemandis lin. Ankaŭ ĉar, post plia vojpeco, ni aŭdis bruojn, kaj post vojturno aperis ekscitita grupo de monaĥoj kaj de domo-servantoj. Unu el ili, tuj post kiam li vidis nin, venis renkonten al ni kun multe da afableco: “Bonvenon, sinjoro,” li diris, “kaj bonvolu ne miri se mi imagas, kiu vi estas, ĉar oni informis nin pri via vizito. Mi estas Remiĝo el Varagine, la kelmastro de la monaĥejo. Kaj se vi estas, kiel mi kredas, frato Vilhelmo el Baskovilo, oni devas informi la Abaton. Ci,” li ordonis al unu el la sekvantaro, “supreniru por informi, ke nia vizitanto eniras la murzonon!”.

− | “Mi vin dankas, sinjoro kelmastro,” respondis elkore mia majstro, “kaj mi des pli ŝatas vian komplezemon ĉar por saluti min vi interrompis la postkuron. Sed ne timu, la ĉevalo pasis tra tie ĉi kaj sin direktis al la dekstra pado. Ĝi ne povos iri tro malproksimen ĉar, post atingo de la sterkejo, ĝi devos halti. Ĝi estas tro inteligenta por decidi sin ĵeti laŭlonge de kruta deklivo”.

− | “Kiam vi vidis ĝin?” demandis la kelmastro.

− | “Ni tute ne vidis ĝin, ĉu ne, Adson?” diris Vilhelmo, turnante sin al mi kun amuzita mieno. “Sed se vi serĉas Brunello’n, la besto povas esti nur tie kie mi diris.”

− | La kelmastro hezitis. Li rigardis Vilhelmon, poste la padon, kaj fine li demandis: “Ĉu Brunello? Kiamaniere vi scias...?”

− | “Nu,” diris Vilhelmo, “estas evidente, ke vi serĉas Brunello’n, la ĉevalon preferatan de la Abato, la plej bonan galopĉevalon de via ĉevalejo, el nigra felo, kvin piedojn altan, el pompa vosto, el hufo malgranda kaj ronda, sed el tre regula galopo; kun ne granda kapo, mallarĝaj oreloj sed kun grandaj okuloj. Ĝi iris dekstren, mi diras al vi, kaj ĉiel ajn, rapidu.”

− | La kelmastro iom hezitis, poste li mansignis al la siaj kaj ekkuris malsupren tra la dekstra pado, dum niaj muloj daŭrigis la supreniron. Mi ekparolis al Vilhelmo, ĉar scivolemo manĝis min, sed li mansignis al mi, ke mi atendu; kaj fakte kelkajn minutojn poste ni aŭdis ekkriojn de jubilo, kaj ĉe la vojturno reaperis monaĥoj kaj domo-servantoj kiuj kuntrenis la ĉevalon per la enbuŝaĵo. Ili pasis flanke de ni, daŭre gapante al ni kaj ili iris antaŭ ni al la abatejo. Mi ankaŭ opinias, ke Vilhelmo bridis sian muleton por lasi, ke tiuj rakontu la okazintaĵon. Fakte, mi jam povis konstati, ke mia majstro, centprocente virtoplena viro, tamen fordonadis sin al malvirta vantaĵo, kiam temis pri pruvo de lia sagaco kaj, ĉar mi jam havis okazon ŝati liajn dotojn de subtila diplomato, mi komprenis, ke li volis atingi celatan lokon post kiam tie jam vastiĝis famo pri li kiel saĝa homo.

− | “Kaj nun diru al mi,” je la fino mi ne plu povis bremsi min, “kiamaniere vi sciis?”

− | “Mia bona Adson,” diris la majstro, "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi daŭre vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro. Alano de la Insuloj diris ke

− | omnis mundi creatura

− | quasi liber et pictura

− | nobis est in speculum.

− | (ĉiu monda kreaĵo

− | kvazaŭ libro kaj pentraĵo

− | por ni estas spegulo.)

− | kaj li celis la neelĉerpeblan kvanton da simboloj per kiuj Dio, pere de siaj kreitaĵoj, parolas al ni pri la eterna vivo. Sed la universo estas multe pli parolema ol Alano opiniis kaj ĝi ne nur parolas pri la kulminaj aferoj (ĉi-kaze ĝi ĉiam parolas obskure) sed ankaŭ pri tiuj plej proksimaj al ni, kaj pri ili ĝi estas tre komprenebla. Mi preskaŭ hontas rediri al vi tion, kion vi devus scii. Ĉe la trivoja kruciĝo, sur neĝo ankoraŭ nova, konturiĝis tre klare la spuroj de la hufoj de ĉevalo, kiuj viciĝis laŭ la maldekstra pado. Ĉar ili estis netaj kaj je egala distanco, unu post alia, tiuj spuroj diris, ke la hufo estis malgranda kaj ronda, kaj la galopo egal-ritma – tiel ke mi deduktis la karakteron de la ĉevalo, kaj la fakton, ke ĝi ne galopis malorde kiel faras koleriĝinta besto. Tie kie pinarboj formis kvazaŭ naturan tegmenton, kelkaj arbobranĉoj estis ĵus dispecigitaj, precize je la alteco de kvin piedoj. En unu el la morusarboj, en la loko kie la ĉevalo devis turniĝi por ekiri laŭ la dekstra pado dum li fiere svingis sian belan voston, ankoraŭ estis longaj ege neraj feloj sur la dornoj... Ne diru al mi, ke vi ne konstatis, ke ke tiu pado iras ĝis la deponejo de la sterkaĵoj, ĉar dum ni supreniris laŭ la malsupra vojturno ni vidis, ke la putraj likvaĵoj rulfalegis ĝis la piedoj de la orienta turego, makulante la neĝon; konsidere al la aranĝo de la tri vojoj, tiu pado kondukis nur al tiu loko.”

− | “Jes,” mi diris, “sed kion pri la malgranda kapo, la mallarĝaj oreloj, la grandaj okuloj...”

− | “Mi ne scias ĉu ĝi havas ilin, sed certe la monaĥoj firme kredas tion. Diris Isidoro de Sevilo, ke beleco de ĉevalo implicas “ut sit exiguum caput et siccum prope pelle ossibus adhaerente, aures breves et argutae, oculi magni, nares patulae, erecta cervix, coma densa et cauda, ungularum soliditate fixa rotunditas”. (ke la kapo estu malgranda kaj firma, la haŭto preskaŭ sintenanta al la ostoj, malgrandaj oreloj kaj bone pintitaj, grandaj okuloj, vastaj narizoj, rekta kolo, felaro kaj vosto dikaj, kaj la rondeco de la hufoj bone formita). Se la ĉevalo, kies iradon mi konjektis, ne estus vere la plej bona de la ĉevalejo, vi ne povus kompreni kial postsekvis ĝin ne nur la ĉevalzorgantoj, sed eĉ la kelmastro. Kaj monaĥo kiu taksas eminenta ĉevalon, preter ĝiaj naturaj formoj, ne povas vidi ĝin malsama ol la priskribo ricevita de la auctoritates, ĉefe kiam,” kaj li adresis al mi friponan rideton, “temas pri klera benediktano...”

− | “Bone,” mi diris, “sed kion pri... Brunello?”

− | “Ke la Sankta Spirito verŝu en vian kapon pli da sagaco ol tiu, kiun vi havas, filo mia!” ekkriis la majstro. “Per kiu alia nomo vi volus nomi ĝin se eĉ la granda Buridano, kiu baldaŭ estos rektoro en Parizo, ne trovis alian pli logikan nomon, por aludi belan ĉevalon?”

− | Tia estis mia majstro. Li ne nur kapablis legi la grandan libron de la naturo, sed krome li faris tion laŭ la maniero de monaĥoj kiam ili legas la Skribon kaj aranĝas siajn pensojn laŭ ĝi. Ĝi estis doto kiu, kiel ni vidos, multe da utilo donis al li en la postaj tagoj. Lia klarigo krome aspektis al mi tiom logika ke la humiliĝon pro la fakto, ke ne mi trovis ĝin unue estis kovrita de la orgojlo, ke nur mi kundividis ĝin kun li kaj preskaŭ mi gratulis al mi pro mia sagaco. Tioma estas la forto de la vero, kiu, kiel la bono, elverŝiĝas mem. Kaj estu laŭdata la sankta nomo de nia sinjoro Jesuo Kristo pro la bela rivelado, kiun mi tiam ricevis.

− | Sed, ho mia rakonto, vi daŭru laŭ la sinsekvo de la eventoj, ĉar ĉi tiu maljuniĝanta monaĥo sencele perdiĝas en detalojn. Diru, do, ke ni atingis la portalon de la abatejo, ĉe kies sojlo staris la Abato, kun du noviculoj kiuj mantenis oran kuvon plenan je akvo. Kaj diru kiel post nia elseliĝo el la bestoj, li lavis la manojn de Vilhelmo, poste ĉirkaŭbrakante lin kun kiso sur liaj lipoj kaj prezentante al li sian sanktan bonvenon, dum la kelmastro prizorgis min.

− | “Dankon Abbo,” diris Vilhelmo, “mi tre ĝojas, ke mi estas en la monaĥejo de via moŝta grandiozeco, kies famo superis ĉi tiujn montojn. Mi venas kiel pilgrimulo en la nomo de Nia Sinjoro kaj kiel tia vi omaĝis al mi. Sed mi venas ankaŭ en la nomo de nia surtera sinjoro, kiel diras la letero kiun mi donas al vi, kaj ankaŭ en lia nomo mi dankas vin pro via akceptemo.”

− | La Abato prenis la leteron kun la imperiaj sigeloj kaj diris, ke ĉiuokaze la alveno de Vilhelmo estis antaŭanoncita de alia leteroj de liaj kunfratoj (pro tio, diris mi kun iagrada orgojlo, estas malfacile ke benediktano estu kaptita de surprizaj eventoj), poste li petis al la kelmastro, ke li akompanu nin al niaj loĝejoj, dum la ĉevalzorgantoj forkondukis niajn rajdobestojn. La Abato promesis al ni, ke li poste vizitos nin, post nia refreŝiĝo, kaj ni eniris la grandan korton en kiu la domoj de la abatejo estis disaj en la dolĉa plataĵo, speco de malrigida konko – aŭ alta ebenaĵo – kiu tranĉis la montopinton.

− | Pri la aranĝo de la abatejo mi havos okazon paroli plurfoje, kaj pli detale. Trans la portalo (unika trapasejo en la zonmuregoj) komenciĝis aleo kun arbovico kiu kondukis al la abateja preĝejo. Maldekstre de la aleo estis sternitaj vastaj legomĝardenoj kaj, kiel mi poste sciis, la botanika ĝardeno ĉirkaŭ la du konstruaĵoj – la banejoj kaj la malsanulejo kaj laboratorio de la herboj – kiuj randis la kurbiĝon de la muregoj. Fone, maldekstre de la preĝejo, staris la Konstruaĵo, dividita de la preĝejo de esplanado plena je tomboj. La norda portalo de la preĝejo alrigardis la sudan turon de la Konstruaĵo, kiu fronte proponis al la okuloj de vizitanto la okcidentan turon, kiu plilongiĝis poste maldekstren ĝis la zonmuregoj por poste etendiĝi kun siaj turoj super la abismo, sur kiu leviĝis la norda turego, videbla nur oblikve. Dekstre de la preĝejo etendiĝis kelkaj konstruaĵoj, kiuj sin ŝirmis per ĝi; ili estis ĉirkaŭ la klostro: certe temis pri la dormejo, la domo de la Abato kaj la domo de la pilgrimuloj al kiu ni iris kaj kiun ni atingis tra bela ĝardeno. Sur la dekstra flanko, trans vasta ebenaĵo, laŭ la sudaj zonmuregoj ĝis orienten malantaŭ la preĝejo, estis farmodomoj, staloj, muelejoj, olivmueliloj, grenejoj kaj keloj, kaj tiu, kiu aspektis al mi la domo de la noviculoj. La glata tereno, apenaŭ ondoforma, ebligis al la antikvaj konstruantoj de tiu sankta loko respekti la preskribojn pri orientado, pli bone ol la faktaj postuloj de Honorius Augustodunensis aŭ Guillaume Durand. Per la pozicio de la suno tiuhore mi konstatis ke la portalo estis perfekte orientita al okcidento, tiel ke sekve la ĥorejo kaj la altaro turniĝis al oriento; kaj la frumatena suno leviĝis rekte vekante la monaĥojn en la dormejo kaj la bestojn en la staloj. Mi neniam vidis pli belan kaj mirinde orientitan abatejon, kvankam poste mi vizitis Sankt-Gallen, kaj Cluny, kaj Fontenay, kaj pliajn, verŝajne pli grandaj sed malpli proporciaj. Diference ol la aliaj, tiu ĉi reliefiĝis tamen pro la senmezura maso de la Konstruaĵo. Mi ne estis faka kiel konstrumasonisto, sed mi tuj ekkonsciis, ke ĝi estis multe pli malnova ol la konstruaĵoj ĉirkaŭ ĝi, ke ĝi verŝajne estis starigita por aliaj celoj, kaj ke la abateja tutaĵo estis aranĝita ĉirkaŭ ĝi dum pli postaj epokoj, sed laŭ maniero, ke la orientiĝo de la granda konstruaĵo harmoniu kun tiu de la preĝejo, aŭ tiu de ĉi-lasta kun ĝi. Kaj tio ĉar arkitekturo estas el ĉiuj artoj tiu, kiu pli kuraĝe klopodas reprodukti per sia dismeto la ordon de la universo, kiun la antikvuloj nomis kosmos, nome, bonordo, ĉar ĝi estas kiel granda besto kies membroj brilegas pro perfekteco kaj proporcio. Kaj estu laŭdata la Kreanto Nia, kiu, kiel diras Aŭgusteno, aranĝis ĉiujn aĵojn laŭ nombro, pezo kaj mezuro.

− | ''Tria preĝhoro''

− | ''Kie Vilhelmo havas instruan''

− | ''interparolon kun la Abato''

− | La kelmastro estis dikventra viro kaj el vulgara aspekto sed gajhumora, blankhara sed ankaŭ fortika, malgranda sed rapida. Li kondukis nin al niaj ĉeloj en la domo de la pilgrimuloj. Aŭ pli bone, li kondukis nin al la ĉelo rezervita al mia majstro, promesante, ke la postan tagon li liberigos alian ĉelon ankaŭ por mi ĉar, kvankam noviculo, mi estis ilia gasto, kaj sekve oni devas trakti min per ĉiu honoro. Dum tiu nokto mi povis dormi en larĝa kaj longa niĉo en la muro de la ĉelo, en kiu li metigis bonan freŝan pajlon. Ĝi estas aranĝo, li aldonis, kiun oni faras foje por la servantoj de iu gravulo, kiu deziras prigardon dum sia dormado.

− | Poste la monaĥoj alportis al ni vinon, fromaĝon, olivojn, panon kaj bonajn sekajn vinberojn, kaj ili lasis, ke ni refreŝiĝu. Ni tre gustumis la manĝon kaj la trinkadon. Mia majstro ne havis la sobrajn kutimojn de la benediktanoj kaj li ne ŝatis manĝi meze de silento. Cetere li ĉiam parolis pri tiom bonaj kaj saĝaj temoj, ke ŝajnis, ke monaĥo legus al ni la biografiojn de sanktuloj.

− | Tiun tagon mi denove pridemandis lin pri la epizodo de la ĉevalo.

− | “Tamen,” mi diris, “kiam vi prilegis la spurojn en la neĝo kaj sur la arbustoj, vi ankoraŭ ne konis Brunello’n. Iusence tiuj spuroj parolis pri ĉiaj ĉevaloj, aŭ almenaŭ pri ĉiuj ĉevaloj de tiu specio. Ĉu ni ne devas konkludi, ke la libro de la naturo parolas al ni nur per esencaĵoj, kiel instruas multaj kleraj teologoj?”

− | “Ne tute, kara Adson,” respondis al mi la majstro. “Certe tiu speco de spuroj esprimis al mi, se vi preferas, la ĉevalon kiel verbum mentis (vorto de la menso aŭ koncepto), kaj tian ĝi esprimus al mi en ĉiu ajn alia loko. Sed la spuro en tiu loko kaj en tiu horo de la tago diris al mi, ke almenaŭ unu el ĉiuj eblaj ĉevaloj trapasis tie. Tiel mi estis duonvoje inter la ekscio de la koncepto ĉevalo kaj la kono de specifa ĉevalo. Kaj ĉiuokaze miaj scioj pri universala ĉevalo fontis el la spuro, kiu estis karakteriza. Mi povus diri, ke tiumomente mi ŝanĉeliĝis inter la karakteriza spuro kaj mia nescio, kiu komencis alpreni ian formon de universala koncepto. Se vi vidas ion demalproksime, kaj vi ne komprenas pri kio temas, vi kontentiĝos difini ĝin korpokonsisto. Post alproksimiĝo, vi tiam difinos ĝin besto, kvankam vi ankoraŭ ne scias ĉu temas pri ĉevalo aŭ azeno. Kaj fine, kiam ĝi estos tute proksima al vi, vi povos diri, ke temas pri ĉevalo, kvankam vi ankoraŭ ne scias ĉu ĝi estas Brunello aŭ Favello. Kaj nur kiam vi estos je taŭga distanco vi vidos, ke ĝi estas Brunello (nome, tiu ĉevalo mem, ne alia, kia ajn estu la nomo per kiu vi nomos ĝin). Kaj ĝi estos la plena kono, la intuicio el karakterizo. Same, antaŭ unu horo mi pretis imagi ĉiajn ĉevalojn, sed ne pro miaj vastaj konoj, sed pro la limigita intuicio mia. Kaj la famon de mia inteligenteco konfirmis nur la vido de la specifa ĉevalo, kiun la monaĥoj trenis per la enbuŝaĵo. Nur tiam mi vere sciis, ke mia antaŭa rezonado preskaŭ kondukis min al la vero. Tiel la ideoj, kiujn mi uzis por bildigi al mi ĉevalon ankoraŭ neviditan, estis puraj signoj, samkiel signojn de la koncepto ĉevalo simbolis la spuroj sur la neĝo: kaj oni uzas signojn kaj signojn de signoj nur kiam oni ne regas la aferojn.”

− | Aliajn fojojn mi aŭskultis lin paroli per sufiĉa skeptikismo pri universalaj konceptoj kaj per granda respekto pri la karakterizaj aferoj: kaj ankaŭ poste tiu lia emo ŝajnis al mi esti parto ĉu de lia brita deveno ĉu de lia franciskana aparteno. Sed tiun tagon mankis al mi fortoj sufiĉaj por alfronti teologiajn diskutojn: tial mi ekkaŭris en la spaco al mi donita, mi ĉirkaŭvolvis min per kovrilo kaj min kaptis profunda dormo.

− | Ĉiuj, kiuj enirus la ĉelon povus min konfuzi kun envolvaĵo. Kaj tio certe okazis al la Abato, kiam li venis viziti Vilhelmon ĉirkaŭ la tria preĝhoro. Tial mi povis aŭskulti sen ke oni rimarku min ilian unuan interparolon. Kaj oni ne taksu malica tiun mian konduton, ĉar mia abrupta apero al la vizitanto estus pli malbonmora afero ol la kaŝiteco, kiun mi tenis, humile.

− | Do, alvenis Abbo. Li pardonpetis pro sia abrupta entrudiĝo, li renovigis sian bonvenon kaj diris, ke li devas paroli kun Vilhelmo, private, pri treege grava afero.

− | Li komencis per gratuloj al li pro la lerteco, per kiu li kondutis dum la afero de la ĉevalo, kaj li demandis kiamaniere li povis doni tiom fidindajn informojn pri besto, kiun li neniam vidis antaŭe. Vilhelmo resume kaj per iom da indiferenteco klarigis al li la faritan rezonadon, kaj la Abato multe gratulis al li pro lia sagaco. Li diris, ke li ne povis esperi malpli sukcesan rezulton de viro, kies famo pri granda sagaco estis de li jam konata. Li diris, ke li ricevis leteron de la Abato de Farfa, kiu ne nur parolis pri la misio konfidita al Vilhelmo fare de la imperiestro (pri ĝi oni priparolos en la postaj tagoj), sed li ankaŭ diris, ke en Britujo kaj en Italujo mia majstro estis inkvizitoro en kelkaj procesoj, en kiuj li distingiĝis pro sia klarvido, ne disigita de granda humaneco.

− | “Multe plezurigis min ekscii,” aldonis la Abato, “ke por multaj kazoj vi decidis favore al senkulpeco de la akuzito. Mi kredas, kaj des pli en la nunaj malfeliĉegaj tagoj, je la daŭra ĉeesto de la malbonulo en la homaj aferoj,” kaj li ĉirkaŭrigardis, per neperceptebla gesto, kvazaŭ la malamiko estus inter tiuj muroj, “sed mi opinias ankaŭ, ke multfoje la malbonulo agas pro kaŝitaj celoj. Kaj mi scias, ke ĝi povas instigi siajn viktimojn realigi malbonon tiel ke la kulpo falu sur justulon, ĝuante pro la fakto, ke justulo estas bruligita anstataŭ lian subulon. Ofte la inkvizitoroj, por elmontri zorgemon, ĉiukoste elŝiras konfeson de la akuzanto, opiniante, ke bona inkvizitoro estas tiu, kiu finas la proceson ĉiam trovante propetan kapron...”

− | “Ankaŭ inkvizitoro povas agi laŭ puŝo de la diablo,” diris Vilhelmo.

− | “Tio eblas,” rekonis la Abato kun multe da singardemo, “ĉar nesekveblaj estas la vojoj de la Plejaltulo, sed mi ne ĵetu ombron de suspektemo kontraŭ tiom bonmeritaj homoj. Eĉ vin, kiel unu el ili, mi bezonas hodiaŭ. En ĉi tiu abatejo okazis io, kio postulas atenton kaj la konsilon de sagaca kaj prudenta homo kiel vi. Sagaca por malkovri kaj prudenta (se necesas) por kaŝi. Ofte fakte nepras pruvi la kulpecon de homoj kiuj devus eminente elstari pro sia sankteco, sed laŭ la maniero kiu ebligu la eliminon de la malbono sen ke la kulpulon oni allasu al publika malŝato. Se paŝtisto eraras, oni devas lin izoli disde la aliaj paŝtistoj, ve se la ŝafoj komencus malkonfidi je la paŝtistoj.”

− | “Mi komprenas,” diris Vilhelmo. Mi jam povis konstati, ke kiam li parolis per tiom zorgema kaj edukita maniero, li kutime kaŝis, honeste, sian malkonsenton aŭ sian perplekson.

− | “Pro tio,” daŭrigis la Abato, “mi opinias, ke ĉiun kazon, kiu koncernas la eraron de paŝtisto, oni ne povas konfidi al iu ajn krom al viroj kiel vi, kiuj ne nur kapablas distingi bonon disde malbono, sed ankaŭ tion, kio estas taŭga disde tio kio ne estas tia. Mi ŝatas pensi, ke vi kondamnis nur kiam...”

− | “... la akuzitoj estis kulpaj pri murdoj, pri venenigoj, pri korupto de senkulpaj infanoj kaj pri aliaj abomenaĵoj, kiujn mia buŝo ne kuraĝas eldiri...”

− | “... ke vi kondamnis nur kiam,” daŭrigis la Abato sen konsideri la interrompon, “la ĉeesto de la diablo estis tiom evidenta sub ĉies okuloj, ke oni ne povus alimaniere procedi, sen ke la indulgemo estus pli skandalodona ol la krimo mem.”

− | “Kiam mi agnoskis la kulpecon de iu,” klarigis Vilhelmo, “tiu vere plenumis tiaspecajn krimojn, ke mi povis liveri lin kun trankvila konscienco al la sekulara brako.”

− | La Abato havis momenton de hezitiĝo: “Kial,” li demandis, “vi insiste parolas pri krimaj agoj sen paroli pri ilia diableca motivado?”

− | “Ĉar rezoni pri kaŭzoj kaj pri efikoj estas tre malfacila afero, kies unika juĝisto laŭ mi povas esti nur Dio. Ni jam tre pene sukcesas trovi rilaton inter la evidenta efiko ĉe bruligita arbo kaj la fulmo kiu ĝin bruligis, tiom ke la revuado de ĉenoj foje longegaj de kaŭzoj kaj efikoj ŝajnas al mi sammaniere freneza kiel la klopodo konstrui turon ĝis la ĉielo.”

− | “La doktoro el Akvino,” sugestis la Abato, “ne timis pruvi per la nura forto de la racio la ekzistadon de la Plejaltulo retroirante de kaŭzo al kaŭzo ĝis la unua kaŭzo ne kaŭzita.”

− | “Kiu estas mi,” diris humile Vilhelmo, “por kontraŭi la doktoron el Akvino? Ankaŭ ĉar lian pruvon pri la ekzisto de Dio subtenas multaj aliaj atestoj, kaj liaj vojoj rezultas fortigitaj. Dio parolas al ni ene de la animo nia, kiel jam sciis Aŭgusteno, kaj vi Abbo prikantus la gloron de la Sinjoro kaj la evidentecon de lia ĉeesto ankaŭ se Tomaso ne...” Li silentis, kaj aldonis: “Mi supozas.”

− | “Ho, sendube,” rapide konfirmis la Abato, kaj mia majstro ĉesigis laŭ tiom bela maniero akademian

− | diskuton, kiu evidente ne plaĉis al li. Poste li reparolis.

− | “Pri la procesoj, denove. Ni supozu ke iu homo estis mortigita per veneno. Tiu ĉi estas empiria fakto. Fronte al iuj nerefuteblaj faktoj mi povas supozi, ke la veneniginto estis alia homo. Sed kiel mi povas kompliki la ĉenon imagante ke tiu malica faro havas alian motivon, ne homan sed diablan? Mi ne diras, ke tio estas neebla, kvankam la diablo postlasas siajn spurojn kiel via ĉevalo Brunello. Sed, kial mi devas serĉi tiujn pruvojn? Ĉu ne sufiĉas mia kono, ke la kulpulo estas tiu homo specifa kaj ke mi liveras lin al la sekulara brako? Ĉiuokaze lia puno estos la morto, ke Dio pardonu lin.”

− | “Sed mi scias, ke en proceso en Kilkenny antaŭ tri jaroj, kontraŭ kelkaj personoj akuzitaj pri fiaj krimoj, vi ne ekskludis la intervenon de la diablo, post malkovro de la kulpuloj.”

− | “Sed mi ne asertis tion klare. Ĉiuokaze estas certe, ke mi ne repuŝis tiun ideon. Kiu estas mi por juĝi la komplotojn de la malbonulo, aparte kiam,” li tre insistis pri ĉi tiu tezo, “ĉiuj iniciatintoj de la proceso - la episkopo, la urba magistrato kaj la tuta popolo, kun la akuzitoj mem, kiu scias? - deziris nepre konstati la ĉeeston de la diablo? Nu, verŝajne la ununura vera pruvo pri la ĉeesto de la diablo estas la insisto per kiu en tiu momento ĉiuj strebas konstati, ke ĝi ĉeestas...”

− | “Vi do,” diris la Abato per zorganta tono, “diras al mi, ke en multaj procesoj la diablo agas ne nur en la kulpulo sed verŝajne kaj ĉefe en la juĝistoj?”

− | “Ĉu mi povus fari tian deklaron?” demandis Vilhelmo, kaj mi konsciis, ke la demandon li vortumis en maniero tia ke ke la Abato ne povis respondi jes; tial Vilhelmo profitis de lia silento por ŝanĝi temon. “Sed entute ili estas malproksimaj aferoj. Mi forlasis tiun noblan agadon kaj mi faris tion ĉar la Sinjoro tiel volis...”

− | “Sendube,” agnoskis la Abato.

− | “... kaj nun,” daŭrigis Vilhelmo, “mi interesiĝas pri aliaj delikataj problemoj. Kaj mi dezirus okupiĝi pri tiu problemo, kiu maltrankviligas vin, se vi deziras paroli pri ĝi.”

− | Ŝajnis al mi, ke la Abato estis kontenta povi fini tiun konversacion por reveni al sia problemo. Li do komencis rakonti, per tre prudenta uzo de la vortoj kaj per longaj ĉirkaŭparoloj, pri aparta evento kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj kaj kiu estigis multe da konfuzo ĉe la monaĥoj. Kaj li diris, ke li parolas al Vilhelmo pri ĝi ĉar, sciante ke li estas granda konanto kaj de la homa animo kaj de la komplotoj de la diablo, li esperis, ke li povu dediĉi parton de sia valora tempo por klarigi tre dolorigan misteron. La fakto estis, ke Adelmo de Otranto, ankoraŭ juna monaĥo kaj tamen jam fama majstro de la miniaturista arto, kiu ornamis la manuskriptojn de la biblioteko per belegaj bildoj, estis retrovita de kaprogardisto iun matenon funde de la apika krutaĵo super kiu staras la orienta turego de la Konstruaĵo. Ĉar la aliaj monaĥoj vidis lin en la ĥorejo dum la kompletorio sed li ne partoprenis en la matutino, li probable falegis dum plej profundaj horoj de la nokto. Ĝi estis nokto kun granda neĝo-ŝtormo, dum kiu falis neĝflokoj tranĉaj kiel klingoj, kiuj preskaŭ similis al hajleroj, puŝataj de suda vento kiu blovis impete. Moligita de tiu neĝo kiu komence fandiĝis kaj poste kompaktiĝis en malmolaj glaciaj lamenoj, lian korpon oni retrovis en la krutejo, ŝiritan de la rokoj kontraŭ kiuj ĝi resaltis. Kompatinda kaj malforta mortaĵo, ke Dio kompatu lin. Pro la multaj resaltoj, kiujn la korpo suferis dum falego, ne estis facile kompreni el kiu preciza punkto li falis: certe el unu el la fenestroj, kiuj estas je ĉiuj tri etaĝoj de la tri flankoj de la turego, super la abismo.

− | “Kie vi sepultis la kompatindan korpon?” demandis Vilhelmo.

− | “En la tombejo, kompreneble,” respondis la Abato. “Verŝajne vi rimarkis ĝin, ĝi situas inter la norda flanko de la preĝejo, la Konstruaĵo kaj la legomĝardeno.”

− | “Mi komprenas,” diris Vilhelmo, “kaj mi komprenas, ke via problemo statas jene. Se tiu malfeliĉulo mortigis sin, Dio ne volu (ĉar oni ne povis pensi, ke li falis pro akcidento) la postan tagon vi retrovus unu el tiuj fenestroj malfermitaj, sed vi retrovis ilin ĉiujn fermitaj, sen stagna akvo je ilia bazo.”

− | La Abato estis homo, mi jam diris, el granda kaj diplomatia bonteniĝo, sed tiun fojon li faris eksalton pro surprizo, kiu forigis de li ĉiun eron de tiu digno kiu konvenas al grava kaj grandanima persono, kiel asertas Aristotelo: “Kiu diris al vi tion?”

− | “Vi diris tion al mi. Se la fenestro estus malfermita, vi tuj pensus, ke li ĵetis sin tra ĝi. Mi konstatis de ekstere, ke ili estas grandaj fenestroj kun opakaj vitraĵoj kaj tiuspecaj fenestroj, en konstruaĵoj el tioma dimensio, ne estas kutime je homa alteco. Sekve, se ĝi estus malfermita, formetante la eblecon ke tiu malfeliĉulo tiom alfenestriĝis ke li perdis ekvilibron, restus al ni nur konkludi, ke li mortigis sin. Tiukaze vi ne povus sepulti lin en konsekrita tero. Sed ĉar vi kristane sepultis lin, la fenestroj devis esti fermitaj. Kaj se ili estis fermitaj, ĉar mi neniam renkontis eĉ dum procesoj kontraŭ sorĉistoj tiom obstinan mortinton al kiu Dio aŭ la diablo ebligis reveni supren el abismo por forigi la spurojn de sia misfaro, evidentas ke la supozata memmortiginto estis puŝita, ĉu de homa mano ĉu de diabla forto. Kaj vi demandas al vi mem, kiu povis, mi ne diras puŝi lin en la abismon, sed levi lin kontraŭ lia volo ĝis la fenestrosojlo, kaj nun vi estas agitita de la ideo, ke malica forto, ĉu natura aŭ supernatura, cirkulas en la abatejo.”

− | “Tiel estas...” diiris la Abato, kaj ne estis klare ĉu li konfirmis la vortojn de Vilhelmo aŭ ĉu li malkovris la pravecon de la rezonado, kiun Vilhelmo tiom mirinde faris. “Sed kial vi scias, ke ne estis akvo je la bazo de iu ajn vitralo?”

− | “Ĉar vi diris al mi, ke blovis suda vento kaj la akvo ne povas estis puŝata kontraŭ fenestroj direktitaj orienten.”

− | “Oni ne sufiĉe parolis al mi pri viaj virtoj,” diris la Abato. “Kaj vi pravas, ne estis akvo, kaj nun mi scias kial. La eventoj okazis laŭ via parolo. Kaj nun vi komprenas mian angoron. Jam gravega estus la fakto, se unu el miaj monaĥoj makulus sian animon per la abomeninda peko de memmortigo. Sed mi havas motivon por kredi ke alia el ili makuliĝis per same terura peko. Kaj estus nur tio...”

− | “Antaŭ ĉio, kial unu el la monaĥoj? En la abatejo estas multaj aliaj personoj, stalistoj, kaprogardistoj, servantoj...”

− | “Jes, efektive ĝi estas malgranda sed riĉa abatejo,” agnoskis aplombe la Abato. “Centkvindek servantoj por sesdek monaĥoj. Sed ĉio okazis en la Konstruaĵo. Tie, eble vi jam scias tion, kvankam je la unua etaĝo estas kaj la kuirejoj kaj la manĝejo, je la du supraj etaĝoj estas la scriptorium kaj la biblioteko. Post la vespermanĝo la Konstruaĵon oni fermas kaj tre rigida regulo malpermesas al ĉiu ajn eniri ĝin,” li imagis la demandon de Vilhelmo kaj tuj aldonis, sed kun evidenta malemo, “ankaŭ al monaĥoj, kompreneble, sed...”

− | “Sed?”

− | “Sed mi absolute ekskludas, absolute, ĉu vi komprenas min?, ke servanto havus la kuraĝon eniri en ĝin dumnokte.” En liaj okuloj aperis kvazaŭ defia rigardo, sed ĝi estis rapida kiel fulmo, aŭ kiel falanta stelo. “Ni diru, ke ili timus,vi scias... foje la ordonojn donitajn al simpluloj oni devas plifortigi per ia minaco, kiel la averto ke se iu malobeas, io terura trafas lin, kaj el supernatura forto. Male, monaĥo...”

− | “Mi komprenas.”

− | “Sed ne nur, monaĥo povus havi aliajn motivojn por riske eniri malpermesitan lokon, mi celas motivojn... kiel diri? kompreneblajn, kvankam kontraŭ la regulo...”

− | Vilhelmo ekrimarkis la embarason de la Abato kaj li faris demandon, verŝajne kun la celo ŝanĝi temon, sed ĝi estigis des pli grandan embarason.

− | “Parolante pri ebla murdo vi diris: ‘kaj estus nur tio’. Kion vi intencis diri?”

− | “Ĉu mi diris tion? Nu, oni ne mortigas sen motivo, kiom perversia ĝi estu. Kaj mi tremas pensante al la perversieco de la motivoj, kiuj povus instigi monaĥon murdi kunfratulon. Jen. Tion mi celis.”

− | “Ĉu nenio plia?”

− | “Nenion plian mi povas diri al vi.”

− | “Ĉu vi volas diri, ke estas nenio alia, kiun vi estas rajtigata diri al mi?”

− | “Bonvolu, fratulo Vilhelmo, frato mia Vilhelmo,”kaj la Abato akcentis ĉu la vorton fratulo ĉu la vorton fraton. Vilhelmo vigle ruĝiĝis kaj komentis:

− | “Eris sacerdos in aeternum.” (Vi estas pastro por ĉiam)

− | “Dankon,” diris la Abato.

− | Ho mia Sinjoro Dio, kian teruran misteron kundividis tiumomente miaj malprudentaj superuloj. unu puŝita de angoro, la alia de scivolemo. Ĉar ankaŭ mi, noviculo kiu alproksimiĝis al la misteroj de la sankta pastreco de Dio, ankaŭ mi, humila knabeto, komprenis, ke la Abato sciis ion, sed ke li eksciis tion dum konfespreno, kiu devigas lin al silento. Li eksciis el la lipoj de iu alia ian detalon pri peko, kiu iel koncernis la tragikan morton de Adelmo. Verŝajne pro tio li petegis Vilhelmon, ke li malkovru sekreton kies ekziston li supozis, sen povi sciigi tion al aliaj, kaj li esperis, ke mia majstro ĵetu lumon per la forto de la intelekto sur tion, kion li devis kaŝi en la ombro pro la supera ordono de la karitato.

− | “Bone,” diris tiam Vilhelmo, “ĉu mi povos fari demandojn al la monaĥoj?”

− | “Vi povos.”

− | “Ĉu mi povos libere cirkuli en la abatejo?”

− | “Mi rajtigas vin”.

− | “Ĉu vi donos al mi ĉi tiun mision coram monachis?” (je la ĉeesto de ĉiuj monaĥoj)

− | “Jam ĉi-vespere.”

− | “Mi tamen komencos hodiaŭ antaŭ ol la monaĥoj eksciu la taskon, kiun vi donis al mi. Kaj krome mi multe deziras, ne lasta motivo de mia alveno ĉi tie, viziti vian bibliotekon, faman en ĉiuj abatejoj de la kristanaro.”

− | La Abato abrupte leviĝis, lia vizaĝo estis tre kuntirita. “Vi povos cirkuli en la tuta abatejo, mi diris. Certe ne en la lasta etaĝo de la Konstruaĵo, en la biblioteko.”

− | “Kial?”

− | “Mi devis klarigi tion al vi antaŭe, kaj mi pensis, ke vi sciis tion. Vi scias, ke nia biblioteko ne estas kiel la aliaj...”

− | “Mi scias, ke ĝi havas pli da libroj ol ĉiu alia kristana biblioteko. Mi scias, ke kompare kun viaj libroŝrankoj tiuj de Bobbio aŭ de Pomposa, de Cluny aŭ de Fleury ŝajnas la ĉambro de infano, kiu eklernas la alfabeton. Mi scias, ke la sesmil kodeksoj pri kiuj fieris Novalesa antaŭ cent kaj pliaj jaroj estas malmulto kompare kun la viaj, kaj verŝajne multaj el tiuj nun estas ĉi tie. Mi scias, ke via biblioteko estas la unika lumo, kiun la kristanaro povas starigi kontraŭ la tridekses bibliotekoj de Bagdado, la dekmil kodeksoj de veziro Ibn al-Alkami, ke la nombro de viaj biblioj egalas al la dumil kvarcent koranoj kiujn oni havas en Kairo, kaj ke la konsisto de viaj libroŝrankoj estas lumanta fakto kontraŭ la aroganta legendo de la miskredantoj, kiuj antaŭ jaroj asertis (ili, kiuj havas intimajn rilatojn kun la princo de la mensogoj), ke la biblioteko de Tripolio entenis ses milionojn da libroj kaj gastigis okdek mil komentistojn kaj ducent skribistojn.”

− | “Tiel estas, al la ĉielo estu danko.”

− | “Mi scias, ke el la monaĥoj, kiuj vivas ĉe vi, multaj alvenis el aliaj abatejoj de la tuta mondo: kelkaj restas dum la malmulta tempo, kiu sufiĉas al ili por kopii manuskriptojn kiujn oni trovas nur en via biblioteko, por poste porti la kopiojn al sia sidejo, sed lasante, interŝanĝe, alian raran manuskipton, kiun vi kopias kaj aldonas al via trezoro. Aliaj restas dum longa tempo, foje ĝismorte, ĉar nur ĉi tie ili povas trovi la verkojn kiuj prilumas iliajn studojn. Kaj tial inter vi estas germanoj, dakoj, hispanoj, francoj kaj grekoj. Mi scias, ke imperiestro Frederiko, antaŭ multaj jaroj, petis al vi kompili libron pri la Malaĥiaj profetaĵoj kaj traduki ĝin poste en la araban, ĉar li volis sendi ĝin donace al la sultano de Egiptujo. Mi scias, fine, ke glorplena abatejo, tiu de Murbach, dum ĉi tiuj malfeliĉegaj tagoj, ne plu havas skribistojn, ke en Sankt-Gallen postrestis malmultaj monaĥoj kiuj kapablas skribi, ke jam nun en la urboj laboras por la universitatoj korporacioj kaj gildoj de laikoj kaj ke nur via abatejo ĉiutage renovigas, pli bone, levas al pli kaj pli alta prestiĝo la famobrilon de via ordeno...”

− | “Monasterium sine libris,” citis inspirita la Abato, “est sicut civitas sine opibus, castrum sine numeris, coquina sine suppellectilí, mensa sine cibis, hortus sine herbis, pratum sine floribus, arbor sine foliis... (monaĥejo sen libroj estas kiel urbo sen bonstato, armea tendaro sen trupoj, kuirejo sen ilaro, manĝotablo sen manĝaĵoj, ĝardeno sen herbo, herbejo sen floroj, arbo sen folioj). Kaj nia ordeno, kiuj kreskis surbaze de la duobla ordono labori kaj preĝi, estis lumo por la tuta konata mondo, rezervo de scio, savo por malnova doktrino, kiu riskis malaperi pro bruligoj, disrabadoj kaj tertremoj, forĝejo de novaj skribaĵoj kaj kreskilo de tiuj malnovaj... Ho, vi bone scias, ni travivas tre malhelan periodon kaj mi hontas diri al vi, ke ne antaŭ multaj monatoj la koncilo de Vienne devis redeklari, ke ĉiu monaĥo devas ordiniĝi... Kiom da niaj abatejoj, kiuj antaŭ ducent jaroj estis lumantaj centroj pro grandiozeco kaj sankteco, nun estas rifuĝo por mallaboremuloj. La ordeno daŭre estas potenca, sed la fetoro de la urbo sieĝas deproksime niajn sanktajn lokojn, la popolo de Dio nun inklinas al komercado kaj militoj inter koterioj, tie, en la grandaj loĝataj centroj, kie ne povas gasti la spirito de sankteco, oni ne nur parolas (kion alian oni atendu de laikoj?) sed oni jam skribas en la vulgara lingvo, kaj ke neniu el tiuj libroj sukcesu eniri niajn muregojn - ĉar fatale ili fariĝas vehiklo de herezoj! Pro la pekado de la homoj, la mondo ŝvebas super la abismo, abismo kiu vokas la abismon kiu estas en ĝi. Kaj morgaŭ, kiel asertis Honorio, la korpoj de la homoj estos pli malgrandaj ol la niaj, kiel la niaj estas pli malgrandaj ol tiuj de la antikvuloj. Mundus senescit (la mondo maljuniĝas). Se do Dio konfidis mision al nia ordeno, ĝi estas la misio kontraŭstari tiun kuradon al abismo, kaj per la konservo, ripeto kaj defendo de la trezoro de saĝeco, kiun niaj patroj konfidis al ni. La dia providenco aranĝis, ke la universala regado, kiu komence de la mondo estis en oriento, transloĝiĝu laŭgrade, kun la paso de la tempo, al okcidento, por averti nin, ke la mondofino proksimiĝas, ĉar la fluo de la eventoj jam atingis la kapaciton de la universo. Sed dum ne finiĝas definitive la jarmilo, dum ne triumfas, ankaŭ iomete, la abomena besto, la Antikristo, ni devas defendi la trezoron de la kristana mondo, kaj la parolon mem de Dio, kiun li diktis al la profetoj kaj al la apostoloj, kiun la patroj ripetis sen ŝanĝi verbon, kiun la skoloj klopodis komentarii, kvankam hodiaŭ en tiuj skoloj mem ennestiĝas la serpento de la aroganteco, de envio, de malprudenteco. Dum falas la tenebroj ni estas fajrujoj kaj lumo briletanta tie supre, je la horizonto. Kaj dum ĉi tiuj muregoj ne falas, ni estas la gardantoj de la dia Parolo.”

− | “Amen,” diris Vilhelmo per devoteca sinteno. “Sed kiun rilaton havas ĉio tio kun la fakto, ke oni ne povas viziti la bibliotekon?”

− | “Vidu, frato Vilhemo,” diris la Abato, “por povi plenumi la senmezuran kaj sanktan taskon kiu igas valoraj tiujn muregojn,” aludante la mason de la Konstruaĵo, kiun eblis vidi tra la fenestreto de la ĉelo, ŝvebanta super la abateja preĝejo mem, “devotuloj laboris dum jarcentoj, laŭ striktaj reguloj. La biblioteko naskiĝis el projekto kiu estis mistera al ĉiuj dum jarcentoj, kaj neniu monaĥo povas koni ĝin. Nur la bibliotekisto estas priinformita de la antaŭa bibliotekisto, kaj li transdonas la sekreton, dum li vivas, al la helpanta bibliotekisto, antaŭ ol abrupta morto trafu lin, forprenante tiun konon de la komunumo. Kaj la lipoj de la du estas sigelitaj de sekreteco. Nur la bibliotekisto, aldone al siaj scioj, rajtas trairi la labirinton de la libroj, nur li scias kie trovi ilin kaj kie remeti ilin; nur li respondecas pri ilia konservado. La aliaj monaĥoj laboras en la scriptorium kaj ili povas koni la liston de la libroj enfermitaj en la biblioteko. Sed listo ofte malmulton signifas, nur la bibliotekisto komprenas, el la situo de la libro, el ĝia nealirebleco, kiujn sekretojn, verojn aŭ mensogojn ĝi enhavas. Nur li decidas kiel, kiam kaj ĉu disponigi ĝin al petanta monaĥo, foje post konsulto kun mi. Ĉar ĉiuj oreloj ne povas auskulti ĉiujn verojn, ne ĉiujn mensogojn rekonas kiel tiajn piulo, kaj la monaĥoj, entute, estas en la scriptorium por plenumi precizan agadon, por kiu ili devas legi certajn librojn ne aliajn, ne por elaŭdi ĉiun frenezan sciovolemon kiu kaptu ilin, ĉu pro malforteco de la menso, ĉu pro aroganteco, ĉu pro inspiro de la diablo.”

− | “En la biblioteko vi do konservas mensogajn librojn...”

− | “Monstroj ekzistas ĉar ili estas parto de la dia plano kaj ankaŭ el iliaj hororaj trajtoj mem riveliĝas la potenco de la Kreanto. Tial ekzistas pro dia plano ankaŭ la libroj de la sorĉistoj, pri la hebrea kabalo, kun la fabeloj de la paganaj poetoj, la mensogoj de la miskredantoj. Laŭ la firma kaj sankta opinio de tiuj, kiuj volis kaj subtenis ĉi tiun abatejon dum la jarcentoj, ankaŭ en la mensogaj libroj povas aperi, sub la okuloj de sagaca leganto, pala lumo de la dia saĝeco. Kaj tial ankaŭ ilin la biblioteko savogardas. Sed ĝuste pro tio, vi komprenas, ne ĉiuj povas eniri en ĝin. Kaj krome,” aldonis la Abato, kvazaŭ por trovi senkulpiĝon fronte al tiom malforta preteksto, “libro estas rompiĝema kreitaĵo, ĝi suferas la korodon de la tempo, ĝi timas ronĝulojn, la malbonan veteron, la nezorgemajn manojn. Se dum centoj kaj centoj da jaroj ĉiuj povus liberi tuŝi niajn kodeksojn, plejparto el ili ne plu ekzistus. La bibliotekisto sekve defendas ilin ne nur disde la homoj sed ankaŭ disde la naturo kaj li dediĉas sian tutan vivon al ĉi tiu lukto kontraŭ la fortoj de la forgeso, malamikoj de la vero.”

− | “Tial neniu, krom la du, povas eniri en la lastan etaĝon de la Konstruaĵo...”

− | La Abato ridetis: “Neniu devas. Neniu povas. Neniu, kiu deziregus tion, sukcesus. La biblioteko defendas sin mem, ĉar ĝi estas nesondebla kiel la vero, kiun ĝi gastigas, kaj trompa kiel la mensogo, kiun ĝi konservas. Spirita labirinto sed ankaŭ surtera labirinto ĝi estas. Vi povus eniri kaj ne plu eliri. Dirinte tion mi esperas, ke vi respektos la regulojn de la abatejo.”

− | “Sed vi ne ekskludis la eblecon, ke Adelmo falegis el iu fenestro de la biblioteko. Kaj kiel mi povas enketi pri lia morto se mi ne vidas la lokon en kiu komenciĝis la fina fazo de lia vivo?”

− | “Frato Vilhelmo,” diris la Abato, per paca tono, “homo kiu priskribis mian ĉevalon Brunello’n sen vidi ĝin antaŭe kaj la morton de Adelmo preskaŭ sen antaŭa informiĝo, facile pristudos lokojn en kiujn li ne povas eniri.”

− | Vilhelmo kliniĝis antaŭ li: “Vi estas saĝa ankaŭ kiam vi estas severa. Estu kiel vi volas.”

− | “Se mi vere estus saĝa, tia mi estus ĉar mi kapablas esti severa,” respondis la Abato.

− | “Lasta afero,” demandis Vilhelmo, “Kion pri Umbertino?”

− | “Li estas ĉi tie, li atendas vin, vi renkontos lin en la preĝejo.”

− | “Kiam?”

− | “Kiam vi volas,” diris la Abato ridetante. “Vi eble scias, ke li, kvankam klerega, ne ŝatas bibliotekojn. Li taksas ilin mondumaj trompiluzioj... Li plejofte restas en la preĝejo meditante, preĝante...”

− | “Ĉu li maljuniĝis?”, demandis Vilhemo iom hezitante.

− | “Kiam vi renkontis lin lastfoje?”

− | “Antaŭ multaj jaroj.”

− | “Li estas laca. Li estas tre deteniĝema rilate al la mondaj aferoj. Li estas sesdekok jaraĝa. Sed laŭ mi li konservis la animon de sia juneco.”

− | “Mi tuj iros al li, dankon.”

− | La Abato demandis al li, ĉu li deziris aliĝi al la tagmanĝo kun la monaĥoj post la sesa preĝhoro. Vilhelmo respondis, ke li manĝis antaŭnemulte, kaj tre agrable, kaj ke li preferis tuj renkonti Umbertino’n. La Abato salutis lin.

− | Li estis eliranta el la ĉelo kiam el la korto leviĝis korŝira kriego, kvazaŭ de ĝismorte vundita persono, kun postaj same teruraj krioj. “Kio okazas?” demandi Vilhelmo, konsternita. “Nenio,” respondis la Abato ridetante. “Nun estas la periodo kiam oni mortigas la porkojn. Laboro por la porkopaŝtistoj. Ne pri tiu sango vi devas enketi.”

− | Li eliris kaj li malrespektis sian famon de sagaca homo. Ĉar la postan matenon... Sed bremsu vian malpaciencon, ho petola lango mia. Ĉar en la tago pri kiu mi volas paroli, kaj antaŭ la nokto, okazis multaj pliaj eventoj, pri kiuj necesas raporti.