La nomo de la rozo: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

(62 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 2: Linio 2:

- '''[[ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO]]

- '''[[LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO]]

- '''[[PROLOGO]]

- '''[[PROLOGO]]

- '''[[UNUA TAGO - unua preĝ-horo]]

- '''[[UNUA TAGO - unua preĝ-horo]]

- '''[[UNUA TAGO - tria preĝ-horo]]

- '''[[UNUA TAGO - sesa preĝ-horo]]

- '''[[UNUA TAGO - naŭa preĝ-horo]]

'''UNUA TAGO'''

- '''[[UNUA TAGO - post la naŭa preĝ-horo]]

- '''[[UNUA TAGO - vesperaj pregh-horoj]]

''Unua preĝhoro''

- '''[[UNUA TAGO - Kompletorio]]

''Kie oni alvenas je la malsupro de la abatejo''

- '''[[DUA TAGO - matenaj preghoj]]

''kaj Vilhelmo elmontras sian grandan sagacon''

- '''[[DUA TAGO - unua pregh-horo]]

- '''[[DUA TAGO - tria pregh-horo]]

Ĝi estis bela mateno fine de novembro. En la nokto neĝis iomete, sed la grundon kovris freŝa tavolo ne pli ol tri fingrojn alta. En la mallumo, tuj post la laŭdoj, ni partoprenis en la meso en vilaĝo de la valo. Poste ni ekvojaĝis al la montoj, je la tagiĝo.

- '''[[DUA TAGO - sesa pregh-horo]]

- '''[[DUA TAGO - naua pregh-horo]]

Kiam ni surgrimpis laŭ la kruta pado kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la monto, mi vidis la abatejon. Ne mirigis min ĝiaj muroj kiuj zonis ĝin ĉiuflanke, similaj al tiuj, kiujn mi vidis en la tuta kristana mondo, sed la maso de tio, kio, mi poste sciis, estis la Konstruaĵo. Ĝi estis okangula strukturo kiu de malproksime aspektis kvarangula (perfektega figuro, kiu esprimas la firmecon kaj nepenetreblecon de la Dia Civito), kies sudaj flankoj staris desur la placeto de la abatejo, dum tiuj nordaj ŝajnis kreski el la radikoj mem de la monto, sur kiuj ili interplektiĝis superpendaj. Sciu, ke en kelkaj punktoj, el la malsupro, ŝajnis ke la roko plilongiĝas al la ĉielo, sen interrompo de koloroj kaj de materio, kaj ke ĝi fariĝis, je certa alteco, bastiona turego kaj ĉefturo (realigo de gigantoj certe alkutimiĝintaj rilati kaj kun la tero kaj kun la ĉielo). Tri vicoj de fenestroj montris la trielementan serion de ĝia altiĝo, tiel ke tio, kio estis fizike kvadrata sur la tero, estis spirite triangula en la ĉielo. Ju pli oni alproksimiĝis, des pli oni komprenis ke la kvadrata formo naskis, je ĉiu ĝia angulo, sepangulan turegon, kaj ke el ĝi kvin flankoj etendiĝis eksteren – do, kvar el ok flankoj de la pli granda okangulo generis kvar minorajn sepangulojn, kiuj ekstere aperis kiel kvinanguloj. Kaj ne mankas tiuj, kiuj konstatas en tio laŭdindan korespondon kun multaj sanktaj numeroj, ĉiu el ili kun propra tre delikata spirita signifo. Ok estas la numero de la perfekteco de ĉiu kvarangulo, kvar estas la nombro da evangelioj, kvin estas la nombro da mondaj regionoj, sep estas la donacoj de la spirito. Pro ĝia maso, kaj pro ĝia formo, la Konstruaĵo ŝajnis al mi, kiel mi pli poste vidis en la sudo de la itala duoninsulo, Kastelo Ursino aŭ Kastelo del Monte, sed pro ĝia nealirebla situo ĝi estis multe pli terura ol la dua, kaj timiga por vojaĝanto kiu alproksimiĝus al ĝi iom post iom. Feliĉe, ĝi estis purega vintra mateno kaj mi ne vidis la konstruaĵon tia, kian oni vidas dum ŝtormaj tagoj.

- '''[[DUA TAGO - postvesperaj preghoj]]

- '''[[DUA TAGO - Kompletorio]]

Mi ne diras, ke ĝi estigis en mi sentojn de ĝojo. Mi ĉerpis timon, kaj iom da maltrankvilo. Dio scias, ke ne temis pri koŝmaroj de mia nematura animo, kaj ke mi rekte komprenis nedubeblajn antaŭsignojn gravuritajn en la roko jam en la unua tago kiam la gigantoj prilaboris ĝin, kaj antaŭ ol la vane esperanta volo de la monaĥoj kuraĝis konsekri ĝin al la defendo de la dia parolo.

- '''[[DUA TAGO - nokto]]

- '''[[TRIA TAGO - ghis la preghohoro]]

Dum niaj muletoj rampis laŭ la lasta vojturno de la monto, tie kie la ĉefa irejo dividiĝis en tri vojojn estigante du flankajn padojn, mia majstro haltis kelktempe, ĉirkaŭrigarde al la flankoj de la vojo, al la vojo kaj desur la vojo, kie vico de ĉiamverdaj pinarboj formis kelkmezuran naturan tegmenton, blankan pro la neĝo.

- '''[[TRIA TAGO - tria pregh-horo]]

- '''[[TRIA TAGO - sesa pregh-horo]]

“Riĉa abatejo”, li diris. “La Abato ŝatas belaspekti okaze de publikaj eventoj”.

- '''[[TRIA TAGO - naŭa pregh-horo]]

o

- '''[[TRIA TAGO - vesperaj pregh-horoj]]

Jam kutimiĝinta aŭskulti liajn plej kuriozajn rimarkojn, mi ne pridemandis lin. Ankaŭ ĉar, post plia vojpeco, ni aŭdis bruojn, kaj post vojturno aperis ekscitita grupo de monaĥoj kaj de domo-servantoj. Unu el ili, tuj post kiam li vidis nin, venis renkonten al ni kun multe da afableco: “Bonvenon, sinjoro,” li diris, “kaj bonvolu ne miri se mi imagas, kiu vi estas, ĉar oni informis nin pri via vizito. Mi estas Remiĝo el Varagine, la kelmastro de la monaĥejo. Kaj se vi estas, kiel mi kredas, frato Vilhelmo el Baskovilo, oni devas informi la Abaton. Ci,” li ordonis al unu el la sekvantaro, “supreniru por informi, ke nia vizitanto eniras la murzonon!”.

- '''[[TRIA TAGO - post Kompletorio]]

- '''[[TRIA TAGO - nokto]]

“Mi vin dankas, sinjoro kelmastro,” respondis elkore mia majstro, “kaj mi des pli ŝatas vian komplezemon ĉar por saluti min vi interrompis la postkuron. Sed ne timu, la ĉevalo pasis tra tie ĉi kaj sin direktis al la dekstra pado. Ĝi ne povos iri tro malproksimen ĉar, post atingo de la sterkejo, ĝi devos halti. Ĝi estas tro inteligenta por decidi sin ĵeti laŭlonge de kruta deklivo”.

- '''[[KVARA TAGO - laudoj]]

- '''[[KVARA TAGO - unua pregh-horo]]

-“Kiam vi vidis ĝin?” demandis la kelmastro.

- '''[[KVARA TAGO - tria pregh-horo]]

- '''[[KVARA TAGO - sesa pregh-horo]]

- “Ni tute ne vidis ĝin, ĉu ne, Adson?” diris Vilhelmo, turnante sin al mi kun amuzita mieno. “Sed se vi serĉas Brunello’n, la besto povas esti nur tie kie mi diris.”

- '''[[KVARA TAGO - naŭa pregh-horo]]

- '''[[KVARA TAGO - vesperaj preghoj]]

La kelmastro hezitis. Li rigardis Vilhelmon, poste la padon, kaj fine li demandis: “Ĉu Brunello? Kiamaniere vi scias...?”

- '''[[KVARA TAGO - kompletorio]]

- '''[[KVARA TAGO - post kompletorio]]

- “Nu,” diris Vilhelmo, “estas evidente, ke vi serĉas Brunello’n, la ĉevalon preferatan de la Abato, la plej bonan galopĉevalon de via ĉevalejo, el nigra felo, kvin piedojn altan, el pompa vosto, el hufo malgranda kaj ronda, sed el tre regula galopo; kun ne granda kapo, mallarĝaj oreloj sed kun grandaj okuloj. Ĝi iris dekstren, mi diras al vi, kaj ĉiel ajn, rapidu.”

- '''[[KVARA TAGO - nokto]]

- '''[[KVINA TAGO - unua pregh-horo]]

La kelmastro iom hezitis, poste li mansignis al la siaj kaj ekkuris malsupren tra la dekstra pado, dum niaj muloj daŭrigis la supreniron. Mi ekparolis al Vilhelmo, ĉar scivolemo manĝis min, sed li mansignis al mi, ke mi atendu; kaj fakte kelkajn minutojn poste ni aŭdis ekkriojn de jubilo, kaj ĉe la vojturno reaperis monaĥoj kaj domo-servantoj kiuj kuntrenis la ĉevalon per la enbuŝaĵo. Ili pasis flanke de ni, daŭre gapante al ni kaj ili iris antaŭ ni al la abatejo. Mi ankaŭ opinias, ke Vilhelmo bridis sian muleton por lasi, ke tiuj rakontu la okazintaĵon. Fakte, mi jam povis konstati, ke mia majstro, centprocente virtoplena viro, tamen fordonadis sin al malvirta vantaĵo, kiam temis pri pruvo de lia sagaco kaj, ĉar mi jam havis okazon ŝati liajn dotojn de subtila diplomato, mi komprenis, ke li volis atingi celatan lokon post kiam tie jam vastiĝis famo pri li kiel saĝa homo.

- '''[[KVINA TAGO - tria pregh-horo]]

- '''[[KVINA TAGO - sesa pregh-horo]]

“Kaj nun diru al mi,” je la fino mi ne plu povis bremsi min, “kiamaniere vi sciis?”

- '''[[KVINA TAGO - naŭa pregh-horo]]

“Mia bona Adso,” diris la majstro, "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi daŭre vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro. Alano de la Insuloj diris ke

- '''[[KVINA TAGO - vesperaj preghoj]]

- '''[[KVINA TAGO - kompletorio]]

''omnis mundi creatura''

- '''[[SESA TAGO - matenaj preghoj]]

''quasi liber et pictura''

- '''[[SESA TAGO - laŭdoj]]

''nobis est in speculum.''

- '''[[SESA TAGO - unua pregh-horo]]

(ĉiu monda kreaĵo

- '''[[SESA TAGO - tria pregh-horo]]

kvazaŭ libro kaj pentraĵo

- '''[[SESA TAGO - post tria pregh-horo]]

por ni estas spegulo.)

- '''[[SESA TAGO - sesa pregh-horo]]

- '''[[SESA TAGO - naŭa pregh-horo]]

kaj li celis la neelĉerpeblan kvanton da simboloj per kiuj Dio, pere de siaj kreitaĵoj, parolas al ni pri la eterna vivo. Sed la universo estas multe pli parolema ol Alano opiniis kaj ĝi ne nur parolas pri la kulminaj aferoj (ĉi-kaze ĝi ĉiam parolas obskure) sed ankaŭ pri tiuj plej proksimaj al ni, kaj pri ili ĝi estas tre komprenebla. Mi preskaŭ hontas rediri al vi tion, kion vi devus scii. Ĉe la trivoja kruciĝo, sur neĝo ankoraŭ nova, konturiĝis tre klare la spuroj de la hufoj de ĉevalo, kiuj viciĝis laŭ  la maldekstra pado. Ĉar ili estis netaj kaj je egala distanco, unu post alia, tiuj spuroj diris, ke la hufo estis malgranda kaj ronda, kaj la galopo egal-ritma – tiel ke mi deduktis la karakteron de la ĉevalo, kaj la fakton, ke ĝi ne galopis malorde kiel faras koleriĝinta besto. Tie kie pinarboj formis kvazaŭ naturan tegmenton, kelkaj arbobranĉoj estis ĵus dispecigitaj, precize je la alteco de kvin piedoj. En unu el la morusarboj, en la loko kie la ĉevalo devis turniĝi por ekiri laŭ la dekstra pado dum li fiere svingis sian belan voston, ankoraŭ estis longaj ege neraj feloj sur la dornoj... Ne diru al mi, ke vi ne konstatis, ke ke tiu pado iras ĝis la deponejo de la sterkaĵoj, ĉar dum ni supreniris laŭ la malsupra vojturno ni vidis, ke la putraj likvaĵoj rulfalegis ĝis la piedoj de la orienta turego, makulante la neĝon; konsidere al la aranĝo de la tri vojoj, tiu pado kondukis nur al tiu loko.”

- '''[[SESA TAGO - de la vesperaj preghoj...]]

- '''[[SESA TAGO - post kompletorio]]

“Jes,” mi diris, “sed kion pri la malgranda kapo, la mallarĝaj oreloj, la grandaj okuloj...”

- '''[[SEPA TAGO - nokto]]

- '''[[SEPA TAGO - nokto 1]]

“Mi ne scias ĉu ĝi havas ilin, sed certe la monaĥoj firme kredas tion. Diris Isidoro de Sevilo, ke beleco de ĉevalo implicas ''“ut sit exiguum caput et siccum prope pelle ossibus adhaerente, aures breves et argutae, oculi magni, nares patulae, erecta cervix, coma densa et cauda, ungularum soliditate fixa rotunditas”.'' (ke la kapo estu malgranda kaj firma, la haŭto preskaŭ sintenanta al la ostoj, malgrandaj oreloj kaj bone pintitaj, grandaj okuloj, vastaj narizoj, rekta kolo, felaro kaj vosto dikaj, kaj la rondeco de la hufoj bone formita). Se la ĉevalo, kies iradon mi konjektis, ne estus vere la plej bona de la ĉevalejo, vi ne povus kompreni kial postsekvis ĝin ne nur la ĉevalzorgantoj, sed eĉ la kelmastro. Kaj monaĥo kiu taksas eminenta ĉevalon, preter ĝiaj naturaj formoj, ne povas vidi ĝin malsama ol la priskribo ricevita de la auctoritates, ĉefe kiam,” kaj li adresis al mi friponan rideton, “temas pri klera benediktano...”

- '''[[LASTA FOLIO]]

- '''[[PIEDNOTOJ]]

“Bone,” mi diris, “sed kion pri... Brunello?”

- '''[[NOMOJ APERINTAJ EN LA TEKSTO]]

“Ke la Sankta Spirito verŝu en vian kapon pli da sagaco ol tiu, kiun vi havas, filo mia!” ekkriis la majstro. “Per kiu alia nomo vi volus nomi ĝin se eĉ la granda Buridano, kiu baldaŭ estos rektoro en Parizo, ne trovis alian pli logikan nomon, por aludi belan ĉevalon?”

Tia estis mia majstro. Li ne nur kapablis legi la grandan libron de la naturo, sed krome li faris tion laŭ la maniero de monaĥoj kiam ili legas la Skribon kaj aranĝas siajn pensojn laŭ ĝi. Ĝi estis doto kiu, kiel ni vidos, multe da utilo donis al li en la postaj tagoj. Lia klarigo krome aspektis al mi tiom logika ke la humiliĝon pro la fakto, ke ne mi trovis ĝin unue estis kovrita de la orgojlo, ke nur mi kundividis ĝin kun li kaj preskaŭ mi gratulis al mi pro mia sagaco. Tioma estas la forto de la vero, kiu, kiel la bono, elverŝiĝas mem. Kaj estu laŭdata la sankta nomo de nia sinjoro Jesuo Kristo pro la bela rivelado, kiun mi tiam ricevis.

Sed, ho mia rakonto, vi daŭru laŭ la sinsekvo de la eventoj, ĉar ĉi tiu maljuniĝanta monaĥo sencele perdiĝas en detalojn. Diru, do, ke ni atingis la portalon de la abatejo, ĉe kies sojlo staris la Abato, kun du noviculoj kiuj mantenis oran kuvon plenan je akvo. Kaj diru kiel post nia elseliĝo el la bestoj, li lavis la manojn de Vilhelmo, poste ĉirkaŭbrakante lin kun kiso sur liaj lipoj kaj prezentante al li sian sanktan bonvenon, dum la kelmastro prizorgis min.

“Dankon Abbo,” diris Vilhelmo, “mi tre ĝojas, ke mi estas en la monaĥejo de via moŝta grandiozeco, kies famo superis ĉi tiujn montojn. Mi venas kiel pilgrimulo en la nomo de Nia Sinjoro kaj kiel tia vi omaĝis al mi. Sed mi venas ankaŭ en la nomo de nia surtera sinjoro, kiel diras la letero kiun mi donas al vi, kaj ankaŭ en lia nomo mi dankas vin pro via akceptemo.”

La Abato prenis la leteron kun la imperiaj sigeloj kaj diris, ke ĉiuokaze la alveno de Vilhelmo estis antaŭanoncita de alia leteroj de liaj kunfratoj (pro tio, diris mi kun iagrada orgojlo, estas malfacile ke benediktano estu kaptita de surprizaj eventoj), poste li petis al la kelmastro, ke li akompanu nin al niaj loĝejoj, dum la ĉevalzorgantoj forkondukis niajn rajdobestojn. La Abato promesis al ni, ke li poste vizitos nin, post nia refreŝiĝo, kaj ni eniris la grandan korton en kiu la domoj de la abatejo estis disaj en la dolĉa plataĵo, speco de malrigida konko – aŭ alta ebenaĵo – kiu tranĉis la montopinton.

Pri la aranĝo de la abatejo mi havos okazon paroli plurfoje, kaj pli detale. Trans la portalo (unika trapasejo en la zonmuregoj) komenciĝis aleo kun arbovico kiu kondukis al la abateja preĝejo. Maldekstre de la aleo estis sternitaj vastaj legomĝardenoj kaj, kiel mi poste sciis, la botanika ĝardeno ĉirkaŭ la du konstruaĵoj – la banejoj kaj la malsanulejo kaj laboratorio de la herboj – kiuj randis la kurbiĝon de la muregoj. Fone, maldekstre de la preĝejo, staris la Konstruaĵo, dividita de la preĝejo de esplanado plena je tomboj. La norda portalo de la preĝejo alrigardis la sudan turon de la Konstruaĵo, kiu fronte proponis al la okuloj de vizitanto la okcidentan turon, kiu plilongiĝis poste maldekstren ĝis la zonmuregoj por poste etendiĝi kun siaj turoj super la abismo, sur kiu leviĝis la norda turego, videbla nur oblikve. Dekstre de la preĝejo etendiĝis kelkaj konstruaĵoj, kiuj sin ŝirmis per ĝi; ili estis ĉirkaŭ la klostro: certe temis pri la dormejo, la domo de la Abato kaj la domo de la pilgrimuloj al kiu ni iris kaj kiun ni atingis tra bela ĝardeno. Sur la dekstra flanko, trans vasta ebenaĵo, laŭ la sudaj zonmuregoj ĝis orienten malantaŭ la preĝejo, estis farmodomoj, staloj, muelejoj, olivmueliloj, grenejoj kaj keloj, kaj tiu, kiu aspektis al mi la domo de la noviculoj. La glata tereno, apenaŭ ondoforma, ebligis al la antikvaj konstruantoj de tiu sankta loko respekti la preskribojn pri orientado, pli bone ol la faktaj postuloj de Honorius Augustodunensis aŭ Guillaume Durand. Per la pozicio de la suno tiuhore mi konstatis ke la portalo estis perfekte orientita al okcidento, tiel ke sekve la ĥorejo kaj la altaro turniĝis al oriento; kaj la frumatena suno leviĝis rekte vekante la monaĥojn en la dormejo kaj la bestojn en la staloj. Mi neniam vidis pli belan kaj mirinde orientitan abatejon, kvankam poste mi vizitis Sankt-Gallen, kaj Cluny, kaj Fontenay, kaj pliajn, verŝajne pli grandaj sed malpli proporciaj. Diference ol la aliaj, tiu ĉi reliefiĝis tamen pro la senmezura maso de la Konstruaĵo. Mi ne estis faka kiel konstrumasonisto, sed mi tuj ekkonsciis, ke ĝi estis multe pli malnova ol la konstruaĵoj ĉirkaŭ ĝi, ke ĝi verŝajne estis starigita por aliaj celoj, kaj ke la abateja tutaĵo estis aranĝita ĉirkaŭ ĝi dum pli postaj epokoj, sed laŭ maniero, ke la orientiĝo de la granda konstruaĵo harmoniu kun tiu de la preĝejo, aŭ tiu de ĉi-lasta kun ĝi. Kaj tio ĉar arkitekturo estas el ĉiuj artoj tiu, kiu pli kuraĝe klopodas reprodukti per sia dismeto la ordon de la universo, kiun la antikvuloj nomis kosmos, nome, bonordo, ĉar ĝi estas kiel granda besto kies membroj brilegas pro perfekteco kaj proporcio. Kaj estu laŭdata la Kreanto Nia, kiu, kiel diras Aŭgusteno, aranĝis ĉiujn aĵojn laŭ nombro, pezo kaj mezuro.

''Tria preĝhoro''

''Kie Vilhelmo havas instruan''

''interparolon kun la Abato''

La kelmastro estis dikventra viro kaj el vulgara aspekto sed gajhumora, blankhara sed ankaŭ fortika, malgranda sed rapida. Li kondukis nin al niaj ĉeloj en la domo de la pilgrimuloj. Aŭ pli bone, li kondukis nin al la ĉelo rezervita al mia majstro, promesante, ke la postan tagon li liberigos alian ĉelon ankaŭ por mi ĉar, kvankam noviculo, mi estis ilia gasto, kaj sekve oni devas trakti min per ĉiu honoro. Dum tiu nokto mi povis dormi en larĝa kaj longa niĉo en la muro de la ĉelo, en kiu li metigis bonan freŝan pajlon. Ĝi estas aranĝo, li aldonis, kiun oni faras foje por la servantoj de iu gravulo, kiu deziras prigardon dum sia dormado.

Poste la monaĥoj alportis al ni vinon, fromaĝon, olivojn, panon kaj bonajn sekajn vinberojn, kaj ili lasis, ke ni refreŝiĝu. Ni tre gustumis la manĝon kaj la trinkadon. Mia majstro ne havis la sobrajn kutimojn de la benediktanoj kaj li ne ŝatis manĝi meze de silento. Cetere li ĉiam parolis pri tiom bonaj kaj saĝaj temoj, ke ŝajnis, ke monaĥo legus al ni la biografiojn de sanktuloj.

Tiun tagon mi denove pridemandis lin pri la epizodo de la ĉevalo.

“Tamen,” mi diris, “kiam vi prilegis la spurojn en la neĝo kaj sur la arbustoj, vi ankoraŭ ne konis Brunello’n. Iusence tiuj spuroj parolis pri ĉiaj ĉevaloj, aŭ almenaŭ pri ĉiuj ĉevaloj de tiu specio. Ĉu ni ne devas konkludi, ke la libro de la naturo parolas al ni nur per esencaĵoj, kiel instruas multaj kleraj teologoj?”

“Ne tute, kara Adson,” respondis al mi la majstro. “Certe tiu speco de spuroj esprimis al mi, se vi preferas, la ĉevalon kiel verbum mentis (vorto de la menso aŭ koncepto), kaj tian ĝi esprimus al mi en ĉiu ajn alia loko. Sed la spuro en tiu loko kaj en tiu horo de la tago diris al mi, ke almenaŭ unu el ĉiuj eblaj ĉevaloj trapasis tie. Tiel mi estis duonvoje inter la ekscio de la koncepto ĉevalo kaj la kono de specifa ĉevalo. Kaj ĉiuokaze miaj scioj pri universala ĉevalo fontis el la spuro, kiu estis karakteriza. Mi povus diri, ke tiumomente mi ŝanĉeliĝis inter la karakteriza spuro kaj mia nescio, kiu komencis alpreni ian formon de universala koncepto. Se vi vidas ion demalproksime, kaj vi ne komprenas pri kio temas, vi kontentiĝos difini ĝin korpokonsisto. Post alproksimiĝo, vi tiam difinos ĝin besto, kvankam vi ankoraŭ ne scias ĉu temas pri ĉevalo aŭ azeno. Kaj fine, kiam ĝi estos tute proksima al vi, vi povos diri, ke temas pri ĉevalo, kvankam vi ankoraŭ ne scias ĉu ĝi estas Brunello aŭ Favello. Kaj nur kiam vi estos je taŭga distanco vi vidos, ke ĝi estas Brunello (nome, tiu ĉevalo mem, ne alia, kia ajn estu la nomo per kiu vi nomos ĝin). Kaj ĝi estos la plena kono, la intuicio el karakterizo. Same, antaŭ unu horo mi pretis imagi ĉiajn ĉevalojn, sed ne pro miaj vastaj konoj, sed pro la limigita intuicio mia. Kaj la famon de mia inteligenteco konfirmis nur la vido de la specifa ĉevalo, kiun la monaĥoj trenis per la enbuŝaĵo. Nur tiam mi vere sciis, ke mia antaŭa rezonado preskaŭ kondukis min al la vero. Tiel la ideoj, kiujn mi uzis por bildigi al mi ĉevalon ankoraŭ neviditan, estis puraj signoj, samkiel signojn de la koncepto ĉevalo simbolis la spuroj sur la neĝo: kaj oni uzas signojn kaj signojn de signoj nur kiam oni ne regas la aferojn.”

Aliajn fojojn mi aŭskultis lin paroli per sufiĉa skeptikismo pri universalaj konceptoj kaj per granda respekto pri la karakterizaj aferoj: kaj ankaŭ poste tiu lia emo ŝajnis al mi esti parto ĉu de lia brita deveno ĉu de lia franciskana aparteno. Sed tiun tagon mankis al mi fortoj sufiĉaj por alfronti teologiajn diskutojn: tial mi ekkaŭris en la spaco al mi donita, mi ĉirkaŭvolvis min per kovrilo kaj min kaptis profunda dormo.

Ĉiuj, kiuj enirus la ĉelon povus min konfuzi kun envolvaĵo. Kaj tio certe okazis al la Abato, kiam li venis viziti Vilhelmon ĉirkaŭ la tria preĝhoro. Tial mi povis aŭskulti sen ke oni rimarku min ilian unuan interparolon. Kaj oni ne taksu malica tiun mian konduton, ĉar mia abrupta apero al la vizitanto estus pli malbonmora afero ol la kaŝiteco, kiun mi tenis, humile.

Do, alvenis Abbo. Li pardonpetis pro sia abrupta entrudiĝo, li renovigis sian bonvenon kaj diris, ke li devas paroli kun Vilhelmo, private, pri treege grava afero.

Li komencis per gratuloj al li pro la lerteco, per kiu li kondutis dum la afero de la ĉevalo, kaj li demandis kiamaniere li povis doni tiom fidindajn informojn pri besto, kiun li neniam vidis antaŭe. Vilhelmo resume kaj per iom da indiferenteco klarigis al li la faritan rezonadon, kaj la Abato multe gratulis al li pro lia sagaco. Li diris, ke li ne povis esperi malpli sukcesan rezulton de viro, kies famo pri granda sagaco estis de li jam konata. Li diris, ke li ricevis leteron de la Abato de Farfa, kiu ne nur parolis pri la misio konfidita al Vilhelmo fare de la imperiestro (pri ĝi oni priparolos en la postaj tagoj), sed li ankaŭ diris, ke en Britujo kaj en Italujo mia majstro estis inkvizitoro en kelkaj procesoj, en kiuj li distingiĝis pro sia klarvido, ne disigita de granda humaneco.

“Multe plezurigis min ekscii,” aldonis la Abato, “ke por multaj kazoj vi decidis favore al senkulpeco de la akuzito. Mi kredas, kaj des pli en la nunaj malfeliĉegaj tagoj, je la daŭra ĉeesto de la malbonulo en la homaj aferoj,” kaj li ĉirkaŭrigardis, per neperceptebla gesto, kvazaŭ la malamiko estus inter tiuj muroj, “sed mi opinias ankaŭ, ke multfoje la malbonulo agas pro kaŝitaj celoj. Kaj mi scias, ke ĝi povas instigi siajn viktimojn realigi malbonon tiel ke la kulpo falu sur justulon, ĝuante pro la fakto, ke justulo estas bruligita anstataŭ lian subulon. Ofte la inkvizitoroj, por elmontri zorgemon, ĉiukoste elŝiras konfeson de la akuzanto, opiniante, ke bona inkvizitoro estas tiu, kiu finas la proceson ĉiam trovante propetan kapron...”

“Ankaŭ inkvizitoro povas agi laŭ puŝo de la diablo,” diris Vilhelmo.

“Tio eblas,” rekonis la Abato kun multe da singardemo, “ĉar nesekveblaj estas la vojoj de la Plejaltulo, sed mi ne ĵetu ombron de suspektemo kontraŭ tiom bonmeritaj homoj. Eĉ vin, kiel unu el ili, mi bezonas hodiaŭ. En ĉi tiu abatejo okazis io, kio postulas atenton kaj la konsilon de sagaca kaj prudenta homo kiel vi. Sagaca por malkovri kaj prudenta (se necesas) por kaŝi. Ofte fakte nepras pruvi la kulpecon de homoj kiuj devus eminente elstari pro sia sankteco, sed laŭ la maniero kiu ebligu la eliminon de la malbono sen ke la kulpulon oni allasu al publika malŝato. Se paŝtisto eraras, oni devas lin izoli disde la aliaj paŝtistoj, ve se la ŝafoj komencus malkonfidi je la paŝtistoj.”

“Mi komprenas,” diris Vilhelmo. Mi jam povis konstati, ke kiam li parolis per tiom zorgema kaj edukita maniero, li kutime kaŝis, honeste, sian malkonsenton aŭ sian perplekson.

“Pro tio,” daŭrigis la Abato, “mi opinias, ke ĉiun kazon, kiu koncernas la eraron de paŝtisto, oni ne povas konfidi al iu ajn krom al viroj kiel vi, kiuj ne nur kapablas distingi bonon disde malbono, sed ankaŭ tion, kio estas taŭga disde tio kio ne estas tia. Mi ŝatas pensi, ke vi kondamnis nur kiam...”

“... la akuzitoj estis kulpaj pri murdoj, pri venenigoj, pri korupto de senkulpaj infanoj kaj pri aliaj abomenaĵoj, kiujn mia buŝo ne kuraĝas eldiri...”

“... ke vi kondamnis nur kiam,” daŭrigis la Abato sen konsideri la interrompon, “la ĉeesto de la diablo estis tiom evidenta sub ĉies okuloj, ke oni ne povus alimaniere procedi, sen ke la indulgemo estus pli skandalodona ol la krimo mem.”

“Kiam mi agnoskis la kulpecon de iu,” klarigis Vilhelmo, “tiu vere plenumis tiaspecajn krimojn, ke mi povis liveri lin kun trankvila konscienco al la sekulara brako.”

La Abato havis momenton de hezitiĝo: “Kial,” li demandis, “vi insiste parolas pri krimaj agoj sen paroli pri ilia diableca motivado?”

“Ĉar rezoni pri kaŭzoj kaj pri efikoj estas tre malfacila afero, kies unika juĝisto laŭ mi povas esti nur Dio. Ni jam tre pene sukcesas trovi rilaton inter la evidenta efiko ĉe bruligita arbo kaj la fulmo kiu ĝin bruligis, tiom ke la revuado de ĉenoj foje longegaj de kaŭzoj kaj efikoj ŝajnas al mi sammaniere freneza kiel la klopodo konstrui turon ĝis la ĉielo.”

“La doktoro el Akvino,” sugestis la Abato, “ne timis pruvi per la nura forto de la racio la ekzistadon de la Plejaltulo retroirante de kaŭzo al kaŭzo ĝis la unua kaŭzo ne kaŭzita.”

“Kiu estas mi,” diris humile Vilhelmo, “por kontraŭi la doktoron el Akvino? Ankaŭ ĉar lian pruvon pri la ekzisto de Dio subtenas multaj aliaj atestoj, kaj liaj vojoj rezultas fortigitaj. Dio parolas al ni ene de la animo nia, kiel jam sciis Aŭgusteno, kaj vi Abbo prikantus la gloron de la Sinjoro kaj la evidentecon de lia ĉeesto ankaŭ se Tomaso ne...” Li silentis, kaj aldonis: “Mi supozas.”

“Ho, sendube,” rapide konfirmis la Abato, kaj mia majstro ĉesigis laŭ tiom bela maniero akademian

diskuton, kiu evidente ne plaĉis al li. Poste li reparolis.

“Pri la procesoj, denove. Ni supozu ke iu homo estis mortigita per veneno. Tiu ĉi estas empiria fakto. Fronte al iuj nerefuteblaj faktoj mi povas supozi, ke la veneniginto estis alia homo. Sed kiel mi povas kompliki la ĉenon imagante ke tiu malica faro havas alian motivon, ne homan sed diablan? Mi ne diras, ke tio estas neebla, kvankam la diablo postlasas siajn spurojn kiel via ĉevalo Brunello. Sed, kial mi devas serĉi tiujn pruvojn? Ĉu ne sufiĉas mia kono, ke la kulpulo estas tiu homo specifa kaj ke mi liveras lin al la sekulara brako? Ĉiuokaze lia puno estos la morto, ke Dio pardonu lin.”

“Sed mi scias, ke en proceso en Kilkenny antaŭ tri jaroj, kontraŭ kelkaj personoj akuzitaj pri fiaj krimoj, vi ne ekskludis la intervenon de la diablo, post malkovro de la kulpuloj.”

“Sed mi ne asertis tion klare. Ĉiuokaze estas certe, ke mi ne repuŝis tiun ideon. Kiu estas mi por juĝi la komplotojn de la malbonulo, aparte kiam,” li tre insistis pri ĉi tiu tezo, “ĉiuj iniciatintoj de la proceso - la episkopo, la urba magistrato kaj la tuta popolo, kun la akuzitoj mem, kiu scias? - deziris nepre konstati la ĉeeston de la diablo? Nu, verŝajne la ununura vera pruvo pri la ĉeesto de la diablo estas la insisto per kiu en tiu momento ĉiuj strebas konstati, ke ĝi ĉeestas...”

“Vi do,” diris la Abato per zorganta tono, “diras al mi, ke en multaj procesoj la diablo agas ne nur en la kulpulo sed verŝajne kaj ĉefe en la juĝistoj?”

“Ĉu mi povus fari tian deklaron?” demandis Vilhelmo, kaj mi konsciis, ke la demandon li vortumis en maniero tia ke ke la Abato ne povis respondi jes; tial Vilhelmo profitis de lia silento por ŝanĝi temon. “Sed entute ili estas malproksimaj aferoj. Mi forlasis tiun noblan agadon kaj mi faris tion ĉar la Sinjoro tiel volis...”

“Sendube,” agnoskis la Abato.

“... kaj nun,” daŭrigis Vilhelmo, “mi interesiĝas pri aliaj delikataj problemoj. Kaj mi dezirus okupiĝi pri tiu problemo, kiu maltrankviligas vin, se vi deziras paroli pri ĝi.”

Ŝajnis al mi, ke la Abato estis kontenta povi fini tiun konversacion por reveni al sia problemo. Li do komencis rakonti, per tre prudenta uzo de la vortoj kaj per longaj ĉirkaŭparoloj, pri aparta evento kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj kaj kiu estigis multe da konfuzo ĉe la monaĥoj. Kaj li diris, ke li parolas al Vilhelmo pri ĝi ĉar, sciante ke li estas granda konanto kaj de la homa animo kaj de la komplotoj de la diablo, li esperis, ke li povu dediĉi parton de sia valora tempo por klarigi tre dolorigan misteron. La fakto estis, ke Adelmo de Otranto, ankoraŭ juna monaĥo kaj tamen jam fama majstro de la miniaturista arto, kiu ornamis la manuskriptojn de la biblioteko per belegaj bildoj, estis retrovita de kaprogardisto iun matenon funde de la apika krutaĵo super kiu staras la orienta turego de la Konstruaĵo. Ĉar la aliaj monaĥoj vidis lin en la ĥorejo dum la kompletorio sed li ne partoprenis en la matutino, li probable falegis dum plej profundaj horoj de la nokto. Ĝi estis nokto kun granda neĝo-ŝtormo, dum kiu falis neĝflokoj tranĉaj kiel klingoj, kiuj preskaŭ similis al hajleroj, puŝataj de suda vento kiu blovis impete. Moligita de tiu neĝo kiu komence fandiĝis kaj poste kompaktiĝis en malmolaj glaciaj lamenoj, lian korpon oni retrovis en la krutejo, ŝiritan de la rokoj kontraŭ kiuj ĝi resaltis. Kompatinda kaj malforta mortaĵo, ke Dio kompatu lin. Pro la multaj resaltoj, kiujn la korpo suferis dum falego, ne estis facile kompreni el kiu preciza punkto li falis: certe el unu el la fenestroj, kiuj estas je ĉiuj tri etaĝoj de la tri flankoj de la turego, super la abismo.

“Kie vi sepultis la kompatindan korpon?” demandis Vilhelmo.

“En la tombejo, kompreneble,” respondis la Abato. “Verŝajne vi rimarkis ĝin, ĝi situas inter la norda flanko de la preĝejo, la Konstruaĵo kaj la legomĝardeno.”

“Mi komprenas,” diris Vilhelmo, “kaj mi komprenas, ke via problemo statas jene. Se tiu malfeliĉulo mortigis sin, Dio ne volu (ĉar oni ne povis pensi, ke li falis pro akcidento) la postan tagon vi retrovus unu el tiuj fenestroj malfermitaj, sed vi retrovis ilin ĉiujn fermitaj, sen stagna akvo je ilia bazo.”

La Abato estis homo, mi jam diris, el granda kaj diplomatia bonteniĝo, sed tiun fojon li faris eksalton pro surprizo, kiu forigis de li ĉiun eron de tiu digno kiu konvenas al grava kaj grandanima persono, kiel asertas Aristotelo: “Kiu diris al vi tion?”

“Vi diris tion al mi. Se la fenestro estus malfermita, vi tuj pensus, ke li ĵetis sin tra ĝi. Mi konstatis de ekstere, ke ili estas grandaj fenestroj kun opakaj vitraĵoj kaj tiuspecaj fenestroj, en konstruaĵoj el tioma dimensio, ne estas kutime je homa alteco. Sekve, se ĝi estus malfermita, formetante la eblecon ke tiu malfeliĉulo tiom alfenestriĝis ke li perdis ekvilibron, restus al ni nur konkludi, ke li mortigis sin. Tiukaze vi ne povus sepulti lin en konsekrita tero. Sed ĉar vi kristane sepultis lin, la fenestroj devis esti fermitaj. Kaj se ili estis fermitaj, ĉar mi neniam renkontis eĉ dum procesoj kontraŭ sorĉistoj tiom obstinan mortinton al kiu Dio aŭ la diablo ebligis reveni supren el abismo por forigi la spurojn de sia misfaro, evidentas ke la supozata memmortiginto estis puŝita, ĉu de homa mano ĉu de diabla forto. Kaj vi demandas al vi mem, kiu povis, mi ne diras puŝi lin en la abismon, sed levi lin kontraŭ lia volo ĝis la fenestrosojlo, kaj nun vi estas agitita de la ideo, ke malica forto, ĉu natura aŭ supernatura, cirkulas en la abatejo.”

“Tiel estas...” diiris la Abato, kaj ne estis klare ĉu li konfirmis la vortojn de Vilhelmo aŭ ĉu li malkovris la pravecon de la rezonado, kiun Vilhelmo tiom mirinde faris. “Sed kial vi scias, ke ne estis akvo je la bazo de iu ajn vitralo?”

“Ĉar vi diris al mi, ke blovis suda vento kaj la akvo ne povas estis puŝata kontraŭ fenestroj direktitaj orienten.”

“Oni ne sufiĉe parolis al mi pri viaj virtoj,” diris la Abato. “Kaj vi pravas, ne estis akvo, kaj nun mi scias kial. La eventoj okazis laŭ via parolo. Kaj nun vi komprenas mian angoron. Jam gravega estus la fakto, se unu el miaj monaĥoj makulus sian animon per la abomeninda peko de memmortigo. Sed mi havas motivon por kredi ke alia el ili makuliĝis per same terura peko. Kaj estus nur tio...”

“Antaŭ ĉio, kial unu el la monaĥoj? En la abatejo estas multaj aliaj personoj, stalistoj, kaprogardistoj, servantoj...”

“Jes, efektive ĝi estas malgranda sed riĉa abatejo,” agnoskis aplombe la Abato. “Centkvindek servantoj por sesdek monaĥoj. Sed ĉio okazis en la Konstruaĵo. Tie, eble vi jam scias tion, kvankam je la unua etaĝo estas kaj la kuirejoj kaj la manĝejo, je la du supraj etaĝoj estas la scriptorium kaj la biblioteko. Post la vespermanĝo la Konstruaĵon oni fermas kaj tre rigida regulo malpermesas al ĉiu ajn eniri ĝin,” li imagis la demandon de Vilhelmo kaj tuj aldonis, sed kun evidenta malemo, “ankaŭ al monaĥoj, kompreneble, sed...”

“Sed?”

“Sed mi absolute ekskludas, absolute, ĉu vi komprenas min?, ke servanto havus la kuraĝon eniri en ĝin dumnokte.” En liaj okuloj aperis kvazaŭ defia rigardo, sed ĝi estis rapida kiel fulmo, aŭ kiel falanta stelo. “Ni diru, ke ili timus,vi scias... foje la ordonojn donitajn al simpluloj oni devas plifortigi per ia minaco, kiel la averto ke se iu malobeas, io terura trafas lin, kaj el supernatura forto. Male, monaĥo...”

“Mi komprenas.”

“Sed ne nur, monaĥo povus havi aliajn motivojn por riske eniri malpermesitan lokon, mi celas motivojn... kiel diri? kompreneblajn, kvankam kontraŭ la regulo...”

Vilhelmo ekrimarkis la embarason de la Abato kaj li faris demandon, verŝajne kun la celo ŝanĝi temon, sed ĝi estigis des pli grandan embarason.

“Parolante pri ebla murdo vi diris: ‘kaj estus nur tio’. Kion vi intencis diri?”

“Ĉu mi diris tion? Nu, oni ne mortigas sen motivo, kiom perversia ĝi estu. Kaj mi tremas pensante al la perversieco de la motivoj, kiuj povus instigi monaĥon murdi kunfratulon. Jen. Tion mi celis.”

“Ĉu nenio plia?”

“Nenion plian mi povas diri al vi.”

“Ĉu vi volas diri, ke estas nenio alia, kiun vi estas rajtigata diri al mi?”

“Bonvolu, fratulo Vilhelmo, frato mia Vilhelmo,”kaj la Abato akcentis ĉu la vorton fratulo ĉu la vorton fraton. Vilhelmo vigle ruĝiĝis kaj komentis:

“Eris sacerdos in aeternum.” (Vi estas pastro por ĉiam)

“Dankon,” diris la Abato.

Ho mia Sinjoro Dio, kian teruran misteron kundividis tiumomente miaj malprudentaj superuloj. unu puŝita de angoro, la alia de scivolemo. Ĉar ankaŭ mi, noviculo kiu alproksimiĝis al la misteroj de la sankta pastreco de Dio, ankaŭ mi, humila knabeto, komprenis, ke la Abato sciis ion, sed ke li eksciis tion dum konfespreno, kiu devigas lin al silento. Li eksciis el la lipoj de iu alia ian detalon pri peko, kiu iel koncernis la tragikan morton de Adelmo. Verŝajne pro tio li petegis Vilhelmon, ke li malkovru sekreton kies ekziston li supozis, sen povi sciigi tion al aliaj, kaj li esperis, ke mia majstro ĵetu lumon per la forto de la intelekto sur tion, kion li devis kaŝi en la ombro pro la supera ordono de la karitato.

“Bone,” diris tiam Vilhelmo, “ĉu mi povos fari demandojn al la monaĥoj?”

“Vi povos.”

“Ĉu mi povos libere cirkuli en la abatejo?”

“Mi rajtigas vin”.

“Ĉu vi donos al mi ĉi tiun mision coram monachis?” (je la ĉeesto de ĉiuj monaĥoj)

“Jam ĉi-vespere.”

“Mi tamen komencos hodiaŭ antaŭ ol la monaĥoj eksciu la taskon, kiun vi donis al mi. Kaj krome mi multe deziras, ne lasta motivo de mia alveno ĉi tie, viziti vian bibliotekon, faman en ĉiuj abatejoj de la kristanaro.”

La Abato abrupte leviĝis, lia vizaĝo estis tre kuntirita. “Vi povos cirkuli en la tuta abatejo, mi diris. Certe ne en la lasta etaĝo de la Konstruaĵo, en la biblioteko.”

“Kial?”

“Mi devis klarigi tion al vi antaŭe, kaj mi pensis, ke vi sciis tion. Vi scias, ke nia biblioteko ne estas kiel la aliaj...”

“Mi scias, ke ĝi havas pli da libroj ol ĉiu alia kristana biblioteko. Mi scias, ke kompare kun viaj libroŝrankoj tiuj de Bobbio aŭ de Pomposa, de Cluny aŭ de Fleury ŝajnas la ĉambro de infano, kiu eklernas la alfabeton. Mi scias, ke la sesmil kodeksoj pri kiuj fieris Novalesa antaŭ cent kaj pliaj jaroj estas malmulto kompare kun la viaj, kaj verŝajne multaj el tiuj nun estas ĉi tie. Mi scias, ke via biblioteko estas la unika lumo, kiun la kristanaro povas starigi kontraŭ la tridekses bibliotekoj de Bagdado, la dekmil kodeksoj de veziro Ibn al-Alkami, ke la nombro de viaj biblioj egalas al la dumil kvarcent koranoj kiujn oni havas en Kairo, kaj ke la konsisto de viaj libroŝrankoj estas lumanta fakto kontraŭ la aroganta legendo de la miskredantoj, kiuj antaŭ jaroj asertis (ili, kiuj havas intimajn rilatojn kun la princo de la mensogoj), ke la biblioteko de Tripolio entenis ses milionojn da libroj kaj gastigis okdek mil komentistojn kaj ducent skribistojn.”

“Tiel estas, al la ĉielo estu danko.”

“Mi scias, ke el la monaĥoj, kiuj vivas ĉe vi, multaj alvenis el aliaj abatejoj de la tuta mondo: kelkaj restas dum la malmulta tempo, kiu sufiĉas al ili por kopii manuskriptojn kiujn oni trovas nur en via biblioteko, por poste porti la kopiojn al sia sidejo, sed lasante, interŝanĝe, alian raran manuskipton, kiun vi kopias kaj aldonas al via trezoro. Aliaj restas dum longa tempo, foje ĝismorte, ĉar nur ĉi tie ili povas trovi la verkojn kiuj prilumas iliajn studojn. Kaj tial inter vi estas germanoj, dakoj, hispanoj, francoj kaj grekoj. Mi scias, ke imperiestro Frederiko, antaŭ multaj jaroj, petis al vi kompili libron pri la Malaĥiaj profetaĵoj kaj traduki ĝin poste en la araban, ĉar li volis sendi ĝin donace al la sultano de Egiptujo. Mi scias, fine, ke glorplena abatejo, tiu de Murbach, dum ĉi tiuj malfeliĉegaj tagoj, ne plu havas skribistojn, ke en Sankt-Gallen postrestis malmultaj monaĥoj kiuj kapablas skribi, ke jam nun en la urboj laboras por la universitatoj korporacioj kaj gildoj de laikoj kaj ke nur via abatejo ĉiutage renovigas, pli bone, levas al pli kaj pli alta prestiĝo la famobrilon de via ordeno...”

“Monasterium sine libris,” citis inspirita la Abato, “est sicut civitas sine opibus, castrum sine numeris, coquina sine suppellectilí, mensa sine cibis, hortus sine herbis, pratum sine floribus, arbor sine foliis... (monaĥejo sen libroj estas kiel urbo sen bonstato, armea tendaro sen trupoj, kuirejo sen ilaro, manĝotablo sen manĝaĵoj, ĝardeno sen herbo, herbejo sen floroj, arbo sen folioj). Kaj nia ordeno, kiuj kreskis surbaze de la duobla ordono labori kaj preĝi, estis lumo por la tuta konata mondo, rezervo de scio, savo por malnova doktrino, kiu riskis malaperi pro bruligoj, disrabadoj kaj tertremoj, forĝejo de novaj skribaĵoj kaj kreskilo de tiuj malnovaj... Ho, vi bone scias, ni travivas tre malhelan periodon kaj mi hontas diri al vi, ke ne antaŭ multaj monatoj la koncilo de Vienne devis redeklari, ke ĉiu monaĥo devas ordiniĝi... Kiom da niaj abatejoj, kiuj antaŭ ducent jaroj estis lumantaj centroj pro grandiozeco kaj sankteco, nun estas rifuĝo por mallaboremuloj. La ordeno daŭre estas potenca, sed la fetoro de la urbo sieĝas deproksime niajn sanktajn lokojn, la popolo de Dio nun inklinas al komercado kaj militoj inter koterioj, tie, en la grandaj loĝataj centroj, kie ne povas gasti la spirito de sankteco, oni ne nur parolas (kion alian oni atendu de laikoj?) sed oni jam skribas en la vulgara lingvo, kaj ke neniu el tiuj libroj sukcesu eniri niajn muregojn - ĉar fatale ili fariĝas vehiklo de herezoj! Pro la pekado de la homoj, la mondo ŝvebas super la abismo, abismo kiu vokas la abismon kiu estas en ĝi. Kaj morgaŭ, kiel asertis Honorio, la korpoj de la homoj estos pli malgrandaj ol la niaj, kiel la niaj estas pli malgrandaj ol tiuj de la antikvuloj. Mundus senescit (la mondo maljuniĝas). Se do Dio konfidis mision al nia ordeno, ĝi estas la misio kontraŭstari tiun kuradon al abismo, kaj per la konservo, ripeto kaj defendo de la trezoro de saĝeco, kiun niaj patroj konfidis al ni. La dia providenco aranĝis, ke la universala regado, kiu komence de la mondo estis en oriento, transloĝiĝu laŭgrade, kun la paso de la tempo, al okcidento, por averti nin, ke la mondofino proksimiĝas, ĉar la fluo de la eventoj jam atingis la kapaciton de la universo. Sed dum ne finiĝas definitive la jarmilo, dum ne triumfas, ankaŭ iomete, la abomena besto, la Antikristo, ni devas defendi la trezoron de la kristana mondo, kaj la parolon mem de Dio, kiun li diktis al la profetoj kaj al la apostoloj, kiun la patroj ripetis sen ŝanĝi verbon, kiun la skoloj klopodis komentarii, kvankam hodiaŭ en tiuj skoloj mem ennestiĝas la serpento de la aroganteco, de envio, de malprudenteco. Dum falas la tenebroj ni estas fajrujoj kaj lumo briletanta tie supre, je la horizonto. Kaj dum ĉi tiuj muregoj ne falas, ni estas la gardantoj de la dia Parolo.”

“Amen,” diris Vilhelmo per devoteca sinteno. “Sed kiun rilaton havas ĉio tio kun la fakto, ke oni ne povas viziti la bibliotekon?”

“Vidu, frato Vilhemo,” diris la Abato, “por povi plenumi la senmezuran kaj sanktan taskon kiu igas valoraj tiujn muregojn,” aludante la mason de la Konstruaĵo, kiun eblis vidi tra la fenestreto de la ĉelo, ŝvebanta super la abateja preĝejo mem, “devotuloj laboris dum jarcentoj, laŭ striktaj reguloj. La biblioteko naskiĝis el projekto kiu estis mistera al ĉiuj dum jarcentoj, kaj neniu monaĥo povas koni ĝin. Nur la bibliotekisto estas priinformita de la antaŭa bibliotekisto, kaj li transdonas la sekreton, dum li vivas, al la helpanta bibliotekisto, antaŭ ol abrupta morto trafu lin, forprenante tiun konon de la komunumo. Kaj la lipoj de la du estas sigelitaj de sekreteco. Nur la bibliotekisto, aldone al siaj scioj, rajtas trairi la labirinton de la libroj, nur li scias kie trovi ilin kaj kie remeti ilin; nur li respondecas pri ilia konservado. La aliaj monaĥoj laboras en la scriptorium kaj ili povas koni la liston de la libroj enfermitaj en la biblioteko. Sed listo ofte malmulton signifas, nur la bibliotekisto komprenas, el la situo de la libro, el ĝia nealirebleco, kiujn sekretojn, verojn aŭ mensogojn ĝi enhavas. Nur li decidas kiel, kiam kaj ĉu disponigi ĝin al petanta monaĥo, foje post konsulto kun mi. Ĉar ĉiuj oreloj ne povas auskulti ĉiujn verojn, ne ĉiujn mensogojn rekonas kiel tiajn piulo, kaj la monaĥoj, entute, estas en la scriptorium por plenumi precizan agadon, por kiu ili devas legi certajn librojn ne aliajn, ne por elaŭdi ĉiun frenezan sciovolemon kiu kaptu ilin, ĉu pro malforteco de la menso, ĉu pro aroganteco, ĉu pro inspiro de la diablo.”

“En la biblioteko vi do konservas mensogajn librojn...”

“Monstroj ekzistas ĉar ili estas parto de la dia plano kaj ankaŭ el iliaj hororaj trajtoj mem riveliĝas la potenco de la Kreanto. Tial ekzistas pro dia plano ankaŭ la libroj de la sorĉistoj, pri la hebrea kabalo, kun la fabeloj de la paganaj poetoj, la mensogoj de la miskredantoj. Laŭ la firma kaj sankta opinio de tiuj, kiuj volis kaj subtenis ĉi tiun abatejon dum la jarcentoj, ankaŭ en la mensogaj libroj povas aperi, sub la okuloj de sagaca leganto, pala lumo de la dia saĝeco. Kaj tial ankaŭ ilin la biblioteko savogardas. Sed ĝuste pro tio, vi komprenas, ne ĉiuj povas eniri en ĝin. Kaj krome,” aldonis la Abato, kvazaŭ por trovi senkulpiĝon fronte al tiom malforta preteksto, “libro estas rompiĝema kreitaĵo, ĝi suferas la korodon de la tempo, ĝi timas ronĝulojn, la malbonan veteron, la nezorgemajn manojn. Se dum centoj kaj centoj da jaroj ĉiuj povus liberi tuŝi niajn kodeksojn, plejparto el ili ne plu ekzistus. La bibliotekisto sekve defendas ilin ne nur disde la homoj sed ankaŭ disde la naturo kaj li dediĉas sian tutan vivon al ĉi tiu lukto kontraŭ la fortoj de la forgeso, malamikoj de la vero.”

“Tial neniu, krom la du, povas eniri en la lastan etaĝon de la Konstruaĵo...”

La Abato ridetis: “Neniu devas. Neniu povas. Neniu, kiu deziregus tion, sukcesus. La biblioteko defendas sin mem, ĉar ĝi estas nesondebla kiel la vero, kiun ĝi gastigas, kaj trompa kiel la mensogo, kiun ĝi konservas. Spirita labirinto sed ankaŭ surtera labirinto ĝi estas. Vi povus eniri kaj ne plu eliri. Dirinte tion mi esperas, ke vi respektos la regulojn de la abatejo.”

“Sed vi ne ekskludis la eblecon, ke Adelmo falegis el iu fenestro de la biblioteko. Kaj kiel mi povas enketi pri lia morto se mi ne vidas la lokon en kiu komenciĝis la fina fazo de lia vivo?”

“Frato Vilhelmo,” diris la Abato, per paca tono, “homo kiu priskribis mian ĉevalon Brunello’n sen vidi ĝin antaŭe kaj la morton de Adelmo preskaŭ sen antaŭa informiĝo, facile pristudos lokojn en kiujn li ne povas eniri.”

Vilhelmo kliniĝis antaŭ li: “Vi estas saĝa ankaŭ kiam vi estas severa. Estu kiel vi volas.”

“Se mi vere estus saĝa, tia mi estus ĉar mi kapablas esti severa,” respondis la Abato.

“Lasta afero,” demandis Vilhelmo, “Kion pri Umbertino?”

“Li estas ĉi tie, li atendas vin, vi renkontos lin en la preĝejo.”

“Kiam?”

“Kiam vi volas,” diris la Abato ridetante. “Vi eble scias, ke li, kvankam klerega, ne ŝatas bibliotekojn. Li taksas ilin mondumaj trompiluzioj... Li plejofte restas en la preĝejo meditante, preĝante...”

“Ĉu li maljuniĝis?”, demandis Vilhemo iom hezitante.

“Kiam vi renkontis lin lastfoje?”

“Antaŭ multaj jaroj.”

“Li estas laca. Li estas tre deteniĝema rilate al la mondaj aferoj. Li estas sesdekok jaraĝa. Sed laŭ mi li konservis la animon de sia juneco.”

“Mi tuj iros al li, dankon.”

La Abato demandis al li, ĉu li deziris aliĝi al la tagmanĝo kun la monaĥoj post la sesa preĝhoro. Vilhelmo respondis, ke li manĝis antaŭnemulte, kaj tre agrable, kaj ke li preferis tuj renkonti Umbertino’n. La Abato salutis lin.

Li estis eliranta el la ĉelo kiam el la korto leviĝis korŝira kriego, kvazaŭ de ĝismorte vundita persono, kun postaj same teruraj krioj. “Kio okazas?” demandi Vilhelmo, konsternita. “Nenio,” respondis la Abato ridetante. “Nun estas la periodo kiam oni mortigas la porkojn. Laboro por la porkopaŝtistoj. Ne pri tiu sango vi devas enketi.”

Li eliris kaj li malrespektis sian famon de sagaca homo. Ĉar la postan matenon... Sed bremsu vian malpaciencon, ho petola lango mia. Ĉar en la tago pri kiu mi volas paroli, kaj antaŭ la nokto, okazis multaj pliaj eventoj, pri kiuj necesas raporti.

'''''Sesa preĝhoro'''''

''Kiam Adson admiras la portalon de la preĝejo kaj Vilhelmo renkontas Ubertino’n el Casale''

La preĝejo ne estis majesta kiel la aliaj, kiujn mi poste vidis en Strasburgo, Chartres,

Bamberg kaj Parizo. Ĝi pli similis al tiuj, kiujn mi jam vizitis en Italujo - ne tiom elstarantaj vortice

al la ĉielo kaj kun solidaj bazoj ofte pli larĝaj ol altaj - escepte de la fakto, ke ĝian unuan etaĝon

superstaris, kvazaŭ ĝi estus fortikaĵo, serio da kreneloj, kaj sur tiu etaĝo staris dua konstruaĵo, ne

turo sed dua preĝejo, same solida, kun pintohava tegmento kaj traborata de senornamaj fenestroj.

Ĝi estis fortika abateja preĝejo, kiel tiuj, kiujn niaj antikvuloj konstruis en Provenco kaj

Langvedoko, fremda je la aŭdacoj kaj troaj ornamaĵoj, kiuj karakterizas la modernan stilon, kaj nur

ĵusdate, mi opinias, oni pliriĉigis ĝin, sur la ĥorejo, per pinaklo aŭdace direktita al la ĉiela volbo.

Antaŭ la enirejo, kiu unuavide aspektis kiel unusola granda arko, staris du rektaj kaj poluritaj

kolonoj: sed el la kolonoj deiĝis du embrazuroj, kiuj, surhavantaj aliajn kaj plurajn arkaĵojn, gvidis

la rigardon, kiel al koro de abismo, al la vera portalo, kiun oni ekvidis en ombro, kun supra, granda

timpano, subtenata je la du flankoj de pilieroj kaj, je la centro, de skulptita pilastro, kiu dividis la

enirejon en du aperturojn, baritaj de kverkaj pordoj kun metalaj plifortigoj. Tiuhore, pala suno

radiis preskaŭ vertikale sur la tegmenton kaj la lumo falis oblikve sur la fasadon sen lumigi la

timpanon: tiom, ke, trapasinte la du kolonojn, ni subite staris sub la arbareska volbo de la arkaĵoj,

kiuj estiĝis el la sinsekvo de la pli malgravaj kolonoj, kiuj plifortigis la fenestrobretojn laŭ konstanta

maniero. Kiam niaj okuloj fine alkutimiĝis je la mallumo, abrupte la silenta mesaĝo de la

surdesegnita ŝtono, facile kaptebla de ĉies vido kaj fantaziado (ĉar pictura est laicorum literatura,

la pentraĵoj estas literaturo por la laikoj) trafulmis mian rigardon kaj dronigis min en vizion, pri kiu

ankoraŭ hodiaŭ mia lango pene sukcesas paroli.

Mi vidis tronon en la ĉielo, kaj unu sidantan sur la trono. La vizaĝo de la Sidanto estis en

aspekto severa kaj senemocia, la okuloj malfermegataj kaj elirigantaj fulmojn al surtera homaro

atinginta la finon de sia historio, la majestaj haroj kaj la barbo ruliĝis sur la vizaĝo kaj brusto kiel

akvoj de rivero, laŭ fluetoj ĉiuj samaj kaj simetrie disdividitaj. La krono, kiun Li surportis, estis riĉa

je emajloj kaj gemoj, la imperia tuniko el purpura koloro aranĝiĝis laŭ larĝaj spiraloj sur la genuoj,

interplektita de brodaĵoj kaj puntoj el oraj kaj arĝentaj fadenoj. La maldekstra mano, senmova sur

la genuoj, tenis sigelitan libron, la dekstra leviĝis en sinteno, mi ne scias ĉu benanta aŭ minacanta.

La vizaĝon prilumis la timodona beleco de krucoforma kaj floranta aŭreolo, kaj mi vidis la brilon

ĉirkaŭ la trono kaj super la kapo de la Sidanto de ĉielarko aspekte simila al smeraldo. Antaŭ la

trono, sub la piedoj de la Sidanto, fluis kristala maro kaj ĉirkaŭ la Sidanto, ĉirkaŭ la trono kaj super

la trono, kvar terurajn bestojn mi vidis, teruraj al mi, kiu rigardis ilin ekstazita, sed obeemaj kaj tre

dolĉaj por la Sidanto, kies laŭdojn ili prikantis senpaŭze.

Aŭ, ne ĉiuj indis je la difino teruraj, ĉar bela kaj ĝentila ŝajnis al mi la viro, kiu maldekstre de

mi (kaj dekstre de la Sidanto) etendis libron. Sed horora je la kontraŭa flanko ŝajnis al mi aglo, ĝia

beko dilatiĝis, ĝiaj akraj plumoj estis aranĝitaj kiel kiraso, ĝiaj ungegoj, potencaj, ĝiaj grandaj

flugiloj, malfermitaj. Kaj je la piedoj de la Sidanto, sub la unuaj figuroj, estis aliaj du, toro kaj leono,

ĉiu el du monstroj kunpremis inter siaj ungegoj kaj hufoj libron, kun la korpo turnita for el la trono,

sed kun la kapo al la trono, kvazaŭ tordante la ŝultron kaj la kolon per sovaĝa impulso, la flankoj

palpantaj, la membroj da agonianta besto, la vostoj ĉirkaŭvolvitaj kaj torditaj kiel serpentoj kaj kun

je la pinto flamolangoj. Ambaŭ kun flugiloj, ambaŭ kronitaj de aŭreolo, malgraŭ la potencega

aspekto ili ne estis inferaj kreitaĵoj sed ĉielaj, kaj se ili aspektis teruraj tio okazis ĉar ili roris

adorante Venonton, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn.

Ĉirkaŭ la trono, apud la kvar bestoj kaj sub la piedoj de la Sidanto, videblaj kiel oni vidus tra

la akvoj de kristala maro, preskaŭ plenigante la tutan spacon de la vizio, ordigitaj laŭ la triangula

strukturo de la timpano, superstarantaj sinsekve el la baza vico de sep plus sep, poste po tri plus po

tri kaj fine po du plus po du apud la trono, estis dudek kvar maljunuloj, sur dudek kvar tronetoj,

vestitaj per blankaj roboj kaj kronitaj per oro. Iuj mantenis violon, iuj pokalon de parfumo, kaj nur

unu luidis, ĉiuj aliaj estis kaptitaj de ekstazo, kun la vizaĝo turnita al la Sidanto, kies gloron ili

prikantis, ankaŭ ili kun la membroj torditaj kiel tiuj de la bestoj, por ke ili ĉiuj povu vidi la

“2”

Sidanton, ne bestimite sed male per ekstaza dancmoviĝo – kiel dancis Davido ĉirkaŭ la Arkeo – tiel

ke, kie ajn ili estu, iliaj pupiloj, kontraŭ la leĝo, kiu aranĝis la staturon de korpoj, konverĝu en la

sama brileganta punkto. Ho, kia harmonio de sinallasoj kaj elanoj, de nenaturaj pozicioj kaj tamen

graciaj, estis en tiu mistika lingvaĵo de membroj mirakle liberigitaj el la pezo de la korpa materio,

signata quantitas (konkreta materio) kun enverŝita nova substanca formo, kvazaŭ la sankta aro

estus batita de impeta vento, blovo de vivo, ekscitiĝo de ĝojo, jubilado per haleluja, iama sono, kiu

mirinde fariĝis bildo.

Korpoj kaj membroj loĝataj de la Spirito, prilumataj de revelacio, vizaĝoj emociitaj de miro,

okuloj ekzaltitaj de entuziasmo, vangoj flamigitaj de amo, pupiloj dilatitaj de feliĉo, iu blindigita de

plaĉa konsterno, iu alia de konsternita plaĉo, iuj transfiguritaj de gapado, iuj rejunigitaj de beateco,

jen ke ili ĉiuj kantas, per la mieno de siaj vizaĝoj, per la drapiraĵo de siaj tunikoj, per la sinteno kaj

streĉo de siaj membroj, novan kanton, kun la lipoj duonmalfermitaj en rideto de eterna glorado.

Kaj ili estis sub la piedoj de la pliaĝuloj kaj arkitaj super ili kaj super la trono kaj super la besta

kvaropo, aranĝitaj laŭ simetriaj viciĝoj, apenaŭ distingeblaj unu de la alia, pro la fakto, ke la lerteco

de la artisto igis ilin ĉiujn inter si proporciaj, samaj en varieco kaj diverskoloraj en unueco, unikaj

en diverseco kaj malsamaj en sia taŭga grupo, laŭ admirinda kongrueco de la partoj kun rava

dolĉeco de nuancoj, miraklo de konsonanco kaj konkordo de voĉoj inter si malsimilaj, aro lokita laŭ

la maniero de la kordoj de la citro, kunsenta kaj kunspiranta konstanta parenceco pro profunda kaj

interna forto, taŭga por fari unusencaĵon el la alterna ludo mem de dubsencaĵoj, ornamaĵo kaj

glumozaiko de estaĵoj alterne neredukteblaj kaj reduktitaj alterne pro amoplena kunligo regata de

samtempe ĉiela kaj monduma regulo (ligilo kaj konstanta konekso de paco, amo, virto, regado,

potenco, ordo, origino, vivo, lumo, brilo, specio kaj figuro), multnombra egaleco lumanta pro la

rebrilo de la formo super la proporciaj partoj de la materio – jen ke interplektiĝis ĉiuj floroj kaj la

folioj kaj la ĉiroj kaj la arbustoj kaj la korimboj de ĉiuj herboj, kiuj ornamas la ĝardenojn de la tero

kaj de la ĉielo, la violo, la citiso, la serpilo, la lilio, la ligustro, la narciso, la kolokazio, la akanto, la

hinda cinamo, la mirho kaj la rezinbalzamoj.

Sed, dum l’ animo mia, ravita de tiu simfonio de surteraj belecoj kaj majestaj supernaturaj

signoj, estis eksplodonta en ĝoja kanto, la okulo, sekvante la proporcian sinsekvon de la

florornamitaj rozfenestroj sub la piedoj de la maljunuloj, falis sur la figurojn, kiuj, interplektitaj,

estis unu tuto kun la centra kolono, kiu subtenis la timpanon. Kio ili estis kaj kian simbolan

mesaĝon transdonis tiuj tri duopoj da leonoj interplektitaj laŭ transverse orientita ikso, baŭmantaj

kiel pafarkoj, premapogantaj la malantaŭajn krurojn sur la tero kaj la frontajn krurojn sur la dorso

de sia kunulo, la kolhararo taŭzita laŭ angilformaj spiraloj, la buŝo malfermita por minaca graŭlo,

ligitaj kun la trunko mem de la kolono per pasto aŭ per volvaĵo el ĉiroj?

Trankviligis mian spiriton, eble ĉar ili estis sur la flankoj de la kolono por dresi la diablecan

naturon de la leonoj kaj transformi ĝin en simbolan aludon al pli altaj aferoj, du homaj figuroj,

nenature altaj kiel la kolono mem kaj ĝemeloj de du aliaj, kiuj simetrie ambaŭflanke frontis ilin sur

la ornamitaj pilieroj sur la eksteraj flankoj, kie ĉiu el la kverkaj pordoj havis siajn proprajn

pilastrojn: ili estis do kvar figuroj de maljunuloj, el kies distingiloj mi rekonis Petron kaj Paŭlon,

Jeremion kaj Jesajan, ankaŭ ili torditaj kvazaŭ por danci, kun la longaj ostaj manoj levitaj kun

fingroj etenditaj kiel flugiloj, kaj kiel flugiloj estis la barboj kaj haroj movitaj de profeteca vento, la

faldoj de la tre longaj vestaĵoj kirlataj de la tre longaj kruroj estigante ondojn kaj spiralojn,

kontraŭstarantaj la leonojn sed el sama materialo de la leonoj.

Kaj ĉirkaŭ ili, miksitaj kun ili, super ili kaj sub iliaj piedoj, aliaj vizaĝoj kaj aliaj membroj, viro

kaj virino kaptante unu la alian per la haroj, du aspidoj suĉantaj la okulojn de damnito, ridanta

viro, kiu larĝigis per siaj hokaj manoj la makzelojn de hidro, kaj ĉiuj bestoj de la bestaro de Satano,

kolektitaj por konsistorio kaj metitaj kiel gardistoj kaj krono de la trono fronte al ili, por kanti ĝian

gloron per sia malvenko, faŭnoj, ambaŭseksaj estaĵoj, brutoj kun sesfingraj manoj, sirenoj,

centaŭroj, gorgonoj, harpioj, inkuboj, drakpieduloj, minotaŭroj, linkoj, leopardoj, ĥimeroj,

hundmuzeloj, kiuj ĵetis fajron el la naztruoj, denttiranoj, plurvostuloj, vilaj serpentoj, salamandroj,

cerastoj, amfibiaj serpentoj, kolubroj, dukapaj kreitaĵoj kun dentitaj dorsoj, hienoj, lutroj, kornikoj,

krokodiloj, segilfiŝoj kun segildentaj kornoj, ranoj, grifoj, simioj, hundokapuloj, leonidaj

luphundoj, mantiĥoroj, vulturoj, tarandusoj, musteloj, drakoj, upupoj, noktuoj, baziliskoj,

“3”

kolorvariantaj aspidoj, vaporĵetantaj aspidoj, vidfrostigaj serpentoj, skorpioj, saŭroj, cetacoj,

hipnotigaj serpentoj, dukapaj flugilhavaj serpentoj, serpentoj ĵetlanco, sangodrenantaj serpentetoj,

verdaj lacertoj, remoroj, polpoj, murenoj kaj testudoj.

Ŝajnis, ke la tuta loĝantaro de la inferoj renkontiĝis por esti vestiblo, arbareg’ obskura,

senespera ebenaĵo de ekskludo, je la aperto de la Sidanto de la timpano, al lia promesplena kaj

minaca vizaĝo, ili, la venkitoj de Armagedono, fronte al Tiu, kiu venos definitive por juĝi la

vivantojn kaj la mortintojn. Kaj sveninta (preskaŭ) pro tiu vizio, necerta ĉu mi estis en amika loko

aŭ en la valo de la fina juĝo, mi konsterniĝis, kaj malfacile retenis la larmojn, kaj mi pensis aŭdi (aŭ

ĉu mi vere aŭdis?) tiun voĉon kaj mi vidis tiujn viziojn, kiuj akompanis la komencon de mia

noviceco, miajn unuajn legadojn de la sanktaj libroj kaj la noktojn de meditado en la ĥorejo de

Melk, kaj en la sveno de miaj malfortegaj kaj malfortiĝintaj sentoj, mi aŭdis grandan voĉon kvazaŭ

de trumpeto, dirantan: “Kion vi vidas, tion skribu en libron” (kaj tion mi faras nun) kaj mi vidis sep

orajn lampingojn; kaj meze de la sep lampingoj Iun similan al la Filo de homo, zonitan ĉirkaŭ la

brusto per ora zono, lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano; liaj okuloj estis kiel fajra

flamo, liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno, lia voĉo estis kiel voĉo de

multaj akvoj, li havis en sia dekstra mano sep stelojn kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo. Kaj

mi vidis pordon malfermitan en la ĉielo kaj la Sidanto aspektis al mi simila al ŝtono jaspisa kaj

sardia kaj ĉielarko ĉirkaŭvolvis la tronon kaj el la trono eliris fulmoj kaj tondroj. Kaj la Sidanto

prenis enmane akran rikoltilon kaj kriis: “Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; venis la horo por rikolti

ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis” kaj la Sidanto ĵetis sian rikoltilon kaj la tero rikoltiĝis.

Ĝuste tiam mi komprenis, ke la vizio parolas pri nenio krom tio, kio okazas en la abatejo kaj

kiun ni eksciis el la nediremaj lipoj de la abato - kaj multajn fojojn en la sekvaj tagoj mi ne revenis

por kontempli la portalon, certa, ke mi travivis la saman eventaron, kiun ĝi rakontis. Kaj mi

komprenis, ke ni iris tien supren por esti atestantoj de granda kaj ĉiela masakro.

Mi tremis, kvazaŭ mi estus malseka pro la frosta vintra pluvo. Kaj mi aŭdis plian voĉon, sed

ĉi-foje ĝi venis de malantaŭ miaj ŝultroj kaj ĝi estis malsama voĉo, ĉar ĝi deiris el la tero kaj ne el la

brilega centro de mia vizio; kaj eĉ ĝi rompis la vizion, ĉar ankaŭ Vilhelmo (je tiu momento mi

konsciis pri lia ĉeesto), ĝis tiam ankaŭ li perdiĝinta en kontemplo, turniĝis kiel mi.

La ulo malantaŭ ni aspektis monako, kvankam lia malpura, ŝiroplena froko similigis lin al

trampo, kaj lia vizaĝo ne malsimilis al tiu de la monstroj, kiujn mi ĵus vidis sur la kapiteloj. Neniam

okazis al mi en la vivo, kiel okazis al multaj el miaj fratoj, esti vizitita de la diablo, sed mi kredas, ke

se ĝi iam aperos fronte al mi, ĉar ĝi ne kapablas pro dia dekreto plene kaŝi sian naturon ankaŭ kiam

ĝi volus simili al homo, ĝi havus neniujn aliajn trajtojn krom tiuj prezentitaj al mi en tiu momento

de nia kunparolanto. La kapo estis razita, sed ne por pentofari, sed pro la iama efiko de ia viskeca

ekzemo, la frunto estis tiom malalta, ke, se li havus harojn sur la kapo, ili estus konfuzitaj kun la

brovoj (kiujn li havis dikaj kaj neglektataj), la okuloj estis rondaj, kun malgrandaj kaj tre

moviĝemaj pupiloj, kaj ĉu la rigardo estis senkulpa aŭ malica mi ne povis diri: eble ĝi estis tia aŭ tia

sinsekve kaj en diversaj momentoj. La nazo povis esti nomata nazo nur pro la fakto, ke el la mezo

inter la okuloj komenciĝis osto, sed ĝi aperis el la vizaĝo kaj tuj resinkis reen en ĝin, iĝante unike du

malhelaj kavernoj, naztruoj grandegaj kaj dense plenaj je haroj. La buŝo, kunigita al tiuj truoj per

cikatro, estis granda kaj malgracia, pli larĝa dekstre ol maldekstre, kaj inter la supra lipo,

neekzistanta, kaj tiu malsupra, elstara kaj karna, aperis, laŭ neregula sinsekvo, nigraj dentoj kaj

akraj kiel tiuj de hundo.

La viro ridetis (aŭ almenaŭ mi pensis tion) kaj levante la fingron kvazaŭ por admoni, li diris:

“Penitenziagite! Vide kiam en futurum la drako venanta est’, pro ronĝi animam vian! Morto

‘stas super nosotros! Preĝu al Sankta Pater ke li venu liberar nosotros el malbono kun pekoj niaj!

Ha, ha, plaĉas al vi ista negromancio de Domini Nostri Jesu Christi! Kaj mem al mi ĝojo est’ peno

kaj plazer est’ douleur. Cave al diabolo! Semper kuŝas atende de mi en iu angulum por dentomordi

miajn kalkanojn. Sed Salvatore ne stultus! Bonum monasterium, kaj aqui manĝeblas kaj preĝante

al dominum nostrum. Kaj resto ne valoras merdon. Amen. Ĉu ne?.”

En la disvolviĝo de ĉi tiu rakonto mi devos ankoraŭ paroli, kaj pli multe, pri ĉi tiu kreitaĵo kaj

raporti ĝiajn dirojn. Mi konfesas, ke mi tre malfacile faras ĉi tion, ĉar mi ne povas diri nun, kiel mi

“4”

neniam tiutempe komprenis, kian lingvon li parolis. Ĝi ne estis la latino, per kiu ni esprimis nin

kiel kleruloj en la abatejo, ĝi ne estis la vulgara lingvo de tiuj landoj, nek iu ajn alia vulgara, kiun mi

iam aŭskultis. Mi pensas, ke mi donis palan ideon pri lia parolmaniero, raportante iom antaŭe (laŭ

mia memoro) la unuajn vortojn, kiujn mi aŭdis de li. Kiam mi poste eksciis pri lia aventura vivo kaj

la diversaj lokoj, en kiuj li vivis, sen trovi radikojn ie ajn, mi konsciis, ke Salvatore parolas ĉiujn

lingvojn, kaj neniujn. Tio estas, li inventis sian propran lingvon, kiu uzis la fragmentojn de la

lingvoj, kun kiuj li venis en kontakto - kaj iam mi pensis, ke la lia estas, ne la adama lingvo, kiun

feliĉa homaro parolis, ĉiuj unuigita de unu nura lingvaĵo, ekde la origino de la mondo ĝis la Babela

Turo, kaj des malpli ĝi estis unu el la lingvoj ekestintaj post la fatala evento de ilia disdivido, sed

ĝuste la babela lingvo de la unua tago post la dia puno, la lingvo de la praa konfuzo. Nek aliflanke

mi povus nomi lingvo la parolmanieron de Salvatore, ĉar en ĉiu homa lingvo ekzistas reguloj kaj ĉiu

termino signifas ad placitum unu aferon, laŭ leĝo, kiu ne ŝanĝiĝas, ĉar la homo ne povas nomi la

hundon foje hundo kaj alifoje kato, nek eldiri sonojn al kiuj la konsento de la popoloj ne atribuis

difinitan signifon, kiel okazus al tiuj, kiuj dirus la vorton “blitiri.” Kaj tamen, bone aŭ malbone, mi

komprenis tion, kion Salvatore celis, kaj same ankaŭ la aliaj. Signo, ke li parolis ne unu, sed ĉiujn

lingvojn, neniun laŭ korekta maniero, prenante siajn vortumojn jen de unu, jen de alia. Mi ankaŭ

rimarkis poste, ke li povas nomi ion jen en la latina, jen en la provenca, kaj mi konsciis, ke prefere

ol elpensi siajn proprajn frazojn, li uzis disiecta membra de aliaj frazoj, iam aŭskultitaj, laŭ situacio

kaj aferoj, kiujn li celis, kvazaŭ li povus paroli pri manĝaĵo, mi volas diri, nur per la vortoj de la

homoj kun kiuj li manĝis tiun manĝaĵon, kaj esprimi sian ĝojon nur per frazoj, kiujn li aŭdis el ĝojaj

homoj, la tagon, kiam ankaŭ li spertis ĝojon.

Kvazaŭ lia parolo estus kiel lia vizaĝo, kunmetita el pecoj de aliaj vizaĝoj, aŭ, kiel mi foje

konstatis ĉe altvaloraj relikvujoj (si licet magnis componere parva, se licas kompari la malgrandajn

aferojn kun la grandaj, aŭ diaĵojn kun diablaĵoj), kiuj estiĝis el la rubo de aliaj sanktaj objektoj. En

tiu momento, kiam mi renkontis lin por la unua fojo, Salvatore aspektis al mi, kaj pro lia vizaĝo, kaj

pro la parolmaniero, estaĵo ne malsimila ol la harplenaj kaj hufaj speci-miksiĝoj, kiujn mi ĵus vidis

sub la portalo. Poste mi konstatis, ke la viro verŝajne estas bonkora kaj bonhumura. Pli poste... Sed

ni iru laŭ ordo. Ankaŭ ĉar, tuj post kiam li parolis, mia majstro pridemandis lin kun granda

scivolemo.

“Kial vi diris penitenziagite?”, li demandis.

“Domine frate magnificentisimo,” respondis Salvatore iamaniere sininklinante, “Jesus

venanta est’ kaj la homoj debent facere penitencon. Ĉu ne?”

Vilhelmo fikse rigardis lin: “Ĉu vi venis ĉi tien el monaĥejo de minoritoj?”

“No kompreno.”

“Mi demandas, ĉu vi vivis kun la fratuloj de sankta Francisko, mi demandas ĉu vi konis la

sinnomantajn apostolojn...”

Salvatore paliĝis, aŭ pli bone, lia sunbrunigita kaj besta vizaĝo fariĝis griza. Li profunde

riverencis, duonbuŝe dirante “vade retro” (retroiru), devotece krucosignis sin kaj fuĝis,

retrorigardante de tempo al tempo.

“Kion vi demandis al li?” Mi demandis Vilhelmon.

Li restis iom malproksima mense. “Ne gravas, mi diros al vi poste. Nun ni eniru. Mi volas

trovi Ubertino’n.”

La sesa horo ĵus pasis. La suno, pale, penetris el okcidento kaj, tra kelkaj mallarĝaj fenestroj,

en la internon de la preĝejo. Eta lumradio daŭre tuŝis la ĉefaltaron, kies antaŭa panelo ŝajnis al mi

brili per ora brilego. La flankaj navoj estis en duonmallumo.

Ĉe la lasta kapelo antaŭ la altaro, en la maldekstra navo, staris subtila kolono, sur kiu estis

Virgulino el ŝtono, skulptita laŭ la stilo de la modernuloj, kun neesprimebla rideto, prominenca

ventro, infano en siaj brakoj, gracie vestita, kun maldika korseto. Ĉe la piedoj de la Virgulino, en

preĝanta sinteno, preskaŭ sternita, estis viro, kun la vestoj de la kluniza ordeno.

“5”

Ni alproksimiĝis. La viro, aŭdante la bruon de niaj paŝoj, levis la vizaĝon. Li estis maljunulo,

kun senhara vizaĝo, senhara kranio, grandaj bluaj okuloj, maldika kaj ruĝa buŝo, blanka haŭto,

osta kranio al kiu fiksiĝis la haŭto kiel li estus mumio konservita en lakto. La manoj estis blankaj, el

longaj kaj maldikaj fingroj. Ŝi aspektis kiel knabino velkinta pro antaŭtempa morto. Li rigardis nin

komence konfuzita, kvazaŭ ni ĝenus lin dum ekstaza vizio, poste lia vizaĝo lumiĝis pro ĝojo.

“Vilhelmo!” li ekkriis. “Frato mia karega!” Li pene ekstaris kaj iris por renkonti mian

majstron, ĉirkaŭbrakante lin kaj kisante lin sur la buŝo. “Vilhelmo!” li rediris, kaj liaj okuloj

malsekiĝis de larmoj. “Kiom da tempo! Sed mi ankoraŭ rekonas vin! Kiomlonge, kiom da eventoj!

Kiom da elprovoj la Sinjoro trudis al ni!.” Li ploris. Vilhelmo brakumis lin, kun evidenta kortuŝiĝo.

Ni estis antaŭ Ubertino de Casale.

Pri li mi jam aŭdis delonge kaj ankaŭ multe, ankaŭ antaŭ ol veni al Italujo, kaj des pli vaste

vizitante la franciskanojn de la imperiestra kortego. Iu eĉ diris al mi, ke la plej granda poeto de tiu

epoko, Danto Alighieri el Florenco, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj, verkis poemon (kiun mi ne povis

legi, ĉar ĝi estis skribita en la toskana vulgaro), al kiu konkuris kaj ĉielo kaj tero, kaj kies multaj

versoj estis nenio alia ol parafrazo de pecoj verkitaj de Ubertino en lia Arbor vitae crucifixae (La

krucumo de la rbo de vivo, t.e. Jesuo). Nek tio estis la sola merit-titolo de tiu fama viro. Sed por

permesi al mia leganto pli bone kompreni la gravecon de tiu renkontiĝo, mi devos klopodi

rekonstrui la eventojn de tiuj jaroj, kiel mi komprenis ilin ĉu dum mia mallonga restado en centra

Italujo, el disaj vortoj de mia majstro, ĉu aŭskultante la la multajn konversaciojn, kiujn Vilhelmo

havis kun abatoj kaj monaĥoj dum nia vojaĝo.

Mi provos diri tion, kion mi komprenis, kvankam mi ne certas, ĉu mi bone diras ĉi tiujn

aferojn. Miaj instruistoj de Melk ofte diris al mi, ke por nordulo estas tre malfacile havigi al si

klarajn ideojn pri la religiaj kaj politikaj eventoj de Italujo.

La duoninsulo, kie la povo de la pastraro estis pli evidenta ol en iu ajn alia lando, kaj kie pli ol

en iu alia lando la pastraro paradis per potenco kaj riĉeco, generis dum almenaŭ du jarcentoj

movadojn de viroj celantaj pli malriĉan vivon, en polemiko kun koruptitaj pastroj, kies

sakramentojn ili eĉ rifuzis, ariĝante en memstaraj komunumoj, samtempe malamataj de la

senjoroj, la imperio kaj la urbaj magistratoj.

Fine venis Sankta Francisko kaj li disvastigis amon al malriĉeco, kiu ne kontraŭdiris la

preceptojn de la eklezio, kaj per li la eklezio akceptis la alvokon al la severeco de la moroj de tiuj

malnovaj movadoj kaj purigis ilin de la elementoj de malordo kaŝitaj en ili. Post tio devius sekvi

epoko de mildeco kaj sankteco, sed ju pli la franciskana ordeno kreskis kaj altiris al si la plej bonajn

homojn, des pli ĝi fariĝis tro potenca kaj ligita al surteraj aferoj, kaj multaj franciskanoj volis

rekonduki ĝin al la pureco de la pasinteco. Afero tre malfacila por ordeno, kiu, je la epoko kiam mi

estis en la abatejo, jam havis pli ol tridek mil membrojn tra la tuta mondo. Sed tiel estas, kaj multaj

el ĉi tiuj monaĥoj de Sankta Francisko kontraŭis la regulon, kiun la ordeno donis al si, dirante, ke

la ordo jam alprenis la manierojn de tiuj ekleziaj institucioj kies reformo estis la motivo de ĝia

naskiĝo. Kaj ke tio jam okazis en la tempo, kiam Francisko vivis, kaj ke liaj vortoj kaj liaj intencoj

estis perfiditaj. Multaj el ili remalkovris tiam la libron de cistercia monaĥo, kiun li verkis komence

de la 12-a jarcento de nia epoko, nomata Joakimo kaj al kiu oni rekonis profeteca spirito. Li

efektive antaŭvidis la alvenon de nova epoko, en kiu la spirito de Kristo, delonge koruptita de liaj

falsaj apostoloj, denove enkarniĝus surtere. Kaj li anoncis tiajn limtempojn, ke por ĉiuj estis klare,

ke li parolis pri la franciskana ordo sen konscii pri tio. Kaj multaj franciskanoj tre ĝojis pri tio,

verŝajne tro multe, tiel ke meze de la jarcento en Parizo la doktoroj de Sorbono kondamnis la

propoziciojn de tiu abato Joakimo, sed ŝajnas, ke ili faris tion ĉar la franciskanoj (kaj la

dominikanoj) fariĝis tro potencaj, kaj sciplenaj, en la universitato de Francujo, kaj ili volis elimini

ilin kiel herezulojn.

Tion oni poste ne faris kaj ĝi estis tre bona afero por la eklezio, ĉar tio permesis diskonigi la

verkojn de Tomazo de Akvino kaj Bonaventuro de Bagnoregio, kiuj certe ne estis herezuloj. El tio

oni konkludas, ke ankaŭ en Parizo la ideoj estis konfuzaj aŭ, ke iu volis konfuzi ilin por siaj propraj

celoj. Kaj jen la malbono, kiun herezo faras al la kristana popolo, kiu igas obskuraj la ideojn kaj

puŝas ĉiujn fariĝi inkvizitoroj por sia propra persona bono. Kaj plie, tio, kion mi vidis en la abatejo

“6”

(kaj pri kiu mi parolos poste), pensigis min, ke ofte la inkvizitoroj kreas la herezulojn. Kaj ne nur en

la senco, ke ili imagas ilin, kiam ili ne ĉeestas, sed ke ili subpremas la herezan putraĵon tiom

impete, ke ili instigas multajn partopreni en ĝi, pro malamo al ili. Vere, cirklo imagita de la diablo,

ke Dio savu nin.

Sed mi estis parolanta pri la herezo (se ĝi estus tia) de Joakimo. Kaj en Toskanujo oni vidis

franciskanon, Gerardo de Borgo San Donnino, iĝi voĉo de la antaŭdiroj de Joakimo kaj ege impresi

la medion de la minoritoj. Tiel, estiĝis inter ili grupo de subtenantoj de la malnova regulo, kontraŭ

la reorganizado de la ordeno por kiu klopodis la granda Bonaventuro, kiu poste fariĝis ĝia generalo.

En la lastaj tridek jaroj de la pasinta jarcento, kiam la koncilio de Liono, savante la franciskanan

ordenon kontraŭ tiuj, kiuj volis ĝin malfondi, donis al li la posedon de ĉiuj havaĵoj, kiujn li uzis, kiel

jam estis laŭ la leĝo por la plej malnovaj ordenoj, iuj monaĥoj en Markizolando ribelis, ĉar ili

kredis, ke la spirito de la regulo estis definitive perfidita, ĉar franciskano devas posedi nenion, ĉu

persone, ĉu kiel monaĥejo, ĉu kiel ordeno. Ili metis ilin en malliberejon dumvive. Ne ŝajnas al mi,

ke ili predikis aferojn kontraŭ la evangelio, sed kiam la posedo de surteraj aferoj enludiĝas, estas

malfacile por la homoj rezoni laŭ justeco. Oni diris al mi, ke jarojn poste, la nova generalo de la

ordeno, Raimondo Gaufredi, trovis ĉi tiujn kaptitojn en Ankono kaj, liberigante ilin, diris: “Volu

Dio, ke ni ĉiuj kaj la tuta ordeno estu markitaj de ĉi tiu kulpo.” Signo pri tio, ke ne veras tio, kion

diras la herezuloj kaj ke en la eklezio daŭre loĝas homoj el granda virto.

Inter tiuj liberigitaj malliberuloj estis Angelo Clareno, kiu poste renkontiĝis kun monaĥo el

Provenco, Pietro di Giovanni Olivi, kiu predikis la profetaĵojn de Joakimo kaj poste kun Ubertino

de Casale, kaj el tio naskiĝis la movado de la spiritualistoj. En tiuj jaroj leviĝis al la papa trono

sanktega ermito, Petro de Morrone, kiu regis kun la nomo Celestino la 5-a, kaj lin akceptis kun

sento de senpeziĝo la spiritualistoj: “Aperos sanktulo”, oni diris, “kaj li observos la instruojn de

Kristo, li havos anĝelan vivon, tremu koruptitajn prelatojn.” Eble Celestino havis tro multe da

anĝela vivo, aŭ la prelatoj ĉirkaŭ li estis tro koruptitaj, aŭ li ne sukcesis elteni la streĉon de milito

jam tro longdaŭra kontraŭ la imperiestro kaj la aliaj reĝoj de Eŭropo; fakto estas, ke Celestino

rezignis sian dignon kaj retiriĝis en ermitejon. Sed dum la mallonga periodo de lia regado, malpli ol

unu jaro, la esperoj de la spiritualistoj estis ĉiuj kontentigitaj: ili iris al Celestino, kiu fondis kun ili

la komunumon nomatan fratres et pauperes heremitae domini Celestini (fratoj kaj malriĉuloj

ermitoj – laŭ la regulo – de Celestino)

Aliflanke, dum la papo devis roli kiel peranto inter la plej potencaj kardinaloj de Romo, estis

kelkaj kiel iu el familio Colonna kaj iu el familio Orsini, kiuj sekrete subtenis la novajn tendencojn

al malriĉeco: tre kurioza elekto ja por tre potencaj viroj, kiuj vivis meze de senbridaj komfortoj kaj

riĉeco, kaj mi neniam komprenis ĉu ili simple ekspluatis la spiritualistojn por siaj celoj de regado

aŭ iel ili sentis sian vivon laŭ karno pravigita ĉar ili subtenis spiritajn tendencojn; kaj eble ambaŭ

hipotezoj estis veraj, ĉar malmulton mi komprenas pri italaj aferoj. Sed nur por doni ekzemplon,

Ubertino estis akceptita kiel kapelano de kardinalo Orsini kiam, fariĝinte la plej aŭskultita el la

spiritualistoj, li riskis esti akuzita esti herezulo. Kaj la kardinalo mem protektis lin en Avinjono.

Tamen, kiel okazas en tiaj aferoj, unuflanke Angelo kaj Ubertino predikis laŭ doktrino,

aliflanke grandaj amasoj da simplaj homoj akceptis ĉi tiun ilian predikadon kaj disvastiĝis tra la

tuta lando, ekster ĉia kontrolo. Tial Italujon invadis tiuj fratuletoj aŭ fratuloj el malriĉa vivo, kiuj

aspektis danĝeraj al multaj. Fariĝis malfacile distingi inter la spiritaj majstroj, kiuj tenis kontaktojn

kun la ekleziaj aŭtoritatuloj, kaj iliaj pli simplaj sekvantoj, kiuj simple jam vivis ekster la ordeno,

almozpetante kaj vivante tagon post tago per la laboro de siaj manoj, sen reteni iun ajn posedaĵon.

Kaj ili estis tiuj, kiujn la popola voĉo baldaŭ nomis fratuletoj, ne malsimilaj ol la francaj Beginoj,

kiuj estis inspiritaj de Petro de Giovanni Olivi.

Celestino la 5-a estis anstataŭigita de Bonifaco la 8-a kaj ĉi tiu papo rapidis montri tre

malmultan indulgemon rilate al spiritualistoj kaj monaĥoj ĝenerale: en la lastaj jaroj de la jarcento

finiĝanta, kiam li mortis, li subskribis buleon, Firma cautela (Por forta protekto), per kiu li

kondamnis unubate ‘bizochi’, vagantaj kvestistoj, kiuj gravitis ĉirkaŭ la ekstremaj partoj de la

franciskana ordeno, kaj la spiritualistojn mem, tio estas, tiuj, kiuj forlasis la vivon en la ordeno por

retiriĝi en ermitejo.

“7”

La spiritualistoj klopodis poste altiri la konsenton de la postaj papoj, kiel Klemento la 5-a, por

povi forlasi la ordenon laŭ neperforta maniero. Mi kredas, ke ili estus sukcesintaj, sed la apero de

Johano la 22-a forprenis de ili ĉiun esperon. Kiam li estis elektita en 1316, li skribis al la reĝo de

Sicilio por ke li forpelu tiujn fratulojn el siaj teroj, ĉar multaj rifuĝis tie: kaj li enkatenigis Angelo

Clareno kaj la spiritualistojn de Provenco.

Ne ĉio iris glate kaj multaj en la kurio staris kontraŭ. Fakto estas, ke Ubertino kaj Clareno

sukcesis ricevi la permeson forlasi la ordenon kaj ili estis akceptitaj unu de la Benediktanoj kaj la

alia de la Celestinanoj. Sed rilate al tiuj, kiuj daŭrigis sian liberan vivon, Johano estis senkompata

kaj persekutigis ilin fare de la Inkvizicio kaj multaj estis bruligitaj.

Li tamen komprenis, ke por detrui la malbonan herbon de la fratuletoj, kiu minacis elradike

la aŭtoritaton de la eklezio, necesis kondamni la proponojn, sur kiuj baziĝis ilia fido. Ili argumentis,

ke Kristo kaj la apostoloj ne havis iun ajn posedaĵon, ĉu unuope, ĉu komune, kaj la papo

kondamnis ĉi tiun ideon kiel herezaĵon. Mirige, ĉar ne koncepteblas kial papo devus taksi malica la

ideon, ke Kristo estis malriĉa: sed precize unu jaron antaŭe la ĝenerala kapitulo de la franciskanoj

en Peruĝo subtenis ĉi tiun opinion, kaj kondamnante la unujn, la papo ankaŭ kondamnis la aliajn.

Kiel mi jam diris, la kapitulo multe damaĝis lian batalon kontraŭ la imperiestro, tio estas fakto.

Tial, ekde tiam, multaj fratuletoj, kiuj sciis nenion pri la imperio aŭ pri Peruĝo, mortis sur la

ŝtiparoj.

Ĉi tion mi pensis rigardante legendan personon kiel Ubertinon. Mia instruisto prezentis min

kaj la maljunulo karesis mian vangon, per varma, preskaŭ arda mano. Je la tuŝo de tiu mano mi

komprenis multajn el la aferoj, kiujn mi aŭdis pri tiu sankta viro kaj aliajn, kiujn mi legis en la

paĝoj de Arbor Vitae; mi komprenis la mistikan fajron, kiu forkonsumis lin ekde juneco, kiam,

kvankam studante en Parizo, li distanciĝis el teologiaj konjektoj kaj imagis sin transformita en la

pentantan Magdalenon; kaj la tre intensajn rilatojn, kiujn li havis kun sankta Angela de Foligno,

kiu iniciatis lin al la trezoroj de la mistika vivo kaj al la adorado de la kruco; kaj kial liaj superuloj

iun tagon, zorgantaj pro la ardo de lia predikado, sendis lin al retiriĝejo en La Verna.

Mi atente rigardis tiun vizaĝon, el dolĉegaj trajtoj kiel tiuj de la sanktulino, kiun kiu li fratece

interŝanĝis profundajn spiritajn sentojn. Mi intuiciis, ke li kapablis alpreni pli severan mienon,

kiam en 1311 la koncilio de Vienne, per Dekretaro Exivi de paradiso (Mi eliris el Paradizo), eksigis

la franciskanajn superulojn malamikoj de la spiritualistoj, sed li devigis ilin vivi en paco ene de la

ordeno, kaj ĉi tiu ĉampiono de la rezigno ne akceptis tiun sagacan kompromison kaj batalis por la

starigo de sendependa ordeno, inspirita de la plej granda rigoreco. Ĉi tiu granda batalanto tiam

perdis sian batalon, ĉar en tiuj jaroj Johano la 22-a energie subtenis intensan kampanjon kontraŭ

la sekvantoj de Pietro de Giovanni Olivi (inter kiuj Ubertino mem estis alkalkulita) kaj kondamnis

la fratulojn de Narbono kaj Béziers. Sed Ubertino ne hezitis defendi fronte al la papo la memoron

de sia amiko, kaj la papo, mastrata de lia sankteco, ne kuraĝis kondamni lin (kvankam poste li

kondamnis la aliajn). En tiu okazo, male, li proponis al li vojon al savo, unue konsilante al li kaj

poste ordonante al li eniri la klunizan ordenon. Ubertino, kiu ankaŭ estis same lerta (li, kiu aspektis

tiom senarma kaj delikata) por gajni protektojn kaj aliancojn en la papa kortego, ja akceptis eniri la

monaĥejon Gemblach en Flandrio, sed mi kredas, ke li eĉ ne iris tien, kaj li restis en Avinjono, sub

la insignoj de kardinalo Orsini, por defendi la celojn de la franciskanoj.

Nur lastatempe (kaj la diroj, kiujn mi aŭdis, estis malprecizaj), la favoro ĝuata de li en la

kortego malpliiĝis kaj li devis forlasi Avinjonon dum la papo lancis ĉason kontraŭ tiu ĉi nevenkebla

viro, kiun oni postkuris ĉar taksata herezulo, kiu per mundum discurrit vagabundus (pasumas tra

la mondo kiel vagulo). Pri li, laŭdire, malaperis spuroj. Posttagmeze mi eksciis, el la dialogo inter

Vilhelmo kaj la Abato, ke li nun estas kaŝita en ĉi tiu abatejo. Kaj nun mi vidas lin fronte al mi.

“Vilhelmo,” li diris, “ili estis mortigontaj min, ĉu vi scias?, mi devis fuĝi nokte.”

“Kiu volis, ke vi mortu? Ĉu Johano?”

“Ne. Johano neniam amis min, sed li ĉiam respektis min. Entute, li mem proponis al mi

manieron eviti la proceson antaŭ dek jaroj, devigante min aliĝi al la benediktanoj, kaj per tio li

silentigis miajn malamikojn. Ili murmuris longe, ili ironie diris, ke ĉampiono de malriĉeco aliĝis al

“8”

tre riĉa ordeno, kaj loĝis ĉe la kortumo de kardinalo Orsini... Vilhelmo, vi scias, kiom mi zorgas pri

la aferoj de ĉi tiu mondo! Sed ĝi estis la maniero por resti en Avinjono kaj defendi miajn fratojn. La

papo timas Orsini’n, li eĉ unu haron de mia kapo ne pereigus. Antaŭ tri jaroj li sendis min heroldo

ĉe la reĝo de Aragono.”

“Do, kiu deziris vian malbonon?”

“Ĉiuj. La kurio. Oni klopodis murdi min dufoje. Oni klopodis silentigi min. Vi scias, kio okazis

antaŭ kvin jaroj. Du jarojn post la kondamno de la Beginoj de Narbono, Berengario Talloni, kiu

ankaŭ estis unu el la juĝistoj, apelaciis al la papo. Ili estis malfacilaj momentoj, Johano jam

publikigis du buleojn kontraŭ la spiritualistoj kaj Michele de Cesena mem kapitulacis - cetere, kiam

li alvenos?.”

“Li estos ĉi tie post du tagoj.”

“Michele ... Mi ne vidas lin de multe da tempo. Nun li pentis, li komprenas nian volon, la

kapitulo de Peruĝo pravigis nin. Sed tiutempe, ankoraŭ en 1318, li kapitulacis al la papo kaj

transdonis en liajn manojn kvin spiritualistojn el Provenco, kiuj ne volis submetiĝi. Ili estis

bruligitaj, Vilhelmo... Ho, teruraĵo!.” Li kaŝis sian kapon en siajn manojn.

“Sed, precize, kio okazis post la apelacio de Talloni?” demandis Vilhelmo.

“Johano estus devinta remalfermi la debaton, ĉu vi komprenas? Li devis, ĉar ankaŭ en la

kurio troviĝis dubantaj viroj, ankaŭ la franciskanoj de la kurio - fariseoj, similaj al tomboj

blankigitaj, pretaj vendi sin kontraŭ prebendo, sed ili estis kaptitaj de dubo. Ĝuste tiam Johano

petis al mi verki memuaron pri malriĉeco. Ĝi rezultis bele, Vilhelmo, ke Dio pardonu mian

fierecon...”

“Mi legis ĝin, Michele montris ĝin al mi.”

“Estis hezitemuloj, ankaŭ inter la niaj, la provincestro de Akvitanio, la kardinalo de Sankta

Vitale, la episkopo de Kaffa...

“Idioto”, diris Vilhelmo.

“Ke li ripozu en paco, li iris al Dio antaŭ du jaroj.”

“Dio ne estis tiom mizerikorda. Ĝi estis falsa informo sendita el Konstantinopolo. Li ankoraŭ

estas meze de ni, oni diris al mi, ke li estos membro de la legacio. Ke Dio protektu nin!”

“Sed li favoras la kapitulon de Peruĝo”, diris Ubertino.

“Ĝuste. Li apartenas al tiu speco de homoj, kiuj ĉiam estas la plej bonaj ĉampionoj de sia

kontraŭulo.”

“Verdire,” diris Ubertino, “ankaŭ tiam li ne multe utilis por la afero. Kaj poste ĉio

malsukcesis, sed almenaŭ oni ne decidis, ke la ideo estas hereza, kaj tio gravis. Pro tio la aliaj

neniam pardonis min. Ili klopodis ĉiamaniere damaĝi min, ili diris, ke mi estis en Sachsenhausen,

kiam Ludoviko antaŭ tri jaroj deklaris Johanon herezulo. Kaj tamen ĉiuj sciis, ke en julio mi estis

en Avinjono kun Orsini... Ili konkludis, ke partoj de la deklaro de la imperiestro respegulis miajn

opiniojn, kia frenezaĵo.”

“Ne tiom,” Vilhelmo diris. “Mi donis al li ideojn, ĉerpante ilin el via deklaro de Avinjono kaj el

kelkaj paĝoj de Olivi.”

“Ĉu vi?”, Ubertino ekkriis, inter miro kaj ĝojo, “do vi konsentas kun mi!”

Vilhelmo aspektis embarasita: “Ili estis bonaj ideoj por la imperiestro en tiu momento,” li

diris eviteme.

Ubertino rigardis lin kun malkonfido. “Ha, sed vi ne kredas je ili, ĉu vere?”

“Rakontu plie,” Vilhelmo diris, “diru al ni, kiel vi savis vin de tiuj hundoj.”

“Ho jes, hundoj, Vilhelmo. Furiozaj hundoj. Mi kontraŭbatalis Bonagrazia’n mem, ĉu vi

scias?”

“9”

“Sed Bonagrazia el Bergamo staras kun ni!”

“Nun, post mia longa interparolo kun li. Nur tiam li konvinkiĝis kaj protestis kontraŭ Ad

conditorem canonum (Al la aŭtoro de la reguloj). Kaj la papo tenis lin en prizono dum unu jaro.”

“Mi aŭdis, ke li nun estas proksima al mia amiko, kiu estas en la kurio, Vilhelmo de Okam.”

“Mi ne konas lin bone. Li ne plaĉas al mi. Viro sen fervoro, ĉio en la kapo, nenio en la koro.”

“Sed temas pri bela kapo.”

“Povas esti, kaj ĝi kondukos lin al infero.”

“Tial mi revidos lin tie malsupre, kaj ni diskutos pri logiko.”

“Silentu Vilhelmo,” diris Ubertino ridetanta kun intensa amemo, “vi plibonas ol viaj filozofoj.

Se nur vi volus…”

“Kion?”

“Kiam ni laste renkontiĝis en Umbrio? Ĉu vi memoras? Mi estis ĵus resaniĝinta el miaj suferoj

per la propeto de tiu mirinda virino ... Klara el Montefalco ...” li flustre diris dum lia vizaĝo fariĝis

lumanta, “Klara... Kiam la ina naturo, laŭ sia naturo tiel perversa, sublimiĝas en sankteco, tiam ĝi

kapablas iĝi la plej eminenta vehiklo de graco. Vi scias, ke mia vivo ĉiam inspiriĝis de plej pura

ĉasteco, Vilhelmo,” (li kaptis lin je la brako, konvulsie) “vi scias per kiu... furioza - jes, ĝi estas la

ĝusta vorto - per kia furioza soifo je pentofaro mi provis malvivigi la pulsadon de la karno en mi,

por iĝi tute travidebla de la amo de Jesuo Krucumita... Tamen tri virinoj en mia vivo estis por mi tri

ĉielaj heroldoj. Angela el Foligno, Margherita el Città di Castello (kiu antaŭdiris la finon de mia

libro kiam mi estis verkinta nur unu trionon el ĝi), kaj fine Klara de Montefalco. Por mi estis

rekompenco el la ĉielo, kiam mi mem devis esplori pri ŝiaj mirakloj kaj proklami ŝian sanktecon al

la homamasoj, antaŭ ol la sankta patrino-eklezio faru ion. Kaj vi estis tie, Vilhelmo, kaj vi povus

helpi min en tiu sankta celo, kaj vi ne volis...”

“Sed la sankta celo, al kiu vi invitis min, estis la alsendo de Bentivenga, Jacomo kaj

Giovannuccio al la ŝtiparumo,” diris William mallaŭte.

“Ili obskurigis la memoron pri ŝi per siaj malicaĵoj. Kaj vi estis inkvizitoro!”

“Kaj ĝuste tiam mi petis liberigon el tiu tasko. Mi ne ŝatis la aferon. Mi ne ŝatis, mi estos

sincera, ankaŭ la manieron laŭ kiu vi instigis Bentivenga’n konfesi siajn erarojn. Vi ŝajnigis, ke vi

volis aliĝi al lia sekto, se ĝi estis sekto, vi ŝtelis de li liajn sekretojn kaj arestigis lin.”

“Sed tiel ĉi oni kondutas kontraŭ la malamikoj de Kristo! Ili estis herezuloj, ili estis

pseŭdoapostoloj, ili odoris je la sulfuro de Frato Dolĉino!”

“Ili estis la amikoj de Klara.”

“Ne Vilhelmo, ne ĵetu eĉ ombreton sur la memoron de Klara!”

“Sed ili aperadis en ŝia grupo...”

“Ili estis minoritoj, ili nomis sin spiritualistoj, sed ili estis fratoj de la komunumo! Sed ĉu vi

scias, ke evidentiĝis, dum la enketo, ke Bentivenga el Gubbio proklamis sin apostolo, kaj poste kun

Giovannuccio de Bevagna li delogis la monaĥinojn dirante al ili, ke la infero ne ekzistas, ke la

karnaj deziroj povas esti kontentigitaj sen ofendi Dion, ke oni povas ricevi la korpon de Kristo

(Sinjoro, pardonu min!) post kuŝado kun monaĥino, ke Magdaleno estis pli akceptebla por la

Sinjoro ol la virgulino Agneza, ke tio, kion la plebo nomas diablo, estas Dio mem, ĉar la demono

estas saĝeco kaj Dio ja estas saĝeco! Kaj la beata Klara estis tiu, kiu, aŭdinte ĉi tiujn parolojn, havis

la vizion, dum kiu Dio mem diris al ŝi, ke tiuj estas malicaj sekvantoj de la Spiritus Libertatis!

(ordeno Spirito de la libereco)”

“Ili estis minoritoj kun la menso flamigita de la samaj vizioj de Klara, kaj ofte unu paŝo

sufiĉas por transiri el ekstaza vizio al impulso peki”, diris Vilhelmo.

“10”

Ubertino manpremis liajn manojn kaj liaj okuloj estis ankoraŭ vualitaj de larmoj: “Ne diru ĉi

tion, Vilhelmo. Kiel vi povas konfuzi la momenton de ekstaza amo, kiu bruligas viajn intestojn per

la parfumo de incenso, kun la malordo de la sensoj, kiu odoras je sulfuro? Bentivenga instigis tuŝi

la nudajn membrojn de korpo, li asertis, ke nur tiel oni atingas la liberiĝon el superregado de la

sensoj, homo nudus cum nuda iacebat...” (viro nuda kun nuda (virino) kuŝis…)

“Et non commiscebantur ad invicem...” (kaj ne kuniĝis unu kun la alia)

“Mensogoj! Ili serĉis plezuron, se la karna stimulo estis sentata, ili ne taksis peko la fakton, ke

por trankviligi ĝin viro kaj virino kuŝis kune, kaj unu tuŝis kaj kisis la alian en ĉiu parto, kaj ke li

kunigis sian nudan ventron kun la nuda ventro de ŝi!”

Mi konfesas, ke la maniero laŭ kiu Ubertino kondamnis la malvirton de la aliaj ne gvidis min

al virtaj pensoj. Mia majstro certe rimarkis, ke mi maltrankviliĝis kaj li interrompis la sanktan

viron.

“Vi estas arda spirito, Ubertino, ĉu amante Dion, ĉu malamante la malbonon. Tion, kion mi

celis estas, ke malmulta diferenco staras inter la ardo de la Serafoj kaj la ardo de Lucifero, ĉar

ambaŭ naskiĝas ĉiam el ekscesa allaso de volo.”

“Ho, diferenco estas, kaj mi konas ĝin!” Ubertino diris inspirita. “Vi volas diri, ke inter voli

bonon kaj voli malbonon estas malgranda paŝo, ĉar temas ĉiam pri direktado de la volo mem.

Veras. Sed la diferenco kuŝas en la objekto, kaj la objekto estas klare rekonebla. Tie ĉi Dio, tie la

diablo.”

“Kaj mi timas, ke mi ne plu kapablas distingi, Ubertino. Ĉu via Angela de Foligno ne rakontis

pri tiu tago, kiam, ravita en spirito, restis en la tombo de Kristo? Ĉu ŝi ne diris, ke unue ŝi kisis lian

bruston kaj vidis lin kuŝi kun fermitaj okuloj, poste ŝi kisis lian buŝon kaj sentis nepriskribeblan

odoron de dolĉecoj leviĝi el tiuj lipoj, kaj post mallonga paŭzo ŝi metis sian vangon sur la vangon de

Kristo kaj Kristo alproksimigis sian manon al ŝia vango kaj alpremis ŝin al si kaj - ŝi diris - ŝia ĝojo

fariĝis altega?...”

“Kiel tio rilatas al la impulso de la sensoj?” - demandis Ubertino. “Ĝi estis mistika sperto, kaj

la korpo estis tiu de Nia Sinjoro.”

“Eble mi alkutimiĝis al Oksfordo,” diris Vilhelmo, “kie ankaŭ la mistika sperto estis

alispeca...”

“Tute en la kapo,” ridetis Ubertino.

“Aŭ en la okuloj. Dio perceptata kiel lumo, en la sunradioj, en la bildoj de la speguloj, en la

disvastiĝo de koloroj super la partoj de la ordigita materio, en la reflektaĵoj dumtagaj sur la

malsekaj folioj... Ĉu ne estas ĉi tiu amo pli proksima al tiu de Francisko, kiam li laŭdas Dion en liaj

kreitaĵoj, floroj, herboj, akvo, aero? Mi ne kredas, ke el tiu speco de amo povas fonti iu ajn insido.

Dume mi ne ŝatas amon, kiu transmetas en la dialogo kun la Plejaltulo la emociojn, kiujn oni sentas

en la karnaj kontaktoj…”

“Vi blasfemas, Vilhelmo! Ne temas pri la sama afero. Estas abismo inter la ekstazo de koro

amanta Jesuon Krucumitan kaj la koruptita ekstazo de la pseŭdoapostoloj de Montefalco...”

“Ili ne estis pseŭdoapostoloj, ili estis fratuloj de la Libera Spirito, vi mem diris tion.”

“Kaj kie estas diferenco? Vi ne konas ĉion pri tiu proceso, mi mem ne kuraĝis registri en la

aktoj certajn konfesojn, por ne ĵeti, eĉ ne dum unu momento, la ombron de la diablo sur la etoson

de sankteco, kiun Klara kreis en tiu loko. Sed mi eksciis iajn aferojn, iajn aferojn, Vilhelmo! Ili

kunvenis nokte en kelo, kaptis ĵusnaskiton, ĵetis lin unu al la alia ĝis li mortis, pro batoj ... aŭ pro io

alia ... Kaj kiu ajn ricevis lin vivanta por la lasta fojo, kaj inter liaj manoj mortis, tiu fariĝis la estro

de la sekto ... Kaj la korpo de la infano estis disŝirita, kaj miksita kun faruno, por fari blasfemajn

hostiojn!”

“Ubertino,” diris firme Vilhelmo, “ĉion ĉi diris, antaŭ multaj jarcentoj, la armenaj episkopoj,

la sekto de la pavlikianoj. Kaj de la bogumilanoj.”

“11”

“Kaj kio gravas? La diablo estas etkomprena, li sekvas ritmon por siaj insidoj kaj delogoj, li

ripetas siajn proprajn ritojn post jarmiloj, li estas ĉiam la sama, ĝuste tial oni rekonas lin kiel la

malamikon! Mi ĵuras al vi, ke ili lumigis kandelojn en la paska nokto kaj venigis knabinojn al la

kelo. Poste ili estingis la kandelojn kaj ĵetis sin sur ilin, ankaŭ kiam ili estis ligitaj de la sama sango

... Kaj se infano naskiĝus pro tiu kuniĝo, la infera rito komenciĝus denove, ĉiuj ĉirkaŭ vazo plena de

vino, kiun ili nomis la bareleto, por ebriiĝi, kaj ili dishakis la infanon en pecojn, kaj verŝis lian

sangon en tason, kaj ĵetis infanojn ankoraŭ vivantajn en la fajron, kaj miksis la cindron de la infano

kun lia sango, kaj trinkis el tio!”

“Sed Michele Psello skribis ĉi tion en la libro pri la operacioj de la diabloj, antaŭ tricent jaroj!

Kiu rakontis al vi ĉi tiujn faktojn?”

“Ili, Bentivenga kaj la aliaj, kaj sub torturo!”

“Estas nur unu afero, kiu ekscitas bestojn pli ol la plezuro, kaj ĝi estas la doloro. Sub torturo

oni vivas kiel sub la regado de tiuj herboj, kiuj donas viziojn. Ĉio, kion vi aŭdis, ĉio, kion vi legis,

revenas al via menso, kvazaŭ vi estus transportita, ne al la ĉielo, sed al la infero. Sub torturo vi diras

ne nur tion, kion la inkviziciisto deziras, sed ankaŭ tion, kion vi supozas povas plezurigi lin ĉar

estiĝas ligiteco (ĉi-lasta jes, vere diabla) inter vi kaj li... Mi konas ĉi tiujn aferojn, Ubertino, ankaŭ

mi estis membro de unu el tiuj homgrupoj, kiuj kredas, ke ili produktas la veron per inkandeska

fero. Nu, vi scias, ke la inkandesko de la vero estas tute alia flamo. Sub torturo Bentivenga eble diris

la plej absurdajn mensogojn, ĉar ne plu parolis li mem, sed lia volupto, la demonoj de lia animo.”

“Ĉu volupto?”

“Jes, ekzistas volupto de la doloro, samkiel estas volupto de la adoro kaj eĉ volupto de la

humileco. Se estis facile por la ribelemaj anĝeloj ŝanĝi sian ardon de adorado kaj de humileco en

ardon de fiereco kaj ribelo, kion ni atendu de homoj? Jen, nun vi scias tion, ĝuste ĉi tiu penso

kaptis min dum miaj inkviziciaĵoj. Kaj tial mi rezignis tiun agadon. Mi ne havis kuraĝon esplori la

malfortojn de la malvirtuloj, ĉar mi malkovris, ke ili estas la samaj malfortaĵoj de la sanktuloj.”

Ubertino aŭskultis la lastajn vortojn de Vilhelmo kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li diris. El

lia mieno pli kaj pli inspirita de amema kompato, mi komprenis, ke li taksis Vilhelmon kaptito de

tre kulpaj sentoj, kiujn li pardonis al li, ĉar li tre amis lin. Li interrompis lin, kaj diris per tre amara

tono: “Ne gravas. Se vi sentis tion, prave vi haltis. Tentojn oni devas batali. Sed al mi mankis via

subteno, kaj ni povus venki tiun malbonan bandon. Sed male, vi scias, kio okazis, mi mem estis

akuzita esti tro malforta kun ili, kaj oni suspektis min pri herezo. Ankaŭ vi estis tro malforta,

batalante kontraŭ malbono. La malbono, Vilhelmo: ĉu iam ĉesos ĉi tiu kondamno, ĉi tiu ombro, ĉi

tiu koto, kiu malhelpas nin tuŝi la fonton?”. Li des pli alproksimiĝis al Vilhelmo, kvazaŭ li timus, ke

iu aŭskultas lin: “Ankaŭ ĉi tie, ankaŭ inter ĉi tiuj muroj konsekritaj al preĝado, ĉu vi scias?”

“Mi scias, la abato parolis al mi, eĉ li petis al mi helpi lin ĵeti lumon.”

“Do spionu, fosu, rigardu per okulo de linko al du direktoj, volupto kaj fiereco...”

“Ĉu volupto?”

“Jes, volupto. Estis io ... io ineca, kaj sekve diabla, en tiu juna viro, kiu mortis. Li havis la

okulojn de knabino serĉanta rilaton kun koŝmaro. Sed mi ankaŭ parolis al vi pri la fiereco, la

fiereco de la menso, en ĉi tiu monaĥejo konsekrita al la fiereco de la parolo, al la iluzio de saĝeco...”

“Se vi scias ion, helpu min.”

“Mi scias nenion. Nenio estas, kiun mi konas. Sed iuj aferoj estas sentataj per la koro. Lasu,

ke via koro parolu, pridemandu la vizaĝojn, ne aŭskultu la langojn... Sed ek’, kial ni devas paroli pri

ĉi tiuj malĝojoj kaj timigi ĉi tiun junan amikon nian?” Li rigardis min per siaj bluaj okuloj,

flugtuŝante mian vangon per siaj fingroj longaj kaj blankaj, kaj mi preskaŭ sentis la emon retiriĝi;

mi retenis min kaj agis bone, ĉar mi ofendus lin, kaj lia intenco estis pura. “Prefere, rakontu al mi

pri vi mem,” li diris, denove sin turnante al Vilhelmo. “Kion vi faris ekde tiam? Pasis...”

“Dek ok jaroj. Mi revenis al miaj teroj. Mi studis plie en Oksfordo. Mi studis la naturon.”

“La naturo estas bona ĉar ŝi estas filino de Dio,” diris Ubertino.

“12”

“Kaj Dio devas esti bona, se Li generis la naturon,” diris ridetante Vilhelmo. “Mi studis, mi

renkontis tre saĝajn amikojn. Poste mi renkontis Marsilo’n, liaj ideoj pri la imperio, pri la homoj,

pri nova leĝo por la reĝlandoj de la tero altiris min, kaj do je la fino mi troviĝis en tiu grupo de niaj

fratoj, kiuj konsilas la imperiestron. Sed vi konas ĉi tiujn aferojn, mi skribis al vi. Mi ĝojis, kiam en

Bobbio oni diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Ni pensis, ke ni perdis vin. Sed nun, kiam vi estas kun ni, vi

povas esti por ni granda helpo post kelkaj tagoj, kiam ankaŭ Michele alvenos. Ĝi estos malfacila

batalo.”

“Mi ne havos por diri multon plian ol tio, kion mi diris antaŭ kvin jaroj en Avinjono. Kiu

venos kun Michele?”

“Kelkaj, kiuj ĉeestis dum la kapitulo de Peruĝo, Arnaldo de Akvitanio, Hugo el Newcastle...”

“Kiu?” demandis Ubertino.

“Hugo el Novocastrum, pardonu, mi uzas mian lingvon, ankaŭ kiam mi parolas bone la

latinan. Kaj plie Vilhelmo Alnwick. Kaj en la partio de la avinjonaj franciskanoj ni povos kalkuli je

Hieronimo, la idioto de Kaffa, kaj verŝajne alvenos Berengario Talloni kaj Bonagrazia el Bergamo.”

“Ni esperu je Dio,” diris Ubertino, “la lastaj ne volos tro malamikiĝi kun la Papo. Kaj kiu

ĉeestos por subteni la starpunktojn de la kurio, mi celas, kiu el la kormalmolaj?”

“El la leteroj, kiujn mi ricevis, mi imagas, ke ĉeestos Lorenzo Decoalcone ...”

“Malica homo.”

“Jean de Anneaŭ ...”

“Li subtilas pri teologio, gardu vin.”

“Ni gardos nin. Kaj fine Jean de Baune. “

“Li renkontiĝos kun Berengario Talloni.”

“Jes, mi vere pensas, ke ni amuziĝos,” diris mia majstro bonhumora. Ubertino rigardis lin

kun necerta rideto.

“Mi neniam komprenas, kiam vi angloj parolas serioze. Nenio amuza estas en tiom grava

demando. Temas pri la transvivo de la ordeno, kiu estas via kaj kiu en la profundo de mia koro

estas ankoraŭ mia. Sed mi petegos Michele’n, por ke li ne iru al Avinjono. Johano volas lin, serĉas

lin, invitas lin tro insiste. Malfidu tiun maljunan francon. Ho Sinjoro, en kiujn manojn falis via

eklezio!” Li turnis la kapon al la altaro. “Transformita en malĉastistinon, moligita de la lukso, ĝi

volvas sin en volupton kiel serpento en amsezono! El la nuda pureco de la stalo de Betlehemo, ligna

kiel estis ligno la lignum vitae (arbo de la vivo) de la kruco, al oraj kaj juvelŝtonaj bakanaloj,

rigardu, ankaŭ ĉi tie, vi vidis la portalon, oni ne povas fuĝi el la fiereco de bildoj! Proksimas la tagoj

de la Antikristo kaj mi timas, Vilhelmo!” Li ĉirkaŭrigardis, fiksante siajn malfermegatajn okuloj al

la navojn en mallumo, kvazaŭ la Antikristo aperus abrupte, kaj mi efektive atendis vidi lin. “Liaj

leŭtenantoj jam estas ĉi tie, senditaj kiel Kristo sendis la apostolojn en la mondon! Ili surtretas la

Urbon de Dio, ili delogas per trompo, hipokriteco kaj perforto. Tiam Dio devos sendi siajn

servistojn Elija kaj Ĥanoĥ, kiujn li konservis vivantaj en la tera paradizo, por ke iam ili konfuzu la

Antikriston, kaj ili venos por profeti, vestitaj per sakaĵoj, kaj ili predikos pentofaradon per

ekzemplo kaj parolo...”

“Ili jam alvenis, Ubertino,” diris Vilhelmo, montrante sian franciskanan sakveston.

“Sed ili ankoraŭ ne venkis, nun estas la momento, kiam la Antikristo, plena je furiozo,

ordonos mortigi Ĥanoĥ kaj Elija, kaj elmontri iliajn korpojn por ke ĉiuj povu vidi ilin kaj ne kuraĝi

imiti ilin. Tiel, kiel oni volis mortigi min...”

En tiu momento, terurita, mi pensis, ke Ubertino estis kaptita de ia dia manio, kaj mi timis

pri lia racio. Nun, post paso de la tempo, sciante tion, kion mi scias, nome, ke kelkajn jarojn poste li

estis mistere mortigita en germana urbo fare de murdanto neniam malkovrita, mi estas des pli

terurita, ĉar evidente tiun vesperon Ubertino profetis.

“13”

“Abato Joakimo diris la veron, vi scias. Ni atingis la sesan horon de la homa historio, en kiu

aperos du Antikristoj, la mistika Antikristo kaj la Antikristo proprasence, tio okazas nun en la sesa

horo, post kiam Francisko aperis por doni formon al la kvin vundoj de Jesuo Krucumita en sia

propra karno. Bonifaco estis la mistika Antikristo, kaj la abdiko de Celestino ne validis, Bonifaco

estis la besto, kiu venas el la maro, kies sep kapoj simbolas la ofendojn kontraŭ la mortmeritaj

pekoj kaj la dek kornoj, la ofendojn kontraŭ la dek ordonoj, kaj la kardinaloj, kiuj ĉirkaŭis lin, estis

la akridoj, kies korpo estas Apolion! Sed la numero de la besto, se vi legas ĝian nomon per la grekaj

literoj, estas Benedicti!” Li fikse rigardis min por konstati ĉu mi komprenas kaj levis fingron

admonante min. “Benedikto la 11-a estis la Antikristo proprasence, la besto, kiu supreniras el la

tero! Dio permesis al tia monstro de malvirto kaj maljusteco regu lian eklezion, por ke la virtoj de

lia posteulo brilegu glore!”

“Sed patro sankta,” mi obĵetis per feblega voĉo, ĉerpante el mi kuraĝon, “lia posteulo estas

Johano!”

Ubertino metis sian manon sur sian frunton kvazaŭ por forviŝi ĝenan sonĝon. Li spiradis

pene, li estis laca. “Ja. La kalkuloj estis malĝustaj, ni ankoraŭ atendas la anĝelan papon... Sed

intertempe aperis Francisko kaj Dominiko.” Li levis la okulojn al la ĉielo kaj diris kvazaŭ preĝante

(sed mi estis certa, ke li recitis paĝon el sia bonega libro pri la arbo de la vivo): “Quorum primus

seraphico calculo purgatus et ardore celico inflammatus totum incendere videbatur. Secundus

vero verbo predicationis fecundus super mundi tenebras clarius radiavit ... (El kiuj la unua

(sankta Francisko el Asizo), purigita de serafa karbo kaj flamanta el ĉiela ardo, ŝajnis bruligi la

tutan mondon. La alia (sankta Dominiko el Guzmán) fekunda per la vera parolo de predikado,

radiis tre lumanta super la tenebroj de la mondo). Jes, se ĉi tiuj estis la premisoj, la anĝela papo

devas ankoraŭ veni.”

“Kaj tiel estu, Ubertino,” diris Vilhelmo. “Intertempe mi estas ĉi tie por malebligi, ke estu

forpelita la homa imperiestro. Pri via anĝela papo parolis ankaŭ frato Dolĉino...”

“Ne plu diru la nomon de tiu serpento!” Ubertino kriis, kaj por la unua fojo mi vidis en li

transformiĝon, el afliktiĝo al kolero. “Li malpurigis la vortojn de Joakimo el Kalabrio kaj igis ilin

incita kaŭzo de morto kaj malpuraĵo! Heroldo de la Antikristo, se iam ili ekzistis. Sed vi Vilhelmo

parolas tiel ĉi, ĉar vere vi ne kredas je la apero de la Antikristo kaj viaj instruistoj en Oksfordo

instruis al vi idoligi la racion sekigante la profetajn kapablojn de via koro!”

“Vi eraras Ubertino,” Vilhelmo respondis tre serioze. “Vi scias, ke mi amegas Roger Bacon pli

ol iu ajn alia el miaj instruistoj ...”

“Kiu deliris pri flugantaj maŝinoj,” amare mokis Ubertino.

“Kiu parolis klare kaj pure pri la Antikristo, li perceptis liajn signojn en la korupto de la

mondo kaj en la malfortiĝo de la saĝeco. Sed li instruis, ke ekzistas nur unu maniero prepariĝi por

lia alveno: studi la sekretojn de la naturo, uzi sciojn por plibonigi la homaron. Vi povas prepari vin

mem por batali kontraŭ la ntikristo studante la resanigajn virtojn de herboj, la naturon de ŝtonoj

kaj eĉ projektante la flugmaŝinojn, kiujn vi priridas.”

“La Antikristo de via Bacon estis preteksto por kultivi la orgojlon de la racio.”

“Sankta preteksto.”

“Nenio preteksta estas sankta. Vilhelmo, vi scias, ke mi amas vin. Vi scias, ke mi multe fidas

je vi. Punu vian inteligenton, lernu plori super la vundoj de la Sinjoro, forĵetu viajn librojn.”

“Mi konservos nur la vian,” diris ridetante Vilhelmo. Ankaŭ Ubertino ridetis kaj minacis lin

per sia fingro: “Stulta anglo. Kaj ne tro ridu pri viaj similuloj. Pli bone, timu tiujn, kiujn vi ne povas

ami. Kaj gardu vin de la abatejo. Mi ne ŝatas ĉi tiun lokon.”

“Ĝuste tial mi volas koni ĝin pli bone,” diris Vilhelmo forsalutanta, “ni iru, Adson.”

“Mi diras al vi, ke ĝi ne bonas, kaj vi diras, ke vi volas koni ĝin. Aĥ!” diris Ubertino skuante

sian kapon.

“14”

“Ĉi-koncerne,” diris plie Vilhelmo, kiu jam atingis la centron de la navo, “kiu estas tiu

monaĥo, kiu aspektas besto kaj parolas la lingvon de Babelo?”

“Ĉu Salvatore?” Ubertino, kiu jam surgenuiĝis, turnis sin. “Mi kredas, ke estis mi, kiu donacis

lin al ĉi tiu abatejo... Kune kun la kelmastro. Kiam mi demetis la franciskanan veston, mi revenis

dum iom da tempo al mia malnova monaĥejo en Casale, kaj tie mi trovis aliajn fratulojn ĉagrenitaj,

ĉar la komunumo akuzis ilin esti spiritualistoj de mia sekto... ili diris tion. Mi aktivis iliafavore, kaj

mi igis, ke ili povu sekvi mian ekzemplon. Kaj du el ili, Salvatore kaj Remiĝo, mi retrovis ĝuste ĉi

tie, kiam mi alvenis antaŭ unu jaro… Salvatore… Vere, li aspektas besto. Sed li estas komplezema.”

Vilhelmo hezitis dum momento. “Mi aŭdis lin diri penitenziagite.”

Ubertino silentis. Li mansvingis kvazaŭ por forpuŝi ĝenan penson. “Ne, mi ne kredas tion. Vi

scias, kiaj estas ĉi tiuj laikaj fratoj. Kamparanoj, kiuj verŝajne aŭskultis iun vagantan predikiston,

kaj ne scias, kion ili diras. Mi riproĉus Salvatore’n pro aliaj aferoj, ĉar li estas avida kaj voluptema

besto. Sed nenio, nenio kontraŭ ortodokseco. Ne, la malbono de la abatejo estas alia, serĉu ĝin ĉe

tiuj, kiuj scias tro multe, ne ĉe tiuj, kiuj scias nenion. Ne konstruu kastelon de suspektoj surbaze de

vorto.”

“Mi neniam farus tion,” respondis Vilhelmo. “Mi ĉesis esti inkvizitoro ĝuste por ne fari tion.

Tamen mi ŝatas aŭskulti ankaŭ la vortojn, kaj poste mi pripensas ilin.”

“Vi pensas tro. Knabo,” li diris, turnante sin al mi, “ne eltiru tro malbonajn ekzemplojn el via

majstro. La sola afero, al kiu vi devas pensi, kaj mi konstatas tion fine de mia vivo, estas la morto.

Mors est quies viatoris - finis est omnis laboris”. (La morto estas ripozo por la vojiranto – ĝi estas

la fino de ĉiuj penoj). Lasu min preĝi.

Nuna versio ekde 11:15, 29 Aŭg. 2022

- ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO

- LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO
- PROLOGO
- UNUA TAGO - unua preĝ-horo
- UNUA TAGO - tria preĝ-horo
- UNUA TAGO - sesa preĝ-horo
- UNUA TAGO - naŭa preĝ-horo
- UNUA TAGO - post la naŭa preĝ-horo
- UNUA TAGO - vesperaj pregh-horoj
- UNUA TAGO - Kompletorio
- DUA TAGO - matenaj preghoj
- DUA TAGO - unua pregh-horo
- DUA TAGO - tria pregh-horo
- DUA TAGO - sesa pregh-horo
- DUA TAGO - naua pregh-horo
- DUA TAGO - postvesperaj preghoj
- DUA TAGO - Kompletorio
- DUA TAGO - nokto
- TRIA TAGO - ghis la preghohoro
- TRIA TAGO - tria pregh-horo
- TRIA TAGO - sesa pregh-horo
- TRIA TAGO - naŭa pregh-horo
- TRIA TAGO - vesperaj pregh-horoj
- TRIA TAGO - post Kompletorio
- TRIA TAGO - nokto
- KVARA TAGO - laudoj
- KVARA TAGO - unua pregh-horo
- KVARA TAGO - tria pregh-horo
- KVARA TAGO - sesa pregh-horo
- KVARA TAGO - naŭa pregh-horo
- KVARA TAGO - vesperaj preghoj
- KVARA TAGO - kompletorio
- KVARA TAGO - post kompletorio
- KVARA TAGO - nokto
- KVINA TAGO - unua pregh-horo
- KVINA TAGO - tria pregh-horo
- KVINA TAGO - sesa pregh-horo
- KVINA TAGO - naŭa pregh-horo
- KVINA TAGO - vesperaj preghoj
- KVINA TAGO - kompletorio
- SESA TAGO - matenaj preghoj
- SESA TAGO - laŭdoj
- SESA TAGO - unua pregh-horo
- SESA TAGO - tria pregh-horo
- SESA TAGO - post tria pregh-horo
- SESA TAGO - sesa pregh-horo
- SESA TAGO - naŭa pregh-horo
- SESA TAGO - de la vesperaj preghoj...
- SESA TAGO - post kompletorio
- SEPA TAGO - nokto
- SEPA TAGO - nokto 1
- LASTA FOLIO
- PIEDNOTOJ
- NOMOJ APERINTAJ EN LA TEKSTO